János Vajda
SOLECO

Se pri la penoj kaj doloroj temas,
kaj amasiĝas ĝemo kaj lamento,
pri la doloro propra ĉiu ĝemas,
ke en la mond' plej ŝiras ĉi turmento.

Aŭskultas mi la multan plendparolon,
sed mian plendon — mi primutas ĝin,
mi serĉas solon, la senfinan solon,
nur tie, tie mi elŝutas ĝin.

En la arbar' plej densa kaj plej nigra,
kie ekdormas vent' sur arbfolio,
kaj kvazaŭ haltas vivo, tempo migra,
mi surgenue flustras: "Mia Dio,

ĉu en la mond' ne estas do perfekto!
En kreo mankas senriproĉa peco.
Se ĉio f i n a kriplas pro difekto,
perfekta estas do la s e n f i n e c o?

Vi supre, sur la ora nubo tronas,
vi kreas, ŝanĝas, murdas per komando,
baraktas aĉe, kiujn vi ordonas,
ĉu do kontentas vi, la Ordonanto?"

Malhel' mistera sur ĉiel' eksidis,
trakuris ombro sur la firmamento,
kaj kvazaŭ froste, morte ekrigidis
l' aer' senmova; premis la silento.

Kaj jen, nun kvazaŭ ekparolis Dio,
kaj sonis granda kaj profunda ĝem':
"Al mi similas en la mond' nenio:
mi estas ĉiam sola, en mi mem."