Koncize pri Esperanto

„Tio dependas ankaŭ de ni, ke la estonta Eŭropo estu florĝardeno de la lingvoj kaj ne ties muzeo”. (D-ro József Halász)

Ludoviko Lazaro Zamenhof estis okulkuracisto, kiun profunde ĉagrenis, ke en sia naskiĝurbo Białystok (orienta parto de la nuna Pollando) la poloj, rusoj, germanoj kaj judoj reciproke malamis unu la alian, ke tiu malamo kaŭzis sangajn konfliktojn preskaŭ ĉiutage. Tiam li pensis ke la konflikton parte kaŭzas, ke ili ne komprenas unu la alian, kaj se tiuj ĉi nacioj havus komunan, facile ellerneblan ponto-lingvon, ili povus vivi pace unu apud la alia.

En Varsovio, la 26-an de julio 1887 Zamenhof eldonis 40-paĝan libreton kun titolo „Internacia lingvo”, sub pseŭdonomo Doktoro Esperanto.

En la libreto li prezentis 16 gramatikajn bazregulojn kaj vortareton kun 917 vortradikoj. En pluraj konsideroj li anticipis la pensojn de Ferdinand de Saussure, unu el la fondintoj de la moderna lingvoscienco. Li eliminis la gramatikajn esceptojn, la neregulajn konjugaciojn kaj deklinaciojn, la gramatikajn genrojn. (La alproprigo de tiuj ĉi lastaj faras plej ofte inkubsonĝo la ellernon de la naciaj lingvoj.) La vorttrezoro de Esperanto konsistas el la plej ofte uzataj vortoj de la Hind-Eŭropa lingvofamilio. Per vortkunmetoj kaj per la sistemo de prefiksoj kaj sufiksoj estas kreeblaj nenombreblaj, novaj vortoj. Jam per la unua rigardo oni ekkonas, ke temas pri substantivo, adjektivo, pronomo, prepozicio, numeralo, infinitivo aŭ participo. La simplaj konjugacioj en prezenco, preterito kaj futuro estas ellerneblaj dum kelkaj minutoj. Al unu sono apartenas unu litero, kaj al unu litero apartenas unu sono, do Esperanto estas fonetika lingvo: – ĉion oni devas skribi, kiel ni elparolas. La gramatikaj reguloj estas la plej simplaj, kiaj ili nur povas esti; dum kelkaj semajnoj ilia spontanea uzado estas ellernebla, – poste la lernanto devas riĉigi nur sian vorttrezoron.

Ĉar en Esperanto preskaŭ ĉiuj gramatikaj kategorioj estas troveblaj, kiuj ekzistas en la naciaj lingvoj, per la helpo de Esperanto oni povas ellerni, kiel oni lernu lingvojn.

Tial pluraj homoj pro la efiko de Esperanto komencas ekkoni unu post la alia pli novajn lingvojn, – tiamaniere ili fariĝas lingvistoj, lingvoinstruistoj, interpretistoj…

Laŭ la ĝenerala sperto, por la parol-nivela alproprigo de Esperanto estas bezonataj 200-300 laborhoroj. Por la samnivela ellerno de la unua, fremda, nacia lingvo estas bezonataj 2-3000 laborhoroj. Oni povas facile rekoni, ke la kostoj de la ellerno de Esperanto estas nur 10-20 %-j de tiu de iu ajn fremda, nacia lingvo.

Estas ne hazarde, ke ekde la apero de la unua libreto – dum preskaŭ 120 jaroj – Esperanto tutmonde disvastiĝis, kaj hodiaŭ jam ne ekzistas lando, aŭ iom pli granda urbo, kie ne troviĝus homoj parolantaj Esperanton. Ĝis nun Esperanto disvolviĝis je riĉa, vivanta lingvo, kiu estas uzebla en ĉiuj sferoj de la vivo.

Tamen ni ne prisilentu, ke Esperanto havis kaj havas ankaŭ malamikojn. La lingvon kaj ĝiajn parolantojn kaj Hitler, kaj Stalin persekutis, – antaŭ nelonge Saddam Hussein ekzilis Esperanto-lingvoinstruiston. Hodiaŭ la malamikoj de Esperanto konsistas el tiuj, kiuj timas pro la perdo de siaj lingvaj privilegioj, bone pagataj postenoj akiritaj helpe de la lingvoscio. Ili ne pravas, tamen – el homa vidpunkto – ilia opinio estas komprenebla.

Por la plimulto de homoj kaŭzas nevenkeblan senton de komplekso de malsupereco, se ili devas paroli kun eksterlandano en lia/ŝia gepatra lingvo.

Esperanto garantias la plenan lingvan egalrajtecon.

Per ĝia helpo oni povas ligi amikecon kun homoj vivantaj en iu ajn lando de la mondo, ekkoni la historion kaj kulturon de pluraj landoj. Eminentaj kreaĵoj de la hungara literaturo iĝis konataj en pluraj landoj helpe de siaj esperantlingvaj arttradukaĵoj.

La uzantoj de Esperanto povas korespondi de Albanio ĝis Zimbabvo per la sama lingvo.

Per la helpo de Jarlibro de la Universala Esperanto-Asocio oni povas havi kontakton kun proksimume 2000 delegitoj kaj fakdelegitoj, de kiuj oni senpere povas peti informojn aŭ konsilojn.

La gastigantoj de la “Pasporta Servo” en siaj hejmoj senpage, en 80 landoj akceptas tiujn mondvojaĝantojn, kiuj sin turnas al ili en Esperanto.

Ne estas raraĵo, ke el amikeco de diversnaciaj gejunuloj elformiĝas amo kaj geedzeco helpe de la internacia lingvo.

Esperanto intencas servi la homaron ne anstataŭ la naciaj lingvoj, sed kune kun ili kiel dua lingvo, pruvante ke la babela malbeno estas venkebla. Ĉiu generacio povas ĝin nove kaj denove ellerni, ja al la plimulto de la homaro ĝi estas ne gepatra lingvo, ne apogas ĝin financa, politika aŭ armea potenco, tial Esperanto ne minacas per formorto la naciajn lingvojn. Male, ĝi helpas ankaŭ la evoluon kaj konserviĝon de la malgrandaj lingvoj, la gardon de lingva diverseco de la mondo. „La lingvodefendantoj kaj la esperantistoj estas naturaj aliancanoj unu por la alia.” (Charles Durand)

Esperanto povas esti utila, se iu havas ian hobion, kiu bezonas lingvoscion, internacian kontakton.

La internacia lingvo ĉiam pli ofte helpas ankaŭ la fakan, komercan kaj sciencan laborojn, ja ĉiam pli da profesio havas esperantistajn societojn, revuojn.

La Interreton oni eltrovis kvazaŭ por la esperantistoj. Laŭ certaj opinioj post la angla jam Esperanto okupas la duan lokon en la interreta, internacia korespondado. La temoj de la ekzistantaj korespondaj listoj ampleksas de la ĉiutaga, familia uzado ĝis la teorio de la ĝenerala relativeco. La nombro de la esperantlingvaj hejmpaĝoj jam estas pli ol dekmil. Unu el la interretaj radiostacioj disaŭdigas esperantlingvajn danckantojn ĉiutage 24 horojn.

Oni povas regule aŭskulti esperantlingvajn dissendojn en la brazila, estona, itala, kuba kaj vatikana radioj, Pollando kaj Ĉinio havas ĉiutagajn radioelsendojn.

En la hungaria Tutlanda Fremdlingva Biblioteko funkcias la plej granda, privata, esperanta kolektaĵo de Eŭropo, kolektita de Karlo Fajszi kaj konsistanta el pli ol 20.000 bibliotekaj unuoj.

En Hungario en la plimulto de universitatoj kaj altlernejoj ĉe la priakcepta ekzameno valoras plusajn poentojn la posedo de la Esperanto-lingvoekzameno, kaj oni akceptas ĝin al la faka diplomo. Nuntempe en nia lando en la vicordo de la nombro de ŝtataj lingvoekzamenoj Esperanto okupas la trian lokon.

Se en ĉiu membroŝtato de la Eŭropa Unio la lernejanoj lernus Esperanton, kiel la unuan fremdan lingvon por evoluigi la kapablon al lingvolernado, tiam post la vivdaŭro de unu generacio ĉiu civitano de la Unio povus paroli unu kun la alia sen interpretisto.

La sekvantaj adresoj informas la interesiĝantojn pri pluaj detaloj:

Informa Oficejo de la Hungaria Esperanto-Asocio, „Fondaĵo por la Internacia Lingvo, por Esperanto”: HU-1081 Budapest, Kenyérmező u. 2. Telefon: 333-43-43 Poŝta adreso: HU–1368 Budapest, Pf. 193 E-poŝto: hea.oficejo@eszperanto.hu, Interreto: www.c3.hu/~esperantohea

Budapesta Esperanto-Domo (Kultura Esperanto-Asocio, Junulara Esperanto-Asocio, Fondaĵo Esperanto): HU–1193 Budapest, Leiningen u. 4. Poŝta adreso: HU–1675 Budapest, Pf. 87 Telefono kaj fakso: +(36-1) 282-88-85 E-poŝto: iroda@eszpranto.hu Interreto: www.eszperanto.hu

Humana Eŭropo-Asocio: Poŝta adreso: HU–8901 Zalaegerszeg, Pf. 115 E-poŝto: hesz@pro.hu

Landa Fremdlingva Biblioteko: malfermita de lundo ĝis vendredo: de la 10.00-a ĝis la 20.00-a horo HU–1056 Budapest, Molnár u. 11. Poŝta adreso: HU–1462 Budapest, Pf.: 469 Telefono: +(36-1)318-27-72 E-poŝto: tajekoztato@oik.hu Interreto: http://www.oik.hu

UEA (Universala Esperanto-Asocio): Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam Telefono: +31-10-436-1044 Fakso: +31-10-436-1751 E-poŝto: uea@inter.nl.net Interreto: http://www.uea.org, http://www.esperanto.net (informoj pri Esperanto en 62 lingvoj)

EEU (Eŭropa Esperanto-Unio – Brusela Komunikadcentro) Interreto: http://lingvo.org (informoj pri la lingva egalrajteco en 60 lingvoj)

Hejmpaĝo de tiu ĉi esperantlingva teksto ankaŭ en la angla kaj hungara lingvoj: http://egalite.fw.hu