ŜUŜANA KAJ LA OLDULOJ

Kaj estis vir' en Babilono,
kiun Joakim oni nomis,
kaj edzinigis Hilkias-filinon,
kiun Ŝuŝana oni nomis,
kaj kiu estis bela, diotima.
Gepatroj ŝiaj estis piaj homoj,
edukis la filinon laŭ la legoj de Moseo.

      Kaj edz' Joakim estis ege riĉa,
kaj en proksim' de lia domo
estis ĝardeno vasta,
kie la judoj sin kolektis ĉiutage,
ĉar antaŭ ili havis li reputacion grandan.

      Kaj tiujare du oldulojn
elektis la popol' kiel juĝistojn,
el spec' pri kiu diras la Sinjoro:
"El Babilon' devenas la maljusto,
kaj nome, de l' juĝist-olduloj, kiujn
regadi la popolon oni vidas,"

      Kaj ĉiam tiuj du juĝist-olduloj
restadis ĉirkaŭ l' Joakima domo,
kaj tien do al ili venis ĉiu
havanta ian ajn proces-aferon.

      Kaj ĉiam, se l' popol' tagmeze jam disiĝis,
Ŝuŝana iris por promen' al la ĝardeno edza.
Kaj la olduloj ŝin tagtage vidis tie,
kaj en ilia brust' vekigis amdeziro.
Kaj ili kun kirlataj sensoj,
rigardon sian klinis por ne vidi la ĉielon
kaj ne memori pri la justa juĝo.
Sopir' konsumis ilin ambaŭ, sed ĝin
ili sekretis unu al alia,
paroli hontis pri l' avid' posedi ŝin adulte,
sed des pli ili serĉis la okazon
ŝin vidi ĉiutage.

      Unu el ili diris iun tagon:
"Ni iru hejmen, tempas jam tagmanĝi."
Nu, ili do ekiris kaj disiĝis,
sed poste, reveninte ĉirkaŭvoje,
renkontis sin en tiu loko ree,
kaj demandinte sin pri ties kaŭzo,
pasion sian ili nun konfesis reciproke.
Tuj poste ili priparolis,
en kiu tempo ili povus ŝin
en la ĝardeno trovi sola.

      Dum ili je la taŭga tag' atendis,
okazis, ke Ŝuŝana laŭkutime
en akompan' de du knabinoj
en la ĝarden' aperis kaj deziris bani sin,
ĉar estis granda varmo.

      Krom ili estis nur la du olduloj tie,
kiuj sin kaŝis kaj spionis.

      Ŝuŝana diris al la du knabinoj:
"Oleon kaj balzamon al mi portu,
kaj fermu la ĝardenan pordon,
ke mi min bani povu."
Kaj tiuj agis, kiel ŝi parolis,
la ĝardenpordon fermis kaj foriris
tra flanka pord' alporti la portendajn,
sen scio pri l' olduloj embuskantaj.

      Tuj kiam iris for la du knabinoj,
leviĝis la olduloj el embusko,
rapidis al Ŝuŝana kaj parolis:
"Vidu, fermita nun la ĝardenpordo
kaj do neniu povas nin ekvidi.
Ni ambaŭ por vi ame enflamiĝis,
do cedu al ni kaj vin al ni donu,
se ne, mi metos kontraŭ vi ateston,
ke tie ĉi junulo kun vi estis,
tial vi sendis for la du knabinojn."

Ŝuŝana eksuspiris kaj respondis:
"Ve, mi de ĉie estas premegata,
ĉar se mi faros, morto havos min,
se mi ne faros, mi ne liberiĝos
el viaj manoj sed pli bone al mi
ne fari kaj en viajn manojn veni,
ol ke mi kulpu antaŭ la Sinjoro."

      Ŝuŝana post ĉi tio laŭte kriis,
sed kontraŭbruis ankaŭ la olduloj,
malfermi ĝardenpordon unu kuris.
Kaj kiam la servistoj aŭdis
el la ĝarden' la krion kaj la bruon,
ili alkuris tra la flanka pordo,
por vidi, kio al la sinjorino.
Kaj kiam la oldulojn ili aŭdis,
grandegan honton ili sentis,
ĉar ja neniam ĝis nun pri Ŝuŝana
parolo tia paroliĝis.

      Kaj morgaŭtage, kiam la popolo
kunvenis en la Joakim-ĝardeno,
alvenis tien ankaŭ la olduloj,
kaj, plenaj de impulso plej malpia
kontraŭ Ŝuŝana, por ŝin pereigi,
parolis al popol' kolektiĝinta:
"Tuj sendu voki tien ĉi Ŝuŝanan,
la Hilkias-filinon kaj edzinon de Joakim."
Kaj oni sendis voki.
Ŝi venis kun gepatroj kaj infanoj kaj parencoj
kaj estis belaspekta kaj de delikata ĉarmo,
la ŝiaj ploris do kaj ĉiuj ŝin konataj.

      Kaj la olduloj nun ordonis
forpreni de ŝi la vualojn
(ĉar ŝi vizaĝe estis vualita),
por ĝui ŝiajn ĉarmojn volupteme.
Kaj en la mezo de l' popolkunveno
la olduloj, leviĝinie, metis
la manon sur la kapon de Ŝuŝana.
Kaj ŝi al la ĉiel' rigardis plore,
ĉar fidon ŝia kor' en la Sinjoro havis.

      Kaj diris la olduloj:
"En la ĝardeno ni hieraŭ iris solaj,
kaj al la sama lok' ŝi venis, kun knabinoj,
la pordon de l' ĝarden' per tiuj ŝi fermigis
kaj poste ŝi de si forsendis la knabinojn.
Aliris tiam ŝin junulo kaŝiĝinta
kaj flanko ĉe la flank' kuŝiĝis ili tie.
Ni, retirintaj nin al la ĝarden-angulo,
alrapidegis tuj, vidante ĉi adulton.
La kulpon de la par' ni vidis tute klare,
sed la junulon ni aresti ne sukcesis,
ĉar li superis nin per sia granda forto,
la ĝardenpordon li malfermis kaj forkuris.
Sed ŝin ni kaptis kaj demandis tre insiste,
kiu la juna vir', sed ŝi ne volis diri.
Jen do pri ĉio ĉi ni metas nun ateston."

      Kaj la popolo kredis tiujn vortojn
de l' du juĝist-olduloj de l' popolo,
kaj ĝi Ŝuŝanan mortkondamnis.
Ŝuŝana laŭte plendis nun kaj diris:
"Ho, Dio, Eternulo,
scianta ĉion antaŭ ol ĝi estas okazinta,
vi scias, ke atestis ili false,
kaj jen, mi devas morti,
kvankam nenion mi el tio faris,
pri kio ili nun min kalumnias
en sia malicego."

      Kaj la Sinjoro aŭdis ŝiajn vortojn.

      Kaj kiam oni ŝin kondukis ekzekuti,
spiriton sanktan la Sinjoro vekis
en koro de junul' nomata Danielo
kaj tiu diris krie:
"Mi estas pura de la sango de l' virin'!"
Kaj la popolo tuta surpriziĝis
kaj turnis sin al Daniel' demande:
"Kion vi volas diri per ĉi vortoj?"
Kaj li, starante en ilia mezo,
al ili diris:

"Izraelidoj, tiel stultaj estas vi?
Ĉu do vi juĝas pri filin' de Izrael'
sen ekzameno kaj sen evidenta pruv'?
Revenu kun mi al la loko de la juĝ',
ĉar atestaĵon falsan metis tiuj du!"

      Kaj la popolo tuta returniĝis,
kaj vokis lin ceteraj maljunuloj:
"Al nia rondo venu kaj sidiĝu,
tag' metu do en nia kapo lumon,
Ĉar al vi donis la Sinjor' la dignon de maljuno."

      Kaj Daniel' parolis:
"Disigu ilin unu de l' alia tuj,
mi volas ilin eldemandi por esplor'!"
Kaj kiam ili estis disigitaj,
la unun li alvokis kaj parolis:
"Vi, kiu maljuniĝis en malpia viv',
por viaj kulpoj sekvas nun la venĝa pun',
por kulpoj, kiujn vi antaŭe faris jam,
ĉar vi la juĝon diris kiel maljustul',
kiam kondamnis senkulpulojn via buŝ'
kaj vi kulpulojn lasis iri en liber',
kvankam ja diris Dio, diris la Sinjor':
Ne juĝu morton al justul' kaj senkulpul'!
Nu jen, se ĉi virinon vere vidis vi,
kie ŝi intertraktis do, sub kia arb'?"
Kaj tiu diris: "Sub frakseno."
Kaj Daniel' parolis:
"Bonege vi mensogis kontraŭ via kap',
Ĉar la anĝelo de l' Sinjoro aŭdis jam
ordonon de l' Sinjoro por frakasi vin."

      Post kiam tiun li forkondukigis,
li sendis voki al li la alian
kaj diris al ĉi tiu:
"La belo vin delogis laŭ la manier'
de l' kanaanidinoj, ne de l' juda gent',
perturbis vian koron fia voluptem'.
Jen kiel izraelidinojn traktis vi,
kiujn devigis cedi al vi la timem',
sed estis tamen unu izraelidin',
kiu ribelis kontraŭ via malpiec'.
Nu, diru do, sub kia arbo de l' ĝarden'
surprizis vi la paron en la intertrakt'?"
Kaj tiu lin respondis: "Sub pomarbo."
Kaj Daniel' respondis:
"Bonege la mensogon diris ankaŭ vi,
bonege vi mensogis kontraŭ via kap',
ĉar sciu, ke jam la anĝelo de l' Sinjor'
atendas prete kun armilo en la man'
ekstermi vian vivon per ponardopik'."

      Kaj tiam la popolkunven' jubile laŭdis Dion,
ĉar tiujn, kiuj fidas Lin, Li savas el danĝero.
Kaj poste ĉiuj kontraŭ l' du olduloj
sin turnis kaj tumultis fari venĝon,
ĉar per ilia propra buŝ' demonstris Danielo
la falson de ilia atestaĵo.
Kaj oni traktis ilin en la sama maniero,
kun kiu ili siajn homofratojn
al ili por juĝado konfiditajn:
oni mortigis ilin laŭ la leĝoj de Moseo.
Kaj Hilkias kun la edzin' jubile dankis Dion
kaj kune edz' Joakim kaj la parencaro tuta,
ĉar ja nenia hontindaĵ' troviĝis en Ŝuŝana.

      De tiam kaj tra ĉiuj tempoj poste
la saĝa Danielo estis en
honoro granda antaŭ la popolo.