Rekomendo

La Hungaria Esperanto-Asocio (HEA), aliĝis al Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) dum la 90-a UK (Universala Kongreso de Esperanto) en Vilno, Litovio (23-31-a de julio 2005).

Ni intencas kiel eble plej efike apogi la agadon de EEU koncerne la eblan, dezirindan rolon de Esperanto en la multlingva Eŭropa Unio. Jena traduko de la Konstitucio de EU montras kaj konvinke pruvas, ke Esperanto taŭgas por solvi la problemon de la nova, brusela Turo de Babelo, ne en iu fora kaj nebula futuro, sed jam nun. Esprimante sinceran dankon al ĉiuj kontribuintoj, en la nomo de la Estraro de HEA mi varme rekomendas ĉi tiun imponan kaj utilan verkon.

Profesoro D-ro Endre Dudich
vicprezidanto de HEA