TITLE IV. THE UNION'S INSTITUTIONS AND BODIES

IV-a TITOLO: LA INSTITUCIOJ KAJ ORGANOJ DE LA UNIO

Chapter I. The institutional frameworkI-a ĉapitro – Instituciaj kadroj
Article I-19. The Union's institutionsI-19-a artikolo: La institucioj de la Unio
(1) The Union shall have an institutional framework which shall aim to:(1) La Unio disponas propran institucian kadron, kies celo estas:

– promote its values,

– validigo de ĝiaj valoroj,

– advance its objectives,

– antaŭenigo de ĝiaj celdifinoj,

– serve its interests, those of its citizens and those of the Member States,

– servo de interesoj de la Unio kaj de ties civitanoj kaj membroŝtatoj,

– ensure the consistency, effectiveness and continuity of its policies and actions.

– certigo de kohereco, efikeco kaj kontinueco de ĝiaj politikoj kaj disponoj.

This institutional framework comprises:

Tiu ĉi institucia kadro konsistas el:

– The European Parliament,

– la Eŭropa Parlamento,

– The European Council,

– la Eŭropa Konsilio,

– The Council of Ministers (hereinafter referred to as the "Council"),

– la Konsilio de Ministroj (en la pluaj: la Konsilio),

– The European Commission (hereinafter referred to as the "Commission"),

– la Eŭropa Komisiono (en la pluaj: la Komisiono),

– The Court of Justice of the European Union.– la Kortumo de la Eŭropa Unio.
(2) Each institution shall act within the limits of the powers conferred on it in the Constitution, and in conformity with the procedures and conditions set out in it. The institutions shall practise mutual sincere cooperation.(2) Ĉiuj institucioj agas en la kadro de la agosferoj havigitaj al ili en la Konstitucio, laŭ la proceduroj kaj kondiĉoj tie difinitaj. La institucioj bonafide kaj reciproke kunlaboras inter si.
Article I-20. The European ParliamentI-20-a artikolo: La Eŭropa Parlamento
(1) The European Parliament shall, jointly with the Council, exercise legislative and budgetary functions. It shall exercise functions of political control and consultation as laid down in the Constitution. It shall elect the President of the Commission.(1) La Eŭropa Parlamento, komune kun la Konsilio, praktikas leĝdonajn kaj buĝetajn funkciojn. Ĝi plenumas politikajn, kontrolajn kaj konsultiĝajn taskojn laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio. La Eŭropa Parlamento elektas la prezidanton de la Komisiono.
(2) The European Parliament shall be composed of representatives of the Union's citizens. They shall not exceed seven hundred and fifty in number. Representation of citizens shall be degressively proportional, with a minimum threshold of six members per Member State. No Member State shall be allocated more than ninety-six seats.(2) La Eŭropa Parlamento konsistas el deputitoj de civitanoj de la Unio. Ilia nombro ne povas esti supera al sepcent kvindek. La reprezentado de la civitanoj realiĝas laŭ proporcie malkreskanta maniero, kun fiksita sojlo de minimume ses membroj por ĉiu membroŝtato. Neniu el la membroŝtatoj povas havi pli ol naŭdek ses deputitojn.
The European Council shall adopt by unanimity, on the initiative of the European Parliament and with its consent, a European decision establishing the composition of the European Parliament, respecting the principles referred to in the first subparagraph.La Eŭropa Konsilio, laŭ iniciato de la Eŭropa Parlamento kaj kun ties aprobo, respektante la bazajn principojn menciitajn en la unua subalineo, alprenas unuaniman eŭropan decidon por difini la konsiston de la Eŭropa Parlamento.
(3) The members of the European Parliament shall be elected for a term of five years by direct universal suffrage in a free and secret ballot.(3) La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj surbaze de rekta kaj ĝenerala balotrajto, per libera kaj sekreta voĉdono, por kvinjara mandato.
(4) The European Parliament shall elect its President and its officers from among its members.(4) La Eŭropa Parlamento elektas el inter siaj membroj siajn prezidanton kaj funkciulojn.
Article I-21. The European CouncilI-21-a artikolo: La Eŭropa Konsilio
(1) The European Council shall provide the Union with the necessary impetus for its development and shall define the general political directions and priorities thereof. It shall not exercise legislative functions.(1) La Eŭropa Konsilio donas al la Unio la necesajn instigojn por ĝia evoluo, kaj difinas ties ĝeneralajn politikajn direktojn kaj prioritatojn. La Eŭropa Konsilio ne havas leĝdonan funkcion.
(2) The European Council shall consist of the Heads of State or Government of the Member States, together with its President and the President of the Commission. The Union Minister for Foreign Affairs shall take part in its work.(2) La Eŭropa Konsilio konsistas el la ŝtat- aŭ registarestroj de la membroŝtatoj, el sia prezidanto kaj el la prezidanto de la Komisiono. En ĝia laboro partoprenas la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj.
(3) The European Council shall meet quarterly, convened by its President. When the agenda so requires, the members of the European Council may decide each to be assisted by a minister and, in the case of the President of the Commission, by a member of the Commission. When the situation so requires, the President shall convene a special meeting of the European Council.(3) La Eŭropa Konsilio, kunvokate de sia prezidanto, kunsidas ĉiun kvaronjaron. Kiam la tagordo tiel postulas, ĝiaj membroj povas decidi, ke unu ministro po ĉiu membro, aŭ kaze de la prezidanto de la Komisiono, iu komisionano helpu ilian laboron. Se la situacio tiel postulas, la prezidanto rajtas kunvoki la Eŭropan Konsilion al eksterordinara kunsido.
(4) Except where the Constitution provides otherwise, decisions of the European Council shall be taken by consensus.(4) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Eŭropa Konsilio decidas per komuna konsento.
Article I-22. The European Council PresidentI-22-a artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Konsilio
(1) The European Council shall elect its President, by a qualified majority, for a term of two and a half years, renewable once. In the event of an impediment or serious misconduct, the European Council can end his or her term of office in accordance with the same procedure.(1) La Eŭropa Konsilio elektas sian prezidanton per kvalifikita plimulto por tempodaŭro de du jaroj kaj duono; lia mandato estas unufoje renovigebla. Kaze de malhelpateco aŭ de grava neglektado de la oficaj taskoj la Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi la mandaton de la prezidanto laŭ la sama proceduro.
(2) The President of the European Council:(2) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio:

a) shall chair it and drive forward its work;

a) prezidas dum la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio kaj donas impeton al ĝia laboro,

b) shall ensure the preparation and continuity of the work of the European Council in cooperation with the President of the Commission, and on the basis of the work of the General Affairs Council;

b) kunlaborante kun la prezidanto de la Komisiono kaj surbaze de laboro plenumita en la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la konvenan preparadon kaj kontinuecon de laboro de la Eŭropa Konsilio,

c) shall endeavour to facilitate cohesion and consensus within the European Council;

c) strebas por atingi koherecon kaj konsenton interne de la Eŭropa Konsilio,

d) shall present a report to the European Parliament after each of the meetings of the European Council.

d) post ĉiu kunsido de la Eŭropa Konsilio prezentas raporton al la Eŭropa Parlamento.

The President of the European Council shall, at his or her level and in that capacity, ensure the external representation of the Union on issues concerning its common foreign and security policy, without prejudice to the powers of the Union Minister for Foreign Affairs.La prezidanto de la Eŭropa Konsilio reprezentas la Union – sur sia nivelo kaj en tiu ĉi funkcio sia, kaj sen damaĝo al la agosfero de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj – en aferoj apartenantaj al la komuna ekstera kaj sekureca politikoj.
(3) The President of the European Council shall not hold a national office.(3) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio ne rajtas plenumi nacian oficon.
Article I-23. The Council of MinistersI-23-a artikolo: La Konsilio de Ministroj
(1) The Council shall, jointly with the European Parliament, exercise legislative and budgetary functions. It shall carry out policy-making and coordinating functions as laid down in the Constitution.(1) La Konsilio, kunlabore kun la Eŭropa Parlamento, plenumas leĝdonan kaj buĝetan taskojn. Ĝi plenumas la taskojn de determino de la politiko kaj kunordigo, laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio.
(2) The Council shall consist of a representative of each Member State at ministerial level, who may commit the government of the Member State in question and cast its vote.(2) La Konsilio konsistas el po unu ministronivela reprezentanto de ĉiu membroŝtato, kiu rajtas akcepti devontigon en la nomo de la registaro de la koncerna membroŝtato kaj voĉdoni.
(3) The Council shall act by a qualified majority except where the Constitution provides otherwise.(3) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
Article I-24. Configurations of the Council of MinistersI-24-a artikolo: Formacioj de la Konsilio de Ministroj
(1) The Council shall meet in different configurations.(1) La Konsilio kunsidas en diversaj formacioj.
(2) The General Affairs Council shall ensure consistency in the work of the different Council configurations.(2) La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la koherecon de la laboro plenumata en diversaj formacioj de la Konsilio.
It shall prepare and ensure the follow-up to meetings of the European Council, in liaison with the President of the European Council and the Commission.La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj, tenante kontakton kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj kun la Komisiono, prizorgas la preparadon kaj prisekvadon de la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio.
(3) The Foreign Affairs Council shall elaborate the Union's external action on the basis of strategic guidelines laid down by the European Council and ensure that the Union's action is consistent.(3) La Konsilio pri Eksteraj Aferoj surbaze de strategiaj gvidlinioj difinitaj de la Eŭropa Konsilio, elformas la eksteran agadon de la Unio kaj zorgas pri kohereco de ties agadoj.
(4) The European Council shall adopt by a qualified majority a European decision establishing the list of other Council configurations.(4) La Eŭropa Konsilio difinas la pluajn formaciojn de la Konsilio en eŭropa decido alprenita per kvalifikita plimulto.
(5) A Committee of Permanent Representatives of the Governments of the Member States shall be responsible for preparing the work of the Council.(5) Pri preparo de laboro de la Konsilio respondecas komisiono konsistanta el konstantaj reprezentantoj de registaroj de la membroŝtatoj.
(6) The Council shall meet in public when it deliberates and votes on a draft legislative act. To this end, each Council meeting shall be divided into two parts, dealing respectively with deliberations on Union legislative acts and non-legislative activities.(6) La kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam oni diskutas aŭ voĉdonas pri projekto de leĝdona akto. Tiucele la kunsidoj de la Konsilio dividiĝas en du partojn: parto okupiĝanta pri decidkreado koncerne uniajn leĝdonajn aktojn kaj parto okupiĝanta pri ne leĝdona agado.
(7) The Presidency of Council configurations, other than that of Foreign Affairs, shall be held by Member State representatives in the Council on the basis of equal rotation, in accordance with the conditions established by a European decision of the European Council. The European Council shall act by a qualified majority.(7) La prezidadon de diversaj formacioj de la Konsilio, escepte tiun de la Konsilio pri Eksteraj Aferoj, plenumas la membroŝtataj reprezentantoj partoprenantaj en la Konsilio, konforme al la kondiĉoj fiksitaj en eŭropa decido de la Eŭropa Konsilio, laŭ sistemo de egalrajta rotacio. La Eŭropa Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
Article I-25. Definition of qualified majority within the European Council and the CouncilI-25-a artikolo: Difino de kvalifikita plimulto en la Eŭropa Konsilio kaj Konsilio
(1) A qualified majority shall be defined as at least 55% of the members of the Council, comprising at least fifteen of them and representing Member States comprising at least 65% of the population of the Union. (1) Por la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 55 % de membroj de la Konsilio, donitaj almenaŭ de dek kvin membroj, samtempe reprezantantaj membroŝtatojn kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio.
A blocking minority must include at least four Council members, failing which the qualified majority shall be deemed attained.La blokanta minoritato devas konsisti almenaŭ el kvar membroj de la Konsilio; manke de tio la kvalifikita plimulto estas atingita.
(2) By way of derogation from paragraph 1, when the Council does not act on a proposal from the Commission or from the Union Minister for Foreign Affairs, the qualified majority shall be defined as at least 72% of the members of the Council, representing Member States comprising at least 65% of the population of the Union.(2) Se diference de alineo (1) la Konsilio decidas ne laŭ propono de la Komisiono aŭ de ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, al la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 72 % de membroj de la Konsilio, samtempe reprezentantaj membroŝtatojn kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio.
(3) Paragraphs 1 and 2 shall apply to the European Council when it is acting by a qualified majority.(3) La alineoj (1) kaj (2) estas aplikendaj ankaŭ tiam, kiam la Eŭropa Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
(4) Within the European Council, its President and the President of the Commission shall not take part in the vote.(4) En la Eŭropa Konsilio la prezidanto kaj la prezidanto de la Komisiono ne rajtas voĉdoni.
Article I-26. The European CommissionI-26-a artikolo: La Eŭropa Komisiono
(1) The Commission shall promote the general interest of the Union and take appropriate initiatives to that end. It shall ensure the application of the Constitution, and measures adopted by the institutions pursuant to the Constitution. It shall oversee the application of Union law under the control of the Court of Justice of the European Union. It shall execute the budget and manage programmes. It shall exercise coordinating, executive and management functions, as laid down in the Constitution. With the exception of the common foreign and security policy, and other cases provided for in the Constitution, it shall ensure the Union's external representation. It shall initiate the Union's annual and multiannual programming with a view to achieving interinstitutional agreements.(1) La Komisiono antaŭenigas la ĝeneralajn interesojn de la Unio, kaj faras tiucele konvenajn iniciatojn. La Komisiono zorgas pri la aplikado de la Konstitucio, kaj de la disponoj alprenitaj fare de la institucioj surbaze de la Konstitucio. Ĝi inspektas la aplikadon de la unia juro, kontrolate de la Kortumo de la Eŭropa Unio. Ĝi plenumas la buĝeton kaj direktas la programojn. Laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio, ĝi plenumas kunordigajn, efektivigajn kaj administrajn taskojn. Ĝi plenumas la eksteran reprezenton de la Unio, krom la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj escepte de aliaj okazoj fiksitaj en la Konstitucio. Ĝi iniciatas, cele al atingo de interkonsentoj interinstituciaj la unu- kaj plurjarajn programojn de agado de la Unio.
(2) Union legislative acts may be adopted only on the basis of a Commission proposal, except where the Constitution provides otherwise. Other acts shall be adopted on the basis of a Commission proposal where the Constitution so provides.(2) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la leĝdonaj aktoj de la Unio estas alpreneblaj ekskluzive surbaze de propono de la Komisiono. Ceteraj juraj aktoj estas alprenendaj surbaze de propono de la Komisiono nur tiam, se la Konstitucio tiel dispozicias.
(3) The Commission's term of office shall be five years.(3) La ofica tempo de la Komisiono estas kvin jaroj.
(4) The members of the Commission shall be chosen on the ground of their general competence and European commitment from persons whose independence is beyond doubt.(4) La membroj de la Komisiono estas elektendaj surbaze de ilia ĝenerala kapablo kaj eŭropa engaĝiĝo el inter personoj, kies sendependeco estas ekster ĉia dubo.
(5) The first Commission appointed under the provisions of the Constitution shall consist of one national of each Member State, including its President and the Union Minister for Foreign Affairs who shall be one of its Vice-Presidents.(5) La unua Komisiono, nomumita laŭ la dispozicioj de la Konstitucio, konsistos el po unu civitano de la membroŝtatoj, inkluzive sian prezidanton kaj la ministron pri eksteraj aferoj de la Unio, kiu estas unu el la vicprezidantoj.
(6) As from the end of the term of office of the Commission referred to in paragraph 5, the Commission shall consist of a number of members, including its President and the Union Minister for Foreign Affairs, corresponding to two thirds of the number of Member States, unless the European Council, acting unanimously, decides to alter this number.(6) Post fino de ofica tempo de la Komisiono menciita en alineo (5) la Komisiono – inkluzive la prezidanton kaj la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj – konsistos el membroj egalaj al du trionoj de la membroŝtatoj, escepte se la Eŭropa Konsilio decidas unuanime pri modifo de tiu ĉi nombro.
The members of the Commission shall be selected from among the nationals of the Member States on the basis of a system of equal rotation between the Member States. This system shall be established by a European decision adopted unanimously by the European Council and on the basis of the following principles:La membroj de la Komisiono estas elektendaj el inter civitanoj de la membroŝtatoj laŭ sistemo de egalrajta rotacio. Tiun ĉi sistemon determinas la Eŭropa Konsilio per unuanime alprenita eŭropa decido, surbaze de la sekvaj principoj:

a) Member States shall be treated on a strictly equal footing as regards determination of the sequence of, and the time spent by, their nationals as members of the Commission; consequently, the difference between the total number of terms of office held by nationals of any given pair of Member States may never be more than one;

a) la membroŝtatoj estas traktendaj strikte egale ĉe la difino de vicordo kaj deĵordaŭro de siaj civitanoj en la Komisiono; sekve, la diferenco inter la sumo de la tempo de ĉiuj mandatoj kiujn havas ŝtatanoj de ajnaj du membroŝtatoj neniam povas esti pli ol unu;

b) subject to point (a), each successive Commission shall be so composed as to reflect satisfactorily the demographic and geographical range of all the Member States.

b) atente ankaŭ pri la punkto a), oni devas konstitui la sinsekvajn Komisionojn tiel, ke la tuta demografia kaj geografia diverseco de la uniaj membroŝtatoj aperu en ili kontentige.

(7) In carrying out its responsibilities, the Commission shall be completely independent. Without prejudice to Article I-28(2), the members of the Commission shall neither seek nor take instructions from any government or other institution, body, office or entity. They shall refrain from any action incompatible with their duties or the performance of their tasks.(7) La Komisiono estas plene sendependa dum plenumo de siaj taskoj. Sen ofendo al la alineo (2) de artikolo I-28-a la membroj de la Komisiono povas nek peti nek akcepti ordonojn de iu ajn registaro, institucio, organo, oficejo, aŭ de alia organizaĵo. Ili detenas sin de agoj neakordigeblaj kun siaj devoj aŭ kun plenumo de siaj taskoj.
(8) The Commission, as a body, shall be responsible to the European Parliament. In accordance with Article III-340, the European Parliament may vote on a censure motion on the Commission. If such a motion is carried, the members of the Commission shall resign as a body and the Union Minister for Foreign Affairs shall resign from the duties that he or she carries out in the Commission.(8) La Komisiono, kiel kolegaro, estas respondeca antaŭ la Eŭropa Parlamento. Konforme al la reguloj difinitaj en la artikolo III-340-a, la Eŭropa Parlamento povas alpreni mocion pri malkonfido kontraŭ la Komisiono. Se tia mocio estas alprenita, la membroj de la Komisiono devas kolektive demisii, kaj la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj devas demisii de la membreco en la Komisiono.
Article I-27. The President of the European CommissionI-27-a artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Komisiono
(1) Taking into account the elections to the European Parliament and after having held the appropriate consultations, the European Council, acting by a qualified majority, shall propose to the European Parliament a candidate for President of the Commission. This candidate shall be elected by the European Parliament by a majority of its component members. If he or she does not obtain the required majority, the European Council, acting by a qualified majority, shall within one month propose a new candidate who shall be elected by the European Parliament following the same procedure.(1) Konsiderinte la rezultojn de la eŭropaj parlamentaj elektoj, kaj post konvenaj konsultiĝoj, la Eŭropa Konsilio, laŭ decido per kvalifikita plimulto, proponas al la Eŭropa Parlamento kandidaton por la ofico de prezidanto de la Komisiono. La Eŭropa Parlamento elektas la kandidaton per la voĉoj de plimulto de siaj membroj. Se la kandidato ne ricevas apogon de la necesa plimulto, la Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto proponas ene de unu monato novan kandidaton, kiun la Eŭropa Parlamento elektas laŭ sama proceduro.
(2) The Council, by common accord with the President-elect, shall adopt the list of the other persons whom it proposes for appointment as members of the Commission. They shall be selected, on the basis of the suggestions made by Member States, in accordance with the criteria set out in Article I-26(4) and (6), second subparagraph.(2) La Konsilio post interkonsento kun la elektita prezidanto akceptas liston de pluaj personoj, kiujn ĝi deziras nomumi kiel membrojn de la Komisiono. Tiuj personoj estas selektendaj surbaze de proponoj de la membroŝtatoj laŭ vidpunktoj fiksitaj en la alineo (4) kaj en la dua subalineo de la alineo (6) de la artikolo I-26-a.
The President, the Union Minister for Foreign Affairs and the other members of the Commission shall be subject as a body to a vote of consent by the European Parliament. On the basis of this consent the Commission shall be appointed by the European Council, acting by a qualified majority.La Eŭropa Parlamento voĉdonas pri aprobo de la prezidanto, la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj la aliaj membroj de la Komisiono, kiel kolegaro. Surbaze de tiu ĉi aprobo la Eŭropa Konsilio nomumas la Komisionon per kvalifikita plimulto.
(3) The President of the Commission shall:(3) La prezidanto de la Komisiono:

a) lay down guidelines within which the Commission is to work;

a) difinas la gvidliniojn koncernantajn la funkciadon de la Komisiono,

b) decide on the internal organisation of the Commission, ensuring that it acts consistently, efficiently and as a collegiate body;

b) difinas la internan organizon de la Komisiono por certigi, ke ĝi agadu kohere, efike kaj en spirito de kolegeco,

c) appoint Vice-Presidents, other than the Union Minister for Foreign Affairs, from among the members of the Commission.

c) nomumas krom la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj pluajn vicprezidantojn el la membroj de la Komisiono.

A member of the Commission shall resign if the President so requests. The Union Minister for Foreign Affairs shall resign, in accordance with the procedure set out in Article I-28(1), if the President so requests.La membro de la Komisiono prezentas sian demision, se la prezidanto petas lin tiel fari. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj prezentas sian demision, se la prezidanto petas lin tiel fari, konforme al alineo (1) de artikolo I-28-a.
Article I-28. The Union Minister for Foreign AffairsI-28-a artikolo: La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj
(1) The European Council, acting by a qualified majority, with the agreement of the President of the Commission, shall appoint the Union Minister for Foreign Affairs. The European Council may end his or her term of office by the same procedure.(1) La Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto kaj kun konsento de la prezidanto de la Komisiono nomumas la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj. La Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi lian/ŝian mandaton laŭ la sama proceduro.
(2) The Union Minister for Foreign Affairs shall conduct the Union's common foreign and security policy. He or she shall contribute by his or her proposals to the development of that policy, which he or she shall carry out as mandated by the Council. The same shall apply to the common security and defence policy.(2) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj direktas la komunan eksteran kaj sekurecan politikon de la Unio. Li/ŝi kontribuas per siaj proponoj al formado de tiu ĉi politiko, kaj ĝin plenumas laŭ mandato ricevita de la Konsilio. Li/ŝi agas same koncerne la komunan politikon sekurecan kaj defendan.
(3) The Union Minister for Foreign Affairs shall preside over the Foreign Affairs Council.(3) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas prezidanto de la Konsilio de Eksteraj Aferoj.
(4) The Union Minister for Foreign Affairs shall be one of the Vice-Presidents of the Commission. He or she shall ensure the consistency of the Union's external action. He or she shall be responsible within the Commission for responsibilities incumbent on it in external relations and for coordinating other aspects of the Union's external action. In exercising these responsibilities within the Commission, and only for these responsibilities, the Union Minister for Foreign Affairs shall be bound by Commission procedures to the extent that this is consistent with paragraphs 2 and 3.(4) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas unu el la vicprezidantoj de la Komisiono. Li/ŝi certigas la akordon de eksteraj agadoj de la Unio. Ene de la Komisiono li/ŝi respondecas pri taskoj de la Komisiono lige al la eksteraj rilatoj, kaj pri kunordigo de aliaj terenoj de la ekstera agado de la Unio. Dum la plenumado de siaj taskoj interne de la Komisiono, kaj ekskluzive nur rilate ĉi tiujn taskojn, – se ĝi estas en akordo kun alineoj (2) kaj (3) – la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj agas laŭ la proceduroj validaj por la funkciado de la Komisiono.
Article I-29. The Court of Justice of the European UnionI-29-a artikolo: La Kortumo de la Eŭropa Unio
(1) The Court of Justice of the European Union shall include the Court of Justice, the General Court and specialised courts. It shall ensure that in the interpretation and application of the Constitution the law is observed.(1) La Kortumo de la Eŭropa Unio konsistas el la Kortumo, el la Tribunalo kaj el la specialiĝintaj tribunaloj. La Kortumo de la Eŭropa Unio certigas respekton de la juro dum interpretado kaj aplikado de la Konstitucio.
Member States shall provide remedies sufficient to ensure effective legal protection in the fields covered by Union law.La membroŝtatoj kreas la apelaciajn eblojn necesajn por garantii la efikan juran protektadon en la kampoj reglamentitaj fare de la unia juro.
(2) The Court of Justice shall consist of one judge from each Member State. It shall be assisted by Advocates-General. The General Court shall include at least one judge per Member State.(2) La Kortumo konsistas el po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj. Ĝian laboron helpas ĝeneralaj advokatoj. La Tribunalo konsistas el almenaŭ po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj.
The judges and the Advocates-General of the Court of Justice and the judges of the General Court shall be chosen from persons whose independence is beyond doubt and who satisfy the conditions set out in Articles III-355 and III-356. They shall be appointed by common accord of the governments of the Member States for six years. Retiring judges and Advocates-General may be reappointed.La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj de la Kortumo, kaj la juĝistoj de la Tribunalo estas elektendaj el inter personoj, kies sendependeco estas nepridubebla, kaj kiuj plenumas la kondiĉojn difinitajn en la artikoloj III-355-a kaj III-356-a. La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj estas nomumataj fare de la registaroj de la membroŝtatoj per komuna interkonsento, por sesjara periodo. Ili estas renomumeblaj.
(3) The Court of Justice of the European Union shall in accordance with Part III:(3) La Kortumo de la Eŭropa Unio konforme al la dispozicioj fiksitaj en la III-a parto:

a) rule on actions brought by a Member State, an institution or a natural or legal person;

a) faras decidojn pri plendoj prezentitaj al ĝi de iu el la membroŝtatoj, institucioj, aŭ de natura aŭ jura persono;

b) give preliminary rulings, at the request of courts or tribunals of the Member States, on the interpretation of Union law or the validity of acts adopted by the institutions;

b) faras antaŭdecidon je petoj de la naciaj tribunaloj pri interpretado de la unia juro aŭ pri demandoj rilate al la valideco de juraj aktoj alprenitaj fare de la institucioj;

c) rule in other cases provided for in the Constitution.

c) faras decidojn en ceteraj kazoj preskribitaj en la Konstitucio.