1. Ho, se mi iĝus lunlumo! La amata knabino fine kunsente min rigardus, nun — estas senkompata. 2. Kiel en fluo peliĝas akva lento sen fundradikoj, jen tiel mi peliĝas sen halt' en amtorento. 3. Disiĝe de ŝi, sen kor' sur matenĉielo frostis la luno. Nenio pli ĉagrenas nun min, ol krepuskhelo. |