Nikolaus Lenau
VANA NENIAĴO

Kion mi vidas: vana neniaĵo.
La viv': tro ofta diro vago vanta,
ĉaspel' sovaĝa, al- kaj rekuranta.
Kaj forton perdas ni je ĉiu paŝo.
Se ni la lastan teran celon trovus
ankoraŭ kiel freŝaj knaboj, ĝoje,
kiel ekkuris ni unuafoje,
ni je la ludo ja eĉ ridi povus.
Sed Forto trenas nin de hor' al hor'.
kiel la kruĉon, ĉe la ŝtono puta
fenditan, kies suko gutas for
sur teron, laŭ la ir' tra l' vojo tuta.
Malplena nun; al lip' ĝin kiu metas?
Ĝin al aliaj ruboj oni ĵetas.