Preface

Antaŭparolo

The distinguished Reader has in his/her hands the English & Esperanto translation of the definitive text of the TREATY ESTABLISHING A CONSTITUTION FOR EUROPE signed in Rome, on 29 October 2004.La kara leganto tenas en siaj manoj la anglan-esperantan tradukon de la definitiva teksto de la TRAKTATO PRI ESTIGO DE EŬROPA KONSTITUCIO subskribita en Romo, la 29-an de oktobro 2004.
At time of writing, the European Union has twenty-one (21) official working languages, but in practice the EU Commission has only three working languages: English, French and German. English is advancing steadily to become the sole working language. This would mean, however, that all the other languages would play a subordinate role – in contradiction to the principles of the Constitutional Treaty.Kiam oni verkas ĉi tiujn liniojn, la Eŭropa Unio havas dudek unu (21) oficialajn lingvojn, sed praktike la Eŭropa Komisiono uzas nur tri laborajn lingvojn: la anglan, francan kaj germanan. Pli kaj pli klare la lingvo angla fariĝas la sola laborlingvo. Tio signifas, ke ĉiu alia lingvo de la Unio (kontraste al la bazaj principoj de la Konstitucia Traktato) laŭgrade ricevas rolon duaklasan.
The privileged status of English shows very clearly that for the time being the European Union has no ”bridge language” acceptable to all nations, which would assure equal rights to all languages and their speakers, be easy to learn quickly and economically by every European citizen, and which thus would assure the survival of the smaller languages. In the long term, national languages can survive only if such a bridge language, not backed by any military, economic and political power, is used. The expansion of the Roman Empire wiped out a considerable number of the original European languages. In the Middle Ages Latin (which in the course of centuries gave birth to the Neolatin languages) temporarily assured linguistic equal opportunity in the fields of religion, culture and science.La privilegiita rolo de la angla lingvo klare montras, ke aktuale la Eŭropa Unio ne havas tian, por ĉiuj nacioj akcepteblan pontolingvon, kiu ebligus la lingvan egalrajtecon, kiu estus por ĉiuj uniaj civitanoj facile, dum mallonga tempo kaj ekonomie ellernebla, kaj kiu ĉi-maniere certigus, ke ankaŭ la pli malgrandaj lingvoj povas gardi sian signifon. La naciaj lingvoj povas daŭre konserviĝi nur per ĝenerala aplikado de tia pontolingvo, malantaŭ kiu ne staras armea, ekonomia kaj politika potencoj. La ekspansio de la Romia Imperio kvazaŭ neniigis signifan parton de la originaj eŭropaj lingvoj. La latina lingvo (el kiu dum jarcentoj elformiĝis la novlatinaj lingvoj) en la mezepoko provizore garantiis certan, lingvan egalrajtecon en la religia, kultura kaj scienca vivoj.
Nowadays UNESCO recommends that everybody should use three languages. These are: the mother tongue (which eventually may be the language of a small minority), the language of local communication (as a rule, the national language) and an international language. We are convinced that the least objectionable ”bridge language”, or interethnic language, is the planned international language Esperanto.En nia tempo UNESKO rekomendas la uzadon de tri lingvoj por ĉiu homo. Tiuj ĉi lingvoj estas la gepatra lingvo (kiu povas esti la lingvo de iu ajn malgranda nacia minoritato), la loka kontaktlingvo (ĝenerale la nacia lingvo) kaj la internacia lingvo. Laŭ nia konvinko por la rolo de interetna lingvo la optimuma pontolingvo estas la internacia planlingvo Esperanto.
”The use of any national language at the European level is unjust, causes much suffering and costs to those who have to learn it; and in the long run it leads to the disappearance of some languages and cultures.” (Renato Corsetti)„La uzo de kiu ajn nacia lingvo estas maljusta, kaŭzas homajn suferojn kaj kaŭzas perdon de mono flanke de la lernantaj socioj kaj en la longa daŭro perdon de lingvoj kaj de kulturoj.” (Renato Corsetti)
The equal rights and survival of languages can be assured only if the European Union accepts a neutral, easy-to-learn ”bridge language” for interethnic communication, introducing it step by step.La egalrajtecon kaj konserviĝon de la lingvoj povus garantii nur, se la Eŭropa Unio akceptus neŭtralan, facile ellerneblan, laŭgrade enkondukeblan pontolingvon, kiel peran lingvon inter siaj popoloj.
Esperanto, with its 120-year history and abundant literature, can be mastered in one tenth of the time required for learning one of the widespread national languages. Costs are reduced to the same extent. Learning Esperanto, children learn how to learn languages. The success attained gives confidence to learners, thus facilitating the learning of further languages. The money and time saved could be used to develop expertise in other areas, thus improving EU competitiveness.La lingvo Esperanto, posedanta riĉan literaturon kaj 120-jaran pasintecon, estas alproprigebla dum dekono da tempo bezonata por la ellernado de la disvastiĝintaj grandaj naciaj lingvoj, kaj tiel ankaŭ la kostoj de lingvolernado estas redukteblaj samproporcie. Lernante Esperanton, la infanoj samtempe lernas manieron lerni lingvon; ili spertas sukcestravivaĵon, tiel ili multe pli facile povas alproprigi pluajn lingvojn. La ŝparitaj mono kaj tempo estas uzeblaj por evoluigo de aliaj kapabloj. La konkurenckapablo de popoloj de la Eŭropa Unio povus plifortiĝi.
The common bridge language would promote the development of the pan-European identity, in harmony with national and regional identities, of a truly European community.La komuna pontolingvo povus kontribui al elformiĝo de eŭropa konscio (en akordo kun la nacia kaj regiona identecoj) kaj de reala eŭropa komunumo.
We propose that the European UnionNi proponas, ke la Eŭropa Unio
– adopt Esperanto (with a special international status) as one of its official languages;– alprenu Esperanton (en speciala, internacia statuso), kiel unu el siaj oficialaj lingvoj;
– recommend to member states the introduction of Esperanto as the first foreign language in the primary schools, to improve and accelerate language learning.– sugestu al siaj membroŝtatoj enkondukon de la instruado de Esperanto, kiel unua fremda lingvo en la bazgradaj lernejoj, por evoluigi la kapablon al lingvolernado.
The European Union could thus accomplish a historic exploit: within one generation all its citizens would be able to communicate with each other fluently without interpreters, while safeguarding their respective mother tongues.Tiamaniere la Eŭropa Unio realigus historian agon, kaj ene de la tempo de unu generacio ĉiuj ĝiaj civitanoj povus paroli unu kun la alia, sen interpretisto, konservante samtempe siajn lingvojn.
By presenting the Esperanto translation of the Constitutional Treaty we would like to inform the Esperanto-speaking citizens of Europe and of the world about the values, aims and operation of the enlarged European Union; and furthermore to demonstrate the advantages and possibilities of the Esperanto option to the decision-makers of both our national Parliaments and the European Union.Per la esperantlingva traduko de la Konstitucia Traktato ni volus informi la Esperanto-parolantajn civitanojn de Eŭropo kaj de la tuta mondo pri la valoroj, celoj kaj funkciado de la nun ampleksiĝanta Eŭropa Unio, krome prezenti al la decidofarantoj de la Eŭropa Unio kaj al tiuj de nia propra nacia parlamento la avantaĝojn kaj eblecojn de aplikado de la lingvo Esperanto.
The vocabulary of the neutral European bridge language permits instant comprehension of much of a text even to those who have never been in contact with Esperanto. The English and Esperanto texts have been arranged side by side, paragraph by paragraph. The official English text has been taken from the Internet.La vorttrezoro de la internacia pontolingvo ebligas, ke ankaŭ tiuj, kiuj neniam okupiĝis pri Esperanto, je unua rigardo povas kompreni signifan parton de la teksto. La angla kaj la esperanta tekstoj estas de alineo al alineo paralele videblaj. La oficiala, angla teksto estis transprenita desur la Interreto.
Dr. Renato Corsetti, Pálma Csiszár, Dr. Endre Dudich, István Ertl, Dr. Julianna Farkas, Dafydd ap Fergus, Dr. Ottó Haszpra, Imre Hegedűs, Sándor Horváth, István Mészáros, Dr. Lajos Molnár, Dr. Seán Ó Riain, Thierry Salomon, János Sárközy, Péter Tihanyi and Dr. Balázs Wacha participated In the preparation and revision of the Esperanto text.En la efektivigo kaj reviziado de la esperanta traduko partoprenis D-ro Renato Corsetti, Pálma Csiszár, D-ro Endre Dudich, István Ertl, D-rino Julianna Farkas, Dafydd ap Fergus, D-ro Ottó Haszpra, Imre Hegedűs, Sándor Horváth, István Mészáros, D-ro Lajos Molnár, László Molnár, D-ro Seán Ó Riain, Thierry Salomon, János Sárközi, Péter Tihanyi kaj D-ro Balázs Wacha.
During the process of translation, we compared the Esperanto text with the English, French, German, Italian and Spanish versions. By doing so we intend to facilitate the production of further parallel national and Esperanto language editions.Tradukante ni komparis la esperantlingvan version ankaŭ kun la angla, franca, germana, itala kaj hispana tekstoj. Tiel ni volus doni helpon al realigo de ceteraj, paralelaj, nacilingvaj kaj esperantaj eldonoj.
Acknowledgments are due to the contributors, the Publishing and Printing House Saluton for their altruistic work, and especially to Dr. E. Dudich for the English translation of the Preface, the Recommendation, the Esperanto at a glance and the Declaration of the Institute of Linguistics of the Hungarian Academy of Sciences about Esperanto as a living language; as well as to Mr. István Mészáros for the word processing of the bilingual texts.Pro siaj malegoismaj laboroj meritas dankon la kunlaborintoj, la Eldonejo kaj Presejo Saluton kaj precipe D-ro Endre Dudich por la angla traduko de la Antaŭparolo, Rekomendo, Koncize pri Esperanto kaj Deklaro de la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio pri Esperanto, kiel vivanta lingvo; kaj Stefano Mészáros, kiu perkomputile kunordigis la anglan kaj esperantan tekstojn.
The distinguished Reader is kindly requested to accept the present product of our work benevolently, and to turn its pages with benefit.Ni petas la karan leganton, akceptu bonvole kaj foliumu utile nian laboron.
Budapest, 15 October 2005Budapeŝto, la 15-an de oktobro, 2005
Dr. Lajos Molnár
Editor     
D-ro Ludoviko Molnár
redaktanto