Publilius Syrus
SENTENCOJ


Amanto estas torĉ': lin skuu, li flagros pli.
Apenaŭ fortas dioj kontraŭ feliĉul'.
Bonŝancon oni emas kredi sia brav'.
Envenos fine ofte preterira plag'.
Gladiatoro sin konsilas en la aren'.
Ja havas sian ombron ankaŭ unu har'.
Komenco mankis al ĉesinta amikec'.
Konsolo de ĉiuj estas la komuna dron'.
Kamelo volinta kornojn restis sen orel'.
Korvundon elkuracas sole la vundint'.
La forĝistidoj ne timiĝas de fajrer'.
Malamas la maljuston la faranto mem.
Malsaĝas la amanto, ne amas la saĝul'.
Mildmare ĉiu povas esti direktilist'.
Ne estas sama, se la saman faras du.
Ne grumblu pri Neptuno la rea ŝiprompul'.
Nescio preferindas al la misa lern'.
Nur per sia morto faras bonon avarul',
Pikilon kaŝas la mielo de la flat'.
Profito ne eblas sen alies malprofit'.
Rifuzo afabla estas jam duona don'.
Riveroj grandaj transsalteblas ĉe la font'.
Sentomba kadavro estas la sendoma hom'.
Silento — jen la saĝo de la malsaĝul'.
Stulteco estas ofte parto de feliĉ'.
Sub masko ridas la ploranta heredant'.
Turpulo ĉe l' simio estas plejbelul'.
Valoras ĉaron parolema vojkunul'.
Venkinte sin mem venki — jen duobla venk'.
Vizaĝo bela estas muta rekomend'.