PART I.

I-a PARTO

TITLE I. DEFINITION AND OBJECTIVES OF THE UNIONI-a TITOLO: DIFINO KAJ CELOJ DE LA UNIO
Article I-1. Establishment of the UnionI-1-a artikolo: La kreo de la Unio
(1) Reflecting the will of the citizens and States of Europe to build a common future, this Constitution establishes the European Union, on which the Member States confer competences to attain objectives they have in common. The Union shall coordinate the policies by which the Member States aim to achieve these objectives, and shall exercise on a Community basis the competences they confer on it.(1) Gvidate de la deziro de civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo konstrui sian komunan estontecon, per ĉi tiu Konstitucio kreiĝas la Eŭropa Unio, al kiu la membroŝtatoj havigas agosferojn por atingi siajn komunajn celojn. La Unio kunordigas la membroŝtatajn politikojn direktiĝantajn al efektivigo de tiuj ĉi komunaj celdifinoj, kaj la ricevitajn agosferojn praktikas laŭ komunuma maniero.
(2) The Union shall be open to all European States which respect its values and are committed to promoting them together.(2) La Unio estas malfermata antaŭ ĉiuj tiaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas ĝiajn valorojn, kaj engaĝas sin al komuna efektivigo de tiuj valoroj.
Article I-2. The Union's valuesI-2-a artikolo: La valoroj de la Unio
The Union is founded on the values of respect for human dignity, freedom, democracy, equality, the rule of law and respect for human rights, including the rights of persons belonging to minorities. These values are common to the Member States in a society in which pluralism, non-discrimination, tolerance, justice, solidarity and equality between women and men prevail.La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno, libereco, demokratio, egaleco, konstitucia ŝtateco kaj respekto de la homaj rajtoj, inkluzive la rajtojn de personoj apartenantaj al minoritatoj. Tiuj ĉi valoroj estas komunaj en la membroŝtatoj, en la socio de plurismo, malpermeso de diskriminacio, toleremo, justeco, solidareco, kaj de egaleco inter virinoj kaj viroj.
Article I-3. The Union's objectivesI-3-a artikolo: La celoj de la Unio
(1) The Union's aim is to promote peace, its values and the well-being of its peoples.(1) La celo de la Unio estas antaŭenigi la pacon, siajn valorojn kaj la bonstaton de siaj popoloj.
(2) The Union shall offer its citizens an area of freedom, security and justice without internal frontiers, and an internal market where competition is free and undistorted.(2) La Unio proponas al siaj civitanoj areon de libereco, sekureco kaj justo sen internaj limoj, kaj unuecan internan merkaton, kie la konkurenco estas libera kaj ne difektita.
(3) The Union shall work for the sustainable development of Europe based on balanced economic growth and price stability, a highly competitive social market economy, aiming at full employment and social progress, and a high level of protection and improvement of the quality of the environment. It shall promote scientific and technological advance.(3) La Unio laboras por la daŭrigebla disvolvo de Eŭropo, kiu baziĝas sur ekvilibrigita ekonomia kresko, prezostabileco kaj sur sociala merkatekonomio kun alta konkurenca kapablo, kiu difinas kiel celon la plenan dungitecon kaj socian progreson, kaj kiu kunligiĝas kun altnivela defendo kaj plibonigo de kvalito de la vivmedio. La Unio antaŭenigas la sciencan kaj teknikan progreson.
It shall combat social exclusion and discrimination, and shall promote social justice and protection, equality between women and men, solidarity between generations and protection of the rights of the child.La Unio luktas kontraŭ socia ekskludo kaj diskriminacio, kaj antaŭenigas la socian justecon kaj protekton, egalecon inter viroj kaj virinoj, solidarecon inter la generacioj kaj defendon de la rajtoj de infanoj.
It shall promote economic, social and territorial cohesion, and solidarity among Member States.La Unio antaŭenigas la ekonomian, socian kaj teritorian koherecon, kaj la solidarecon inter la membroŝtatoj.
It shall respect its rich cultural and linguistic diversity, and shall ensure that Europe's cultural heritage is safeguarded and enhanced.La Unio respektas sian riĉan diversecon kulturan kaj lingvan, kaj certigas la konservon kaj pluan riĉigon de la eŭropa kultura heredaĵo.
(4) In its relations with the wider world, the Union shall uphold and promote its values and interests. It shall contribute to peace, security, the sustainable development of the Earth, solidarity and mutual respect among peoples, free and fair trade, eradication of poverty and the protection of human rights, in particular the rights of the child, as well as to the strict observance and the development of international law, including respect for the principles of the United Nations Charter.(4) En siaj rilatoj al aliaj partoj de la mondo la Unio defendas kaj efektivigas siajn valorojn kaj interesojn. Ĝi kontribuas al la paco, sekureco, daŭrigebla disvolvo de la Tero, solidareco kaj reciproka respekto inter la popoloj, libera kaj honesta komerco, eliminado de malriĉeco kaj defendo de homaj, precipe infanaj rajtoj, krome al la rigora plenumo kaj evoluigo de la internacia juro, precipe al respekto de la principoj troviĝantaj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.
(5)The Union shall pursue its objectives by appropriate means commensurate with the competences which are conferred upon it in the Constitution.(5) La Unio realigas siajn celojn per konvenaj rimedoj, kadre de la agosferoj havigitaj al ĝi en tiu ĉi Konstitucio.
Article I-4. Fundamental freedoms and non-discriminationI-4-a artikolo: Fundamentaj liberecoj kaj malpermeso de diskriminacio
(1) The free movement of persons, services, goods and capital, and freedom of establishment shall be guaranteed within and by the Union, in accordance with the Constitution.(1) Laŭ la Konstitucio la Unio sur sia teritorio certigas la liberan moviĝon de personoj, servoj, varoj kaj kapitalo, tiel same la liberecon de ekloĝo.
(2) Within the scope of the Constitution, and without prejudice to any of its specific provisions, any discrimination on grounds of nationality shall be prohibited.(2) En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la specialaj dispozicioj fiksitaj en ĝi, estas malpermesata ĉiu diferencigo surbaze de ŝtataneco.
Article I-5. Relations between the Union and the Member StatesI-5-a artikolo: La rilato inter la Unio kaj la membroŝtatoj
(1) The Union shall respect the equality of Member States before the Constitution as well as their national identities, inherent in their fundamental structures, political and constitutional, inclusive of regional and local self-government. It shall respect their essential State functions, including ensuring the territorial integrity of the State, maintaining law and order and safeguarding national security.(1) La Unio respektas la egalecon de membroŝtatoj antaŭ la Konstitucio, ilian nacian identecon, kiu estas nedisigebla parto de iliaj bazaj politikaj kaj konstituciaj strukturoj, inkluzive la regionajn kaj lokajn aŭtonomiojn. Ĝi respektas la bazajn ŝtatajn funkciojn, inter ili la certigon de la teritoria integreco de la ŝtato, la konservadon de publika ordo kaj defendon de la nacia sekureco.
(2) Pursuant to the principle of sincere cooperation, the Union and the Member States shall, in full mutual respect, assist each other in carrying out tasks which flow from the Constitution.(2) La Unio kaj la membroŝtatoj sekvante la principon de lojala kunlaboro reciproke respektas kaj helpas unu la alian en la efektivigo de la taskoj devenantaj el la Konstitucio.
The Member States shall take any appropriate measure, general or particular, to ensure fulfilment of the obligations arising out of the Constitution or resulting from the acts of the institutions of the Union.La membroŝtatoj faras konvenajn ĝeneralajn aŭ specialajn disponojn por plenumi siajn devojn devenantajn el la Konstitucio kaj el agoj de la institucioj de la Unio.
The Member States shall facilitate the achievement of the Union's tasks and refrain from any measure which could jeopardise the attainment of the Union's objectives.La membroŝtatoj helpas la Union plenumi ĝiajn taskojn kaj evitas ĉiun tian disponon, kiu povas endanĝerigi la efektivigon de la celoj de la Unio.
Article I-6. Union lawI-6-a artikolo: La unia juro
The Constitution and law adopted by the institutions of the Union in exercising competences conferred on it shall have primacy over the law of the Member States.La Konstitucio, kaj la juro kreita fare de la institucioj de la Unio dum la praktikado de la agosferoj havigitaj al ili, ĝuas prioritaton antaŭ la propraj juroj de la membroŝtatoj.
Article I-7. Legal personality I-7-a artikolo: Jura personeco
The Union shall have legal personality.La Unio estas jura persono.
Article I-8. The symbols of the UnionI-8-a artikolo: La simboloj de la Unio
The flag of the Union shall be a circle of twelve golden stars on a blue background.La standardo de la Unio konsistas el rondo de dekdu oraj steloj sur blua fono.
The anthem of the Union shall be based on the "Ode to Joy" from the Ninth Symphony by Ludwig van Beethoven.La himno de la Unio estas fragmento de la Odo al ĝojo de la IX-a simfonio de Ludwig van Beethoven.
The motto of the Union shall be: "United in diversity".La devizo de la Unio estas: „Unuiĝinte en diverseco".
The currency of the Union shall be the euro.La mono de la Unio estas la eŭro.
Europe day shall be celebrated on 9 May throughout the Union.Eŭropa tago estas celebrata la 9-an de majo en la tuta Unio.