TITLE V. EXERCISE OF UNION COMPETENCE

V-a TITOLO: LA PRAKTIKADO DE AGOSFEROJ DE LA UNIO

Chapter I. Common provisionsI-a ĉapitro – Ĝeneralaj dispozicioj
Article I-33. The legal acts of the UnionI-33-a artikolo: La juraj aktoj de la Unio
(1) To exercise the Union's competences the institutions shall use as legal instruments, in accordance with Part III, European laws, European framework laws, European regulations, European decisions, recommendations and opinions.(1) La institucioj aplikas – por praktiki la agosferojn de la Unio, konforme al la dispozicioj fiksitaj en la III-a parto – la sekvantajn jurajn rimedojn: eŭropa leĝo, eŭropa kadroleĝo, eŭropa dekreto, eŭropa decido, rekomendo kaj opinio.
A European law shall be a legislative act of general application. It shall be binding in its entirety and directly applicable in all Member States.La eŭropa leĝo estas leĝdona akto kun ĝenerala valido. Ĝi estas plenmezure deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj.
A European framework law shall be a legislative act binding, as to the result to be achieved, upon each Member State to which it is addressed, but shall leave to the national authorities the choice of form and methods.La eŭropa kadroleĝo estas tia leĝdona akto, kiu estas deviga koncerne la atingotajn celojn por ĉiuj adresitaj membroŝtatoj, sed la elekton de formo kaj rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj.
A European regulation shall be a non-legislative act of general application for the implementation of legislative acts and of certain provisions of the Constitution. It may either be binding in its entirety and directly applicable in all Member States, or be binding, as to the result to be achieved, upon each Member State to which it is addressed, but shall leave to the national authorities the choice of form and methods.La eŭropa dekreto estas ĝenerale valida, sed ne leĝdona akto, kiu servas por efektivigo de la leĝdonaj aktoj kaj de certaj dispozicioj de la Konstitucio. La eŭropa dekreto egale povas esti tia, kiu estas plenmezure deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj, kaj tia, kiu estas deviga koncerne la atingotajn celojn en ĉiuj adresitaj membroŝtatoj, sed la elekton de la formo kaj rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj.
A European decision shall be a non-legislative act, binding in its entirety. A decision which specifies those to whom it is addressed shall be binding only on them.La eŭropa decido estas plenmezure deviga, ne leĝdona akto. En la okazo, se ĝi aparte notas, kiuj estas la adresitoj, la decido estas deviga ekskluzive por tiuj, kiujn ĝi notis, kiel adresitojn.
Recommendations and opinions shall have no binding force.La rekomendoj kaj opinioj ne havas devigan forton.
(2) When considering draft legislative acts, the European Parliament and the Council shall refrain from adopting acts not provided for by the relevant legislative procedure in the area in question.(2) Dum konsiderado de proponoj direktiĝantaj al leĝdonaj aktoj la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio detenas sin de alpreno de juraj aktoj, kiuj diferencas de la preskriboj de la leĝdona proceduro aplikenda sur la konkreta tereno.
Article I-34. Legislative actsI-34-a artikolo: Leĝdonaj aktoj
(1) European laws and framework laws shall be adopted, on the basis of proposals from the Commission, jointly by the European Parliament and the Council under the ordinary legislative procedure as set out in Article III-396. If the two institutions cannot reach agreement on an act, it shall not be adopted.(1) La eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas komune alprenataj fare de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio surbaze de propono de la Komisiono, konforme al la ordinara leĝdona proceduro difinita en la artikolo III-396-a. Se la du institucioj ne povas konsenti, la traktata jura akto ne estos alprenita.
(2) In the specific cases provided for in the Constitution, European laws and framework laws shall be adopted by the European Parliament with the participation of the Council, or by the latter with the participation of the European Parliament, in accordance with special legislative procedures.(2) En okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la eŭropaj leĝoj kaj kadrolegoj estas alprenataj fare de la Eŭropa Parlamento ĉe kunagado de la Konsilio, aŭ fare de la Konsilio ĉe kunagado de la Eŭropa Parlamento, konforme al la specialaj leĝdonaj proceduroj.
(3) In the specific cases provided for in the Constitution, European laws and framework laws may be adopted at the initiative of a group of Member States or of the European Parliament, on a recommendation from the European Central Bank or at the request of the Court of Justice or the European Investment Bank.(3) En okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas alpreneblaj surbaze de iniciato de iu grupo de la membroŝtatoj, aŭ de la Eŭropa Parlamento, kaj ankaŭ surbaze de rekomendo de la Eŭropa Centra Banko, aŭ de peticio de la Kortumo, respektive de la Eŭropa Investa Banko.
Article I-35. Non-legislative actsI-35-a artikolo: Aktoj ne leĝdonaj
(1) The European Council shall adopt European decisions in the cases provided for in the Constitution.(1) La Eŭropa Konsilio alprenas eŭropajn decidojn en kazoj difinitaj en la Konstitucio.
(2) The Council and the Commission, in particular in the cases referred to in Articles I-36 and I-37, and the European Central Bank in the specific cases provided for in the Constitution, shall adopt European regulations and decisions.(2) La Konsilio kaj la Komisiono, precipe en okazoj menciitaj en la artikoloj I-36-a kaj I-37-a, la Eŭropa Centra Banko en okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, alprenas eŭropajn dekretojn kaj eŭropajn decidojn.
(3) The Council shall adopt recommendations. It shall act on a proposal from the Commission in all cases where the Constitution provides that it shall adopt acts on a proposal from the Commission. It shall act unanimously in those areas in which unanimity is required for the adoption of a Union act. The Commission, and the European Central Bank in the specific cases provided for in the Constitution, shall adopt recommendations.(3) La Konsilio alprenas rekomendojn. La Konsilio decidas surbaze de propono de la Komisiono en la okazoj, se la Konstitucio preskribas, ke la juraj aktoj devas esti akceptataj konforme al propono de la Komisiono. Ĝi decidas unuanime en tiuj kampoj, en kiuj la unuanimeco estas necesa por alpreno de la juraj aktoj de la Unio. La Komisiono kaj la Eŭropa Centra Banko alprenas rekomendojn en okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio
Article I-36. Delegated European regulationsI-36-a artikolo: Dekretoj baziĝantaj sur rajtigo
(1) European laws and framework laws may delegate to the Commission the power to adopt delegated European regulations to supplement or amend certain non-essential elements of the law or framework law.(1) En eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj oni povas doni rajtigon por la Komisiono al alpreno de tiaj eŭropaj dekretoj baziĝantaj sur rajtigo, kiuj kompletigas aŭ amendas iujn ne bazajn dispoziciojn de la eŭropaj leĝoj aŭ kadroleĝoj.
The objectives, content, scope and duration of the delegation of power shall be explicitly defined in the European laws and framework laws. The essential elements of an area shall be reserved for the European law or framework law and accordingly shall not be the subject of a delegation of power.En la eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj enhavantaj la rajtigon oni devas unusence difini la celon, enhavon, aplikosferon kaj tempodaŭron de la rajtigo. La bazaj elementoj de la koncerna reguligata tereno estas reguligeblaj ekskluzive en eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo, kaj koncerne ilin oni ne povas doni rajtigon.
(2) European laws and framework laws shall explicitly lay down the conditions to which the delegation is subject; these conditions may be as follows:(2) En la eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo oni devas unusence difini la kondiĉojn de praktikado de la rajtigo, kiuj povas esti la sekvaj:

a) the European Parliament or the Council may decide to revoke the delegation;

a) la Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio povas decidi, ke ili retiras la rajtigon;

b) the delegated European regulation may enter into force only if no objection has been expressed by the European Parliament or the Council within a period set by the European law or framework law.

b) la eŭropa dekreto baziĝanta sur rajtigo povas ekvalidiĝi nur se la Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio ne starigas obĵeton ene de preskribita limdato difinita en eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo.

For the purposes of a) and b), the European Parliament shall act by a majority of its component members, and the Council by a qualified majority.Ĉe apliko de la punktoj a) kaj b) la Eŭropa Parlamento decidas per plimulto de siaj membroj, kaj la Konsilio per kvalifikita plimulto.
Article I-37. Implementing actsI-37-a artikolo. Plenumaj aktoj
(1) Member States shall adopt all measures of national law necessary to implement legally binding Union acts.(1) La membroŝtatoj alprenas en siaj naciaj juroj la disponojn, necesajn por plenumo de la devigaj uniaj juraj aktoj.
(2) Where uniform conditions for implementing legally binding Union acts are needed, those acts shall confer implementing powers on the Commission, or, in duly justified specific cases and in the cases provided for in Article I-40, on the Council.(2) Se la plenumo de iu deviga unia jura akto devas okazi laŭ unuecaj kondiĉoj, tia jura akto havigas plenumajn agosferojn al la Komisiono, respektive en specialaj kaj sufiĉe motivitaj okazoj kaj en okazoj preskribitaj en la artikolo I-40-a al la Konsilio.
(3) For the purposes of paragraph 2, European laws shall lay down in advance the rules and general principles concerning mechanisms for control by Member States of the Commission's exercise of implementing powers.(3) Por celoj fiksitaj en la artikolo (2), oni devas anticipe difini en eŭropa leĝo la regulojn kaj ĝeneralajn principojn de la membroŝtataj kontrolaj mekanismoj, koncernantaj la praktikadon de plenuma agosfero de la Komisiono.
(4) Union implementing acts shall take the form of European implementing regulations or European implementing decisions.(4) La plenumaj aktoj de la Unio povas esti eŭropaj plenumaj dekretoj aŭ eŭropaj plenumaj decidoj.
Article I-38. Principles common to the Union's legal actsI-38-a artikolo: Komunaj reguloj koncernantaj la jurajn aktojn de la Unio
(1) Where the Constitution does not specify the type of act to be adopted, the institutions shall select it on a case-by-case basis, in compliance with the applicable procedures and with the principle of proportionality referred to in Article I-11.(1) Se la Konstitucio ne preskribas, kiatipan juran akton oni devas alpreni, la institucioj mem elektas la tipon de la jura akto, konforme al la aplikendaj proceduroj en la konkretaj okazoj, kaj en akordo kun la principo de proporcieco fiksita en la artikolo I-11-a.
(2) Legal acts shall state the reasons on which they are based and shall refer to any proposals, initiatives, recommendations, requests or opinions required by the Constitution.(2) La juraj aktoj devas enhavi motivadon, kaj en ĝi oni devas aludi al ĉiu propono, iniciato, rekomendo, peto aŭ opinio, kiujn la Konstitucio preskribas.
Article I-39. Publication and entry into forceI-39-a artikolo: Promulgo kaj validiĝo
(1) European laws and framework laws adopted under the ordinary legislative procedure shall be signed by the President of the European Parliament and by the President of the Council.(1) La prezidantoj de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio subskribas la eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn, alprenitajn laŭ ordinara leĝdona proceduro.
In other cases they shall be signed by the President of the institution which adopted them.En ceteraj okazoj tiujn ĉi jurajn aktojn subskribas la prezidanto de la alprenanta institucio.
European laws and framework laws shall be published in the Official Journal of the European Union and shall enter into force on the date specified in them or, in the absence thereof, on the twentieth day following their publication.La eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn oni devas promulgi en la Oficiala Bulteno de la Eŭropa Unio kaj ili ekvalidiĝas en la tago difinita en ili, aŭ manke de tio la dudekan tagon post sia promulgo.
(2) European regulations, and European decisions which do not specify to whom they are addressed, shall be signed by the President of the institution which adopted them.(2) La eŭropajn dekretojn, kaj la eŭropajn decidojn, kiuj ne havas apartan rondon de adresitoj, subskribas la prezidanto de tiu institucio, kiu alprenas ilin.
European regulations, and European decisions when the latter do not specify to whom they are addressed, shall be published in the Official Journal of the European Union and shall enter into force on the date specified in them or, in the absence thereof, on the twentieth day following that of their publication.La eŭropajn dekretojn, kaj la eŭropajn decidojn, kiuj ne havas apartan rondon de adresitoj, oni devas promulgi en la Oficiala Bulteno de la Eŭropa Unio; ili ekvalidiĝas en la tago difinita en ili, aŭ manke de tio la dudekan tagon post sia promulgo.
(3) European decisions other than those referred to in paragraph 2 shall be notified to those to whom they are addressed and shall take effect upon such notification.(3) Pri la eŭropaj decidoj, diferencaj de tiuj menciitaj en la alineo (2) oni devas sciigi iliajn adresitojn kaj ili ekvalidiĝas samtempe kun la sciigo.