TITLE IV. SOLIDARITY | IV-a TITOLO: SOLIDARECO |
Article II-87. Workers' right to information and consultation within the undertaking | II-87-a artikolo: Rajto de laborprenantoj pri la informado kaj konsultado ĉe la entrepreno |
Workers or their representatives must, at the appropriate levels, be guaranteed information and consultation in good time in the cases and under the conditions provided for by Union law and national laws and practices. | Por laborprenantoj aŭ siaj reprezentantoj oni devas garantii la informadon kaj konsultadon sur konvena nivelo kaj en deca tempo, en la kazoj kaj kun kondiĉoj difinitaj en la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj. |
Article II-88. Right of collective bargaining and action | II-88-a artikolo: Rajto pri kolektiva traktado kaj ago |
Workers and employers, or their respective organisations, have, in accordance with Union law and national laws and practices, the right to negotiate and conclude collective agreements at the appropriate levels and, in cases of conflicts of interest, to take collective action to defend their interests, including strike action. | Konforme al la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj, la laborprenantoj, labordonantoj, respektive iliaj organizoj havas rajton daŭrigi kolektivajn traktadojn sur konvena nivelo kaj ligi kolektivajn kontraktojn, krome okaze de interpuŝiĝo de interesoj por defendi siajn interesojn agi komune, inkluzive ankaŭ la strikon. |
Article II-89. Right of access to placement services | II-89-a artikolo: Rajto pri uzado de dungoficejaj servoj |
Everyone has the right of access to a free placement service. | Ĉiu havas rajton pri uzado de senpagaj servoj de laborpera agentejo. |
Article II-90. Protection in the event of unjustified dismissal | II-90-a artikolo: Protekto kontraŭ senmotiva maldungo |
Every worker has the right to protection against unjustified dismissal, in accordance with Union law and national laws and practices. | En akordo kun la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj ĉiu laborprenanto havas rajton pri la protekto kontraŭ senmotiva maldungo. |
Article II-91. Fair and just working conditions | II-91-a artikolo: Honestaj kaj justaj laborkondiĉoj |
(1) Every worker has the right to working conditions which respect his or her health, safety and dignity. | (1) Ĉiu laborprenanto havas rajton pri laborkondiĉoj respektantaj sian sanon, sekurecon kaj dignon. |
(2) Every worker has the right to limitation of maximum working hours, to daily and weekly rest periods and to an annual period of paid leave. | (2) Ĉiu laborprenanto havas rajton pri la restrikto de la supra limo de labortempo, pri la ĉiutaga kaj ĉiusemajna ripoztempo, kaj pri la ĉiujara pagata ferio. |
Article II-92. Prohibition of child labour and protection of young people at work | II-92-a artikolo: Malpermeso de la infanlaboro kaj la laboreja protekto de la gejunuloj |
The employment of children is prohibited. The minimum age of admission to employment may not be lower than the minimum school-leaving age, without prejudice to such rules as may be more favourable to young people and except for limited derogations. | La dungado de infanoj estas malpermesata. La malsupra aĝlimo de la dungado – sen ofendo de reguloj pli favoraj por la gejunuloj kaj kun limigitaj esceptoj – ne povas esti pli malalta ol la supra limo de la lernejana aĝo. |
Young people admitted to work must have working conditions appropriate to their age and be protected against economic exploitation and any work likely to harm their safety, health or physical, mental, moral or social development or to interfere with their education. | Oni devas garantii por la junaj laborprenantoj laborkondiĉojn konvenajn al ilia aĝo, protekti ilin kontraŭ la ekonomia ekspluatado kaj de ĉiu laboro, kiu povas ofendi ilian sekurecon, sanon, fizikan, spiritan, moralan, socialan evoluon, aŭ povas konflikti kun ilia edukado, instruado. |
Article II-93. Family and professional life | II-93-a artikolo: Familio kaj laboro |
(1) The family shall enjoy legal, economic and social protection. | (1) La familio ĝuas juran, ekonomian kaj socialan protektojn. |
(2) To reconcile family and professional life, everyone shall have the right to protection from dismissal for a reason connected with maternity and the right to paid maternity leave and to parental leave following the birth or adoption of a child. | (2) Por konformigi la familion kaj la profesian laboron ĉiu havas rajton pri protekto kontraŭ maldungo lige al patrineco, kaj ĉiu rajtas pri pagata akuŝa kaj gepatra ferio post nasko aŭ adoptado de infano. |
Article II-94. Social security and social assistance | II-94-a artikolo: Sociala sekureco kaj sociala helpo |
(1) The Union recognises and respects the entitlement to social security benefits and social services providing protection in cases such as maternity, illness, industrial accidents, dependency or old age, and in the case of loss of employment, in accordance with the rules laid down by Union law and national laws and practices. | (1) Konforme al la reguloj determinitaj fare de la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj, la Unio agnoskas kaj respektas la rajtigitecon pri la socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj priservadoj, kiuj donas ŝirmon okaze de patrineco, malsano, laborloka akcidento, bezono al prizorgado aŭ maljuna aĝo, krome okaze de perdo de laborloko. |
(2) Everyone residing and moving legally within the European Union is entitled to social security benefits and social advantages in accordance with Union law and national laws and practices. | (2) Konforme al la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj praktikoj, ĉiu persono laŭleĝe havanta loĝlokon ene de la Eŭropa Unio, kaj laŭleĝe ŝanĝanta sian restadlokon, rajtas pri socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj favoraĵoj. |
(3) In order to combat social exclusion and poverty, the Union recognises and respects the right to social and housing assistance so as to ensure a decent existence for all those who lack sufficient resources, in accordance with the rules laid down by Union law and national laws and practices. | (3) En akordo kun la reguloj de la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj praktikoj, por forigi la socialan ekskludon kaj malriĉecon, la Unio agnoskas kaj respektas la rajton pri sociala kaj loĝeja subtenoj celantaj la honestan ekzistadon okaze de ĉiuj, kiuj ne havas kontentigajn financajn rimedojn por ties realigo. |
Article II-95. Health care | II-95-a artikolo: Sanprotektado |
Everyone has the right of access to preventive health care and the right to benefit from medical treatment under the conditions established by national laws and practices. A high level of human health protection shall be ensured in the definition and implementation of all Union policies and activities. | Ĉiu havas rajton pri uzado de preventa sanitara prizorgado, kaj pri kuracado, laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la naciaj juraj normoj kaj praktikoj. Dum la determinado kaj plenumo de ĉiuj uniaj politikoj kaj agoj oni devas garantii la altan nivelon de la homa sanprotektado. |
Article II-96. Access to services of general economic interest | II-96-a artikolo: Aliro al priservadoj de ĝenerala ekonomia intereso |
The Union recognises and respects access to services of general economic interest as provided for in national laws and practices, in accordance with the Constitution, in order to promote the social and territorial cohesion of the Union. | La Unio agnoskas kaj respektas la aliron al priservadoj de ĝenerala ekonomia intereso por antaŭenigo de la sociala kaj teritoria kohereco de la Unio laŭ la naciaj juraj normoj kaj praktikoj kaj en akordo kun la Konstitucio. |
Article II-97. Environmental protection | II-97-a artikolo: Medioprotektado |
A high level of environmental protection and the improvement of the quality of the environment must be integrated into the policies of the Union and ensured in accordance with the principle of sustainable development. | Oni devas integri la altnivelan medioprotektadon kaj la plibonigon de kvalito de la medio en la uniajn politikojn, kaj oni devas garantii ilian realiĝon en akordo kun la principo de la daŭrigebla disvolvo. |
Article II-98. Consumer protection | II-98-a artikolo: Protekto de konsumantoj |
Union policies shall ensure a high level of consumer protection. | Oni devas garantii en la politikoj de la Unio la altan nivelon de la protekto de konsumantoj. |