Chapter II. Specific provisions

II-a ĉapitro – Specialaj dispozicioj

Article I-40. Specific provisions relating to the common foreign and security policyI-40-a artikolo: Apartaj dispozicioj koncernantaj la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn
(1) The European Union shall conduct a common foreign and security policy, based on the development of mutual political solidarity among Member States, the identification of questions of general interest and the achievement of an ever-increasing degree of convergence of Member States' actions.(1) La Eŭropa Unio praktikas komunan eksteran kaj sekurecan politikojn, kiuj baziĝas sur pluevoluigo de reciproka politika solidareco inter la membroŝtatoj, sur identigo de aferoj kun ĝenerala intereso, sur realigo de pli kaj pli ampleksiĝanta akordo inter agoj de la membroŝtatoj.
(2) The European Council shall identify the Union's strategic interests and determine the objectives of its common foreign and security policy. The Council shall frame this policy within the framework of the strategic guidelines established by the European Council and in accordance with Part III.(2) La Eŭropa Konsilio konstatas la strategiajn interesojn de la Unio kaj difinas la celojn de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj de la Unio. Ĉi tiujn politikojn elformas la Konsilio laŭ la strategiaj gvidlinioj difinitaj fare de la Eŭropa Konsilio, kaj konforme al la reguloj fiksitaj en la parto III-a.
(3) The European Council and the Council shall adopt the necessary European decisions.(3) La Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio starigas la necesajn eŭropajn decidojn.
(4) The common foreign and security policy shall be put into effect by the Union Minister for Foreign Affairs and by the Member States, using national and Union resources.(4) La komuna ekstera kaj sekureca politiko estas plenumata fare de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj fare de la membroŝtatoj aplikante naciajn kaj uniajn rimedojn.
(5) Member States shall consult one another within the European Council and the Council on any foreign and security policy issue which is of general interest in order to determine a common approach. Before undertaking any action on the international scene or any commitment which could affect the Union's interests, each Member State shall consult the others within the European Council or the Council. Member States shall ensure, through the convergence of their actions, that the Union is able to assert its interests and values on the international scene. Member States shall show mutual solidarity.(5) La membroŝtatoj inter si akordigas ene de la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio en ĉiuj ĝeneralinteresaj eksteraj kaj sekurecpolitikaj demandoj por elformi komunan alproksimigon rilate al la demando. La membroŝtatoj devas akordiĝi kun la aliaj membroŝtatoj en la Konsilio aŭ en la Eŭropa Konsilio antaŭ plenumo de iu ajn internaci-nivela ago aŭ devontiĝo tuŝanta la interesojn de la Unio. La membroŝtatoj, pere de sia ago montranta en unu direkton, certigas, ke la Unio estu kapabla validigi siajn interesojn kaj valorojn sur internacia nivelo. La membroŝtatoj estas reciproke solidaraj unu kun alia.
(6) European decisions relating to the common foreign and security policy shall be adopted by the European Council and the Council unanimously, except in the cases referred to in Part III. The European Council and the Council shall act on an initiative from a Member State, on a proposal from the Union Minister for Foreign Affairs or on a proposal from that Minister with the Commission's support. European laws and framework laws shall be excluded.(6) Ĉe alpreno de eŭropaj decidoj koncernantaj la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn, la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio decidas unuanime, escepte de la okazoj, konstatitaj en la parto III-a. La Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio decidas je iniciato de iu membroŝtato, aŭ surbaze de propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, respektive laŭ propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, subtenata de la Komisiono. Ili ne rajtas alpreni eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn.
(7) The European Council may, unanimously, adopt a European decision authorising the Council to act by a qualified majority in cases other than those referred to in Part III.(7) La Eŭropa Konsilio povas unuanime alpreni eŭropan decidon, kiu preskribas, ke la Konsilio rajtas decidi per kvalifikita plimulto ankaŭ en okazoj, diferencaj de tiuj, menciitaj en la parto III-a.
(8) The European Parliament shall be regularly consulted on the main aspects and basic choices of the common foreign and security policy. It shall be kept informed of how it evolves.(8) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la ĉefaj rilatoj kaj bazaj elektebloj de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj kontinue informi ĝin pri ties formiĝo.
Article I-41. Specific provisions relating to the common security and defence policyI-41-a artikolo: Apartaj dispozicioj koncernantaj la komunan sekurecan kaj defendan politikojn
(1) The common security and defence policy shall be an integral part of the common foreign and security policy. It shall provide the Union with an operational capacity drawing on civil and military assets. The Union may use them on missions outside the Union for peace-keeping, conflict prevention and strengthening international security in accordance with the principles of the United Nations Charter. The performance of these tasks shall be undertaken using capabilities provided by the Member States.(1) La komuna sekureca kaj defenda politikoj estas nedisigeblaj partoj de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj. Tiuj ĉi politikoj, apogantaj sin sur civilaj kaj armeaj rimedoj, garantias operaciajn kapablojn por la Unio. La Unio povas uzi tiujn ĉi rimedojn por misioj eksteruniaj, packonservaj, konfliktopreventaj kaj fortigantaj la internacian sekurecon, konforme al principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. La plenumo de ĉi tiuj taskoj baziĝas sur kapabloj disponigitaj fare de la membroŝtatoj.
(2) The common security and defence policy shall include the progressive framing of a common Union defence policy. This will lead to a common defence, when the European Council, acting unanimously, so decides. It shall in that case recommend to the Member States the adoption of such a decision in accordance with their respective constitutional requirements.(2) La komuna sekureca kaj defenda politikoj enhavas laŭgradan elformon de komuna unia defenda politiko. Tio, se la Eŭropa Konsilio decidas tiel unuanime, kondukas al komuna defendo. En tiu ĉi okazo la Eŭropa Konsilio rekomendas al la membroŝtatoj alprenon de tia decido, konforme al iliaj konstituciaj postuloj.
The policy of the Union in accordance with this Article shall not prejudice the specific character of the security and defence policy of certain Member States, it shall respect the obligations of certain Member States, which see their common defence realised in the North Atlantic Treaty Organisation, under the North Atlantic Treaty, and be compatible with the common security and defence policy established within that framework.La politiko de la Unio laŭ tiu ĉi artikolo ne tuŝas la individuan karakteron de sekureca kaj defenda politikoj de la unuopaj membroŝtatoj, respektas la devontigojn – surbaze de la Nord-Atlantika Traktato – de tiuj membroŝtatoj, kiuj vidas realigita sian komunan defendon en Organizaĵo de Nord-Atlantika Traktato, kaj ĝi estas akordigebla kun la komuna sekureca kaj defenda politikoj difinitaj en ties kadro.
(3) Member States shall make civilian and military capabilities available to the Union for the implementation of the common security and defence policy, to contribute to the objectives defined by the Council. Those Member States which together establish multinational forces may also make them available to the common security and defence policy.(3) La membroŝtatoj – kiel kontribuon al realigo de celoj difinitaj fare de la Konsilio al efektivigo de la komuna sekureca kaj defenda politikoj – disponigas civilajn kaj armeajn rimedojn al la Unio. Tiuj membroŝtatoj, kiuj komune starigas plurnaciajn fortojn, ankaŭ tiujn fortojn povas disponigi al la komuna sekureca kaj defenda politikoj.
Member States shall undertake progressively to improve their military capabilities. An Agency in the field of defence capabilities development, research, acquisition and armaments (European Defence Agency) shall be established to identify operational requirements, to promote measures to satisfy those requirements, to contribute to identifying and, where appropriate, implementing any measure needed to strengthen the industrial and technological base of the defence sector, to participate in defining a European capabilities and armaments policy, and to assist the Council in evaluating the improvement of military capabilities.La membroŝtatoj prenas sur sin, ke ili laŭgrade plibonigos siajn armeajn kapablojn. Realiĝos agentejo okupiĝanta pri defendaj-kapabloevoluigaj, esploraj, akiraj kaj armilaraj aferoj (Eŭropa Defenda Agentejo), kies tasko estas konstato de la operaciaj pretendoj, subteno de disponoj servantaj la kontentigon de tiuj ĉi pretendoj, kaj kiu kontribuas al difino – kaj en konkreta okazo – al plenumo de agoj necesaj por fortigi la industrian kaj teknologian bazojn de la defenda sektoro, ĝi partoprenas en difino de eŭropa armilara kaj kapabloevoluiga politikoj, kaj helpas la Konsilion en taksado de plibonigo de la militaj kapabloj.
(4) European decisions relating to the common security and defence policy, including those initiating a mission as referred to in this Article, shall be adopted by the Council acting unanimously on a proposal from the Union Minister for Foreign Affairs or an initiative from a Member State. The Union Minister for Foreign Affairs may propose the use of both national resources and Union instruments, together with the Commission where appropriate.(4) La Konsilio alprenas unuanime la eŭropajn decidojn celantajn al plenumo de komuna sekureca kaj defenda politikoj, inkluzive la eŭropajn decidojn, celantajn al iniciato de misioj, menciitaj en tiu ĉi artikolo, surbaze de propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj aŭ surbaze de iniciato de iu membroŝtato. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, en konkreta okazo komune kun la Komisiono rajtas proponi same la aplikadon de naciaj kaj uniaj rimedoj.
(5) The Council may entrust the execution of a task, within the Union framework, to a group of Member States in order to protect the Union's values and serve its interests. The execution of such a task shall be governed by Article III-310.(5) La Konsilio por defendi la valorojn kaj validigi la interesojn de la Unio rajtas komisii grupon de la membroŝtatoj je plenumo de certaj misioj en kadro de la Unio. Por plenumo de tiaj misioj oni devas apliki la artikolon III-310-an.
(6) Those Member States whose military capabilities fulfil higher criteria and which have made more binding commitments to one another in this area with a view to the most demanding missions shall establish permanent structured cooperation within the Union framework. Such cooperation shall be governed by Article III-312. It shall not affect the provisions of Article III-309.(6) Tiuj membroŝtatoj, kiuj havas armeajn kapablojn kontentigantajn pli altajn pretendojn, kaj kiuj – konsidere al misioj starigantaj la plej altajn postulojn – tiuterene akceptis pli severajn devontigojn, elformas konstantan strukturitan kunagadon en kadro de la Unio. Por tia kunagado oni devas apliki la artikolon III-312-an. Ĝi ne tuŝas la dispoziciojn fiksitajn en artikolo III-309-a.
(7) If a Member State is the victim of armed aggression on its territory, the other Member States shall have towards it an obligation of aid and assistance by all the means in their power, in accordance with Article 51 of the United Nations Charter. This shall not prejudice the specific character of the security and defence policy of certain Member States.(7) Okaze de armita atako kontraŭ la teritorio de iu el la membroŝtatoj, la ceteraj membroŝtatoj devas – konforme al la artikolo 51-a de Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj – doni ĉiaspecan disponeblan helpon kaj apogon al tiu ĉi ŝtato. Tio ne tuŝas la individuan karakteron de la sekureca kaj defenda politikoj de la unuopaj membro-ŝtatoj.
Commitments and cooperation in this area shall be consistent with commitments under the North Atlantic Treaty Organisation, which, for those States which are members of it, remains the foundation of their collective defence and the forum for its implementation.La devontigoj kaj kunlaboroj surprenitaj sur tiuj ĉi kampoj devas harmonii kun devontigoj alprenitaj en la kadro de la Organizaĵo de la Nord-Atlantika Traktato, kiu ankaŭ plue konsistigas por la partoprenantaj ŝtatoj la bazon de la komuna defendo, kaj restas ties efektiviga forumo.
(8) The European Parliament shall be regularly consulted on the main aspects and basic choices of the common security and defence policy. It shall be kept informed of how it evolves.(8) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la pli gravaj aspektoj kaj fundamentaj alternativaj eblecoj de la komuna sekureca kaj defenda politiko, kaj oni devas daŭre informi ĝin pri ties formiĝo.
Article I-42. Specific provisions relating to the area of freedom, security and justiceI-42-a artikolo: Apartaj dispozicioj rilate al areo de libereco, sekureco kaj justo
(1) The Union shall constitute an area of freedom, security and justice:(1) La Unio estigas areon baziĝantan sur validiĝo de la libereco, sekureco kaj justo pere de la sekvantaj rimedoj:

a) by adopting European laws and framework laws intended, where necessary, to approximate laws and regulations of the Member States in the areas referred to in Part III;

a) en okazo se estas necese, alpreno de eŭropa leĝo kaj kadroleĝo, sur kampoj denombritaj en la III-a parto, por proksimigi la leĝajn, dekretajn kaj administraciajn dispoziciojn de la membroŝtatoj;

b) by promoting mutual confidence between the competent authorities of the Member States, in particular on the basis of mutual recognition of judicial and extrajudicial decisions;

b) plifortigo de la reciproka konfido inter la koncernaj instancoj de la membroŝtatoj, precipe surbaze de reciproka agnoskado de tribunalaj kaj ekstertribunalaj decidoj;

c) by operational cooperation between the competent authorities of the Member States, including the police, customs and other services specialising in the prevention and detection of criminal offences.

c) operacia kunagado inter la agosferon havantaj instancoj de la membroŝtatoj, nome inter la membroŝtataj policoj, doganinstancoj kaj ceteraj, fakaj servoj okupiĝantaj pri prevento kaj malkovro de krimagoj.

(2) National Parliaments may, within the framework of the area of freedom, security and justice, participate in the evaluation mechanisms provided for in Article III-260. They shall be involved in the political monitoring of Europol and the evaluation of Eurojust's activities in accordance with Articles III-276 and III-273.(2) En la kadro de areo de validiĝo de la libereco, sekureco kaj justo, la naciaj parlamentoj rajtas partopreni la takso- procedurojn laŭ la artikolo III-260-a. La naciaj parlamentoj partoprenas – en akordo kun la artikoloj III-276-a aŭ III-273-a – en la politika kontrolo de Europol kaj en la taksado de la agado de Eurojust.
(3) Member States shall have a right of initiative in the field of police and judicial cooperation in criminal matters, in accordance with Article III-264.(3) La membroŝtatoj havas rajton de iniciato konforme al la artikolo III-264-a sur kampo de polica kaj justica kunagado konekse kun la punaferoj.
Article I-43. Solidarity clauseI-43-a artikolo: Solidareca klaŭzo
(1) The Union and its Member States shall act jointly in a spirit of solidarity if a Member State is the object of a terrorist attack or the victim of a natural or man-made disaster. The Union shall mobilise all the instruments at its disposal, including the military resources made available by the Member States, to:(1) En okazo se iun membroŝtaton trafas terorisma atako, aŭ se ĝi fariĝas viktimo de naturkatastrofo aŭ katastrofo kaŭzita de homo, la Unio kaj siaj membroŝtatoj agas kolektive, en la spirito de solidareco. La Unio mobilizas ĉiujn disponeblajn rimedojn, inkluzive la armeajn energifontojn disponigitajn fare de la membroŝtatoj, por ke ĝi:

a) – prevent the terrorist threat in the territory of the Member States;

a) – preventu la terorisman minacon sur la teritorio de la membroŝtatoj;

– protect democratic institutions and the civilian population from any terrorist attack;

– protektu la demokratajn instituciojn kaj la civilan loĝantaron de eventuala terorisma atako;

– assist a Member State in its territory, at the request of its political authorities, in the event of a terrorist attack;

– okaze de terorisma atako, por iu membroŝtato, je peto de ĝia politika gvidado, donu helpon sur ties teritorio;

b) assist a Member State in its territory, at the request of its political authorities, in the event of a natural or man-made disaster.

b) – okaze de katastrofo kaŭzita de naturo aŭ de homo, por iu membroŝtato, je peto de ĝia politika gvidado, donu helpon sur ties teritorio.

(2) The detailed arrangements for implementing this Article are set out in Article III-329.(2) La artikolo III-329-a enhavas la detalajn regulojn koncernantajn la efektivigon de tiu ĉi artikolo.