TITLE III. EQUALITY

III-a TITOLO: EGALECO

Article II-80. Equality before the law II-80-a artikolo: Egaleco antaŭ la leĝo
Everyone is equal before the law.Ĉiu estas egala antaŭ la leĝo.
Article II-81. Non-discriminationII-81-a artikolo: Malpermeso de la diskriminacio
(1) Any discrimination based on any ground such as sex, race, colour, ethnic or social origin, genetic features, language, religion or belief, political or any other opinion, membership of a national minority, property, birth, disability, age or sexual orientation shall be prohibited.(1) Ĉiu diskriminacio, tiel precipe la diskriminacio surbaze de sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetika eco, lingvo, religio aŭ konvinko, politika aŭ alia opinio, aparteno al nacia malplimulto, proprietaĵo, naskiĝo, handikapiteco, aĝo aŭ seksa orientiĝo estas malpermesita.
(2) Within the scope of application of the Constitution and without prejudice to any of its specific provisions, any discrimination on grounds of nationality shall be prohibited.(2) En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la specialaj dispozicioj fiksitaj en ĝi, ĉiu diskriminacio surbaze de ŝtataneco estas malpermesita.
Article II-82. Cultural, religious and linguistic diversityII-82-a artikolo: Kultura, religia kaj lingva diverseco
The Union shall respect cultural, religious and linguistic diversity.La Unio respektas la kulturan, religian kaj lingvan diversecon.
Article II-83. Equality between women and menII-83-a artikolo: Egaleco inter viroj kaj virinoj
Equality between women and men must be ensured in all areas, including employment, work and pay.Oni devas garantii la egalecon inter viroj kaj virinoj sur ĉiu kampo, tiel ankaŭ sur la kampoj de la dungado, laborplenumo kaj salajro.
The principle of equality shall not prevent the maintenance or adoption of measures providing for specific advantages in favour of the under-represented sex.La principo de la egaleco ne obstaklas la kreadon kaj konservadon de dispozicioj garantiantaj specialajn avantaĝojn por la sekso reprezentita en pli malalta proporcio.
Article II-84. The rights of the childII-84-a artikolo: Rajtoj de infanoj
(1) Children shall have the right to such protection and care as is necessary for their well-being. They may express their views freely. Such views shall be taken into consideration on matters which concern them in accordance with their age and maturity.(1) La infanoj havas rajton pri la protekto kaj prizorgado, bezonataj al ilia bonstato. La infanoj rajtas libere esprimi sian opinion. Ilia opinio devas esti konsiderata en aferoj ilin koncernantaj, konvene al ilia aĝo kaj matureco.
(2) In all actions relating to children, whether taken by public authorities or private institutions, the child's best interests must be a primary consideration.(2) En la agado de instancoj kaj privataj institucioj konekse kun infanoj la primara vidpunkto devas esti la intereso de la infanoj, super ĉio alia.
(3) Every child shall have the right to maintain on a regular basis a personal relationship and direct contact with both his or her parents, unless that is contrary to his or her interests.(3) Ĉiu infano havas rajton daŭrigi regulan, personan kaj rektan rilaton kun ambaŭ siaj gepatroj, escepte se ĝi kontraŭas liajn/ŝiajn interesojn.
Article II-85. The rights of the elderlyII-85-a artikolo: Rajtoj de maljunuloj
The Union recognises and respects the rights of the elderly to lead a life of dignity and independence and to participate in social and cultural life.La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la maljunuloj pri digna kaj memstara vivo, kaj pri partopreno en la socia kaj kultura vivoj.
Article II-86. Integration of persons with disabilitiesII-86-a artikolo: Integriĝo de la handikapuloj
The Union recognises and respects the right of persons with disabilities to benefit from measures designed to ensure their independence, social and occupational integration and participation in the life of the community.La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la handikapuloj, ke oni kreu por ili tiajn disponojn, kies celo estas la garantio de ilia memstareco, socia kaj okupa integriĝo kaj partopreno en la komunuma vivo.