Victor Hugo
VENI, VEDI, VIXI

Mi vivas ja sufiĉe, ĉar, inter kordoloroj
marŝante, brakon, kiu min helpus, mi ne vidas,
ĉar al la infanetoj mi jam apenaŭ ridas,
ĉar mi plu ĝojigata ne estas de la floroj;

ĉar en printemp', se Dio al la Natur' prezentas
feston, min ne gajigas ĉi amo superbela;
ĉar venis hor', en kiu la hom' de l' tago hela
rifuĝas, ve, kaj ĉie sekretan triston sentas;

ĉar la esper' serena forlasis min venkiĝe;
ĉar, ho filino mia, inter parfumo roza
aspiras mi la ombron de via lok' ripoza,
ĉar mia koro mortis mi vivis ja sufiĉe.

Mi ne rifuzis mian homtaskon sur la tero.
Ĉu mia sulk'? Jen estas. Ĉu mia garb'? Jen tie.
Mi vivis ridetanta, mildkora ĉiam plie,
stare, sed kliniĝanta al bordoj de l' mistero.

Mi faris mian eblon: servis, sen dorm' fervoris,
kaj miajn penojn ofte oni kun malrespekto
priridis. Mi miregis esti malam-objekto,
dum multe mi suferis kaj multe mi laboris.

En nia tera bagno, sen ŝanc' flugilmalferma,
mi, ne plendante, sange, falante sur la manojn,
morne kaj elĉerpite, sub mok' de hom-bagnanoj,
ĉeneron mian portis de la katen' eterna.

Nun jam, rigardon mian nur duonmalferminte,
mi eĉ ne returniĝas je l' vok' de mia nomo;
mi plenas de stuporo kaj zorgoj, kiel homo,
kiu leviĝas antaŭ tagiĝo, ne dorminte.

Kaj mi plu eĉ ne degnas en mia sombra pigro
respondi buŝon nocan de l' homoj de envio.
La pordojn de la nokto malfermu por mi, Dio,
ke ilin mi transpasu perdiĝi en la nigro!