Declaration of the Institute of Linguistics of the Hungarian Academy of Sciences about Esperanto as a living language

Deklaro de la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio pri Esperanto, kiel vivanta lingvo

The Director of the Institute of Linguistics of the Hungarian Academy of Sciences received on 5 January 2004 a letter from the Director of Division of the Ministry of Education, dated 15 December 2003, asking for a statement. The letter asked whether in the opinion of the Institute of Linguistics Esperanto is a living language.Al la direktoro de Lingvoscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio la 5-an de januaro 2004 alvenis la letero de la ĉefsekciestro de Ministerio pri Publika Instruado skribita la 15-an de decembro 2003, en kiu estis petita deklaro pri starpunkto de la Instituto. La esenco de la demando estas: ĉu Esperanto estas vivanta lingvo laŭ la prijuĝo de la Lingvoscienca Instituto.
On 6 January 2004 the following reply was sent on behalf of the Institute of Linguistics by the Deputy Director:La vicdirektoro, kiel reprezentanto de la Lingvoscienca Instituto, respondis la demandon la 6-an de januaro 2004:
”The consensus of the leading scientists of the Institute of Linguistics of the Hungarian Academy of Sciences is that Esperanto belongs to the category of living foreign languages. Moreover, according to a more precise description and classification taking into account the present state and the history of the Esperanto language, Esperanto is a highly normalized, strongly socialized, non-ethnic, living language, which performs every possible function in a secondary language community, and at the same time functions also as a bridging language.”„La gvidaj kunlaborantoj de la Lingvoscienca Instituto de HScA havas la unuaniman opinion, ke Esperanto apartenas al la kategorio de vivaj fremdaj lingvoj. Krome, laŭ pli akurata priskribo kaj klasifiko, kiu konsideras la nunan staton kaj historion de la lingvo Esperanto, Esperanto estas altgrade normigita, forte socialiĝinta, ne etna, vivanta lingvo, kiu en sekundara lingva komunumo plenumas ĉiun lingvan funkcion, kaj samtempe ĝi funkcias ankaŭ kiel pera lingvo.”
”The above – one can read in the next paragraph – reflects the scientific standpoint of our Institute. As a research institute we have no competence as an authority. For this reason it is up to the Ministry of Education and the Accrediting Board for Language Examinations to draw the conclusions concerning qualification requirements.”Kiel estas legebla en la sekva alineo: – „La supre menciitaj respegulas la sciencan starpunkton de nia instituto. Kiel esplorinstituto, nature ni ne disponas pri aŭtoritata agosfero, tial konkludi pri la kvalifikaj postuloj estas tasko de la Ministerio pri Publika Instruado kaj la Akredita Korporacio pri la Lingvoekzamenoj.”
Date closing the textLa tekstoferma dato estas
Budapest, 6 January 2004Budapeŝto, la 6-an de januaro, 2004