TITEL IV: DIE ORGANE UND EINRICHTUNGEN DER UNION | IV-a TITOLO: LA INSTITUCIOJ KAJ ORGANOJ DE LA UNIO |
Kapitel I: Institutioneller Rahmen | I-a ĉapitro – Instituciaj kadroj |
Artikel I-19: Die Organe der Union | I-19-a artikolo: La institucioj de la Unio |
(1) Die Union verfügt über einen institutionellen Rahmen, der zum Zweck hat, | (1) La Unio disponas propran institucian kadron, kies celo estas: |
- ihren Werten Geltung zu verschaffen, | – validigo de ĝiaj valoroj, |
- ihre Ziele zu verfolgen, | – antaŭenigo de ĝiaj celdifinoj, |
- ihren Interessen, denen ihrer Bürgerinnen und Bürger und denen der Mitgliedstaaten zu dienen, | – servo de interesoj de la Unio kaj de ties civitanoj kaj membroŝtatoj, |
- die Kohärenz, Effizienz und Kontinuität ihrer Politik und ihrer Maßnahmen sicherzustellen. | – certigo de kohereco, efikeco kaj kontinueco de ĝiaj politikoj kaj disponoj. |
Dieser institutionelle Rahmen umfasst | Tiu ĉi institucia kadro konsistas el: |
- das Europäische Parlament, | – la Eŭropa Parlamento, |
- den Europäischen Rat, | – la Eŭropa Konsilio, |
- den Ministerrat (im Folgenden "Rat"), | – la Konsilio de Ministroj (en la pluaj: la Konsilio), |
- die Europäische Kommission (im Folgenden "Kommission"), | – la Eŭropa Komisiono (en la pluaj: la Komisiono), |
- den Gerichtshof der Europäischen Union. | – la Kortumo de la Eŭropa Unio. |
(2) Jedes Organ handelt nach Maßgabe der ihm in der Verfassung zugewiesenen Befugnisse nach den Verfahren und unter den Bedingungen, die in der Verfassung festgelegt sind. Die Organe arbeiten loyal zusammen. | (2) Ĉiuj institucioj agas en la kadro de la agosferoj havigitaj al ili en la Konstitucio, laŭ la proceduroj kaj kondiĉoj tie difinitaj. La institucioj bonafide kaj reciproke kunlaboras inter si. |
Artikel I-20: Das Europäische Parlament | I-20-a artikolo: La Eŭropa Parlamento |
(1) Das Europäische Parlament wird gemeinsam mit dem Rat als Gesetzgeber tätig und übt gemeinsam mit ihm die Haushaltsbefugnisse aus. Es erfüllt Aufgaben der politischen Kontrolle und Beratungsfunktionen nach Maßgabe der Verfassung. Es wählt den Präsidenten der Kommission. | (1) La Eŭropa Parlamento, komune kun la Konsilio, praktikas leĝdonajn kaj buĝetajn funkciojn. Ĝi plenumas politikajn, kontrolajn kaj konsultiĝajn taskojn laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio. La Eŭropa Parlamento elektas la prezidanton de la Komisiono. |
(2) Das Europäische Parlament setzt sich aus Vertretern der Unionsbürgerinnen und Unionsbürger zusammen. Ihre Anzahl darf 750 nicht überschreiten. Die Bürgerinnen und Bürger sind im Europäischen Parlament degressiv proportional, mindestens jedoch mit sechs Mitgliedern je Mitgliedstaat vertreten. Kein Mitgliedstaat erhält mehr als 96 Sitze. | (2) La Eŭropa Parlamento konsistas el deputitoj de civitanoj de la Unio. Ilia nombro ne povas esti supera al sepcent kvindek. La reprezentado de la civitanoj realiĝas laŭ proporcie malkreskanta maniero, kun fiksita sojlo de minimume ses membroj por ĉiu membroŝtato. Neniu el la membroŝtatoj povas havi pli ol naŭdek ses deputitojn. |
Der Europäische Rat erlässt einstimmig auf Initiative des Europäischen Parlaments und mit dessen Zustimmung einen Europäischen Beschluss über die Zusammensetzung des Europäischen Parlaments, in dem die in Unterabsatz 1 genannten Grundsätze gewahrt sind. | La Eŭropa Konsilio, laŭ iniciato de la Eŭropa Parlamento kaj kun ties aprobo, respektante la bazajn principojn menciitajn en la unua subalineo, alprenas unuaniman eŭropan decidon por difini la konsiston de la Eŭropa Parlamento. |
(3) Die Mitglieder des Europäischen Parlaments werden in allgemeiner, unmittelbarer, freier und geheimer Wahl für eine Amtszeit von fünf Jahren gewählt. | (3) La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj surbaze de rekta kaj ĝenerala balotrajto, per libera kaj sekreta voĉdono, por kvinjara mandato. |
(4) Das Europäische Parlament wählt aus seiner Mitte seinen Präsidenten und sein Präsidium. | (4) La Eŭropa Parlamento elektas el inter siaj membroj siajn prezidanton kaj funkciulojn. |
Artikel I-21: Der Europäische Rat | I-21-a artikolo: La Eŭropa Konsilio |
(1) Der Europäische Rat gibt der Union die für ihre Entwicklung erforderlichen Impulse und legt die allgemeinen politischen Zielvorstellungen und Prioritäten hierfür fest. Er wird nicht gesetzgeberisch tätig. | (1) La Eŭropa Konsilio donas al la Unio la necesajn instigojn por ĝia evoluo, kaj difinas ties ĝeneralajn politikajn direktojn kaj prioritatojn. La Eŭropa Konsilio ne havas leĝdonan funkcion. |
(2) Der Europäische Rat setzt sich zusammen aus den Staats- und Regierungschefs der Mitgliedstaaten sowie dem Präsidenten des Europäischen Rates und dem Präsidenten der Kommission. Der Außenminister der Union nimmt an seinen Arbeiten teil. | (2) La Eŭropa Konsilio konsistas el la ŝtat- aŭ registarestroj de la membroŝtatoj, el sia prezidanto kaj el la prezidanto de la Komisiono. En ĝia laboro partoprenas la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj. |
(3) Der Europäische Rat tritt vierteljährlich zusammen; er wird von seinem Präsidenten einberufen. Wenn es die Tagesordnung erfordert, können die Mitglieder des Europäischen Rates beschließen, sich jeweils von einem Minister oder - im Fall des Präsidenten der Kommission - von einem Mitglied der Kommission unterstützen zu lassen. Wenn es die Lage erfordert, beruft der Präsident eine außerordentliche Tagung des Europäischen Rates ein. | (3) La Eŭropa Konsilio, kunvokate de sia prezidanto, kunsidas ĉiun kvaronjaron. Kiam la tagordo tiel postulas, ĝiaj membroj povas decidi, ke unu ministro po ĉiu membro, aŭ kaze de la prezidanto de la Komisiono, iu komisionano helpu ilian laboron. Se la situacio tiel postulas, la prezidanto rajtas kunvoki la Eŭropan Konsilion al eksterordinara kunsido. |
(4) Soweit in der Verfassung nichts anderes festgelegt ist, entscheidet der Europäische Rat im Konsens. | (4) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Eŭropa Konsilio decidas per komuna konsento. |
Artikel I-22: Der Präsident des Europäischen Rates | I-22-a artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Konsilio |
(1) Der Europäische Rat wählt seinen Präsidenten mit qualifizierter Mehrheit für eine Amtszeit von zweieinhalb Jahren; der Präsident kann einmal wiedergewählt werden. Im Falle einer Verhinderung oder einer schweren Verfehlung kann der Europäische Rat ihn im Wege des gleichen Verfahrens von seinem Amt entbinden. | (1) La Eŭropa Konsilio elektas sian prezidanton per kvalifikita plimulto por tempodaŭro de du jaroj kaj duono; lia mandato estas unufoje renovigebla. Kaze de malhelpateco aŭ de grava neglektado de la oficaj taskoj la Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi la mandaton de la prezidanto laŭ la sama proceduro. |
(2) Der Präsident des Europäischen Rates | (2) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio: |
a) führt den Vorsitz bei den Arbeiten des Europäischen Rates und gibt ihnen Impulse, | a) prezidas dum la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio kaj donas impeton al ĝia laboro, |
b) sorgt in Zusammenarbeit mit dem Präsidenten der Kommission auf der Grundlage der Arbeiten des Rates "Allgemeine Angelegenheiten" für die Vorbereitung und Kontinuität der Arbeiten des Europäischen Rates, | b) kunlaborante kun la prezidanto de la Komisiono kaj surbaze de laboro plenumita en la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la konvenan preparadon kaj kontinuecon de laboro de la Eŭropa Konsilio, |
c) wirkt darauf hin, dass Zusammenhalt und Konsens im Europäischen Rat gefördert werden, | c) strebas por atingi koherecon kaj konsenton interne de la Eŭropa Konsilio, |
d) legt dem Europäischen Parlament im Anschluss an jede Tagung des Europäischen Rates einen Bericht vor. | d) post ĉiu kunsido de la Eŭropa Konsilio prezentas raporton al la Eŭropa Parlamento. |
Der Präsident des Europäischen Rates nimmt in seiner Eigenschaft auf seiner Ebene, unbeschadet der Befugnisse des Außenministers der Union, die Außenvertretung der Union in Angelegenheiten der Gemeinsamen Außen- und Sicherheitspolitik wahr. | La prezidanto de la Eŭropa Konsilio reprezentas la Union – sur sia nivelo kaj en tiu ĉi funkcio sia, kaj sen damaĝo al la agosfero de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj – en aferoj apartenantaj al la komuna ekstera kaj sekureca politikoj. |
(3) Der Präsident des Europäischen Rates darf kein einzelstaatliches Amt ausüben. | (3) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio ne rajtas plenumi nacian oficon. |
Artikel I-23: Der Ministerrat | I-23-a artikolo: La Konsilio de Ministroj |
(1) Der Rat wird gemeinsam mit dem Europäischen Parlament als Gesetzgeber tätig und übt gemeinsam mit ihm die Haushaltsbefugnisse aus. Zu seinen Aufgaben gehört die Festlegung der Politik und die Koordinierung nach Maßgabe der Verfassung. | (1) La Konsilio, kunlabore kun la Eŭropa Parlamento, plenumas leĝdonan kaj buĝetan taskojn. Ĝi plenumas la taskojn de determino de la politiko kaj kunordigo, laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio. |
(2) Der Rat besteht aus je einem Vertreter jedes Mitgliedstaats auf Ministerebene, der befugt ist, für die Regierung des von ihm vertretenen Mitgliedstaats verbindlich zu handeln und das Stimmrecht auszuüben. | (2) La Konsilio konsistas el po unu ministronivela reprezentanto de ĉiu membroŝtato, kiu rajtas akcepti devontigon en la nomo de la registaro de la koncerna membroŝtato kaj voĉdoni. |
(3) Soweit in der Verfassung nichts anderes festgelegt ist, beschließt der Rat mit qualifizierter Mehrheit. | (3) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto. |
Artikel I-24: Die Zusammensetzung des Ministerrates | I-24-a artikolo: Formacioj de la Konsilio de Ministroj |
(1) Der Rat tagt in verschiedenen Zusammensetzungen. | (1) La Konsilio kunsidas en diversaj formacioj. |
(2) Als Rat "Allgemeine Angelegenheiten" sorgt er für die Kohärenz der Arbeiten des Rates in seinen verschiedenen Zusammensetzungen. | (2) La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la koherecon de la laboro plenumata en diversaj formacioj de la Konsilio. |
In Verbindung mit dem Präsidenten des Europäischen Rates und mit der Kommission bereitet er die Tagungen des Europäischen Rates vor und sorgt für das weitere Vorgehen. | La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj, tenante kontakton kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj kun la Komisiono, prizorgas la preparadon kaj prisekvadon de la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio. |
(3) Als Rat "Auswärtige Angelegenheiten" gestaltet er das auswärtige Handeln der Union entsprechend den strategischen Vorgaben des Europäischen Rates und sorgt für die Kohärenz des Handelns der Union. | (3) La Konsilio pri Eksteraj Aferoj surbaze de strategiaj gvidlinioj difinitaj de la Eŭropa Konsilio, elformas la eksteran agadon de la Unio kaj zorgas pri kohereco de ties agadoj. |
(4) Der Europäische Rat erlässt mit qualifizierter Mehrheit einen Europäischen Beschluss, mit dem die anderen Zusammensetzungen des Rates festgelegt werden. | (4) La Eŭropa Konsilio difinas la pluajn formaciojn de la Konsilio en eŭropa decido alprenita per kvalifikita plimulto. |
(5) Ein Ausschuss von Ständigen Vertretern der Regierungen der Mitgliedstaaten ist für die Vorbereitung der Arbeiten des Rates verantwortlich. | (5) Pri preparo de laboro de la Konsilio respondecas komisiono konsistanta el konstantaj reprezentantoj de registaroj de la membroŝtatoj. |
(6) Der Rat tagt öffentlich, wenn er über Entwürfe zu Gesetzgebungsakten berät oder abstimmt. Zu diesem Zweck wird jede Ratstagung in zwei Teile unterteilt, von denen der eine den Beratungen über die Gesetzgebungsakte der Union und der andere den nicht die Gesetzgebung betreffenden Tätigkeiten gewidmet ist. | (6) La kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam oni diskutas aŭ voĉdonas pri projekto de leĝdona akto. Tiucele la kunsidoj de la Konsilio dividiĝas en du partojn: parto okupiĝanta pri decidkreado koncerne uniajn leĝdonajn aktojn kaj parto okupiĝanta pri ne leĝdona agado. |
(7) Der Vorsitz im Rat in allen seinen Zusammensetzungen mit Ausnahme des Rates "Auswärtige Angelegenheiten" wird von den Vertretern der Mitgliedstaaten im Rat nach Maßgabe eines Europäischen Beschlusses des Europäischen Rates nach einem System der gleichberechtigten Rotation wahrgenommen. Der Europäische Rat beschließt mit qualifizierter Mehrheit. | (7) La prezidadon de diversaj formacioj de la Konsilio, escepte tiun de la Konsilio pri Eksteraj Aferoj, plenumas la membroŝtataj reprezentantoj partoprenantaj en la Konsilio, konforme al la kondiĉoj fiksitaj en eŭropa decido de la Eŭropa Konsilio, laŭ sistemo de egalrajta rotacio. La Eŭropa Konsilio decidas per kvalifikita plimulto. |
Artikel I-25: Definition der qualifizierten Mehrheit im Europäischen Rat und im Rat | I-25-a artikolo: Difino de kvalifikita plimulto en la Eŭropa Konsilio kaj Konsilio |
(1) Als qualifizierte Mehrheit gilt eine Mehrheit von mindestens 55 % der Mitglieder des Rates, gebildet aus mindestens 15 Mitgliedern, sofern die von diesen vertretenen Mitgliedstaaten zusammen mindestens 65 % der Bevölkerung der Union ausmachen. | (1) Por la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 55 % de membroj de la Konsilio, donitaj almenaŭ de dek kvin membroj, samtempe reprezantantaj membroŝtatojn kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio. |
Für eine Sperrminorität sind mindestens vier Mitglieder des Rates erforderlich, andernfalls gilt die qualifizierte Mehrheit als erreicht. | La blokanta minoritato devas konsisti almenaŭ el kvar membroj de la Konsilio; manke de tio la kvalifikita plimulto estas atingita. |
(2) Beschließt der Rat nicht auf Vorschlag der Kommission oder des Außenministers der Union, so gilt abweichend von Absatz 1 als qualifizierte Mehrheit eine Mehrheit von mindestens 72 % der Mitglieder des Rates, sofern die von diesen vertretenen Mitgliedstaaten zusammen mindestens 65 % der Bevölkerung der Union ausmachen. | (2) Se diference de alineo (1) la Konsilio decidas ne laŭ propono de la Komisiono aŭ de ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, al la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 72 % de membroj de la Konsilio, samtempe reprezentantaj membroŝtatojn kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio. |
(3) Beschließt der Europäische Rat mit qualifizierter Mehrheit, so gelten die Absätze 1 und 2 für ihn. | (3) La alineoj (1) kaj (2) estas aplikendaj ankaŭ tiam, kiam la Eŭropa Konsilio decidas per kvalifikita plimulto. |
(4) Der Präsident des Europäischen Rates und der Präsident der Kommission nehmen an den Abstimmungen im Europäischen Rat nicht teil. | (4) En la Eŭropa Konsilio la prezidanto kaj la prezidanto de la Komisiono ne rajtas voĉdoni. |
Artikel I-26: Die Europäische Kommission | I-26-a artikolo: La Eŭropa Komisiono |
(1) Die Kommission fördert die allgemeinen Interessen der Union und ergreift geeignete Initiativen zu diesem Zweck. Sie sorgt für die Anwendung der Verfassung sowie der von den Organen kraft der Verfassung erlassenen Maßnahmen. Sie überwacht die Anwendung des Unionsrechts unter der Kontrolle des Gerichtshofs der Europäischen Union. Sie führt den Haushaltsplan aus und verwaltet die Programme. Sie übt nach Maßgabe der Verfassung Koordinierungs-, Exekutiv- und Verwaltungsfunktionen aus. Außer in der Gemeinsamen Außen- und Sicherheitspolitik und den übrigen in der Verfassung vorgesehenen Fällen nimmt sie die Vertretung der Union nach außen wahr. Sie leitet die jährliche und die mehrjährige Programmplanung der Union mit dem Ziel ein, interinstitutionelle Vereinbarungen zu erreichen. | (1) La Komisiono antaŭenigas la ĝeneralajn interesojn de la Unio, kaj faras tiucele konvenajn iniciatojn. La Komisiono zorgas pri la aplikado de la Konstitucio, kaj de la disponoj alprenitaj fare de la institucioj surbaze de la Konstitucio. Ĝi inspektas la aplikadon de la unia juro, kontrolate de la Kortumo de la Eŭropa Unio. Ĝi plenumas la buĝeton kaj direktas la programojn. Laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio, ĝi plenumas kunordigajn, efektivigajn kaj administrajn taskojn. Ĝi plenumas la eksteran reprezenton de la Unio, krom la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj escepte de aliaj okazoj fiksitaj en la Konstitucio. Ĝi iniciatas, cele al atingo de interkonsentoj interinstituciaj la unu- kaj plurjarajn programojn de agado de la Unio. |
(2) Soweit in der Verfassung nichts anderes festgelegt ist, darf ein Gesetzgebungsakt der Union nur auf Vorschlag der Kommission erlassen werden. Andere Rechtsakte werden auf der Grundlage eines Kommissionsvorschlags erlassen, wenn dies in der Verfassung vorgesehen ist. | (2) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la leĝdonaj aktoj de la Unio estas alpreneblaj ekskluzive surbaze de propono de la Komisiono. Ceteraj juraj aktoj estas alprenendaj surbaze de propono de la Komisiono nur tiam, se la Konstitucio tiel dispozicias. |
(3) Die Amtszeit der Kommission beträgt fünf Jahre. | (3) La ofica tempo de la Komisiono estas kvin jaroj. |
(4) Die Mitglieder der Kommission werden aufgrund ihrer allgemeinen Befähigung und ihres Einsatzes für Europa unter Persönlichkeiten ausgewählt, die volle Gewähr für ihre Unabhängigkeit bieten. | (4) La membroj de la Komisiono estas elektendaj surbaze de ilia ĝenerala kapablo kaj eŭropa engaĝiĝo el inter personoj, kies sendependeco estas ekster ĉia dubo. |
(5) Die erste Kommission, die in Anwendung der Verfassung ernannt wird, einschließlich ihres Präsidenten und des Außenministers der Union, der einer der Vizepräsidenten der Kommission ist, besteht aus je einem Staatsangehörigen jedes Mitgliedstaats. | (5) La unua Komisiono, nomumita laŭ la dispozicioj de la Konstitucio, konsistos el po unu civitano de la membroŝtatoj, inkluzive sian prezidanton kaj la ministron pri eksteraj aferoj de la Unio, kiu estas unu el la vicprezidantoj. |
(6) Ab dem Ende der Amtszeit der Kommission nach Absatz 5 besteht die Kommission, einschließlich ihres Präsidenten und des Außenministers der Union, aus einer Anzahl von Mitgliedern, die zwei Dritteln der Zahl der Mitgliedstaaten entspricht, sofern der Europäische Rat nicht einstimmig eine Änderung dieser Anzahl beschließt. | (6) Post fino de ofica tempo de la Komisiono menciita en alineo (5) la Komisiono – inkluzive la prezidanton kaj la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj – konsistos el membroj egalaj al du trionoj de la membroŝtatoj, escepte se la Eŭropa Konsilio decidas unuanime pri modifo de tiu ĉi nombro. |
Die Kommissionsmitglieder werden unter den Staatsangehörigen der Mitgliedstaaten in einem System der gleichberechtigten Rotation zwischen den Mitgliedstaaten ausgewählt. Dieses System wird durch einen vom Europäischen Rat einstimmig erlassenen Europäischen Beschluss geschaffen, der auf folgenden Grundsätzen beruht: | La membroj de la Komisiono estas elektendaj el inter civitanoj de la membroŝtatoj laŭ sistemo de egalrajta rotacio. Tiun ĉi sistemon determinas la Eŭropa Konsilio per unuanime alprenita eŭropa decido, surbaze de la sekvaj principoj: |
a) Die Mitgliedstaaten werden bei der Festlegung der Reihenfolge und der Dauer der Amtszeiten ihrer Staatsangehörigen in der Kommission vollkommen gleich behandelt; demzufolge kann die Gesamtzahl der Mandate, welche Staatsangehörige zweier beliebiger Mitgliedstaaten innehaben, niemals um mehr als eines voneinander abweichen. | a) la membroŝtatoj estas traktendaj strikte egale ĉe la difino de vicordo kaj deĵordaŭro de siaj civitanoj en la Komisiono; sekve, la diferenco inter la sumo de la tempo de ĉiuj mandatoj kiujn havas ŝtatanoj de ajnaj du membroŝtatoj neniam povas esti pli ol unu; |
b) Vorbehaltlich des Buchstabens a ist jede der aufeinander folgenden Kommissionen so zusammengesetzt, dass das demographische und geographische Spektrum der Gesamtheit der Mitgliedstaaten auf zufrieden stellende Weise zum Ausdruck kommt. | b) atente ankaŭ pri la punkto a), oni devas konstitui la sinsekvajn Komisionojn tiel, ke la tuta demografia kaj geografia diverseco de la uniaj membroŝtatoj aperu en ili kontentige. |
(7) Die Kommission übt ihre Tätigkeit in voller Unabhängigkeit aus. Die Mitglieder der Kommission dürfen unbeschadet des Artikels I-28 Absatz 2 Weisungen von einer Regierung, einem Organ, einer Einrichtung oder jeder anderen Stelle weder einholen noch entgegennehmen. Sie enthalten sich jeder Handlung, die mit ihrem Amt oder der Erfüllung ihrer Aufgaben unvereinbar ist. | (7) La Komisiono estas plene sendependa dum plenumo de siaj taskoj. Sen ofendo al la alineo (2) de artikolo I-28-a la membroj de la Komisiono povas nek peti nek akcepti ordonojn de iu ajn registaro, institucio, organo, oficejo, aŭ de alia organizaĵo. Ili detenas sin de agoj neakordigeblaj kun siaj devoj aŭ kun plenumo de siaj taskoj. |
(8) Die Kommission ist als Kollegium dem Europäischen Parlament verantwortlich. Das Europäische Parlament kann nach Artikel III-340 einen Misstrauensantrag gegen die Kommission annehmen. Wird ein solcher Antrag angenommen, so müssen die Mitglieder der Kommission geschlossen ihr Amt niederlegen, und der Außenminister der Union muss sein im Rahmen der Kommission ausgeübtes Amt niederlegen. | (8) La Komisiono, kiel kolegaro, estas respondeca antaŭ la Eŭropa Parlamento. Konforme al la reguloj difinitaj en la artikolo III-340-a, la Eŭropa Parlamento povas alpreni mocion pri malkonfido kontraŭ la Komisiono. Se tia mocio estas alprenita, la membroj de la Komisiono devas kolektive demisii, kaj la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj devas demisii de la membreco en la Komisiono. |
Artikel I-27: Der Präsident der Europäischen Kommission | I-27-a artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Komisiono |
(1) Der Europäische Rat schlägt dem Europäischen Parlament nach entsprechenden Konsultationen mit qualifizierter Mehrheit einen Kandidaten für das Amt des Präsidenten der Kommission vor; dabei berücksichtigt er das Ergebnis der Wahlen zum Europäischen Parlament. Das Europäische Parlament wählt diesen Kandidaten mit der Mehrheit seiner Mitglieder. Erhält dieser Kandidat nicht die Mehrheit, so schlägt der Europäische Rat dem Europäischen Parlament innerhalb eines Monats mit qualifizierter Mehrheit einen neuen Kandidaten vor, für dessen Wahl das Europäische Parlament dasselbe Verfahren anwendet. | (1) Konsiderinte la rezultojn de la eŭropaj parlamentaj elektoj, kaj post konvenaj konsultiĝoj, la Eŭropa Konsilio, laŭ decido per kvalifikita plimulto, proponas al la Eŭropa Parlamento kandidaton por la ofico de prezidanto de la Komisiono. La Eŭropa Parlamento elektas la kandidaton per la voĉoj de plimulto de siaj membroj. Se la kandidato ne ricevas apogon de la necesa plimulto, la Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto proponas ene de unu monato novan kandidaton, kiun la Eŭropa Parlamento elektas laŭ sama proceduro. |
(2) Der Rat nimmt, im Einvernehmen mit dem gewählten Präsidenten, die Liste der anderen Persönlichkeiten an, die er als Mitglieder der Kommission vorschlägt. Diese werden auf der Grundlage der Vorschläge der Mitgliedstaaten entsprechend den Kriterien nach Artikel I-26 Absatz 4 und Absatz 6 Unterabsatz 2 ausgewählt. | (2) La Konsilio post interkonsento kun la elektita prezidanto akceptas liston de pluaj personoj, kiujn ĝi deziras nomumi kiel membrojn de la Komisiono. Tiuj personoj estas selektendaj surbaze de proponoj de la membroŝtatoj laŭ vidpunktoj fiksitaj en la alineo (4) kaj en la dua subalineo de la alineo (6) de la artikolo I-26-a. |
Der Präsident, der Außenminister der Union und die übrigen Mitglieder der Kommission stellen sich als Kollegium einem Zustimmungsvotum des Europäischen Parlaments. Auf der Grundlage dieser Zustimmung wird die Kommission vom Europäischen Rat mit qualifizierter Mehrheit ernannt. | La Eŭropa Parlamento voĉdonas pri aprobo de la prezidanto, la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj la aliaj membroj de la Komisiono, kiel kolegaro. Surbaze de tiu ĉi aprobo la Eŭropa Konsilio nomumas la Komisionon per kvalifikita plimulto. |
(3) Der Präsident der Kommission | (3) La prezidanto de la Komisiono: |
a) legt die Leitlinien fest, nach denen die Kommission ihre Aufgaben ausübt, | a) difinas la gvidliniojn koncernantajn la funkciadon de la Komisiono, |
b) beschließt über die interne Organisation der Kommission, um die Kohärenz, die Effizienz und das Kollegialitätsprinzip im Rahmen ihrer Tätigkeit sicherzustellen, | b) difinas la internan organizon de la Komisiono por certigi, ke ĝi agadu kohere, efike kaj en spirito de kolegeco, |
c) ernennt, mit Ausnahme des Außenministers der Union, die Vizepräsidenten aus dem Kreis der Mitglieder der Kommission. | c) nomumas krom la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj pluajn vicprezidantojn el la membroj de la Komisiono. |
Ein Mitglied der Kommission legt sein Amt nieder, wenn es vom Präsidenten dazu aufgefordert wird. Der Außenminister der Union legt sein Amt nach dem Verfahren des Artikels I-28 Absatz 1 nieder, wenn er vom Präsidenten dazu aufgefordert wird. | La membro de la Komisiono prezentas sian demision, se la prezidanto petas lin tiel fari. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj prezentas sian demision, se la prezidanto petas lin tiel fari, konforme al alineo (1) de artikolo I-28-a. |
Artikel I-28: Der Außenminister der Union | I-28-a artikolo: La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj |
(1) Der Europäische Rat ernennt mit qualifizierter Mehrheit mit Zustimmung des Präsidenten der Kommission den Außenminister der Union. Der Europäische Rat kann die Amtszeit des Außenministers nach dem gleichen Verfahren beenden. | (1) La Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto kaj kun konsento de la prezidanto de la Komisiono nomumas la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj. La Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi lian/ŝian mandaton laŭ la sama proceduro. |
(2) Der Außenminister der Union leitet die Gemeinsame Außen- und Sicherheitspolitik der Union. Er trägt durch seine Vorschläge zur Festlegung dieser Politik bei und führt sie im Auftrag des Rates durch. Er handelt ebenso im Bereich der Gemeinsamen Sicherheits- und Verteidigungspolitik. | (2) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj direktas la komunan eksteran kaj sekurecan politikon de la Unio. Li/ŝi kontribuas per siaj proponoj al formado de tiu ĉi politiko, kaj ĝin plenumas laŭ mandato ricevita de la Konsilio. Li/ŝi agas same koncerne la komunan politikon sekurecan kaj defendan. |
(3) Der Außenminister der Union führt den Vorsitz im Rat "Auswärtige Angelegenheiten". | (3) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas prezidanto de la Konsilio de Eksteraj Aferoj. |
(4) Der Außenminister der Union ist einer der Vizepräsidenten der Kommission. Er sorgt für die Kohärenz des auswärtigen Handelns der Union. Er ist innerhalb der Kommission mit deren Zuständigkeiten im Bereich der Außenbeziehungen und mit der Koordinierung der übrigen Aspekte des auswärtigen Handelns der Union betraut. Bei der Wahrnehmung dieser Zuständigkeiten in der Kommission und ausschließlich im Hinblick auf diese Zuständigkeiten unterliegt der Außenminister der Union den Verfahren, die für die Arbeitsweise der Kommission gelten, soweit dies mit den Absätzen 2 und 3 vereinbar ist. | (4) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas unu el la vicprezidantoj de la Komisiono. Li/ŝi certigas la akordon de eksteraj agadoj de la Unio. Ene de la Komisiono li/ŝi respondecas pri taskoj de la Komisiono lige al la eksteraj rilatoj, kaj pri kunordigo de aliaj terenoj de la ekstera agado de la Unio. Dum la plenumado de siaj taskoj interne de la Komisiono, kaj ekskluzive nur rilate ĉi tiujn taskojn, – se ĝi estas en akordo kun alineoj (2) kaj (3) – la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj agas laŭ la proceduroj validaj por la funkciado de la Komisiono. |
Artikel I-29: Der Gerichtshof der Europäischen Union | I-29-a artikolo: La Kortumo de la Eŭropa Unio |
(1) Der Gerichtshof der Europäischen Union umfasst den Gerichtshof, das Gericht und Fachgerichte. Er sichert die Wahrung des Rechts bei der Auslegung und Anwendung der Verfassung. | (1) La Kortumo de la Eŭropa Unio konsistas el la Kortumo, el la Tribunalo kaj el la specialiĝintaj tribunaloj. La Kortumo de la Eŭropa Unio certigas respekton de la juro dum interpretado kaj aplikado de la Konstitucio. |
Die Mitgliedstaaten schaffen die erforderlichen Rechtsbehelfe, damit ein wirksamer Rechtsschutz in den vom Unionsrecht erfassten Bereichen gewährleistet ist. | La membroŝtatoj kreas la apelaciajn eblojn necesajn por garantii la efikan juran protektadon en la kampoj reglamentitaj fare de la unia juro. |
(2) Der Gerichtshof besteht aus einem Richter je Mitgliedstaat. Er wird von Generalanwälten unterstützt. Das Gericht besteht aus mindestens einem Richter je Mitgliedstaat. | (2) La Kortumo konsistas el po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj. Ĝian laboron helpas ĝeneralaj advokatoj. La Tribunalo konsistas el almenaŭ po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj. |
Als Richter und Generalanwälte des Gerichtshofs und als Richter des Gerichts sind Persönlichkeiten auszuwählen, die jede Gewähr für Unabhängigkeit bieten und die Voraussetzungen der Artikel III-355 und III-356 erfüllen. Sie werden von den Regierungen der Mitgliedstaaten im gegenseitigen Einvernehmen für eine Amtszeit von sechs Jahren ernannt. Die Wiederernennung ausscheidender Richter und Generalanwälte ist zulässig. | La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj de la Kortumo, kaj la juĝistoj de la Tribunalo estas elektendaj el inter personoj, kies sendependeco estas nepridubebla, kaj kiuj plenumas la kondiĉojn difinitajn en la artikoloj III-355-a kaj III-356-a. La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj estas nomumataj fare de la registaroj de la membroŝtatoj per komuna interkonsento, por sesjara periodo. Ili estas renomumeblaj. |
(3) Der Gerichtshof der Europäischen Union entscheidet nach Maßgabe von Teil III | (3) La Kortumo de la Eŭropa Unio konforme al la dispozicioj fiksitaj en la III-a parto: |
a) über Klagen eines Mitgliedstaats, eines Organs oder natürlicher oder juristischer Personen; | a) faras decidojn pri plendoj prezentitaj al ĝi de iu el la membroŝtatoj, institucioj, aŭ de natura aŭ jura persono; |
b) im Wege der Vorabentscheidung auf Antrag der einzelstaatlichen Gerichte über die Auslegung des Unionsrechts oder über die Gültigkeit der Handlungen der Organe; | b) faras antaŭdecidon je petoj de la naciaj tribunaloj pri interpretado de la unia juro aŭ pri demandoj rilate al la valideco de juraj aktoj alprenitaj fare de la institucioj; |
c) in allen anderen in der Verfassung vorgesehenen Fällen. | c) faras decidojn en ceteraj kazoj preskribitaj en la Konstitucio. |