1. Ho, najtingalo, zefiron florparfuman mi al vi sendas, ke ĝi al ni vin gvidu, delonge ni atendas! 2. Mi Sao-borde ŝin atendante iras, jen, kri' en vento! La mev', simile al mi, je amatin' sopiras. 3. La ĉerizarbo floradis, Sin balancis june kaj nigre la haroj, dum mi dancis. La ĉerizarbo floradis. Flor' ĉeriza junfreŝe brilis, la haro iĝis griza. La ĉerizarbo nun ree june floras. Ĉiele june ridetas flor', La haroj blankas. Min pensoj boras. |