Mihai Eminescu
SOPIRO

Venu al la font' arbara,
kiu vibras sur sablaĵo
kies fluon kliniĝinte
ŝirmas la branĉar' per kaŝo.

Alrapidu brak-etende,
ĵetu vin al mia sin',
la vualo, reĵetate,
de l' vizaĝo levu sin.

Sidos vi en mia sino,
solaj, solaj, vi kaj mi,
al harar' en dolĉa tremo
falos floroj de tili'.

Blanka frunt' sub haroj brilaj
klinu sin al mia brako,
al la raba buŝo donu
dolĉajn lipojn por atako.

Sonĝos ni feliĉan sonĝon,
lulos nin en rava sento
kanto de soleca fonto,
kanto de karesa vento.

En arbara harmonio
dormu zorgoj kaj doloro,
kaj desupre, de l' tilio,
falu sur nin flor' post floro.