TITLE IX. UNION MEMBERSHIP

IX-a TITOLO: LA UNIA MEMBRECO

Article I-58. Conditions of eligibility and procedure for accession to the UnionI-58-a artikolo: La kondiĉoj de aliĝo al la Unio kaj ties proceduro
(1) The Union shall be open to all European States which respect the values referred to in Article I-2, and are committed to promoting them together.(1) La Unio estas malfermita antaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a kaj estas engaĝiĝintaj al ilia komuna validigo.
(2) Any European State which wishes to become a member of the Union shall address its application to the Council. The European Parliament and national Parliaments shall be notified of this application. The Council shall act unanimously after consulting the Commission and after obtaining the consent of the European Parliament, which shall act by a majority of its component members. The conditions and arrangements for admission shall be the subject of an agreement between the Member States and the candidate State. That agreement shall be subject to ratification by each contracting State, in accordance with its respective constitutional requirements.(2) Iu ajn eŭropa ŝtato, kiu intencas fariĝi membro de la Unio, povas sin turni per ĉi-koncerna petskribo al la Konsilio. Pri la petskribo devas esti informitaj la Eŭropa Parlamento kaj la naciaj parlamentoj. La Konsilio – konsultinte la Komisionon kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento alprenita fare de plimulto de siaj membroj – unuanime decidas. La kondiĉojn kaj detalajn regulojn de la membriĝo ordigas la pakto inter la membroŝtatoj kaj la kandidatŝtato. Tiu ĉi pakto devas esti ratifita de ĉiuj traktantaj ŝtatoj, laŭ siaj konstituciaj postuloj.
Article I-59. Suspension of certain rights resulting from Union membershipI-59-a artikolo: La suspendo de certaj uniaj membrecaj rajtoj
(1) On the reasoned initiative of one third of the Member States or the reasoned initiative of the European Parliament or on a proposal from the Commission, the Council may adopt a European decision determining that there is a clear risk of a serious breach by a Member State of the values referred to in Article I-2. The Council shall act by a majority of four fifths of its members after obtaining the consent of the European Parliament.(1) Surbaze de konvene motivita propono de unu triono de la membroŝtatoj aŭ de konvene motivita iniciato de la Eŭropa Parlamento aŭ de propono de la Komisiono, la Konsilio povas konstati en eŭropa decido, ke ekzistas unusenca danĝero, ke iu membroŝtato grave ofendas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a. La Konsilio decidas – post konsento de la Eŭropa Parlamento – per kvar kvinona plimulto de siaj membroj.
Before making such a determination, the Council shall hear the Member State in question and, acting in accordance with the same procedure, may address recommendations to that State.Antaŭ ol konstati tion, la Konsilio aŭskultas la koncernan membroŝtaton, kaj por ĝi – konforme al la sama proceduro – rajtas fari proponojn.
The Council shall regularly verify that the grounds on which such a determination was made continue to apply.La Konsilio sisteme kontrolas, ĉu tiuj kialoj plu ekzistas, surbaze de kiuj estis farita tia konstato.
(2) The European Council, on the initiative of one third of the Member States or on a proposal from the Commission, may adopt a European decision determining the existence of a serious and persistent breach by a Member State of the values mentioned in Article I-2, after inviting the Member State in question to submit its observations. The European Council shall act unanimously after obtaining the consent of the European Parliament.(2) La Eŭropa Konsilio petinte la koncernan ŝtaton prezenti siajn rimarkojn – surbaze de iniciato de unu triono de la membroŝtatoj aŭ de propono de la Komisiono – povas konstati en eŭropa decido, ke la membroŝtato grave kaj daŭre ofendas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a. La Eŭropa Konsilio post konsento de la Eŭropa Parlamento decidas unuanime.
(3) Where a determination under paragraph 2 has been made, the Council, acting by a qualified majority, may adopt a European decision suspending certain of the rights deriving from the application of the Constitution to the Member State in question, including the voting rights of the member of the Council representing that State. The Council shall take into account the possible consequences of such a suspension for the rights and obligations of natural and legal persons.(3) Okaze de la konstato laŭ la alineo (2) la Konsilio en eŭropa decido alprenita per kvalifikita plimulto povas suspendi certajn rajtojn de la koncerna membroŝtato devenantajn el apliko de la Konstitucio, inter ili la voĉdonrajton de la reprezentanto de tiu ĉi membroŝtato en la Konsilio. Ĉi-kaze la Konsilio konsideras la eblajn konsekvencojn de tia suspendo tuŝantajn la rajtojn kaj devojn de la naturaj kaj juraj personoj.
In any case, that State shall continue to be bound by its obligations under the Constitution.La konstituciaj devontigoj de la koncerna ŝtato en ĉiu okazo ankaŭ plu devigas tiun ĉi ŝtaton.
(4) The Council, acting by a qualified majority, may adopt a European decision varying or revoking measures adopted under paragraph 3 in response to changes in the situation which led to their being imposed.(4) La Konsilio povas krei per kvalifikita plimulto eŭropan decidon pri ŝanĝo aŭ retiro de la disponoj alprenitaj surbaze de la alineo (3), se ŝanĝiĝis la cirkonstancoj kondukantaj al ilia preskribo.
(5) For the purposes of this Article, the member of the European Council or of the Council representing the Member State in question shall not take part in the vote and the Member State in question shall not be counted in the calculation of the one third or four fifths of Member States referred to in paragraphs 1 and 2. Abstentions by members present in person or represented shall not prevent the adoption of European decisions referred to in paragraph 2.(5) Aplikante tiun ĉi artikolon la membro de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio reprezentanta la koncernan membroŝtaton ne partoprenas la voĉdonon, oni ne povas konsideri la koncernan membroŝtaton ĉe kalkulo de triono, aŭ de kvar kvinonoj de la membroŝtatoj laŭ alineoj (1) aŭ (2). La sindeteno de la persone ĉeestantaj aŭ reprezentitaj membroj ne estas obstaklo de alpreno de eŭropaj decidoj menciitaj en la alineo (2).
For the adoption of the European decisions referred to in paragraphs 3 and 4, a qualified majority shall be defined as at least 72% of the members of the Council, representing the participating Member States, comprising at least 65% of the population of these States.Ĉe alpreno de eŭropaj decidoj menciitaj en alineoj (3) kaj (4) por la kvalifikita plimulto estas bezonataj 72 % de voĉoj de konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi ŝtatoj.
Where, following a decision to suspend voting rights adopted pursuant to paragraph 3, the Council acts by a qualified majority on the basis of a provision of the Constitution, that qualified majority shall be defined as in the second subparagraph, or, where the Council acts on a proposal from the Commission or from the Union Minister for Foreign Affairs, as at least 55% of the members of the Council representing the participating Member States, comprising at least 65% of the population of these States. In the latter case, a blocking minority must include at least the minimum number of Council members representing more than 35% of the population of the participating Member States, plus one member, failing which the qualified majority shall be deemed attained.Se sekve de alpreno de la decido pri suspendo de voĉdonrajto laŭ alineo (3) la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto surbaze de iu dispozicio de la Konstitucio, la difino de la kvalifikita plimulto egalas al tio fiksita en la dua subalineo, aŭ se la Konsilio decidas laŭ propono de la Komisiono aŭ de ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, por la kvalifikita plimulto estas bezonataj almenaŭ 55 % de la voĉoj de la konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi ŝtatoj. En la lasta okazo la blokanta malplimulto devas konsisti el membroj de la Konsilio reprezentantaj pli ol 35 %-n de loĝantaro de la membroŝtatoj partoprenantaj la voĉdonon plus unu membro; manke de tio oni devas konstati kvalifikitan plimulton.
(6) For the purposes of this Article, the European Parliament shall act by a two-thirds majority of the votes cast, representing the majority of its component members.(6) Ĉe apliko de tiu ĉi artikolo la Eŭropa Parlamento decidas per du triona plimulto de la donitaj voĉoj samtempe reprezentantaj la plimulton de siaj membroj.
Article I-60. Voluntary withdrawal from the UnionI-60-a artikolo: Memvola eksiĝo el la Unio
(1) Any Member State may decide to withdraw from the Union in accordance with its own constitutional requirements.(1) Konforme al siaj konstituciaj postuloj iu ajn membroŝtato rajtas decidi, ke ĝi eksiĝas el la Eŭropa Unio.
(2) A Member State which decides to withdraw shall notify the European Council of its intention. In the light of the guidelines provided by the European Council, the Union shall negotiate and conclude an agreement with that State, setting out the arrangements for its withdrawal, taking account of the framework for its future relationship with the Union. That agreement shall be negotiated in accordance with Article III-325(3). It shall be concluded by the Council, acting by a qualified majority, after obtaining the consent of the European Parliament.(2) La membroŝtato decidanta eksiĝi deklaras sian intencon al la Eŭropa Konsilio. Surbaze de la gvidlinioj donitaj de la Eŭropa Konsilio, kun tiu ĉi ŝtato la Unio daŭrigas traktadojn kaj faras interkonsenton, en kiu ili determinas la detalajn regulojn de la eksiĝo de la koncerna ŝtato konsidere ĝiajn estontajn rilatojn al la Unio. Ĉi tiun interkonsenton oni devas pritrakti konvene al la alineo (3) de la artikolo III-325-a. La interkonsenton ligas la Konsilio nome de la Unio, procedurante per kvalifikita plimulto kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento.
(3) The Constitution shall cease to apply to the State in question from the date of entry into force of the withdrawal agreement or, failing that, two years after the notification referred to in paragraph 2, unless the European Council, in agreement with the Member State concerned, unanimously decides to extend this period.(3) Ekde la validiĝo de la interkonsento pri la eksiĝo, aŭ manke de tio du jarojn post la deklaro menciita en la alineo (2) tiu ĉi Konstitucio ne estas plu aplikebla al la koncerna ŝtato, escepte se la Eŭropa Konsilio interkonsente kun la koncerna membroŝtato unuanime decidas pri la plilongigo de tiu ĉi limdato.
(4) For the purposes of paragraphs 2 and 3, the member of the European Council or of the Council representing the withdrawing Member State shall not participate in the discussions of the European Council or Council or in European decisions concerning it.(4) En apliko de alineoj (2) kaj (3) la membro de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio reprezentanta la eksiĝantan membroŝtaton ne partoprenas la diskutojn de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio kaj la kreadon de la eŭropaj decidoj koncernantaj tiun ĉi ŝtaton.
A qualified majority shall be defined as at least 72% of the members of the Council, representing the participating Member States, comprising at least 65% of the population of these States.Por la kvalifikita plimulto estas bezonataj almenaŭ 72 % de voĉoj de konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi ŝtatoj.
(5) If a State which has withdrawn from the Union asks to rejoin, its request shall be subject to the procedure referred to in Article I-58.(4) Se tiu ŝtato, kiu pli frue eksiĝis el la Unio, poste denove petas sian membriĝon, al la petskribo oni devas apliki la proceduron difinitan en la artikolo I-58-a.