Felix Lope de Vega Carpio
SONETO PRI L' SONETO

Soneton de mi Violanta petis.
Neniam tiel premis min dilemo.
Laŭ dir', ĝi estas dekkvarversa skemo.
Jen serĉe-serĉe mi tri versojn metis.

Ke mi ne trovos rimojn, mi timetis,
sed marŝas dua Kvaro de l' poemo!
Alveni ĝis la Trioj: jen problemo,
post tio mi la zorgojn jam forĵetis.

L' unuan Trion marŝas mi, konjekte,
ke mi eniris ĝin dekstrapiede,
ĉar per ĉi vers' mi finos ĝin korekte!

La dua jam! Mi kredas ke komplete
mi verkis dektri versojn, laŭprojekte.
Kalkulu nun: ĉu dekkvar? Estas prete!