TITLE I. DIGNITY | I-a TITOLO: DIGNO |
Article II-61. Human dignity | II-61-a artikolo: Homa digno |
Human dignity is inviolable. It must be respected and protected. | La homa digno estas netuŝebla. Ĝi estas respektenda kaj protektenda. |
Article II-62. Right to life | II-62-a artikolo: Rajto pri la vivo |
(1) Everyone has the right to life. | (1) Ĉiu homo havas rajton pri la vivo. |
(2) No one shall be condemned to the death penalty, or executed. | (2) Neniu povas esti kondamnita al morto aŭ ekzekutita. |
Article II-63. Right to the integrity of the person | II-63-a artikolo: Rajto pri la persona nedifektebleco |
(1) Everyone has the right to respect for his or her physical and mental integrity. | (1) Ĉiu havas rajton pri la korpa kaj spirita nedifektebleco. |
(2) In the fields of medicine and biology, the following must be respected in particular: | (2) En la kampoj de medicino kaj biologio precipe la sekvaj estas respektendaj: |
a) the free and informed consent of the person concerned, according to the procedures laid down by law; | a) la netrudita kaj informita konsento de la koncerna persono, laŭ la procedoj preskribitaj en la leĝo, |
b) the prohibition of eugenic practices, in particular those aiming at the selection of persons; | b) la malpermeso de eŭgenikaj praktikoj, precipe tiuj celantaj la selekton de personoj, |
c) the prohibition on making the human body and its parts as such a source of financial gain; | c) la malpermeso de profitcela aplikado de la homa korpo kaj ĝiaj partoj, |
d) the prohibition of the reproductive cloning of human beings. | d) la malpermeso de la reprodukta klonado de homaj estaĵoj. |
Article II-64. Prohibition of torture and inhuman or degrading treatment or punishment | II-64-a artikolo: Malpermeso de torturo kaj malhumana aŭ humiliga traktado kaj puno |
No one shall be subjected to torture or to inhuman or degrading treatment or punishment. | Neniu suferu torturon, malhumanan aŭ humiligan traktadon aŭ punon. |
Article II-65. Prohibition of slavery and forced labour | II-65-a artikolo: Malpermeso de la sklaveco kaj punlaboro |
(1) No one shall be held in slavery or servitude. | (1) Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servisteco. |
(2) No one shall be required to perform forced or compulsory labour. | (2) Neniu devu fari punlaboron aŭ devigan laboron. |
(3) Trafficking in human beings is prohibited. | (3) Komercado per homaj estaĵoj estas malpermesata. |