TITLE VI. THE DEMOCRATIC LIFE OF THE UNION

VI-a TITOLO: LA DEMOKRATA FUNKCIADO DE LA UNIO

Article I-45. The principle of democratic equalityI-45-a artikolo: Principo de la demokrata egaleco
In all its activities, the Union shall observe the principle of the equality of its citizens, who shall receive equal attention from its institutions, bodies, offices and agencies.La Unio dum ĉiuj siaj aktivecoj respektas la principon de egaleco inter la civitanoj; la institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio dediĉas al ĉiuj civitanoj la saman atenton.
Article I-46. The principle of representative democracyI-46-a artikolo: Principo de la reprezenta demokratio
(1) The functioning of the Union shall be founded on representative democracy.(1) La funkciado de la Unio baziĝas sur la reprezenta demokratio.
(2) Citizens are directly represented at Union level in the European Parliament.(2) Sur nivelo de la Unio la rekta reprezentado de civitanoj efektiviĝas en la Eŭropa Parlamento.
Member States are represented in the European Council by their Heads of State or Government and in the Council by their governments, themselves democratically accountable either to their national Parliaments, or to their citizens.En la Eŭropa Konsilio la reprezentadon de la membroŝtatoj plenumas siaj ŝtat- aŭ registarestroj, kaj en la Konsilio siaj registaroj, kiuj mem havas demokratan respondecon antaŭ siaj, naciaj parlamentoj aŭ civitanoj.
(3) Every citizen shall have the right to participate in the democratic life of the Union. Decisions shall be taken as openly and as closely as possible to the citizen.(3) Ĉiu civitano havas rajton partopreni en la demokrata vivo de la Unio. Oni devas fari la decidojn kiel eble plej publike kaj sur nivelo kiel eble plej proksima al la civitanoj.
(4) Political parties at European level contribute to forming European political awareness and to expressing the will of citizens of the Union.(4) La eŭropa-nivelaj politikaj partioj kontribuas al elformigo de la eŭropa politika konscio kaj al deklaro de volo de la uniaj civitanoj.
Article I-47. The principle of participatory democracyI-47-a artikolo: Principo de la partoprena demokratio
(1) The institutions shall, by appropriate means, give citizens and representative associations the opportunity to make known and publicly exchange their views in all areas of Union action.(1) La institucioj per konvenaj rimedoj garantias, ke la civitanoj kaj intereso-reprezentaj organizoj povu esprimi opinion pri iu ajn aktiveco de la Unio, kaj povu publike diskuti pri tiuj aktivecoj.
(2) The institutions shall maintain an open, transparent and regular dialogue with representative associations and civil society.(2) La institucioj de la Unio vivtenas malfermitan, travideblan kaj sisteman dialogon kun la intereso-reprezentaj organizoj kaj kun la civila socio.
(3) The Commission shall carry out broad consultations with parties concerned in order to ensure that the Union's actions are coherent and transparent.(3) La Komisiono tenas vastajn, anticipajn konsultadojn kun la koncernaj partneroj, por garantii la koherecon kaj travideblecon de agoj de la Unio.
(4) Not less than one million citizens who are nationals of a significant number of Member States may take the initiative of inviting the Commission, within the framework of its powers, to submit any appropriate proposal on matters where citizens consider that a legal act of the Union is required for the purpose of implementing the Constitution. European laws shall determine the provisions for the procedures and conditions required for such a citizens' initiative, including the minimum number of Member States from which such citizens must come.(4) Almenaŭ unu miliono da uniaj civitanoj, kiuj samtempe estas ŝtatanoj el signifa nombro de membroŝtatoj, povas iniciati, ke la Komisiono – ene de sia agosfero – prezentu konvenan proponon en tiuj aferoj, en kiuj laŭ la konsidero de la civitanoj al efektivigo de la Konstitucio oni devas alpreni unian juran akton. Oni devas fiksi en eŭropa leĝo la dispoziciojn koncernantajn la procedurojn kaj kondiĉojn aplikendajn okaze de ĉi tiu civitana iniciato, inkluzive ankaŭ tion, ke la iniciato devas deveni de civitanoj de minimume kiom da membroŝtatoj.
Article I-48. The social partners and autonomous social dialogueI-48-a artikolo: La sociaj partneroj kaj la aŭtonoma socia dialogo
The Union recognises and promotes the role of the social partners at its level, taking into account the diversity of national systems. It shall facilitate dialogue between the social partners, respecting their autonomy.La Unio konsiderante la diversecon de unuopaj naciaj sistemoj agnoskas kaj subtenas la unia-nivelan taskosurprenon de la sociaj partneroj; kaj respektante ilian sendependecon antaŭenigas la dialogon inter la sociaj partneroj.
The Tripartite Social Summit for Growth and Employment shall contribute to social dialogue.La trilatera socia pintokunveno pri la kresko kaj dungado kontribuas al daŭrigo de socia dialogo.
Article I-49. The European OmbudsmanI-49-a artikolo: La eŭropa mediaciisto
A European Ombudsman elected by the European Parliament shall receive, examine and report on complaints about maladministration in the activities of the Union institutions, bodies, offices or agencies, under the conditions laid down in the Constitution. The European Ombudsman shall be completely independent in the performance of his or her duties.La mediaciisto – elektita fare de la Eŭropa Parlamento ĉe kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio – transprenas la plendojn koncerne la oficajn misuzojn okazantajn dum la aktiveco de la uniaj institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj. Li/ŝi enketas pri la plendoj kaj pretigas raporton pri la rezultoj. Dum plenumo de siaj taskoj la mediaciisto estas absolute sendependa.
Article I-50. Transparency of the proceedings of Union institutions, bodies, offices and agenciesI-50-a artikolo: La travidebleco de laborprocezo de la uniaj institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj
(1) In order to promote good governance and ensure the participation of civil society, the Union institutions, bodies, offices and agencies shall conduct their work as openly as possible.(1) Por antaŭenigi la bonan regadon kaj certigi la partoprenon de la civila socio, la institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio dum siaj laboroj agas respektante la principon de malfermiteco kiel eble plej komplete.
(2) The European Parliament shall meet in public, as shall the Council when considering and voting on a draft legislative act.(2) La kunsidoj de la Eŭropa Parlamento estas publikaj; kaj ankaŭ la kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam oni diskutas aŭ voĉdonas pri propono celanta al leĝdona akto.
(3) Any citizen of the Union, and any natural or legal person residing or having its registered office in a Member State shall have, under the conditions laid down in Part III, a right of access to documents of the Union institutions, bodies, offices and agencies, whatever their medium.(3) Konforme al la kondiĉoj difinitaj en la parto III-a, iu ajn unia civitano kaj iu ajn natura aŭ jura persono havanta loĝlokon, aŭ rezidejon laŭ estiga dokumento en iu membroŝtato, rajtas atingi la dokumentojn de institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio, sendepende de ilia apera formo.
European laws shall lay down the general principles and limits which, on grounds of public or private interest, govern the right of access to such documents.La ĝeneralaj principoj de rajto pri atingo de tiuj ĉi dokumentoj kaj la reguloj determinantaj ties limigojn baziĝantajn sur komunaj aŭ privataj interesoj estas difinitaj en eŭropa leĝo.
(4) Each institution, body, office or agency shall determine in its own rules of procedure specific provisions regarding access to its documents, in accordance with the European laws referred to in paragraph 3.(4) Konforme al la eŭropa leĝo menciita en la alineo (3) ĉiu institucio, organo, oficejo kaj agentejo fiksas en sia statuto la specialajn dispoziciojn koncerne la atingon de siaj dokumentoj.
ArticleI-51. Protection of personal dataI-51-a artikolo: La defendo de la personaj donitaĵoj
(1) Everyone has the right to the protection of personal data concerning him or her.(1) Ĉiu havas rajton pri protekto de personaj donitaĵoj lin/ŝin koncernantaj.
(2) European laws or framework laws shall lay down the rules relating to the protection of individuals with regard to the processing of personal data by Union institutions, bodies, offices and agencies, and by the Member States when carrying out activities which fall within the scope of Union law, and the rules relating to the free movement of such data. Compliance with these rules shall be subject to the control of independent authorities.(2) Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo fiksas la regulojn koncerne la protekton de la naturaj personoj dum la datummanipulado de la personaj donitaĵoj fare de la uniaj institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj, kaj fare de la membroŝtatoj dum siaj agadoj apartenantaj al aplikokampo de la unia juro, tiel same la regulojn rilate al libera fluo de ĉi tiuj donitaĵoj. Sendependaj instancoj kontrolas la respekton de tiuj ĉi reguloj.
Article I-52. Status of churches and non-confessional organisationsI-52-a artikolo: La jura statuso de la eklezioj kaj filozofiaj, nereligiaj organizoj
(1) The Union respects and does not prejudice the status under national law of churches and religious associations or communities in the Member States.(1) La Unio respektas kaj ne ofendas la juran statuson de la eklezioj kaj religiaj organizoj aŭ kolektivoj, kiun ili havas laŭ la nacia juro en la membroŝtatoj.
(2) The Union equally respects the status under national law of philosophical and non-confessional organisations.(2) La Unio tiel same respektas la juran statuson de la filozofiaj, nereligiaj organizoj, laŭ la nacia juro.
(3) Recognising their identity and their specific contribution, the Union shall maintain an open, transparent and regular dialogue with these churches and organisations.(3) Rekonante iliajn identecon kaj specialan kontribuon, la Unio vivtenas rektan, travideblan kaj sisteman dialogon kun tiuj ĉi eklezioj kaj organizoj.