La numeroj en [krampoj] rilatas al ŝanĝoj, kiuj okazis de 1949 ĝis 2011.

 

Konstitucio de Hungara Respubliko[1]

Leĝo XX-a de 1949.

La Parlamento antaŭhelpante la pacan politikan transiron al jurŝtato efektiviganta la plurpartian sistemon, parlamentan demokration kaj la socialan merkatekonomion — ĝis akcepto de nova Konstitucio de nia patrio — la tekston de Konstitucio de Hungario konstatas laŭ la sekvaj:

I. ĉapitro
Ĝeneralaj dispozicioj

1. § Hungario estas: respubliko.

(1) La Hungara Respubliko estas sendependa, demokratia jura ŝtato.

(2) En Hungara Respubliko ĉiu potenco apartenas al la popolo, kiu praktikas la popolsuverenecon pere de siaj elektitaj deputitoj kaj rekte.

(3) Agado de neniu povas direktiĝi al perforta akiro aŭ praktikado de la potenco, aŭ ekskluziva posedo. Kontraŭ tiaj klopodoj ĉiuj povas kaj devas alpaŝi per leĝa maniero.[2]

2/A. §

(1) Hungara Respubliko por partpreno kiel membroŝtato en Eŭropa Unio surbaze de internacia kontrakto — la Eŭropan Union, aŭ Eŭropajn Komunumojn (en la pluaj: Eŭropa Unio) ĝis mezuro sufiĉa por praktiko de rajtoj kaj plenumo de devoj devenantaj el fondaj kontraktoj — kelkajn, el la Konstitucio devenantajn agosferojn praktikas komune kun aliaj membroŝtatoj; tiu praktiko de agosfero povas realiĝi memstare, ankaŭ pere de institucioj de Eŭropa Unio.[3]

(2) Por konfirmo kaj anonco de internacia kontrakto laŭ alineo (1) estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj

3. §

( 1) En Hungara Respubliko la partioj libere povas fondiĝi kaj libere agadi kun respekto de Konstitucio kaj de la konstituciaj leĝoj.[4]

(2) La partioj kunagas en elformigo kaj manifestigo de popola volo.

(3) La partioj ne povas rekte praktiki publikan potencon. Laŭ tio neniu partio povas direkti iun ajn ŝtatan organon. Por dispartigi partiojn kaj publikan potencon leĝo definas la postenojn, publikajn oficojn, kiujn ne povas plenumi membro aŭ oficisto de partio.

4. § Sindikatoj kaj aliaj interes-reprezentantaj organoj protektas kaj reprezentas interesojn de laboristoj, de kooperativaj membroj kaj entreprenantoj.

5. § La ŝtato Hungara Respubliko gardas liberecon kaj potencon de la popolo, sendependecon kaj teritorian integrecon de la lando, la landlimojn fiksitaj en internaciaj kontraktoj.

6. §

(1) Hungara Respubliko rifuzas la militon kiel solvilon de disputoj inter nacioj kaj detenas sin de apliko de perforto al sendependeco kaj teritoria integreco de aliaj ŝtatoj, kaj de ilia minaco per perforto.

(2) Hungara Respubliko klopodas al kunlaboro kun ĉiuj popoloj kaj landoj de la mondo.

(3) Hungara Respubliko havas respondecon pri sorto de hungaroj vivantaj ekster la landlimoj kaj antaŭenigas ilian kontakton kun Hungario.

(4) Por kompletigo de libereco, bonstato kaj sekureco de eŭropaj popoloj Hungara Respubliko kunlaboras en kreo de eŭropa unueco.[5]

7. §

(1) La jura ordo de Hungara Respubliko akceptas la ĝenerale rekonitajn regulojn de internacia juro kaj jurajn konsekvencojn de harmoniigo de internaciaj juraj devoj kun la interna juro.

(2)[7]

7/A. §

(1) Ĝenerale devigan kondutregulon rajtas difini organo havanta leĝokrean agosferon fiksita en Konstitucio.[231]

(2) Jura regulo estas la registara dispozicio, la dispozicio de prezidanto de Hungara Nacia Banko, la ministroprezidanta dispozicio, la ministra dispozicio, la dispozicio de prezidanto de Nacia Amaskomunikila Komunikada Instanco kaj la aŭtonomia dispozicio. Plue: estas juraj reguloj la dispozicioj de Patriodefenda Konsilio dum eksterordinara stato kaj de respublika prezidanto dum krizostato.[232]

(3) La juran regulon oni devas anonci en oficiala bulteno de Hungara Respubliko. La anoncoregulojn de dispozicio de aŭtonomio, de Patriodefenda Konsilio, de respublika prezidanto kaj de la Registaro laŭ alineo (3) de § 35, la anoncregulon de leĝo per akcepto de du trionoj da voĉoj de la ĉeestantaj parlamentaj deputitoj povas difini alimaniere

(4) Por akcepto de leĝo pri leĝokreo estas bezonata du trionoj da voĉoj de la ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

8. §

(1) Hungara Respubliko rekonas la nelezeblajn kaj neforigeblajn bazajn rajtojn de la homo, ilia respekto kaj protekto estas la unuaranga devo de la ŝtato.

(2) En Hungara Respubliko la regulojn pri la bazaj rajtoj kaj devoj difinas leĝo, sed la enhavon de baza rajto ne povas limigi.

(3)[8]

(4) Dum tempo de eksterordinara stato, krizostato kaj danĝerostato la praktikado de bazaj rajtoj estas suspendeblaj aŭ limigeblaj — kun escepto de bazaj rajtoj laŭ §§ 54-56, lineoj (2)-(4) de § 57, § 60, §§ 66-69 kaj § 70/E.

9. §

(1) Ekonomio de Hungario estas tia merkatekonomio, en kiu la komuna posedaĵo kaj la privata posedaĵo partoprenas en egalranga kaj egala protekto.

(2) Hungara Respubliko rekonas kaj subtenas la rajton al entreprenado kaj liberecon de konkurso.

10. §

(1) Posedaĵo de la hungara ŝtato estas nacia havaĵo.

(2) La ekskluzivan havaĵon kaj ekskluzivan ekonomian agosferon de la ŝtato difinas leĝo.

11. § La entrepenoj kaj mastrumantaj organizaĵoj estantaj en posedo de la ŝtato matrumas memstare laŭ maniero kaj respondeco difinita en leĝo.

12. §

(1) La ŝtato subtenas la kooperativojn baziĝantaj sur memvola kompaniiĝo kaj rekonas ilian memstarecon.[9]

(2) La ŝtato respektas la posedaĵon de aŭtonomioj.

13. §

(1) Hungara Respubliko certigas la rajton al posedaĵo.

(2) Ŝtatigi posedaĵon oni povas nur escepte kaj el publika intereso, en kazoj kaj laŭ manieroj reguligitaj en leĝo, apud kompleta, senkondiĉa kaj tuja kompenso.

14. § La Konstitucio certigas rajton al heredo.

15. § Hungara Respubliko protektas la instituciojn geedzeco kaj familio.[10]

16. § Hungara Respubliko turnas specialan atenton al ekzistosekureco, instruo kaj eduko de la junularo kaj protektas interesojn de la junularo.

17. § Hungara Respubliko zorgas per vastaj socialaj aranĝoj pri bezonuloj.

18. § Hungara Respubliko rekonas kaj validigas ĉies rajton al la nelezita medio.[11]


 

II. ĉapitro
La Parlamento

19. §

(1) La plej alta ŝtatpotenca kaj popolreprezenta organo de Hungara Respubliko estas la Parlamento.

(2) La Parlamento praktikante la rajtojn devenantajn el la popolsuvereneco certigas la konstitucian ordon de la socio, difinas la organizadon, direkton kaj kondiĉojn de la regado.

(3) En tiu sia rajtosfero la Parlamento

a) kreas la Konstitucio de Hungara Respubliko;

b) kreas leĝojn;

c) fiksas la socian-ekonomian planon de la lando;

d) difinas la bilancon de ŝtatmastrumado, aprobas la ŝtatan buĝeton kaj ties plenumon;[12]

e) decidas pri agadplano de la Registaro;

f) faras internaciajn kontraktojn elstarajn el vidpunkto de eksteraj kontaktoj de Hungara Respubliko;

g) decidas pri deklaro de milita stato kaj pri demando de packontrakto;

h) kaze de milita stato aŭ rekta danĝero de armila atako de fremda ŝtato (milita danĝero) anoncas eskterordinaran staton kaj kreas Patriodefendan Konsilion;

i) anoncas eskterordinaran staton kaze de armilaj agadoj por faligo de konstitucia ordo aŭ akiro de ekskluziva potenco, vivo- kaj havaĵosekurecon minacantaj amasaj armilaj gravaj perfortaj agadoj, natura plago aŭ industria akcidento (en la pluaj: bezona situacio);[13]

j) krom la kazoj difinitaj en la Konstitucio, decidas pri enlanda aŭ eksterlanda apliko de Hungara Partiodefenda Armeo, pri hungarlanda apliko de eksterlandaj armeaj fortoj, aŭ pri ilia apliko ekirante el teritorio de la lando, aŭ pri eksterlanda kontonmento de Hungara Patriodefenda Armeo, aŭ hungarlanda kantonmento de eksterlandaj armeaj fortoj;[15][16][17]

k) elektas la prezidanton de la respubliko, la ministroprezidanton, la membrojn de Konstitucia Kortumo, la komisiitojn de Parlamento; la prezidanton kaj vicprezidantojn de Ŝtata Financkontrolejo, la prezidanton de Supera Kortumo kaj la ĉefprokuroron;[18]

l) por propono de Registaro — post peto de opinio de Konstitucia Kortumo — dissolvigas la lokan deputitan korporacion, kies funkcio estas kontraŭkonstitucia, decidas pri teritorio, nomo, sidejo de departementoj, pri deklaro de departement-rajta urbo kaj pri elformo de ĉefurbaj distriktoj;

m) praktikas amnestion;

n) kaze de danĝero de ekstera armila atako aŭ por plenumo de federacia devo por difinita tempo rajtas anonci (plilongigi) la preventan defendan staton kaj rajtigas la registaron fari la necesajn aranĝojn;[20]

(4) Por la decido difinitaj en g), h) kaj i) punktoj de alineo (3) estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.[21]

(5)[22]

(6) Por decido de punktoj j) kaj n) de alineo (3) estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[24]

19/A. §

(1) Se la Parlamento estas limigita por fari tiujn decidojn, la respublika prezidanto rajtas deklari militan staton, por anonco de eksterordinara stato kaj kreo de Patriodefenda Konsilio, plue por anonco de krizostato.

(2) La Parlamento estas obstaklita en faro de decidoj, se ne kunsidas kaj la kunvoko pro mallongeco de la tempo, plue pro la eventoj okazigita de la milita stato, la eksterordinara stato aŭ la krizostato puŝiĝas kontraŭ neforigeblaj baroj.

(3) La fakton de obstaklo, la motivon de deklaro de milita stato, de eksterordinara stato aŭ de krizostato la prezidanto de Parlamento, la prezidanto de Konstitucia Kortumo kaj ministroprezidanto konstatas kune.

(4) La Parlamento dum la unua kunsido post paso de sia obstaklado revizias motivojn de anonco de milita stato aŭ de eskterordinara stato kaj decidas pri leĝeco de la faritaj aranĝoj. Por tiu ĉi decido estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.

19/B. §

(1) Dum eksterordinara stato la Petriodefenda Konsilio decidas:[25]

a) pri enlanda kaj eksterlanda apliko de Hungara Patriodefenda Armilo, pri partopreno en packonservado, pri humanisma agado sur eksterlanda militoperacia teritorio aŭ pri eksterlanda kantonmento;[26]

b) pri hungarlanda aŭ el Hungario ekiranta apliko de eskterlanda armila forto aŭ pri lia hungarlanda kantonmento;

c) pri enkonduko de la eksterordinaraj aranĝoj difinitaj en aparta leĝo.

(2) La prezidanto de Patriodefenda Konsilio estas la respublika prezidanto, membroj estas la prezidanto de la Parlamento, gvidantoj de deputitgrupoj de partioj havantaj reprezentadon en la Parlamento, la ministroprezidanto, la ministroj kaj kun interkonsiliĝa rajto la ĉefo de Patriodefenda Ĉefstabo.[27]

(3) La Petriodefenda Konsilio praktikas:

a) la rajtojn transigitaj de la Parlamento,

b) la rajtojn de respublika prezidanto,

c) la rajtojn de la Registaro.

(4) La Patriodefenda Konsilio rajtas krei dispoziciojn, en ĝi ili havas rajton suspendi aplikon de kelkaj leĝoj aŭ rajtas deflankiĝi de leĝaj dispozicioj, plue rajtas fari ceterajn specialajn aranĝojn, tamen ne rajtas suspendi aplikon de la Konstitucio.

(5) La dispozicio de Petriodefenda Konsilio malvalidiĝas post ĉeso de eksterordinara stato, escepte, se la Parlamento plilongigas ĝian validecon.

(6) La funkcio de Konstitucia Kortumo ne estas limigebla eĉ dum eksterordinara stato.

19/C. §

(1) Je anonco de eksterordinara stato kaze de obstaklo de la Parlamento decidas la respublika prezidanto laŭ alineo (2) de § 40/B pri apliko de Hungara Patriodefenda Armeo.[29][30]

(2) Dum la krizostato la eksterordinarajn aranĝojn difinitaj en apartaj leĝoj enkondukas la respublika prezidanto per dispozicia vojo.

(3) Pri la enkondukitaj eksterordinaraj aranĝoj la respublika prezidanto senprokraste informas la prezidanton de la Parlamento. Dum la krizostato la Parlamento — kaze de obstakliĝo la Petriodefenda Komitato de la Parlamento — konstante kunsidas. La Parlamento, aŭ la Patriodefenda Komitato de la Parlamento rajtas suspendi aplikon de endondukitajn eksterodinarajn aranĝojn de la respublika prezidanto.

(4) La eksterordinaraj aranĝoj enkondukitaj per dispozicia vojo restas validaj dum tridek tagoj, escepte se la Parlamento — kaze de bariĝo la Patriodefenda Komitato de la Parlamento — plilongigas.

(5) Por eksterordinara stato cetere oni devas apliki la regulojn de krizostato.

19/D. § Por akcepto de leĝo pri detalaj reguloj de eksterordinara stato kaj de krizostato estas bezonata du trionoj da voĉoj de la ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

19/E. §

(1) Kaze de neatendita enrompo de eksteraj armitaj grupoj en teritorion de Hungario por rebati la atakon, aŭ defendi la teritorion de la lando per enlandaj kaj aliancaj aerdefendaj kaj aviadilaj batalpretaj fortoj en intereso de konstitucia ordo, de vivo- kaj havaĵosekureco, de la publika ordo kaj publika sekureco laŭ plano aprobita de respublika prezidanto — kun fortoj proporciaj al la atako kaj preparitaj por tio — la Registaro devas tuj agi ĝis la decido de anonco de krizostato aŭ de eksterordinara stato.[33][34]

(2) La Registaro devas tuj informi la Parlamenton, la respublikan prezidanton pri la aranĝoj laŭ alineo (1) por fari la pluajn aranĝojn.

(3) Por akcepti la leĝon pri reguloj de tuja apliko de la Registaro estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

20. §

(1) La ĝeneralan elekton de parlamentaj deputitoj — escepte de elektado pro dissolviĝo aŭ dissolvigo de la Parlamento — oni devas fari post kvar jaroj de la antaŭa Parlamento en monato aprilo aŭ majo.[35]

(2) La parlamentaj deputitoj faras sian laboron por intereso de la publiko.

(3) La parlamentan deputiton — laŭ reguloj en leĝo pri rajtostato de deputitoj — meritas imunecrajto.

(4) La parlamenta deputito meritas salajron certiganta lian sendependecon. Por akcepti la leĝon pri salajro de parlamentaj deputitoj estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[37]

(5) Deputito ne povas esti respublika prezidanto, membro de Konstitucia Kortumo, parlamenta komisiito de ŝtatanecaj rajtoj, prezidanto, vicprezidanto aŭ financkontrolisto de Ŝtata Financkontrolejo, juĝisto, prokuroro, dungito de ŝtatadministracia organo — escepte de membro de Registaro, ŝtatsekretario kaj registara komisiito — plue profesia etatulo de Hungara Patriodefenda Armeo aŭ de ordogardista organizaĵo. La leĝo rajtas konstati ankaŭ ceterajn ekskluldajn kazojn.[40][41][42]

(6) Por akcepto de leĝo pri rajtostato de parlamentaj deputitoj estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[43]

20/A. §

(1) La mandato de parlamenta deputito ĉesas:

a) per fino de funkcio de Parlamento;

b) per morto de la deputito;

c) per esprimo de neakordigeblo;

d) per lia demisio;

e) per perdo de la elektorajto.

(2) Pri esprimo de neakordeblo decidas la Parlamento kun du trionoj da voĉoj de la ĉeestantaj deputitoj.[44]

(3) La deputito per sia deklaro farita al la Parlamento rajtas demisii pri sia mandato. Por valideco de demisio ne estas bezonata akcepta deklaro de la Parlamento.

21. §

(1) La Parlamento elektas el sia membraro prezidanto, vicprezidantojn kaj protokolistojn.

(2) La Parlamento formas konstantajn komisionojn el siaj membroj kaj rajtas delegi komisionon por ekzameno de kiu ajn demando.

(3) La indikojn petitajn de parlamentaj komisionoj ĉiu devas prezenti kaj devas fari konfeson.

22. §

(1) La Parlamento ĉiujare faras du sesiojn: ĉiujare de la unua de februaro ĝis la dekkvina de junio kaj de la unua de septembro ĝis la dekkvina de decembro.

(2) La fondan kunsidon de la Parlamento — ene de unu monato post la elektado — kunvokas la respublika prezidanto, cetere pri kunvoko de la sesio kaj ene de tio pri la opaj kunsidoj de la Parlamento zorgas la prezidanto de la Parlamento.

(3) Je peto de respublika prezidanto, de la Registaro aŭ je skriba peto de kvinono de deputitoj oni devas kunvoki la Parlamenton por eksterordinara sesio aŭ eksterordinara kunsido. En la peto oni devas fiksi la motivon de la kunvoko, la proponitan tempopunkton kaj la tagordon.

(4) La respublika prezidoanto rajtas prokrasti kunsidon de la Parlamento unufoje dum unu sesio — maksimume por tridek tagoj.

(5) Dum daŭro de la prokrasto por skriba peto de kvinono de la deputitoj la prezidanto de la Parlamento — por ne pli longa tempo ol ok tagoj ekde ricevo de la peto — devas kunvoki la Parlamenton.

23. § La kunsidoj de la Parlamento estas publikaj. Je peto de respublika prezidanto, de la Registaro, plue je peto de kiu ajn deputito kun du trionoj da voĉoj de la deputitoj la Parlamento povas decidi fermitan kunsidon.

24. §

(1) La Parlametno estas decipova, se ĉeestas pli ol duono de la deputitoj.

(2) La Parlamento faras siajn decidojn per pli ol duono da voĉoj de la deputitoj.

(3) Por ŝanĝi la Konstitucion, aŭ en certaj decidoj difinitaj en la Konstitucio, estas bezonata du trionoj da voĉoj de la Parlamentaj deputitoj.

(4) La Parlamento konstatas la regulojn de funkcio en la Domregularo akceptita per du trionoj da voĉoj de la ĉeestantaj parlamentaj deputitoj la kaj ordon de la kunsidoj.[45]

(5)[47]

25. §

(1) Leĝon rajtas iniciati la respublika prezidanto, la Registaro, ĉiuj parlamentaj komisionoj kaj kiu ajn parlamenta deputito.

(2) Kreo de de leĝofaro apartenas al la Parlamento.

(3) La leĝon akceptitan de la Parlamento la prezidanto de la Parlamento subskribas kaj sendas al la respublika prezidanto.

26. §

(1) La respublika prezidanto la senditan leĝon ene de dekkvin tagoj ekde ĝia ricevo — je urĝopeto de la prezidanto de la Parlamento ene de kvin tagoj — subskribas kaj ordonas ĝian anoncon.[48]

(2) Se la respublika prezidanto ne konsentas kun la leĝo aŭ kun parto de ĝi, antaŭ subskribo ene de la limdato menciita en alineo (1) resendas por la Parlamento por pripenso, kun komuniko de siaj rimarkoj.

(3) La Parlamento denove traktas la leĝon kaj decidas denove pri ĝia akcepto. La respublika prezidanto la leĝon senditan de prezidanto de la Parlamento devas subskribi ene de kvin tagoj kaj ordoni ĝian anoncon.[49]

(4) La respublika prezidanto antaŭ subskribo ene de limdato menciita en alineo (1) sendas la la leĝon al la Konstitucia Kortumo por prijuĝo, se iun dispozicion li pensas kontraŭkonstitucia.

(5) La Konstitucia Kortumo — en ekstervica proceso — konstatas ĝian kontraŭkonstituecon, la respublika prezidanto resendas la leĝon al la Parlamento, alikaze li devas subskribi ĝin ene de kvin tagoj kaj ordoni ĝian anoncon.[50]

(6) La leĝon senditan al popolvoĉdonado la respublika prezidanto subskribas nur, se la popolvoĉdonado fortigis ĝin.[51]

27. § La membroj de la Parlamento rajtas fari demandon kaj interpelacion al parlamentaj komisiitoj pri naciaj kaj etnaj minoritatoj, al prezidanto de la Ŝtata Financkontrolejo, al la ĉefprokuroro, al la prezidanto de Hungara Nacia Banko, al la Registaro kaj al iu ajn membro de la Registaro en aferoj apartenantaj al ilia agosfero.[52]

28. §

(1) La mandato de la Parlamento komenciĝas per sian fonda kunsido.

(2) La Parlamento rajtas anonci sian dissolviĝon antaŭ fino de sia mandato.

(3) La respublika prezidanto rajtas dissolvigi la Parlamenton kun samtempa fisko de la voĉdonado, se

a) se la Parlamento — dum la sama mandato de la Parlamento — ene de dekdu monatoj senigas la konfidon de la Registaro,

b) kaze de ĉeso de mandato de la Registaro ne elektas la por ministroprezidanto proponitan personon ene de kvardek tagoj ekde la unua personpropono.

(4)[53]

(5) Antaŭ dissolviĝo de la Parlamento la respublika prezidanto devas peti opiniojn de ministroprezidanto, de prezidanto de Parlamento kaj de la gvidantoj de deputitgrupoj de partioj havantaj en la Parlamento mandatojn.

(6) Ene de tri monatoj ekde la dissolviĝo aŭ dissolvigo de la Parlamento oni devas elekti novan Parlamenton.[54]

(7) La funkciado de la Parlamento daŭras ĝis fonda kunsido de la nova Parlamento.

28/A. §

(1) Dum eksterordinara stato aŭ dum krizostato la Parlamento ne rajtas anonci sian dissolviĝon kaj ne estas dissolvigebla.

(2) Se la mandato de la Parlamento finiĝas dum eksterordinara stato aŭ dum krizostato, la mandato plilongiĝas ĝis ĉeso la eksterordinara stato aŭ krizostato.

(3) La dissolviĝintan aŭ dissolvigitan Parlamenton la respublika prezidanto kaze de milita stato, stato de milita danĝero aŭ krizostato rajtas denove kunvoki. Pri sia plilongigo la Parlamento decidas mem.

28/B. §

(1) La temo de landa popolvoĉdonado kaj de la popola iniciato povas esti demando apartenanta al agosfero de la Parlamento.[55]

(2) Por akcepto de leĝo de la landa popolvoĉdonado kaj popola iniciato estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

28/C. §

(1) Landan popolan voĉdonadon oni povas fari cele de decido aŭ de opiniesprimo, ordoni popolan voĉdonadon oni faras aŭ devige aŭ post konsidero.

(2) Oni devas fari landan popolan voĉdonadon je iniciato de minimume 200 000 ŝtatanoj.

(3) Se oni devas ordoni landan popolan voĉdonadon, la decido post rezulthava voĉdonado estas deviga por la Parlamento.

(4) Landan popolan voĉdonadon post konsiderado rajtas ordoni la Parlamento je iniciato de la respublika prezidanto, de la Registaro aŭ de triono de la parlamentaj deputitoj aŭ de 100 000 elektocivitanoj.

(5) Oni ne povas fari landan popolan voĉdonadon:

a) pli leĝoj kun enhavo de buĝeto, de plenumo de la buĝeto, de centraj impostospecoj kaj taksoj, de doganoj, de centraj kondiĉoj de la lokaj impostoj,

b) pri devontigo de validaj internaciaj kontraktoj kaj pri enhavo havantaj tiajn devontigoj,

c) pri dispozicioj de la Konstitucio enhavanta popolan voĉdonadon, popolan iniciaton,

d) pri demandoj de personaj kaj organizaĵ-formigaj (-transformigaj, -ĉesigaj) aferoj apartenantaj al agosfero de la Parlamento,

e) pri dissolvigo de la Parlamento,

f) pri agadprogramo de la Registaro,

g) pri deklaro de milita stato, pri anonco de eskterordinara stato kaj de krizostato,

h) pri eksterlanda aŭ enlanda apliko de la Hungara Patriodefenda Armeo,[56]

i) pri dissolvigo de la loka aŭtonomia deputit-korporacio,

j) pri amnestio.

(6) La aferdecida landa popola voĉdonado estas rezulthava, se pli ol duono de la valide voĉdonantaj elektantoj, sed minimume kvarono de ĉiuj elektorajtaj ŝtatanoj donas saman respondon je la demando.[57]

28/D. § Landan popolan iniciaton rajtas prezenti minimume 50 000 elektocivitanoj. La landa popola iniciato povas direktiĝi al tio, ke la Parlamento iun demandon apartenanta al sia agosfero, metu al tagordo. La demandon faritan en popola iniciato la Parlamento devas pritrakti.

28/E. § Kaze de civitana iniciato pro landa popola voĉdonado dum kvar monatoj, kaze de landa popola iniciato oni povas dum du monatoj kolekti subskribojn.[58]


 

III. ĉapitro
La respublika prezidanto

29. §

(1) La ŝtatĉefo de Hungario estas la respublika prezidanto, kiu reprezentas la unuecon de la nacio kaj gardas super demokratia funkciado de la ŝtatorganizaĵo.

(2) La respublika prezidanto estas ĉefkomandanto de Hungara Patriodefenda Armeo.[59]

29/A. §

(1) La respublikan prezidanton elektas la Parlamento por kvin jaroj.

(2) Oni povas elekti respublika prezidanto ĉiun hungaran ŝtatanon havanta elektorajton, kiu plenigis sian tridekkvinan jaraĝon ĝis la tago de la elektado.[60]

(3) La respublikan prezidanton oni povas reelekti maksimume unufoje por tiu ĉi ofico.

29/B. §

(1) La elekton de la respublika prezidanto antaŭas kandidatigo. Por valida kandidatigo estas bezonata minimume kvindek skribaj proponoj de Parlamento. La kandidatigon oni devas prezenti ĉe la prezidanto de la Parlamento antaŭ ordono de la elekto. Ĉiuj membroj de la Parlamento rajtas proponi nur unu kandidaton. Kiu proponas pli ol unu kandidaton, ĉiuj liaj kantidatigoj estas nevalidaj.

(2) La Parlamento elektas la respublikan prezidanton per sekreta elekto. Kaze de bezono eblas plurfoja voĉdonado. La respublika prezidanto elektita per la unua voĉdonado estas, kiu gajnas du trionojn da voĉoj de la deputitoj.

(3) Se je la voĉdonado neniu el la kandidatoj gajnas la plimulton, oni devas fari voĉdonadon surbaze de kandidatigo laŭ alineo (1). Por elekto de la dua voĉdono same estas bezonata du trionoj da voĉoj de deputitoj.

(4) Se kaze de dua voĉdono neniu ela la kandidatoj gajnis la plimulton, oni devas fari trian voĉdonadon. Ĉi-kaze oni povas voĉdoni por la du kandidatoj, kiuj ĉe la dua voĉdonado ricevis la plej multajn voĉojn. Ĉe la tria voĉdonado estas la respublika prezidanto tiu, kiu — senkonsidere al partoprenantoj en la voĉdonado — kiu gajnas la plimulton de la voĉoj.

(5) La elektan proceduron oni devas fini maksimume dum tri sinsekvaj tagoj.

29/C. §

(1) La respublikan prezidanton oni devas elekti almenaŭ tridek tagojn antaŭ fino de mandato de la antaŭa prezidanto, kaj se la mandato ĉesas antaŭtempe, oni devas elekti ene de tridek tagoj ekde ĉeso de la mandato.

(2) La prezidantoelekton fiksas la prezidanto de la Parlamento.

29/D. § La elektita respublika prezidanto eniras en sian oficon ĉe fino de la mandato de la antaŭa prezidanto, aŭ kaze de antaŭtempa ĉeso de la mandato la okan tagon post la anonco de elekta rezulto, antaŭ la eniro li faras ĵuron antaŭ la Parlamento.

29/E. §

(1) Kaze de provizora bariĝo de la respublika prezidanto, aŭ se la mandato de la respublika prezidanto ĉesas antaŭtempe, ĝis enoficiĝo de la nova prezidanto la respublikan prezidantan agosferon praktikas la prezidanto de la Parlamento, kun la limigo, ke leĝon ne rajtas resendi por pripenso al la Parlamento, aŭ ne rajtas sendi al la Konstitucia Kortumo por ekzameni, ne rajtas dissolvi la Parlamenton kaj amnestion ne rajtas praktiki krom por favoro de valide kondamnitoj.

(2) La prezidanto de la Parlamento dum tempo de anstataŭigo de respublika prezidanto ne rajtas praktiki sian deputitan rajton kaj la taskojn de prezidanto de Parlamento prizorgas vicprezidanto de la Parlamento delegita de la Parlamento.

30. §

(1) La ofico respublika prezidanto estas neakordigebla kun alia ŝtata, socia kaj politika ofico aŭ komisio. La respublika prezidanto ne rajtas praktiki alian lukran profesion kaj por ceteraj liaj agadoj — krom agado kun aŭtorarajta protekto — ne rajtas akcepti pagon.

(2) Por akcepto de leĝo de honorario, favoraĵoj kaj kostorepagoj de respublika prezidanto estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamenta deputitoj.[61]

30/A. §

(1) La respublika prezidanto[63]

a) reprezentas la hungaran ŝtaton,

b) faras kontraktojn en nomo de Hungara Respubliko, se la temo de kontrakto apartenas al agosfero de leĝokreado, por fari la kontrakton estas bezonata anticipa konsento de la Parlamento,

c) akreditas kaj akceptas ambasadorojn kaj delegitojn,

d) fiksas ĝeneralajn elektojn de parlamentaj deputitoj, de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj de urbestroj, plue de landa popola voĉdonado,[65]

e) rajtas partopeni kaj ekparoli en kunsidoj de Parlamento kaj de parlamentaj komisionoj,

f) rajtas fari poponojn por la Parlamento fari aranĝojn,

g) rajtas iniciati popolan voĉdonadon,

h)[67]

i) je propono de personoj aŭ organizaĵoj difinita en leĝo nomumas kaj absolvas prezidanton kaj vicprezidantojn de Hungara Nacia Banko, prezidanton de Ŝtata Inspektado de Financaj Organizaĵoj kaj universitatajn profesorojn, nomumas kaj absolvas rektorojn de universitatoj, nomumas kaj rangaltigas generalojn, konfirmas en lia posteno la prezidanton de Hungara Scienca Akademio,[68]

j) konferas titolojn, ordenojn, distingojn difinitaj en leĝo kaj permesas ilian portadon,[69]

k) praktikas individuan punonuligon,

l) decidas en ŝtatanecaj aferoj,

m) decidas en aferoj, kiujn aparta leĝo asignas al lia agosfero.

(2) En ĉiuj aranĝoj difinitaj en alineo (1) — kun escepto de punktoj a), d), e), f) kaj g) — estas bezonata parafo de ministroprezidanto aŭ koncerna ministro.

31. §

(1) La prezidanta mandato ĉesas:

a) ĉe fino de la mandato,

b) per morto de la prezidanto

c) per stato de neeblo prizorgi la agosferon dum pli ol naŭdek tagoj,

d) per esprimo de neakordeblo,

e) per lia rezigno,

f) per senigo de prezidanta titolo.

(2) Se leviĝas kazo de neakordebleco kontraŭ la respublika prezidanto dum praktiko de lia ofico {30. § alineo (1)}, la Parlamento decidas pri esprimo de neakordebleco je iniciato de kiu ajn deputito. Por fari la decidon estas bezonata du trionoj da voĉoj de deputitoj. La voĉdonado estas sekreta.

(3) La respublika prezidanto rajtas rezigni de sia ofico per deklaro al la Parlamento. Por valideco de la rezigno estas bezonata akcepta deklaro de la Parlamento. La Parlamento rajtas peti la respublikan prezidanton ene de dekkvin tagoj, ke li pripensu sian decidon. Se la respublika prezidanto tenas sian decidon, la Parlamento ne rajtas negi sian konsenton.

(4) La respublika prezidanto estas senigebla de sia ofico, se dum ĝia praktikado intence lezas la Konstitucion aŭ alian leĝon.

31/A. §

(1) La personeco de la respublika prezidanto estas netuŝebla, lian punjuran protekton certigas aparta leĝo.

(2) La respublika prezidanto se dum praktikado de sia ofico lezas la Konstitucion aŭ alian leĝon, unu kvinono de parlamentaj deputitoj rajtas iniciati prirespondigan proceduron.

(3) Por ekigi la prirespondigan proceduron estas bezonata du trionoj da voĉoj de la parlamentaj deputitoj. La voĉdonado estas sekreta.

(4) Ekde la decido de la Parlamento ĝis fino de la prorespondiga proceduro la prezidanto ne rajtas praktiki sian agosferon.

(5) La prijuĝo apartenas al agosfero de la Konstitucia Kortumo.

(6) Se rezulte de la proceduro la Konstitucia Kortumo konstatas fakton de leĝolezo, ĝi senigas la prezidanton de sia ofico.

(7)[70]

(8)[71]

32. §

(1) Se la prirespondiga proceduro komenciĝis pro punjure persekutenda agado farita dum lia oficotempo en interrilato kun lia agosfero, en la proceduro de Konstitucia Kortumo oni devas apliki la bazajn dispoziciojn de la punjuro. La akuzon reprezentas akuzanto elektita de la Parlamento el siaj membroj.[72][73]

(2) Kontraŭ la respublika prezidanto pro cetera agado oni povas fari punproceson nur post ĉeso de lia mandato.

(3) Se la Konstitucia Kortumo konstatas kulpon de respublika prezidanto en intenca krimfaro, ĝi rajtas senigi la prezidanton de sia ofico kaj samtempe povas apliki la difinitan punon por tiu krimospeco laŭ la Punkodo.[74][75]


 

IV. ĉapitro
La Konstitucia Kortumo[76]

32/A. §

(1) La Konstitucia Kortumo kun escepto difinita en la Konstitucio ekzamenas la konstituecon de la leĝoj kaj prizorgas la taskojn senditajn al ĝia agosfero.[77]

(2) La leĝojn pri buĝeto, pri plenumo de la buĝeto, pri centraj impostospecoj, pri taksoj kaj krompagoj, pri doganoj kaj pri centraj kondiĉoj de la lokaj impostoj la Konstitucia Kortumo nur tiam rajtas ekzameti, se la kaŭzo de la kontraŭkonstitueco ligiĝas al lezo de rajto al vivo kaj homa digno, rajto al protekto de personaj datenoj, rajto al libereco de konscienco kaj religio aŭ rajto ligiĝanta la hungara ŝtataneco laŭ 69. § kaj ne enhavas ceterajn kaŭzojn.

(3) La Konstitucia Kortumo kaze de konstato de kontraŭkonstitueco neniigas la leĝojn aŭ aliajn jurajn regulojn. La leĝojn kaj aliajn regulojn pri buĝeto, pri plenumo de buĝeto, pri la centraj impostospecoj, pri taksoj kaj krompagoj, pri doganoj, pri centraj kondiĉoj de lokaj impostoj la Konstitucia Kortumo neniigas, se ilia enhavo lezas rajtojn al vivo kaj al homa digno, rajtojn al protekto de personaj datenoj, al libereco de penso, de konscienco kaj de religio aŭ rajtoj ligiĝantaj al hungara ŝtataneco laŭ 69. §.

(4) La proceduron de Konstitucia Kortumo en difinitaj kazoj rajtas iniciati kiu ajn.

(5) La dek unu membrojn de la Konstitucia Kortumo elektas la Parlamento. Por la membroj de Konstitucia Kortumo faras kandidatigon — atente ankaŭ al nombroproporcioj de la deputitaj grupoj — la kandidatiga komisiono konsistanta el membroj de deputitaj grupoj havantaj reprezentadon en la Parlamento. Por elekti membrojn de la Konstitucia Kortumo estas bezonata du trionoj da voĉoj de la parlamentaj deputitoj.

(6) La membroj de la Konstitucia Kortumo ne povas esti membroj de partio kaj krom agosfero de la Konstitucia Kortumo ili ne rajtas praktiki politian agadon.

(7) Por akcepti leĝon pri organiziĝo kaj funkciado de Konstitucia Kortumo estas bezonata du trionoj da voĉoj de la ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.


 

V. ĉaptiro
La parlamenta komisiito de ŝtatanaj rajtoj
kaj parlamenta komisiito de naciaj kaj etnaj minoritatoj

32/B. §

(1) La tasko de komisiito de ŝtatanaj rajtoj estas, ke ekzamenu aŭ ekzamenigu la misaĵojn ligitajn al konstituciaj rajtoj sciigitaj al li kaj komencu aŭ ĝeneralajn aŭ specialajn aranĝojn por ilia riparo.

(2) La tasko de parlamenta komisiito de naciaj kaj etnaj minoritatoj estas, ke ekzamenu aŭ ekzamenigu la misaĵojn ligitaj al naciaj kaj minoritataj rajtoj sciigitaj al li kaj komencu aŭ ĝeneralajn aŭ specialajn aranĝojn por ilia riparo.

(3) La proceduron de la parlamenta komisiito rajtas iniciati kiu ajn en certaj kazoj difinitaj en leĝo.

(4) La parlamentajn komisiitojn de ŝtatanecaj rajtoj kaj de naciaj kaj etnaj minoritatoj elektas je propono de la respublika prezidanto la Parlamento per du trionoj da voĉoj de la deputitoj. La Parlamento rajtas elekti apartajn komisiitojn por protekto de opaj konstituciaj rajtoj.

(5)[80]

(6) La parlamenta komisiito ĉiujare raportas pri spertoj de sia agado al la Parlamento.

(7) Por akcepto de leĝo pri parlamentaj komisiitoj estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[81]


 

VI. ĉapitro
La Ŝtata Financkontrolejo kaj la Hungara Nacia Banko

32/C. §

(1) La Ŝtata Financkontrolejo estas la financa-ekonomia kontrola organo de la Parlamento. En sia agosfero kontrolas la ŝtatekonomian mastrumandon kaj kadre de tio la baziĝon de la ŝtata buĝetpropono, la necesecon kaj celkonformecon de konsumo, parafas la kontraktojn pri kreditoj de buĝeto, anticipe kontrolas laŭleĝecon de ŝtata buĝeta konsumo, kontrolas la finkalkulon de plenumo de ŝtata buĝeto, kontrolas mastrumadon kaj valorstabiligan kaj pligrandigan agadon de ŝtata posedaĵo kaj de ŝtataj entreprenoj, kaj prizorgas taskojn senditajn al ĝia agosfero.[82][83][84]

(2) La Ŝtata Financkontrolejo faras siajn kontrolojn el vidpunktoj de leĝeco, de celkonformeco kaj rezulteco. La Ŝtata Financkontrolejo pri siaj kontroladoj informas la Parlamenton en raportoj. La raporton oni devas publikigi. La prezidanto de la Ŝtata Financkontrolejo prezentas la raporton pri kontrolo de finkalkulo al la Parlamento kun la finkalkulo.

(3) Por elekto de prezidanto kaj vicprezidantoj de Ŝtata Financkontrolejo estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.

(4) Por akcepto de leĝo pri la bazaj principoj de organiziĝo kaj funkciado de Ŝtata Financkontrolejo estas bezonata du trionoj da voĉoj de la ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[85]

32/D. §

(1) Hungara Nacia Banko estas la centra banko de Hungara Respubliko. Hungara Nacia Banko respondas pri financa politiko laŭ maniero difinita en aparta leĝo.[87][88]

(2) La prezidanton de Hungara Nacia Banko nomumas la respublika prezidanto por ses jaroj.

(3) La prezidanto de Hungara Nacia Banko pri sia agado raportas al la Parlamento ĉiujare.

(4) La prezidanto de Hungara Nacia Banko en sia agosfero difinita en aparta leĝo eldonas dispozicion, kiu ne povas kontraŭi al leĝo. La prezidanton de Hungara Nacia Banko en eldona agado rajtas anstataŭi vicprezidanto delegita en dispozicio.[90]


 

VII. ĉapitro
La Registaro

33. §

(1) La Registaro kosistas el

a) ministroprezidanto,

b) ministroj.

(2) La ministroprezidanto nomumas vicministroprezidanton el la ministroj en dispozicio.[92]

(3) La Parlamento je popono de respublika prezidanto elektas ministroprezidanton per voĉoplimulto. Pri elekto de ministroprezidanto, plue pri akcepto de programo de la Registaro la Parlamento decidas samtempe.

(4) La ministrojn nomumas kaj absolvas la respublika prezidanto je propono de ministroprezidanto.

(5) La Registaro fondiĝas per nomumo de ministroj. La membroj de la Registaro post fondiĝo de la Registaro ĵuras antaŭ la Parlamento.

33/A. § La mandato de la Registaro ĉesas:

a) per fondo de la nove elektita Parlamento,

b) per demisio de la ministroprezidanto aŭ de la Registaro,

c) per morto de la ministroprezidanto,[93]

d) per perdo de la elektorajto de la ministroprezidanto,[94]

e) per konstato de neakordigeblo de ministroprezidanto, aŭ

f) se konforme al alineo (1) de 39/A. § la Parlamento retiras la konfidon de la ministroprezidanto kaj elektas novan ministroprezidanton.[95]

33/B. § La mandato de ministro ĉesas:[96]

a) per ĉeso de mandato de la Registaro,

b) per sia rezigno,

c) per lia absolvo,

d) per lia morto,

e) per perdo de lia elektorajto,

f) per konstato de neakordigeblo.

34. §

(1) La liston de ministerioj de Hungara Respubliko enhavas aparta leĝo.[98]

(2) La dispozicion de leĝo pri priskribo de ministerio, de ministro aŭ de administracia organo rajtas modifi leĝo akceptita per pli ol duono de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[99]

35. §

(1) La Registaro

a) protektas la konstitucian ordon, protektas kaj certigas rajtojn de naturaj personoj, de juraj personoj kaj de organizaĵoj ne havantaj juran personecon,[100]

b) certigas plenumon de leĝoj,

c) direktas laboron de ministerioj kaj de ceteraj organizaĵoj subordonitaj rekte al ili kaj harmonias ilian agadon,

d) certigas laŭleĝan kontrolon de lokaj aŭtonomioj,[102][103]

e) certigas prilaboron de sociaj-ekonomiaj planoj, zorgas pri iliaj plenumoj,[104]

f) difinas ŝtatajn taskojn de scienca kaj kultura disvolvo kaj certigas kondiĉojn de ilia plenumo,

g) difinas ŝtatan ordon de socia kaj medicina zorgoj kaj zorgas pri financa kondiĉo de la servo,

h) direktas funkciadon de Hungara Patriodefenda Armeo kaj de ordogardantaj organoj,[107]

i) repuŝas la naturan plagon kaj ilian sekvaĵon endanĝeriganta la vivon kaj havaĵosekurecon (en la pluaj: danĝerostato), kaj faras aranĝojn por defendi la publikan ordon kaj publikan sekurecon,[108][109]

j) kunagas en difino de ekstera politiko; faras internaciajn kontraktojn en nomo de Hungara Respubliko,

k) reprezentas Hungaran Respublikon en institucioj de Eŭropa Unio funkcianta kun registara kunagado,[110]

l) prizorgas la taskojn, kiun leĝo transigas al ĝia agosfero.

m) sekve de anonco de preventa protekta stato rajtas enkonduki ordonojn diferencajn de la kutima funkciado de publika administrado, de Hungara Patriodefenda Armeo kaj de ordogardantaj organoj; la valideco de tiel enkondukitaj aranĝoj daŭras ĝis decido de la Parlamento, sed maksimume ĝis 60 tagoj, kaj pri tio la Registaro konstante informas la respublikan prezidanton kaj koncernajn komisionojn de la Parlamento.[111]

(2) La Registaro en sia agosfero eldonas dispozicion kaj faras decidon, kiu ne povas kontraŭi al leĝo.[112]

(3) En danĝera stato kaj en preventa stato la Registaro laŭ rajtigo de la Parlamento rajtas fari aranĝojn diferencajn de certaj dispozicioj de leĝoj. Por akcepti dispoziciojn aplikendajn en danĝera stato kaj en preventa stato estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[113]

(4) La Registaro — escepte de leĝo — neniigas aŭ ŝanĝas ĉiujn dispoziciojn kaj aranĝojn faritajn de subordigitaj organoj, kiu kontraŭas al leĝo.

35/A. §

(1) Pri leĝo de kontrolaj agosferoj de la Parlamento kaj ĝiaj komisionoj ligitaj al eŭropa integriĝo, de akordigo faritaj de Parlamento kaj de la Registaro, plue pri detalaj reguloj de la informdona devo de la Registaro decidas du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[114]

(2) La Registaro sendas la proponojn al la Parlamento, kiuj estas sur tagordo de decidfaraj institucioj agantaj en registara kunlaboro de Eŭropa Unio.

36. § La Registaro kunlaboras kun la interesitaj sociaj organizaĵoj dum plenumo de sia laboro.

37. §

(1) La ministroprezidanto gvidas la kunsidojn de la Registaro, zorgas pri plenumo de dispozicioj kaj decidoj de la Registaro.

(2) La ministroj direktas la branĉojn de ŝtata administrado apartenantaj al ilia agosfero kaj la organizaĵojn ordonitaj sub ilia direktado konforme al dispozicioj de leĝoj kaj decidoj de la Registaro. La senfakaj ministroj zorgas pri taskoj difinitaj de la Registaro.[115]

(3) Membro de Registaro agante en sia tasko memstare aŭ kun konsento de alia ministro eldonas dispozicion laŭ rajtigo de leĝo aŭ registara dispozicio, kiu ne povas kontraŭi al leĝo aŭ al registara dispozicio.[117]

38. §[118]

39. §

(1) La Registro respondas la la Parlamento pri sia agado. Pri sia laboro devas regule raporti al la Parlamento.

(2) La membroj de la Registaro respondas al la Registaro kaj al la Parlamento pri ilia agado ili devas raporti al la Registaro kaj al la Parlamento. La juran statuson, salajron kaj manieron de prirespondigo de membroj de Registaro kaj de ŝtatsekretarioj reguligas leĝo.[119][120]

(3) La membroj de la Registaro rajtas partopreni kaj alparoli en kunsidoj de la Parlamento.

39/A. §

(1) Minimume unu kvinono de la deputitoj rajtas iniciati malkonfidan proponon kontraŭ la ministroprezidanto — kun nomo de kandidatigita ministroprezidanto. La malkonfidan proponon kontraŭ la ministroprezidanto oni devas rigardi malkonfida propono kontraŭ la Registaro. Se baze de la popono la plimulto de la parlamentaj deputitoj esprimas malkonfidon, la nove kandidatigitan personon devas rigardi elektita ministroprezidanto.

(2) La diskuton pri la propono plej frue post tri tagoj, plej malfrue ene de ok tagoj post la iniciato devas fari.

(3) La Registaro — pere de la ministroprezidanto — rajtas proponi konfidan voĉdonadon laŭ limdatoj preskribitaj en alineo (2).

(4) La Registaro — pere de la ministroprezidanto — rajtas proponi, ke la voĉdonado pri propono prezentita de ĝi estu samtempe konfida voĉdonado.

(5) Se la Parlamento en kazoj priskribitaj en alineoj (3)-(4) ne voĉdonas konfidon al la Registaro, la Registaro devas demisii.

39/B. § Se la mandato de la Registaro ĉesas, ĝis fondiĝo de la nova Registaro la Registaro restas en ofico kaj praktikas tiujn rajtojn, kiuj koncernas la Registaron, sed ne rajtas fari internacian kontrakton kaj leĝon rajtas fari nur laŭ eksplicita rajtigo de leĝo en neprokrastebla kazo.

39/C. §

(1) Se la mandato de la ministroprezidanto ĉesas per fondiĝo de la nove elektita Parlamento aŭ per demisio de la ministriprezidanto aŭ de la Registaro, la ministroprezidanto praktikas la agosferon de afergvida ministroprezidanto ĝis elekto de la nova ministroprezidanto, sed ne rajtas fari proponon por nomumo kaj absolvo de ministro kaj krei dispozicion rajtas nur per eksplicita rajtigo de leĝo en neprokrastebla kazo.[121]

(2) Se mandato de la ministroprezidanto ĉesas per lia morto, per perdo de lia elektorajto kaj pro konstato de malakordo, la agosferon de ministroprezidanto ĝis elekto de la nova ministroprezidanto — kun limigoj laŭ preskribo en alineo (1) — praktikas la vicministroprezidanto, kaze de pluraj vicministroprezidantoj la vicministroprezidanto menciita en unua loko.[122]

40. §

(1) La Registaro rajtas formi registarajn komisionojn por certaj agosferoj.[123]

(2) La Registaro rajtas tiri al sia rekta kontrolo kiun ajn branĉon de la ŝtata administrado kaj estigi apartajn organojn por tiu.

(3) La juran statuson, salajron, manierojn de prirespondigo de dungitoj de ministerioj kaj organizaĵoj subordigitaj al la Registaro reguligas aparta leĝo.


 

VIII. ĉapitro
La Hungara Patriodefenda Armeo kaj
kelkaj ordogardantaj organoj[216]

40/A. §

(1) Baza devo de Hungara Patriodefenda Armeo estas armea defendo de la patrio kaj prizorgo de kolektivaj taskoj devenantaj el internaciaj kontraktoj.[131]

(2) Baza tasko de Polico defendo de publika sekureco, de publika ordo kaj de ŝtatlimo.[132]

(3)[133]

(4) Por akcepto de leĝoj pri la taskoj kaj pri detalaj reguloj de Hungara Patriodefenda Armeo, pri la Polico kaj pri apliko de instrumentoj kaj manieroj de sekreta servo kaj detalaj reguloj ligiĝantaj al nacisekureca agado estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[134]

40/B. §

(1)[135]

(2) La Hungaran Petriodefendan Armeon oni povas uzi kaze de renverso de konstitucia ordo, aŭ kaze de armilaj agadoj por ekskluziva akiro de la potenco, plue kaze de armite aŭ armile faritaj amasaj gravaj agadoj endanĝerigantaj la vivo- kaj havaĵosekurecon, kaj kaze de krizostato anoncita konforme al la Konstituciaj reguloj, tiam, se apliko de polico ne estas sufiĉa.[142][143]

(3) Direkti la Hungaran Patriodefendan Armeon — se internacia kontrakto alimaniere ne dispozicias — laŭ kadroj difinitaj en Konstitucio rajtas la Parlamento, la respublika prezidanto, la Patridefenda Konsilio, la Registaro kaj la koncerna ministro.[144][145][146]

(4) Etataj membroj de Hungara Patriodefenda Armeo, de Polico kaj de nacisekuraj servoj ne povas esti membroj de partio, ne rajtas praktiki politikan agadon, plue dum ilia estata tempo kaj dum tri jaroj post ĝia ĉeso aŭ ĉesigo ne rajtas kandidatiĝi por elekto de parlamentaj deputitoj, por elekto de eŭropuniaj deputitoj, por elekto de lokaj aŭtonomioj kaj urbestroj kaj por elekto de minoritataj deputitoj.[149]

(5) Por etataj membroj de Hungara Patriodefenda Armeo rajtas konstati limigojn en la agado de partio leĝo akceptita kun du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[150]

40/C. §

(1) La Registaro permesas aplikon aŭ aliajn trupmovojn de Hungara Patriodefenda Armeo aŭ de eksterlandaj armeaj fortoj laŭ 19. § (3) j) punkto baziĝanta sur decido de Eŭropa Unio aŭ de Organizaĵo de Nord-Atlanta Kontrakto.[153]

(2) La Registaro laŭ alineo (1) en afero de permeso pri pacdefendo kaj pri humanisma agado en eksterlanda militoperacia teritorio de Hungara Patriodefenda Armeo la senprokraste raportas por la Parlamento kun samtempa informo al respublika prezidanto.[154]


 

VIII/A. ĉapitro[233]
Ŝtata Inspektado de Financaj Organizaĵoj[234]

40/D. §

(1) La Ŝtata Inspektado de Financaj Organizaĵoj estas inspekta, kontrola kaj reguliga organo de financa pera sistemo. La Ŝtata Inspektado de Financaj Organizaĵoj respondas por senĝena funkcio de financa pera sistemo laŭ maniero difinita en leĝo.[235]

(2) La prezidanton de Ŝtata Inspektado de Financaj Organizaĵoj nomumas la respublika prezidanto por ses jaroj, la subprezidantojn monumas la ministroprezidanto por ses jaroj.

(3) La prezidanto de Ŝtata Inspektado de Financaj Organizaĵoj raportas ĉiujare pri agado de la inspektado por la Parlamento.

(4) La prezidanto de la Ŝtata Inspektado de Financaj Organizaĵoj eldonas dispoziciojn en sia leĝe difinita agosfero, laŭ leĝa rajtigo, kiu ne povas kontraŭi al leĝo, al registara dispozicio kaj al dispozicio de prezidanto de Hungara Nacia Banko. En eldono de dispozicio de Ŝtata Inspektado de Financaj Organizaĵoj rajtas anstataŭi vicprezidanto de li dispozicie nomumitaj.


 

VIII/B. ĉapitro[236]
Nacia Amaskomunika Instanco[237]

40/E. §

(1) La Nacia Amaskomunika Instanco estas inspekta kaj kontrola organo elektronika amaskomunika merkato de Hungara Respubliko. La Nacia Amaskomunika Instanco respondas pri senĝena funkcio de elektronika amaskomunika merkato.[238]

(2) La prezidanton de Nacia Amaskomunika Instanco nomumas la ministroprezidanto por 9 jaroj.

(3) La Nacia Komunika Instanco raportas pri sia agado ĉiujare al la Parlamento.

(4) La prezidanto de Nacia Amaskomunika Instanco eldonas dispoziciojn en sia leĝe difinita agosfero laŭ leĝa rajtigo, kiu ne povas kontraŭi al alia jura regulo.


 

IX. ĉapitro
La lokaj aŭtonomioj

41. §

(1) La teritorio de Hungara Respubliko dividiĝas je ĉefurbo, departementoj, urboj kaj vilaĝoj (komunumoj).

(2) La ĉefurbo dividiĝas je distriktoj. En urboj eblas elformi distriktojn.

42. § Komunumoj de elektocivitanoj de vilaĝoj, de urboj, de ĉefurbaj distriktoj havas rajton al loka aŭtonomio. La loka aŭtonomio estas la praktikado de memstara, demokratia aranĝo de lokaj publikaj aferoj tuŝantaj komunumon de elektocivitanoj.

43. §

(1) La bazaj rajtoj (44/A. §) de lokaj aŭtonomioj estas egalaj. La devoj de aŭtonomioj povas esti diferencaj.

(2) La lokajn aŭtonomiajn rajtojn kaj devojn difinas leĝo. La laŭleĝa praktikado de agosferoj de loka aŭtonomio estas juĝeje protektata, por defendo de siaj rajtoj la aŭtonomio rajtas turni sin al Konstitucia Kortumo.

44. §

(1) La elektocivitanoj praktikas la lokan aŭtonomion pere de siaj elektitaj deputitoj, aŭ per lokaj popolaj voĉdonadoj.

(2) La elekton de membroj de deputita korporacio kaj de urbestroj — escepte de intertempa elekto — oni devas fari en oktobro de la kvara jaro post la antaŭa elekto.[156]

(3) La mandato de deputita korporacio daŭras ĝis tago de ĝenerala aŭtonomia elekto. Kaze de neokazo de elekto la mandato de deputita korporacio plilongiĝas ĝis tago de la intertempa elekto. La mandato de urbestro daŭras ĝis elekto de la sekvonta urbestro.

(4) Antaŭ fino de sia mandato la deputita korporacio rajtas — laŭ kondiĉoj difinitaj en leĝo pri elekto de lokaj aŭtonomioj — esprimi sian dissolvon. La dissolvo kaj dissolvigo {19. § alineo (3) punkto 1)} ĉesigas ankaŭ mandaton de la urbestro.

44/A. §

(1) La loka deputita korporacio:

a) en aŭtonomiaj aferoj memstare reguligas kaj administras, ilia decido estas reviziebla strikte nur el leĝeca vidpunkto,

b) praktikas la rajtojn de posedanto rilate al havaĵo de la aŭtonomio, mastrumas memestare kun enspezoj de la aŭtonomio kaj rajtas entrepreni je sia respondeco,

c) por plenumi la taskojn difinitaj en leĝo rajtas je konvena propra enspezo, kaj ricevas al la takso proporcian ŝtatan subtenon,

d) difinas specojn kaj mezuron de lokaj impostoj en kadro de leĝo,

e) en kadro de leĝo memstare elformas sian organiziĝon kaj funkcian ordon,

f) rajtas krei aŭtonomiajn simbolojn, fondi distingojn kaj laŭdajn titolojn,

g) en publikaj aferoj tuŝantaj la lokan komunumon rajtas turni sin per iniciato al decidrajta organo

h) ili rajtas libere asociiĝi kun aliaj lokaj aŭtonomioj, rajtas krei aŭtonomian intereskomunumon por protekti siajn interesojn, en ilia agosfero rajtas kunlabori kun lokaj aŭtonomioj de aliaj landoj kaj rajtas esti membro de internacia aŭtonomia organizaĵo.

(2) La loka deputita korporacio en sia agosfero rajtas krei dispoziciojn, kiu ne povas kontraŭi al alia jura regulo.[157]

44/B. §

(1) La prezidanto de la loka deputita korporacio estas la urbestro. Por anstataŭi la urbestron la deputita korporacio elektas vicurbestron. Por anstataŭi urbestron oni povas elekti personon, kiu ne estas membro de la deputita korporacio, sed anstataŭi urbestron kiel prezidanto de deputitakorporacia prezidanto povas nur vicurbestro, kiu estas membro de la deputita korporacio.[158]

(2) La deputita korporacio elektas komisionon kaj kreas oficejon.[159]

(3) Krom la aŭtonomiaj taskoj la urbestro escepte prizorgas ankaŭ ŝtatajn takojn kaj agosferojn baze de leĝo aŭ leĝe rajtigita dispozicio.[160]

(4) Leĝo aŭ registara dispozicio povas fiksi ŝtatadministraciajn taskojn por notario kaj escepte por oficeja aferisto de deputita korporacio.[228]

44/C. § Por akcepti leĝon pri lokaj aŭtonomioj estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj. Per la sama voĉdonproporcio estas ankaŭ limigeblaj la bazaj rajtoj de la aŭtonomioj.[161]


 

X. ĉapitro
La juĝeja organizo

45. §

(1) En Hungara Respubliko la justican servon praktikas la Supera Kortumo de Hungara Respubliko, la regionaj kortumoj, la Ĉefurba Tribunalo kaj departementaj tribunaloj, la lokaj kaj laboraferaj tribunaloj.[162]

(2) La leĝo rajtas ordoni establon de apartaj tribunaloj pro difinita grupo de aferoj.

46. §

(1) La tribunalo — se leĝo ne ordonas alimaniere — juĝas en konsilio.[163]

(2) En la juĝado partoprenas ankaŭ ne profesiaj juĝantoj en leĝe difinitaj aferoj kaj laŭ maniero.

(3) Kiel soljuĝisto kaj kiel prezidanto de konsilio rajtas agi nur profesia juĝisto. En afero apartenanta al agosfero de loka tribunalo kaj en leĝe difinitaj kazoj, en agosfero de soljuĝisto rajtas agi ankaŭ juĝeja sekretario, kiu en tiu ĉi agado estas sendependa kaj estas subordonita nur sub leĝon.[164]

47. §

(1) La plej alta organo de Hungara Respubliko estas la Supera Kortumo.

(2) Supera Kortumo certigas la unuecan juran aplikadon de tribunaloj, ĝiaj jurunuecaj decidoj estas devigaj por la tribulanoj.

48. §

(1) La prezidanton de la Supera Kortumo elektas la Parlamento je propono de la respublika prezidanto, la vicprezidantojn nomumas la respublika prezidanto je propono de prezidanto de la Supera Kortumo. Por elekto de prezidanto de Supera Kortumo estas bezonata du trionoj da voĉoj de la parlamentaj deputitoj.

(2) La profesiajn juĝistojn nomumas la respublika prezidanto laŭ maniero difinita en leĝo.

(3) Forigi la juĝistojn el siaj oficoj oni povas nur en kazo kaj proceso difinita en leĝo.

49. § [165]

50. §

(1) La tribunaloj de Hungara Respubliko gardas kaj protektas la konstitucian ordon, rajtojn kaj leĝajn interesojn de naturaj personoj, de juraj personoj kaj de organizaĵoj ne havantaj juran personecon, punas la krimfarantojn.[166]

(2) La tribunaloj kontrolas la leĝecon de publikadministraciaj dispozicioj.

(3) La juĝistoj estas sendependaj kaj estas subordonitaj nur al leĝo. La juĝistoj ne rajtas esti membroj de partio kaj ne rajtas praktiki politikan agadon.

(4) La direktadon de tribunaloj faras la Landa Jurisdikcia Konsilio, en la direktado kunlaboras ankaŭ tribunalaj aŭtonomiaj organizaĵoj.[168]

(5) Por akcepti leĝon pri juĝejaj organizaĵoj, pri jura stato kaj salajro de juĝistoj estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.


 

XI. ĉaptiro
La Prokurorejo

51. §

(1) La ĉefprokuroro de Hungara Respubliko kaj la prokurorejo zorgas pri protekto de rajtoj de naturaj personoj, de juraj personoj kaj de organizaĵoj ne havantaj juran personecon, kaj pri konsekvenca persekuto de ĉiuj agadoj minacantaj la konstitucian ordon, la sekurecen kaj sendependecon de la lando.[169]

(2) La prokurorejo praktikas en leĝo difinitajn rajtojn rilate al la esploro, reprezentas la akuzon dum juĝeja proceso kaj praktikas inspektadon super leĝeco de punplenumo.[170]

(3) La prokurorejo kunagas en sekurigo, ke ĉiuj obeu al leĝo. Kaze de leĝolezo — en leĝo difinitaj kazoj kaj laŭ manieroj — alpaŝas en protekto de leĝeco.[171]

52. §

(1) La superan prokuroron de Hungara Respubliko elektas la Parlamento je propono de respublika prezidanto, la anstataŭantojn de la supera prokuroro nomumas la respublika prezidanto je propono de la supera prokuroro. Por elekto de supera prokuroro estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.[172]

(2) La supera prokuroro respondas al la Parlamento, kaj devas raporti pri sia funkciado.

53. §

(1) La prokurorojn nomumas la supera prokuroro de Hungara Respubliko.

(2) La prokuroroj ne povas esti membroj de partio kaj ne povas praktiki politikan agadon.

(3) La prokuroran organizaĵon gvidas kaj direktas la supera prokuroro.

(4) Por akcepti leĝon pri prokurorejo kaj pri serva stato de prokuroroj estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.[174]


 

XII. ĉapitro
Bazaj rajtoj kaj devoj

54. §

(1) En Hungara Respubliko ĉiuj homoj havas kunnaskitajn rajtojn al la vivo kaj al homa digno, de kiuj neniun oni povas senigi arbitre.

(2) Neniun oni povas submeti al torturado, al kruela, senhoma, humiliga traktado aŭ puno, kaj estas speciale malpermesite fari medicinan kaj sciencan homan eksperimenton sen lia kontribuo.

55. §

(1) En Hungara Respubliko ĉiuj havas rajton al libereco kaj al persona sekureco, neniun oni povas senigi de sia libereco alimaniere, ol pro kaŭzo difinita en leĝo kaj post leĝa proceso.

(2) La personon suspektitan pro krimfaro kaj metitan sub gardadon oni devas dum la ebla plej mallonga tempo liberigi aŭ starigi antaŭ tribunalon. La juĝisto devas la personon starigitan antaŭ lin aŭskulti senprokraste kaj decidi kun skriba motivigo pri lia liberigo aŭ aresto.

(3) Kiu estas viktimo de kontraŭleĝa aresto aŭ malliberigo, rajtas je kompenso.

56. § En Hungara Respubliko ĉiuj homoj estas rajtokapablaj.

57. §

(1) En Hungara Respubliko ĉiuj homoj estas egalaj antaŭ la tribunalo, kaj ĉiuj havas rajton, ke kiun ajn akuzon faritan kontraŭ li, aŭ en kiu ajn proceso liajn rajtojn kaj devojn prijuĝu justa kaj publika, leĝe starigita sendependa kaj senpartia tribunalo.

(2) En Hungara Respubliko neniu estas konsiderebla kulpa, ĝis lian puneblan respondecon tribunalo ne konstatas per valida decido.

(3) La personoj metitaj sub punproceson havas rajton je jura protektado en ĉiu etapo de la proceso. La advokato ne estas punebla pro lia eldirita opinio dum la protektado.

(4) Neniun oni povas deklari kulpa kaj puni pro tiu ago, kiu dum la faro laŭ la hungara juro aŭ — pro validigo de principo de reciproka rekono de decidoj en sfero de juraj aktoj de Eŭropa Unio, ne limigante la esencan enhavon de bazaj rajtoj — laŭ rajto de aliaj ŝtatoj estigantaj areon bazante sur libereco, sekureco kaj validigo de rajtoj ne estis krimo.[175]

(5) En Hungara Respubliko ĉiuj rajtas je leĝe difinita jura riparo kontraŭ tribunala, administracia kaj alia instanca decido, kiu lezas lian justan intereson. La riparan rajton — por pritrakto de jurdisputoj dum racia limtempo, por ilia proporcieco — povas limigi leĝo akceptita de du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[176]

58. §

(1) Ĉiuj, kiuj laŭleĝe restadas sur teritorio de Hungario — kun esceptoj precizigitaj en leĝo — meritas libera movado kaj libera elekto de rezida loko, inkluzive de rajto de loĝloko aŭ forlaso de la lando.

(2) Eksterlandanon laŭleĝe restadantan en teritorio de Hungario oni povas relegacii nur laŭ decido farita konforme al leĝo.

(3) Por akcepti leĝon pri libereco de vojaĝo kaj setliĝo estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[177]

59. §

(1) En Hungara Respubliko meritas ĉiujn la rajto al bonfamo, al netuŝeblo de privata loĝejo, al privata sekreto kaj al protekto de personaj indikoj.

(2) Por akcepto de leĝo pri protekto de personaj indikoj estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[178]

60. §

(1) En Hungara Respubliko ĉiuj havas rajton al libereco de penso, de konscienco kaj de religio.

(2) Tiu ĉi rajto enhavas la liberan elekton aŭ akcepton de religio aŭ de alia konscienca konvinkiĝo kaj tiun liberecon, ke ĉiuj sian religion aŭ konvinkiĝon dum religiaj agoj, pere de ceremonioj aŭ alimaniere private, aŭ kun aliaj homoj publike aŭ en privata sfero manifestu aŭ preterlasu la manifestadon, praktiku aŭ instruu.

(3) En Hungara Respubliko la eklezio funkcias separite de la ŝtato.

(4) Por akcepti la leĝon pri konscienca kaj religia libereco estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[179]

61. §

(1) En Hungara Respubliko ĉiuj havas la rajton al opiniesprimo kaj al libera parolo, plue al ekkono kaj disvatigo de publikinteresaj indikoj.[180]

(2) Hungara Respubliko rekonas kaj protektas liberecon kaj buntecon de preso.[181]

(3) Por elformi demokratian publikan opinion ĉiuj havas la rajton pro konvena informado rilate al publikaj aferoj.[183]

(4) En Hungara Respubliko kunlaboras publikserva amaskomunikado en flegado kaj riĉigado de nacia kaj eŭropa identeco, de hungara kaj minoritataj lingvoj kaj kulturoj, en fortigo de nacia kunaparteno kaj en kontentigo de pretendoj de nacia, etna, familia, religia komunumoj. La publikservan amaskomunikadon inspektas aŭtonoma administracia instanco funkcianta kun membroj elektitaj de la Parlamento kaj kun sendependa proprietula korporacio, pri realigo de ĝiaj celoj gardas certaj grupoj da ŝtatanoj difinitaj en leĝo.[184]

(5) Por akcepto de leĝo pri publikeco de publikinteresaj indikoj, pri libereco de preso kaj bazaj leĝoj de amaskomunikaj enhavoj, pri inspektado de amaskomunikiloj estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[229]

62. §

(1) Hungara Respubliko rekonas la rajton al paca kolektiĝo kaj certigas ĝian praktikadon.

(2) Por akcepti la leĝon pri kolektiĝa rajto estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.[185]

63. §

(1) En Hungara Respubliko ĉiuj havas rajton estigi organizaĵon surbaze de unuiĝa rajto por celo leĝe ne malpermesita aŭ aliĝi al ĝi.

(2) Armila organizaĵo servanta politikan celon ne estas estigebla surbaze de unuiĝa rajto.

(3)Por akcepti leĝon pri unuiĝa rajto kaj pri mastumado kaj funkciigo de partioj estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[186]

64. § En Hungara Respubliko ĉiuj havas rajton, ke sole aŭ kune kun aliaj skribe prezentu peticion aŭ plendon al koncerna ŝtata organo.

65. §

(1) Hungara Respubliko laŭ kondiĉoj difinitaj en leĝo — se nek ilia devenlando, nek alia lando certigas protekton — donas azilon al tiuj ne hungaraj ŝtatanoj, kiujn en ilia lando aŭ en kutima restada lando persekutas pro aparteno al raso, nacio, difinita socia grupo, pro ilia religia aŭ politika konvinkiĝo aŭ ilia timo pro persekuto estas bazita.[188]

(2) Por akcepti leĝon pri azilrajto estas bezonata du trionoj da voĉoj de la ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

66. §

(1) Hungara Respubliko certigas samrajtecon de viroj kaj virinoj en ĉiuj civitana, politika, ekonomia, sociala kaj kultura rilato.

(2) En Hungara Respubliko por la patrino antaŭ kaj post naskiĝo de infano devas doni subtenon kaj protekton laŭ apartaj dispozicioj.

(3) En laboro la protekton de virinoj kaj junuloj certigas apartaj reguloj.

67. §

(1) En Hungara Respubliko ĉiuj infanoj havas la rajton por protekto kaj zorgo flanke de la familio, de la ŝtato kaj de la socio, kiu estas necesa al lia konvena korpa, spirita kaj morala evoluo.

(2) La gepatroj havas rajton elekti la edukadon por siaj infanoj.

(3) La ŝtatajn taskojn rilate al stato kaj protekto de la familioj kaj junuloj enhavas apartaj dispozicioj.

68. §

(1) La naciaj kaj etnaj minoritatoj vivantaj en Hungara Respubliko estas partoj de popola potenco: ili estas konsistiga parto de la ŝtato.

(2) Hungara Respubliko protektas la naciajn kaj etnajn minoritatojn. Certigas ilian kolektivan partoprenon en la publika vivo, flegon de iliaj kulturo, uzon de geparta lingvo, gepatrolingvan instruon, uzon de propra nomo en gepatra lingvo.

(3) La leĝoj de Hungara Respubliko certigas reprezenton de naciaj kaj etnaj minoritatoj vivantaj en la lando.

(4) La naciaj kaj etnaj minoritatoj rajtas krei lokajn kaj landajn aŭtomoniojn.

(5) Por akcepti leĝon pri rajtoj de naciaj kaj etnaj minoritatoj estas bezonataj du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[189]

69. §

(1) En Hungara Respubliko neniu estas arbitre senigebla de sia hungara ŝtataneco aŭ hungaran ŝtatanon relegacii el teritorio de Hungara Respubliko.

(2) Hungara ŝtatano kiam ajn rajtas hejmenveni el eksterlando.

(3) Ĉiu hungara ŝtatano havas la rajton, ke uzu protekton de Hungara Respubliko dum sia laŭleĝa eksterlanda restado.

(4) Por akcepti leĝon pri ŝtataneco estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[190]

70. §

(1) Ĉiuj plenaĝaj hungaraj ŝtatanoj havantaj loĝlokon en teritorio de Hungara Respubliko havas rajton, ke en balotado de parlamentaj deputitoj estu elektanto kaj elektato kaj partoprenu en landa popola voĉdonado kaj en popola iniciato.[194]

(2) Ĉiuj plenaĝaj hungaraj ŝtatanoj havantaj loĝlokon en teritorio de Hungara Respubliko kaj ĉiuj plenaĝaj ŝtatanoj de membroŝtato de Eŭropa Unio havanta loĝlokon en teritorio de Hungara Respubliko havas la rajton, ke en balotado de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj de urbestroj estu elektato kaj — se en tago de balotado aŭ popola voĉdonado restadas en teritorio de Hungara Respubliko — estu elektanto, aŭ partoprenu en loka popola voĉdonado kaj popola iniciato. Urbestro kaj ĉefurba ĉefurbestro estas elektebla hungara ŝtatano.

(3) Ĉiuj rifuĝinoj, enmigrantoj aŭ setliĝintaj plenaĝaj ŝtatanoj havas rajton, ke en elekto de lokaj aŭtonomiaj deputitoj kaj urbestroj — se en tago de balotado restadas en teritorio de Hungara Respubliko — estu elektanto, aŭ partoprenu en loka popola voĉdonado aŭ en popola iniciato.

(4) Ĉiuj plenaĝaj hungaraj ŝtatanoj havantaj loĝlokon en teritorio de Hungara Respubliko kaj ĉiuj plenaĝaj ŝtatanoj de alia membroŝtato de Eŭropa Unio havanta loĝlokon en teritorio de Hungara Respubliko havas rajton esti elektanto kaj elektato en eŭropa parlamenta balotado.

(5) Ne havas elektorajton tiu, kiu sub valida juĝo limiganta aŭ ekskludanta agadkapablon aŭ estante valide prohibita de publikaj aferoj, plenumas prizonan punon aŭ en krimproceso estas juĝita al deviga institucia deviga kuracado. Plenaĝa ŝtatano de alia membroŝtato de Eŭropa Unio havanta loĝlokon en teritorio de Hungara Respubliko ne estas elektebla, se la leĝo de ŝtato laŭ lia ŝtataneco ekskludis lin en sia lando el praktikado de tiu ĉi rajto per tribunala al ali-instanca decido.

(6) Ĉiu hungara ŝtatano havas rajton, ke konforme al lia kapablo, instruiteco kaj faka scio havu publikan oficon.

70/A. §

(1) Hungara Respubliko por ĉiuj personoj restadantaj en teritorio de Hungara Respubliko certigas homajn kaj ŝtatanecajn rajtojn, sen kiu ajn distingo, nome sen rasa, kolora, seksa, lingva, religia, politika aŭ aliopinia, nacia, socidevena, havaĵa, naskiĝa aŭ alisituacia distingo.

(2) Kian ajn malavantaĝan distingon laŭ alineo (1) la leĝo punas severe.

(3) La realiĝon de rajtoegalecon Hungara Respubliko helpas ankaŭ per elimino de ŝancomalegaleco.[195]

70/B. §

(1) En Hungara Respubliko ĉiu havas rajton al laboro, al libera elekto de laboro kaj profesio.

(2) Por egala laboro ĉiuj rajtas egalan salajron sen ajna distingo.

(3) Ĉiuj laboristoj havas rajton al tia salajro, kiu konvenas al kvanto kaj kvalito de la farita laboro.

(4) Ĉiu havas rajton al ripozo, al libertempo kaj al regulaj pagataj libertagoj.

70/C. §

(1) Ĉiuj havas rajton por protekti ekonomian kaj socian interesojn kreu organizaĵon kun aliaj aŭ aliĝu al ĝi.

(2) La strikorajton oni povas praktiki en kadro de leĝo reguliganta tion.

(3) Por akcepti leĝon pri strikorajto estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[196]

70/D. §

(1) La vivantoj sur teritorio de Hungara Respubliko havas rajton por la ebla plej altnivela korpa kaj psika sano.

(2) Tiun ĉi rajton Hungara Respubliko realigas per organizado de laborprotekto, de sanitaraj institucioj kaj de kuraca prizorgo, per certigo de regula korpekzerco, kaj per protekto de konstruita kaj de natura medio.

70/E. §

(1) Ŝtatanoj de Hungara Respubliko havas rajton al sociala sekureco kaze de maljuneco, malsano, handikapiĝo, vidviĝo, orfiĝo kaj kaze de senlaboreco okazinta ekster siakulpe havas rajton al vivnecesa provizado.

(2) La rajton por provizado Hungara Respubliko realigas per socia asekuro tra socialaj institucioj.[197][198]

70/F. §

(1) Hungara Respubliko certigas por siaj ŝtatanoj la rajton por kulturiĝo.

(2) Hungara Respubliko realigas tiun ĉi rajton per etendo de publika kulturiĝo kaj ĝeneraligo, per senpaga kaj deviga baza lernejo, per alireblaj mez- kaj supergradaj lernejoj por ĉiuj laŭ sia kapablo, plue per materiala subteno de partoprenantoj en la instruado.[199]

70/G. §

(1) Hungara Respubliko rekonas kaj subtenas liberecon de scienca kaj arta vivo, la liberecon de lernado kaj instruo.

(2) Decidi en praveco de sciencaj demandoj, konstati valoron de sciencaj esploroj rajtas senescepte la kultivantoj de sciencoj.

70/H. §

(1) La defendo de la patrio estas devo de ĉiuj ŝtatanoj de Hungara Respubliko.

(2) Dum tempo de eksterordinara stato aŭ se la Parlamento pri preventa defenda stato decidas per du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj deputitoj, la plenaĝaj hungarŝtatanaj viroj havantaj loĝlokon en teritorio de Hungara Respubliko — laŭ difinita maniero en leĝo — ŝarĝas militdevo. Kies konscienca kongvinkiĝo ne akordas kun plenumo de soldata servo, plenumas civitanan servon.[201]

(3) Por plenaĝaj hungaraj ŝtatanoj havantaj loĝlokon en teritorio de Hungara Respubliko leĝo preskribas civilan defendan devon kaj por tempo de eskterordinara stato laborservan devon.[202]

(4) Naturaj personoj, juraj personoj kaj organizaĵoj ne havantaj juran personecon estas devigeblaj je plenumo de ekonomia kaj materiala servo.

(5) Por akcepti leĝon pri patriodefenda devo estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.[203]

70/I. §

(1) Ĉiuj naturaj personoj, juraj personoj kaj organizaĵoj ne havantaj juran personecon devas kontribui al publikaj ŝarĝoj konforme al lia/ĝia salajra kaj havaĵa rilato.[205]

(2) Leĝo povas konstati ekde la kvina jaro antaŭanta la kurantan impostojaron pagodevon ne superanta la profiton el la fonto destinita por publikaj ŝarĝoj, por organizaĵo mastrumanta per ŝtata havaĵo, aŭ organizaĵo estante en plimulta ŝtata posedo.[230]

70/J. § En Hungara Respubliko la gepatroj, zorgantoj devas zorgi pri instruigo de siaj junaĝaj infanoj.

70/K. § Por pretendoj pro lezo de bazaj rajtoj, aŭ por kontraŭargumento pro ŝtataj decidoj rilate al plenumo de devoj estas validigeblaj antaŭ tribunalo.


 

XIII. ĉapitro
Bazaj principoj de balotado

71. §

(1) La parlamentajn deputitojn, la deputitojn de Eŭropa Unio, la deputitojn de lokaj aŭtonomioj, la urbestojn, la ĉefurban ĉefurbestron elektas la elektocivitanoj surbaze de ĝenerala kaj egaleca balotrajto, rekte kaj per sekreta balotado.[207]

(2) La prezidanton de departementa kunsido elektas la membroj de departementa kunsido per sekreta balotado.[208]

(3) Pri elekto de parlamentaj deputitoj, de deputitoj de Eŭropa Unio, de deputitoj de lokaj aŭtonomioj kaj urbestroj dispozicias apartaj leĝoj, por kies akcepto estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

(4) Pri elekto de minoritataj aŭtonomiaj deputitoj dispozicias aparta leĝo, por kies akcepto estas bezonata du trionoj da voĉoj de ĉeestantaj parlamentaj deputitoj.

72. § [209]

73. § [210]


 

XIV. ĉapitro
La ĉefurbo kaj naciaj simboloj de Hungara Respubliko

74. § La ĉefurbo de Hungara Respubliko esta Budapest.

75. § La himno de Hungara Respubliko estas poemo de Ferenc Kölcsey kun titolo Himno kun muziko de Ferenc Erkel.

76. §

(1) La standardo de Hungara Respubliko estas tri egalvastaj horizontalaj strioj kun koloro ruĝa, blanka kaj verda

(2) La blazono de Hungara Respubliko estas pintplanda fendita ŝildo. Ĝia unua kampo estas ruĝe kaj arĝente sepfoje tranĉita. En la dua, ruĝa kampo sur meza elstara triobla verda monteto duobla arĝenta kruco. Sur la ŝildo kuŝas la hungara Sankta Krono.

(3) Por akcepti leĝon pri blazono, standardo kaj ilia uzo estas bezonata du trionoj da voĉoj de parlamentaj deputitoj.[211]


 

XV. ĉapitro
Fermaj dispozicioj

77. §

(1) La Konstitucio estas la baza leĝo de Hungara Respubliko.

(2) La Konstitucio kaj la konstituciaj leĝoj estas devigaj egale por ĉiuj.[212]

(3)[213]

78. §

(1) La Konstitucio de Hungara Respubliko ekvalidiĝas en la tago de ĝia anonco, pri ĝia plenumo zorgas la Registaro.

(2) La Registaro devas prezenti la leĝoproponojn por plenumo de la Konstitucio al la Parlamento.

79. § [215]