Adam Mickiewicz
VENTEGO

Ŝiriĝis vel', rompiĝis la direktil'. Tempesto!
Ekveas timo. Ĝemas pumpilo misaŭgura,
ŝiriĝis el la manoj la lasta stumpo ŝnura,
sangruĝa sun' subiras, kun ĝi: espera resto.

Venteg' triumfe hurlas, kaj sur la ondo-kresto,
etaĝe leviĝanta el marĥaos' terura,
ekiris al la ŝipo la mort', kiel al mura
ruino la soldato kun sturm-ataka gesto.

Jen, iuj svenas, iuj mantorde ĝemas vorton,
aŭ adiaŭbrakume sin tenas mortangore
aŭ preĝas antaŭ morto, por peli for la morton.

Flanksidas pasaĝero, kaj pensas li dolore:
feliĉa, kiu preĝas, kaj kiu perdas forton,
kaj kiu havas iun por adiaŭi plore.