Deklaro de la Lingvoscienca Instituto
de Hungara Scienca Akademio
pri Esperanto, kiel vivanta lingvo

Al la direktoro de Lingvoscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio la 5-an de januaro 2004 alvenis la letero de la ĉefsekciestro de Ministerio pri Publika Instruado skribita la 15-an de decembro 2003, en kiu estis petita deklaro pri starpunkto de la Instituto. La esenco de la demando estas: ĉu Esperanto estas vivanta lingvo laŭ la prijuĝo de la Lingvoscienca Instituto.

La vicdirektoro, kiel reprezentanto de la Lingvoscienca Instituto, respondis la demandon la 6-an de januaro 2004:

„La gvidaj kunlaborantoj de la Lingvoscienca Instituto de HScA havas la unuaniman opinion, ke Esperanto apartenas al la kategorio de vivaj fremdaj lingvoj. Krome, laŭ pli akurata priskribo kaj klasifiko, kiu konsideras la nunan staton kaj historion de la lingvo Esperanto, Esperanto estas altgrade normigita, forte socialiĝinta, ne etna, vivanta lingvo, kiu en sekundara lingva komunumo plenumas ĉiun lingvan funkcion, kaj samtempe ĝi funkcias ankaŭ kiel pera lingvo.”

Kiel estas legebla en la sekva alineo: – „La supre menciitaj respegulas la sciencan starpunkton de nia instituto. Kiel esplorinstituto, nature ni ne disponas pri aŭtoritata agosfero, tial konkludi pri la kvalifikaj postuloj estas tasko de la Ministerio pri Publika Instruado kaj la Akredita Korporacio pri la Lingvoekzamenoj.”

La tekstoferma dato estas

Budapeŝto, la 6-an de januaro, 2004