Antaŭparolo

La kara leganto tenas en siaj manoj la hungaran-esperantan tradukon de la definitiva teksto de la TRAKTATO PRI ESTIGO DE EŬROPA KONSTITUCIO subskribita en Romo, la 29-an de oktobro 2004.

Kiam oni verkas ĉi tiujn liniojn, la Eŭropa Unio havas dudek unu (21) oficialajn lingvojn, sed praktike la Eŭropa Komisiono uzas nur tri laborajn lingvojn: la anglan, francan kaj germanan. Pli kaj pli klare la lingvo angla fariĝas la sola laborlingvo. Tio signifas, ke ĉiu alia lingvo de la Unio (kontraste al la bazaj principoj de la Konstitucia Traktato) laŭgrade ricevas rolon duaklasan.

La privilegiita rolo de la angla lingvo klare montras, ke aktuale la Eŭropa Unio ne havas tian, por ĉiuj nacioj akcepteblan pontolingvon, kiu ebligus la lingvan egalrajtecon, kiu estus por ĉiuj uniaj civitanoj facile, dum mallonga tempo kaj ekonomie ellernebla, kaj kiu ĉi-maniere certigus, ke ankaŭ la pli malgrandaj lingvoj povas gardi sian signifon. La naciaj lingvoj povas daŭre konserviĝi nur per ĝenerala aplikado de tia pontolingvo, malantaŭ kiu ne staras armea, ekonomia kaj politika potencoj. La ekspansio de la Romia Imperio kvazaŭ neniigis signifan parton de la originaj eŭropaj lingvoj. La latina lingvo (el kiu dum jarcentoj elformiĝis la novlatinaj lingvoj) en la mezepoko provizore garantiis certan, lingvan egalrajtecon en la religia, kultura kaj scienca vivoj.

En nia tempo UNESKO rekomendas la uzadon de tri lingvoj por ĉiu homo. Tiuj ĉi lingvoj estas la gepatra lingvo (kiu povas esti la lingvo de iu ajn malgranda nacia minoritato), la loka kontaktlingvo (ĝenerale la nacia lingvo) kaj la internacia lingvo. Laŭ nia konvinko por la rolo de interetna lingvo la optimuma pontolingvo estas la internacia planlingvo Esperanto.

„La uzo de kiu ajn nacia lingvo estas maljusta, kaŭzas homajn suferojn kaj kaŭzas perdon de mono flanke de la lernantaj socioj kaj en la longa daŭro perdon de lingvoj kaj de kulturoj.” (Renato Corsetti)

La egalrajtecon kaj konserviĝon de la lingvoj povus garantii nur, se la Eŭropa Unio akceptus neŭtralan, facile ellerneblan, laŭgrade enkondukeblan pontolingvon, kiel peran lingvon inter siaj popoloj.

La lingvo Esperanto, posedanta riĉan literaturon kaj 120-jaran pasintecon, estas alproprigebla dum dekono da tempo bezonata por la ellernado de la disvastiĝintaj grandaj naciaj lingvoj, kaj tiel ankaŭ la kostoj de lingvolernado estas redukteblaj samproporcie. Lernante Esperanton, la infanoj samtempe lernas manieron lerni lingvon; ili spertas sukcestravivaĵon, tiel ili multe pli facile povas alproprigi pluajn lingvojn. La ŝparitaj mono kaj tempo estas uzeblaj por evoluigo de aliaj kapabloj. La konkurenckapablo de popoloj de la Eŭropa Unio povus plifortiĝi.

La komuna pontolingvo povus kontribui al elformiĝo de eŭropa konscio (en akordo kun la nacia kaj regiona identecoj) kaj de reala eŭropa komunumo.

Ni proponas, ke la Eŭropa Unio

– alprenu Esperanton (en speciala, internacia statuso), kiel unu el siaj oficialaj lingvoj;

– sugestu al siaj membroŝtatoj enkondukon de la instruado de Esperanto, kiel unua fremda lingvo en la bazgradaj lernejoj, por evoluigi la kapablon al lingvolernado.

Tiamaniere la Eŭropa Unio realigus historian agon, kaj ene de la tempo de unu generacio ĉiuj ĝiaj civitanoj povus paroli unu kun la alia, sen interpretisto, konservante samtempe siajn lingvojn.

Per la esperantlingva traduko de la Konstitucia Traktato ni volus informi la Esperanto-parolantajn civitanojn de Eŭropo kaj de la tuta mondo pri la valoroj, celoj kaj funkciado de la nun ampleksiĝanta Eŭropa Unio, krome prezenti al la decidofarantoj de la Eŭropa Unio kaj al tiuj de nia propra nacia parlamento la avantaĝojn kaj eblecojn de aplikado de la lingvo Esperanto.

La vorttrezoro de la internacia pontolingvo ebligas, ke ankaŭ tiuj, kiuj neniam okupiĝis pri Esperanto, je unua rigardo povas kompreni signifan parton de la teksto. La angla kaj la esperanta tekstoj estas de alineo al alineo paralele videblaj. La oficiala, angla teksto estis transprenita desur la Interreto.

En la efektivigo kaj reviziado de la esperanta traduko partoprenis D-ro Renato Corsetti, Pálma Csiszár, D-ro Endre Dudich, István Ertl, D-rino Julianna Farkas, Dafydd ap Fergus, D-ro Ottó Haszpra, Imre Hegedűs, Sándor Horváth, István Mészáros, D-ro Lajos Molnár, László Molnár, D-ro Seán Ó Riain, Thierry Salomon, János Sárközi, Péter Tihanyi kaj D-ro Balázs Wacha.

Tradukante ni komparis la esperantlingvan version ankaŭ kun la angla, franca, germana, itala kaj hispana tekstoj. Tiel ni volus doni helpon al realigo de ceteraj, paralelaj, nacilingvaj kaj esperantaj eldonoj.

Pro siaj malegoismaj laboroj meritas dankon la kunlaborintoj, la Eldonejo kaj Presejo Saluton kaj precipe D-ro Endre Dudich por la angla traduko de la Antaŭparolo, Rekomendo, Koncize pri Esperanto kaj Deklaro de la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio pri Esperanto, kiel vivanta lingvo; kaj Stefano Mészáros, kiu perkomputile kunordigis la anglan kaj esperantan tekstojn.

Ni petas la karan leganton, akceptu bonvole kaj foliumu utile nian laboron.

Budapeŝto, la 15-an de oktobro, 2005

D-ro Ludoviko Molnár
Redaktanto