Sándor Rákos
SOVAĜBESTO

al mia step' li entrudis sin
distretis mian ripozherbejon
logmanĝon metis sub miajn arbojn
el interbranĉa altgvatej' min gvatis
mi lin evitis la unuan tagon
la duan tagon ankaŭ la trian
ne el malkuraĝo sed nur el abomeno
mi lin evitis plu tri longajn tagojn
sed je la sepa min ektedis
la aĉeco de l' gvatanto gvateja
kaj kune kun la leviĝanta suno
mi paŝis el arbdens' en senarbejon,
okulfumo da interrigardo
mi vomis sur lin mian mortan naŭzon
sur lin kiu ektiris la ĉanon
inter moviĝo lia kaj la knalo
tiu momento estis mia vivo