Jovan Dučić
SUKO


En la larĝa ombro de l' palmventumilo
kuŝas bela Naksis. Super Nil' tagmezas.
Hirundaroj ĉirpas. En la arda brilo
tra l' aero silko flugas kaj karesas.

Nil' antikva, verda, laca, sufokspira,
pasas for malvigle. Fajran polvon lulas
super urb' malnova la tagmez' trankvila.
Pro l' pasi' volupta, juna, ĉio brulas.

Dum tagmez' pasia de l' somero mita
Naksis duonnuda nun pri Izos revas.
Foje tuŝas branĉojn ŝi, volupt-ekscita:
jen, tra l' tuta bosko ruĝaj floroj krevas.