La unuj al palaco paŝas, marmoraj. Ilin balustradoj ĉirkaŭas kaj tapiŝo kaŝas. La duaj volve sin direktas, el sabloŝton', al burĝa domo, kaj simple, sen ornam' aspektas. La triaj: aĉaj, eluzitaj, senfine krutaj, neireblaj. La muroj: de malseko ŝvitaj. Sed ŝtupojn kiajn ajn mi pasas, min unu penso, ĉiam sama kaptas kaj koron ne delasas: Ke ja tra ĉiuj, kun bedaŭro, lamento kaj amaraj larmoj, ne sekiĝantaj dum vivdaŭro, tra ĉiuj, ĉu tapiŝon tenas, aŭ nudas ili nur mizere: malsupren oni ĉerkojn trenas. |