Chapter II. The other Union institutions and advisory bodies

II-a ĉapitro – Ceteraj institucioj kaj organoj de la Unio

Article I-30. The European Central BankI-30-a artikolo: La Eŭropa Centra Banko
(1) The European Central Bank, together with the national central banks, shall constitute the European System of Central Banks. The European Central Bank, together with the national central banks of the Member States whose currency is the euro, which constitute the Eurosystem, shall conduct the monetary policy of the Union.(1) La Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj konsistigas la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj. La la monan politikon de la Unio direktas la Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj de la membroŝtatoj kies valuto estas la eŭro, kaj kiuj kune konsistigas la eŭro-sistemon.
(2) The European System of Central Banks shall be governed by the decision-making bodies of the European Central Bank. The primary objective of the European System of Central Banks shall be to maintain price stability. Without prejudice to that objective, it shall support the general economic policies in the Union in order to contribute to the achievement of the latter's objectives. It shall conduct other Central Bank tasks in accordance with Part III and the Statute of the European System of Central Banks and of the European Central Bank.(2) La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas gvidata de la decidfaraj organoj de la Eŭropa Centra Banko. La ĉefa celo de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas konservi la stabilecon de la prezoj. Sen endanĝerigo de tiu ĉi celo, ĝi subtenas la ĝeneralan ekonomian politikon de la Unio por kontribui al la realigo de la celoj de la Unio. Ĝi plenumas ĉiujn ceterajn taskojn de centra banko konforme al la dispozicioj de parto III-a de la Konstitucio kaj al la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.
(3) The European Central Bank is an institution. It shall have legal personality. It alone may authorise the issue of the euro. It shall be independent in the exercise of its powers and in the management of its finances. Union institutions, bodies, offices and agencies and the governments of the Member States shall respect that independence.(3) La Eŭropa Centra Banko estas institucio kun jura personeco. Ĝi havas la ekskluzivan rajton permesi la emisiadon de eŭro. Dum la praktikado de siaj agosferoj kaj koncerne siajn financojn ĝi estas sendependa. La institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio, kaj la registaroj de la membroŝtatoj respektas ĉi tiun sendependecon.
(4) The European Central Bank shall adopt such measures as are necessary to carry out its tasks in accordance with Articles III-185 to III-191 and Article III-196, and with the conditions laid down in the Statute of the European System of Central Banks and of the European Central Bank. In accordance with these same Articles, those Member States whose currency is not the euro, and their central banks, shall retain their powers in monetary matters.(4) La Eŭropa Centra Banko alprenas la aranĝojn necesajn por plenumi siajn taskojn, konforme al la dispozicioj de artikoloj III-185-a – III-191-a kaj III-196-a, kaj al la kondiĉoj fiksitaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko. Konforme al la samaj artikoloj, la membroŝtatoj kaj siaj centraj bankoj, kies valuto ne estas la eŭro, konservas siajn agosferojn pri monaj aferoj.
(5) Within the areas falling within its responsibilities, the European Central Bank shall be consulted on all proposed Union acts, and all proposals for regulation at national level, and may give an opinion.(5) Oni devas konsulti la Eŭropan Centran Bankon – kadre de ĝia agosfero – pri ĉiuj proponoj de uniaj juraj aktoj kaj de ĉiuj planataj naciaj juraj normoj, kaj ĝi rajtas prezenti opinion sur kampoj apartenantaj al sia agosfero.
(6) The decision-making organs of the European Central Bank, their composition and operating methods are set out in Articles III-382 and III-383, as well as in the Statute of the European System of Central Banks and of the European Central Bank.(6) La decidfaraj organoj de la Eŭropa Centra Banko, ilia konsisto kaj ĉiuj detalaj reguloj pri ilia funkciado estas difinitaj en la artikoloj III-382-a kaj III-383-a, kaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.
Article I-31. The Court of AuditorsI-31-a artikolo: La Revizora Kortumo
(1) The Court of Auditors is an institution. It shall carry out the Union's audit.(1) La Revizora Kortumo estas institucio kontrolanta la kontojn de la Unio.
(2) It shall examine the accounts of all Union revenue and expenditure, and shall ensure good financial management.(2) La Revizora Kortumo ekzamenas la kontojn de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Unio, kaj kontrolas ĉu la financa mastrumado estis efika kaj bonrezulta.
(3) It shall consist of one national of each Member State. Its members shall be completely independent in the performance of their duties, in the Union's general interest.(3) La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. La membroj de la Revizora Kortumo plenumas siajn taskojn plene sendepende, en ĝenerala intereso de la Unio.
Article I-32. The Union's advisory bodiesI-32-a artikolo: La konsultaj organoj de la Unio
(1) The European Parliament, the Council and the Commission shall be assisted by a Committee of the Regions and an Economic and Social Committee, exercising advisory functions.(1) La Komitato de la Regionoj kaj la Ekonomia kaj Sociala Komitato helpas en konsulta funkcio la Eŭropan Parlamenton, la Konsilion kaj la Komisionon.
(2) The Committee of the Regions shall consist of representatives of regional and local bodies who either hold a regional or local authority electoral mandate or are politically accountable to an elected assembly.(2) La Komitato de la Regionoj konsistas el reprezentantoj de regionaj kaj lokaj kolektivoj, kiuj okupas elektitan oficon en regiona aŭ loka kolektivo, aŭ havas politikan respondecon antaŭ iu elektita asembleo.
(3) The Economic and Social Committee shall consist of representatives of organisations of employers, of the employed, and of other parties representative of civil society, notably in socio-economic, civic, professional and cultural areas.(3) La Ekonomia kaj Sociala Komitato konsistas el reprezentantoj de organizaĵoj de labordonantoj kaj laborprenantoj, el reprezentivaj rolantoj de aliaj sferoj de la civila socio, tiel precipe el la reprezentantoj de la ekonomia kaj socia vivo kaj de la civitana partopreno en la fakaj kaj kulturaj terenoj.
(4) The members of the Committee of the Regions and the Economic and Social Committee shall not be bound by any mandatory instructions. They shall be completely independent in the performance of their duties, in the Union's general interest.(4) La membroj de Komitato de la Regionoj kaj de la Ekonomia kaj Sociala Komitato ne estas instrukcieblaj. Dum la plenumo de siaj taskoj ili estas absolute sendependaj, kaj ili agas laŭ la ĝenerala intereso de la Unio.
(5) Rules governing the composition of these Committees, the designation of their members, their powers and their operations are set out in Articles III-386 to III-392.(5) La artikoloj III-386-a – III-392-a enhavas la regulojn pri la konsisto, pri la nomumo de iliaj membroj, kaj la agosferon kaj funkciadon de tiuj ĉi komitatoj.
The rules referred to in paragraphs 2 and 3 governing the nature of their composition shall be reviewed at regular intervals by the Council to take account of economic, social and demographic developments within the Union. The Council, on a proposal from the Commission, shall adopt European decisions to that end.La reguloj menciitaj en alineoj (2) kaj (3) pri naturo de konsisto de la komitatoj, estas en regulaj, tempaj intervaloj reviziotaj fare de la Konsilio, konsidere la ekonomian, socian kaj demografian situacion ene de la Unio. Tiucele la Konsilio surbaze de propono de la Komisiono alprenas eŭropajn decidojn.