Giovanni Pascoli
VALENTENO

Ho! Valenteno, vi vin nove vestis,
kiel printempa branĉ' de domarbusto!
Nur piedetoj dornprovitaj restis
ankoraŭ nun en sia propra krusto:
en ŝuoj, kiujn panjo al vi faris,
kaj kiujn vi de l' naskotag' ne ŝanĝis,
ne kostajn eĉ groŝeton; sed ja karis
la ŝtofo, kiun ŝi al vi altranĉis.
Ĝi karis; ŝi senigis devigate
tiun ŝparujon tintan; ĝi nun, muta,
malplenas; kaj ja kantis plurmonate
por ĝin plenigi, la birdkorto tuta.

Ve, en januar', ĉar salikflam' malforte
varmigis vin, vi tremis ja de frostoj!
kaj la kokinoj kluke kantis korte:
"kaptu, kokkuko, jen kokkuk' por kostoj."
Poste, kokinoj mutis, venis Marto,
kaj restis vi, ho kampulid' mizera,
tiele, plumvestita en mezparto,
sed nudpieda, kiel birdo vera.
Kiel birdet' veninta de la maro,
saltanta tra la heĝoj, kaj senscia,
ke krom bekado, amo kaj kantado
ekzistas ia ajn feliĉ' alia.