Simplec': unua vol', sincera emo de l' marta kamp'; unua fajna tinto de l' akvo liberiĝa; branĉopinto tilia, burĝonanta kun ektremo ... Herbo ĉe mia sojl' el tero venas, ne timas premon de pied' detrua; april' sin vestas per veter' klarblua... Iom septembro jam, kaj jen ĝi svenas. Simple ŝanĝiĝas Temp', sin mem kovrante per ombro, kiu kreskas, ke ekbrunu de ĝi la jam mortanta herb'... Simpleco: gajo de knab' senscia, trankvileco de l' hom' lasanta ĉiutage unu sian vantaĵon fali for vojrande. |