Traité établissant une Constitution pour l'Europe

Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio

PRÉAMBULE

PREAMBLO

SA MAJESTÉ LE ROI DES BELGES, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE TCHÈQUE, SA MAJESTÉ LA REINE DE DANEMARK, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE FÉDÉRALE D'ALLEMAGNE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE D'ESTONIE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE HELLÉNIQUE, SA MAJESTÉ LE ROI D'ESPAGNE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE FRANÇAISE, LA PRÉSIDENTE D'IRLANDE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE ITALIENNE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE CHYPRE, LA PRÉSIDENTE DE LA RÉPUBLIQUE DE LETTONIE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE LITUANIE, SON ALTESSE ROYALE LE GRAND-DUC DE LUXEMBOURG, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE HONGRIE, LE PRÉSIDENT DE MALTE, SA MAJESTÉ LA REINE DES PAYS-BAS, LE PRÉSIDENT FÉDÉRAL DE LA RÉPUBLIQUE D'AUTRICHE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE POLOGNE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE PORTUGAISE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE SLOVÉNIE, LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE SLOVAQUE, LA PRÉSIDENTE DE LA RÉPUBLIQUE DE FINLANDE, LE GOUVERNEMENT DU ROYAUME DE SUÈDE, SA MAJESTÉ LA REINE DU ROYAUME-UNI DE GRANDE-BRETAGNE ET D'IRLANDE DU NORD,LIA MOŜTO LA REĜO DE LA BELGOJ, LA PREZIDANTO DE LA ĈEĤA RESPUBLIKO, ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE DANLANDO, LA PREZIDANTO DE LA GERMANA FEDERACIA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA ESTONA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA GREKA RESPUBLIKO, LIA MOŜTO LA REĜO DE HISPANUJO, LA PREZIDANTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE IRLANDO, LA PREZIDANTO DE LA ITALA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA KIPRA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE LA LATVA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA LITOVA RESPUBLIKO, LIA REĜA MOŜTO LA GRANDDUKO DE LUKSEMBURGIO, LA PREZIDANTO DE LA HUNGARA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE MALTO, ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE NEDERLANDO, LA FEDERACIA PREZIDANTO DE LA AŬSTRA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA POLA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA PORTUGALA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA SLOVENA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA SLOVAKA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE LA FINNLANDA RESPUBLIKO, LA REGISTARO DE LA SVEDA REĜOLANDO, ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE LA UNUIĜINTA REĜOLANDO DE GRANDA BRITUJO KAJ NORD-IRLANDO,
S'INSPIRANT des héritages culturels, religieux et humanistes de l'Europe, à partir desquels se sont développées les valeurs universelles que constituent les droits inviolables et inaliénables de la personne humaine, ainsi que la liberté, la démocratie, l'égalité et l'État de droit;INSPIRATE de la kultura, religia kaj humanisma tradicio de Eŭropo, el kiu disvolviĝis la netuŝeblaj kaj neforpreneblaj rajtoj de la homo, la libereco, la demokratio, la egaleco kaj la universalaj valoroj de la konstitucia ŝtateco,
CONVAINCUS que l'Europe, désormais réunie au terme d'expériences douloureuses, entend avancer sur la voie de la civilisation, du progrès et de la prospérité, pour le bien de tous ses habitants, y compris les plus fragiles et les plus démunis; qu'elle veut demeurer un continent ouvert à la culture, au savoir et au progrès social; et qu'elle souhaite approfondir le caractère démocratique et transparent de sa vie publique, et œuvrer pour la paix, la justice et la solidarité dans le monde;KONVINKIĜINTE, ke Eŭropo reunuiĝinta post doloraj spertoj deziras – por la bono de ĉiuj siaj loĝantoj, inkluzive la plej malfortajn kaj helpobezonajn – iri ankaŭ estonte la vojon de la civilizo, progreso kaj prospero; ke ĝi volas resti kontinento malferma al la kulturo, scio kaj socia progreso; ke ĝi deziras pliintensigi la demokratan kaj travideblan karakteron de sia publika vivo, kaj tutmonde agadi por la paco, justeco kaj solidareco,
PERSUADÉS que les peuples d'Europe, tout en restant fiers de leur identité et de leur histoire nationale, sont résolus à dépasser leurs anciennes divisions et, unis d'une manière sans cesse plus étroite, à forger leur destin commun;GVIDATE DE LA KONVINKO, ke la popoloj de Eŭropo decidis, restante fieraj pri siaj naciaj identecoj kaj historioj, superi siajn praajn dividiĝojn, kaj – unuiĝinte pli strikte ol iam ajn – ili aspiras elformi komunan destinon,
ASSURÉS que, "Unie dans la diversité", l'Europe leur offre les meilleures chances de poursuivre, dans le respect des droits de chacun et dans la conscience de leurs responsabilités à l'égard des générations futures et de la planète, la grande aventure qui en fait un espace privilégié de l'espérance humaine;KONVINKIĜINTE, ke Eŭropo tiamaniere "unuiĝinta en diverseco" proponas la plej bonan ŝancon al efektivigo de tiu grandioza entrepreno, pro kiu ĉi tiu areo – ĉe respekto de la rajtoj de ĉiuj individuoj kaj konsciante sian respondecon pri la estontaj generacioj kaj pri la futuro de la Tero – fariĝas speciala areo de espero de la homaro,
RÉSOLUS à poursuivre l'œuvre accomplie dans le cadre des traités instituant les Communautés européennes et du traité sur l'Union européenne, en assurant la continuité de l'acquis communautaire;KUN LA DECIDO, ke ili pluevoluigas la rezultojn atingitajn kadre de la traktatoj estigantaj la Eŭropajn Komunumojn kaj de la traktato pri la Eŭropa Unio, samtempe certigante la kontinuecon de la komunumaj atingaĵoj,
RECONNAISSANTS aux membres de la Convention européenne d'avoir élaboré le projet de cette Constitution au nom des citoyens et des États d'Europe,DANKANTE, nome de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo, la membrojn de la Eŭropa Laborgrupo pro la ellaboro de tiu ĉi konstitucio-projekto,
ONT DÉSIGNÉ COMME PLÉNIPOTENTIAIRES:
SA MAJESTÉ LE ROI DES BELGES Guy VERHOFSTADT, Premier Ministre; Karel DE GUCHT Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE TCHÈQUE Stanislav GROSS Premier Ministre, Cyril SVOBODA Ministre des Affaires étrangères; SA MAJESTÉ LA REINE DE DANEMARK Anders Fogh RASMUSSEN Premier Ministre, Per Stig MØLLER Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE FÉDÉRALE D'ALLEMAGNE Gerhard SCHRÖDER Chancelier fédéral, Joseph FISCHER Ministre fédéral des Affaires étrangères et Vice-Chancelier; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE D'ESTONIE Juhan PARTS Premier Ministre, Kristiina OJULAND Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE HELLÉNIQUE Kostas KARAMANLIS Premier Ministre, Petros G. MOLYVIATIS Ministre des Affaires étrangères; SA MAJESTÉ LE ROI D'ESPAGNE José Luis RODRÍGUEZ ZAPATERO Président du gouvernement, Miguel Angel MORATINOS CUYAUBÉ Ministre des Affaires étrangères et de la coopération; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE FRANÇAISE Jacques CHIRAC Président, Jean-Pierre RAFFARIN Premier Ministre, Michel BARNIER Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT D'IRLANDE Bertie AHERN Premier Ministre (Taoiseach), Dermot AHERN Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE ITALIENNE Silvio BERLUSCONI Président du Conseil des ministres, Franco FRATTINI Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE CHYPRE Tassos PAPADOPOULOS Président, George IACOVOU Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE LETTONIE Vaira VĪĶE FREIBERGA Présidente, ?ndulis EMSIS Premier Ministre, Artis PABRIKS Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE LITUANIE Valdas ADAMKUS Président, Algirdas Mykolas BRAZAUSKAS Premier Ministre, Antanas VALIONIS Ministre des Affaires étrangères; SON ALTESSE ROYALE LE GRAND-DUC DE LUXEMBOURG Jean-Claude JUNCKER Premier Ministre, Ministre d'État, Jean ASSELBORN Vice-Premier Ministre,Ministre des Affaires étrangères et de l'Immigration; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE HONGRIE Ferenc GYURCSÁNY Premier Ministre, László KOVÁCS Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE MALTE The Hon Lawrence GONZI Premier Ministre, The Hon Michael FRENDO Ministre des Affaires étrangères; SA MAJESTÉ LA REINE DES PAYS-BAS Dr. J. P. BALKENENDE Premier Ministre, Dr. B. R. BOT Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT FÉDÉRAL DE LA RÉPUBLIQUE D'AUTRICHE Dr. Wolfgang SCHÜSSEL Chancelier fédéral, Dr. Ursula PLASSNIK Ministre fédéral des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE POLOGNE MarekBELKA Premier Ministre, Włodzimierz CIMOSZEWICZ Ministre des Affaires étrangeres; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE PORTUGAISE Pedro Miguel DE SANTANA LOPES Premier Ministre, António Victor MARTINS MONTEIRO Ministre des Affaires étrangères et des Communautés portugaises à l'étranger; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE SLOVÉNIE Anton ROP Président du gouvernement; Ivo VAJGL Ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE SLOVAQUE Mikuláš DZURINDA Premier Ministre, Eduard KUKAN ministre des Affaires étrangères; LE PRÉSIDENT DE LA RÉPUBLIQUE DE FINLANDE Matti VANHANEN Premier Ministre, Erkki TUOMIOJA Ministre des Affaires étrangères; LE GOUVERNEMENT DU ROYAUME DE SUÈDE Göran PERSSON Premier Ministre, Laila FREIVALDS ministres des Affaires étrangères; SA MAJESTÉ LA REINE DU ROYAUME-UNI DE GRANDE BRETAGNE ET D'IRLANDE DU NORD The Rt. Hon Tony BLAIR Premier Ministre, The Rt. Hon Jack STRAW Ministre des Affaires étrangères et du Commonwealth
DELEGIS KIEL SIAJN PLENRAJTIGITOJN:
LIA MOŜTO LA REĜO DE LA BELGOJ, ĉefministron Guy VERHOFSTADT, ministron pri eksteraj aferoj Karel DE GUCHT; LA PREZIDANTO DE LA ĈEĤA RESPUBLIKO, ĉefministron Stanislav GROSS, ministron pri eksteraj aferoj Cyril SVOBODA; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE DANLANDO, ĉefministron Anders Fogh RASMUSSEN, ministron pri eksteraj aferoj Per Stig MØLLER; LA PREZIDANTO DE LA GERMANA FEDERACIA RESPUBLIKO, federacian kancelieron GERHARD SCHRÖDER, federacian ministron pri eksteraj aferoj kaj federacian vickancelieron Joseph FISCHER; LA PREZIDANTO DE LA ESTONA RESPUBLIKO, ĉefministron Juhan PARTS, ministron pri eksteraj aferoj Kristiina OJULAND; LA PREZIDANTO DE LA GREKA RESPUBLIKO, ĉefministron Kostas KARAMANLIS, ministron pri eksteraj aferoj Petros G. MOLYVIATIS; LIA MOŜTO LA REĜO DE HISPANUJO, la prezidanton de la registaro José Luis RODRÍGUEZ ZAPATERO, la ministron respondecan pri eksteraj aferoj kaj kunlaboro Miguel Angel MORATINOS CUYAUBÉ; LA PREZIDANTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO, la prezidanton de la respubliko Jacques CHIRAC, ĉefministron Jean-Pierre RAFFARIN, ministron pri eksteraj aferoj Michel BARNIER; LA PREZIDANTINO DE IRLANDO, ĉefministron (Taoiseach-on) Bertie AHERN, ministron pri eksteraj aferoj Dermot AHERN; LA PREZIDANTO DE LA ITALA RESPUBLIKO, ĉefministron Silvio BERLUSCONI, ministron pri eksteraj aferoj Franco FRATTINI; LA PREZIDANTO DE LA KIPRA RESPUBLIKO, la prezidanton de la respubliko Tassos PAPADOPOULOS, ministron pri eksteraj aferoj George IAKOVOU; LA PREZIDANTINO DE LA LATVA RESPUBLIKO, prezidantinon de la respubliko Vaira VĪĶE FREIBERGA, ĉefministron Indulis EMSIS, ministron pri eksteraj aferoj Artis PABRIKS; LA PREZIDANTO DE LA LITOVA RESPUBLIKO, prezidanton de la respubliko Valdas ADAMKUS, ĉefministron Algirdas Mykolas BRAZAUSKAS, ministron pri eksteraj aferoj Antanas VALIONIS; LIA REĜA MOŜTO LA GRANDDUKO DE LUKSEMBURGO, ĉefministron, Ministre d'État-on Jean-Claude JUNCKER, vic-ĉefministron, ministron pri eksteraj- kaj enmigradaj aferoj Jean ASSELBORN; LA PREZIDANTO DE LA HUNGARA RESPUBLIKO, ĉefministron Ferenc GYURCSÁNY, ministron pri eksteraj aferoj László KOVÁCS; LA PREZIDANTO DE MALTO, ĉefministron Hon. Lawrence GONZI, ministron pri eksteraj aferoj Hon. Michael FRENDO; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE NEDERLANDO, ĉefministron D-ron J. P. BALKENENDE, ministron pri eksteraj aferoj D-ron B. R. BOT; LA FEDERACIA PREZIDANTO DE LA AŬSTRA RESPUBLIKO, federacian kancelieron D-ron Wolfgang SCHÜSSEL, federacian ministron pri eksteraj aferoj D-rinon Ursula PLASSNIK; LA PREZIDANTO DE LA POLA RESPUBLIKO, ĉefministron Marek BELKA, ministron pri eksteraj aferoj Włodzimierz CIMOSZEWICZ; LA PREZIDANTO DE LA PORTUGALA RESPUBLIKO, ĉefministron Pedro Miguel DE SANTANA LOPES, ministron pri eksteraj aferoj kaj ministron respondecan pri la eksterlimaj portugalaj komunumoj António Victor MARTINS MONTEIRO; LA PREZIDANTO DE LA SLOVENA RESPUBLIKO, la prezidanton de la registaro Anton ROP, ministron pri eksteraj aferoj Ivo VAJGL; LA PREZIDANTO DE LA SLOVAKA RESPUBLIKO, ĉefministron Mikuláš DZURINDA, ministron pri eksteraj aferoj Eduard KUKAN; LA PREZIDANTINO DE LA FINNLANDA RESPUBLIKO, ĉef-ministron Matti VANHANEN, ministron pri eksteraj aferoj Erkki TUOMIOJA; LA REGISTARO DE LA SVEDA REĜOLANDO, ĉefministron Göran PERSSON, ministron pri eksteraj aferoj Laila FREIVALDS; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE GRANDA BRITUJO KAJ NORD-IRLANDO, ĉefministron Rt. Hon Tony BLAIR, ministron pri eksteraj aferoj kaj pri aferoj de la Brita Naciaro Rt. Hon Jack STRAW;
LESQUELS, après avoir échangé leurs pleins pouvoirs reconnus en bonne et due forme, sont convenus des dispositions qui suivent:KIUJ, interŝanĝinte siajn plenrajtigilojn agnoskitajn en bona kaj konvena ordo, konsentis pri la sekvantaj dispozicioj:

PARTIE I

I-a PARTO

TITRE I: DÉFINITION ET OBJECTIFS DE L'UNIONI-a TITOLO: DIFINO KAJ CELOJ DE LA UNIO
Article I-1: Établissement de l'UnionI-1-a artikolo: La kreo de la Unio
1. Inspirée par la volonté des citoyens et des États d'Europe de bâtir leur avenir commun, la présente Constitution établit l'Union européenne, à laquelle les États membres attribuent des compétences pour atteindre leurs objectifs communs. L'Union coordonne les politiques des États membres visant à atteindre ces objectifs et exerce sur le mode communautaire les compétences qu'ils lui attribuent.(1) Gvidate de la deziro de civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo konstrui sian komunan estontecon, per ĉi tiu Konstitucio kreiĝas la Eŭropa Unio, al kiu la membroŝtatoj havigas agosferojn por atingi siajn komunajn celojn. La Unio kunordigas la membroŝtatajn politikojn direktiĝantajn al efektivigo de tiuj ĉi komunaj celdifinoj, kaj la ricevitajn agosferojn praktikas laŭ komunuma maniero.
2. L'Union est ouverte à tous les États européens qui respectent ses valeurs et qui s'engagent à les promouvoir en commun.(2) La Unio estas malfermata antaŭ ĉiuj tiaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas ĝiajn valorojn, kaj engaĝas sin al komuna efektivigo de tiuj valoroj.
Article I-2: Les valeurs de l'UnionI-2-a artikolo: La valoroj de la Unio
L'Union est fondée sur les valeurs de respect de la dignité humaine, de liberté, de démocratie, d'égalité, de l'État de droit, ainsi que de respect des droits de l'homme, y compris des droits des personnes appartenant à des minorités. Ces valeurs sont communes aux États membres dans une société caractérisée par le pluralisme, la non-discrimination, la tolérance, la justice, la solidarité et l'égalité entre les femmes et les hommes.La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno, libereco, demokratio, egaleco, konstitucia ŝtateco kaj respekto de la homaj rajtoj, inkluzive la rajtojn de personoj apartenantaj al minoritatoj. Tiuj ĉi valoroj estas komunaj en la membroŝtatoj, en la socio de plurismo, malpermeso de diskriminacio, toleremo, justeco, solidareco, kaj de egaleco inter virinoj kaj viroj.
Article I-3: Les objectifs de l'UnionI-3-a artikolo: La celoj de la Unio
1. L'Union a pour but de promouvoir la paix, ses valeurs et le bien-être de ses peuples.(1) La celo de la Unio estas antaŭenigi la pacon, siajn valorojn kaj la bonstaton de siaj popoloj.
2. L'Union offre à ses citoyens un espace de liberté, de sécurité et de justice sans frontières intérieures, et un marché intérieur où la concurrence est libre et non faussée.(2) La Unio proponas al siaj civitanoj areon de libereco, sekureco kaj justo sen internaj limoj, kaj unuecan internan merkaton, kie la konkurenco estas libera kaj ne difektita.
3. L'Union œuvre pour le développement durable de l'Europe fondé sur une croissance économique équilibrée et sur la stabilité des prix, une économie sociale de marché hautement compétitive, qui tend au plein emploi et au progrès social, et un niveau élevé de protection et d'amélioration de la qualité de l'environnement. Elle promeut le progrès scientifique et technique.(3) La Unio laboras por la daŭrigebla disvolvo de Eŭropo, kiu baziĝas sur ekvilibrigita ekonomia kresko, prezostabileco kaj sur sociala merkatekonomio kun alta konkurenca kapablo, kiu difinas kiel celon la plenan dungitecon kaj socian progreson, kaj kiu kunligiĝas kun altnivela defendo kaj plibonigo de kvalito de la vivmedio. La Unio antaŭenigas la sciencan kaj teknikan progreson.
Elle combat l'exclusion sociale et les discriminations, et promeut la justice et la protection sociales, l'égalité entre les femmes et les hommes, la solidarité entre les générations et la protection des droits de l'enfant.La Unio luktas kontraŭ socia ekskludo kaj diskriminacio, kaj antaŭenigas la socian justecon kaj protekton, egalecon inter viroj kaj virinoj, solidarecon inter la generacioj kaj defendon de la rajtoj de infanoj.
Elle promeut la cohésion économique, sociale et territoriale, et la solidarité entre les États membres.La Unio antaŭenigas la ekonomian, socian kaj teritorian koherecon, kaj la solidarecon inter la membroŝtatoj.
Elle respecte la richesse de sa diversité culturelle et linguistique, et veille à la sauvegarde et au développement du patrimoine culturel européen.La Unio respektas sian riĉan diversecon kulturan kaj lingvan, kaj certigas la konservon kaj pluan riĉigon de la eŭropa kultura heredaĵo.
4. Dans ses relations avec le reste du monde, l'Union affirme et promeut ses valeurs et ses intérêts. Elle contribue à la paix, à la sécurité, au développement durable de la planète, à la solidarité et au respect mutuel entre les peuples, au commerce libre et équitable, à l'élimination de la pauvreté et à la protection des droits de l'homme, en particulier ceux de l'enfant, ainsi qu'au strict respect et au développement du droit international, notamment au respect des principes de la charte des Nations unies.(4) En siaj rilatoj al aliaj partoj de la mondo la Unio defendas kaj efektivigas siajn valorojn kaj interesojn. Ĝi kontribuas al la paco, sekureco, daŭrigebla disvolvo de la Tero, solidareco kaj reciproka respekto inter la popoloj, libera kaj honesta komerco, eliminado de malriĉeco kaj defendo de homaj, precipe infanaj rajtoj, krome al la rigora plenumo kaj evoluigo de la internacia juro, precipe al respekto de la principoj troviĝantaj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.
5. L'Union poursuit ses objectifs par des moyens appropriés, en fonction des compétences qui lui sont attribuées dans la Constitution.(5) La Unio realigas siajn celojn per konvenaj rimedoj, kadre de la agosferoj havigitaj al ĝi en tiu ĉi Konstitucio.
Article I-4: Libertés fondamentales et non-discriminationI-4-a artikolo: Fundamentaj liberecoj kaj malpermeso de diskriminacio
1. La libre circulation des personnes, des services, des marchandises et des capitaux, ainsi que la liberté d'établissement, sont garanties par l'Union et à l'intérieur de celle-ci, conformément à la Constitution.(1) Laŭ la Konstitucio la Unio sur sia teritorio certigas la liberan moviĝon de personoj, servoj, varoj kaj kapitalo, tiel same la liberecon de ekloĝo.
2. Dans le champ d'application de la Constitution, et sans préjudice de ses dispositions particulières, toute discrimination exercée en raison de la nationalité est interdite.(2) En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la specialaj dispozicioj fiksitaj en ĝi, estas malpermesata ĉiu diferencigo surbaze de ŝtataneco.
Article I-5 Relations entre l'Union et les États membresI-5-a artikolo: La rilato inter la Unio kaj la membroŝtatoj
1. L'Union respecte l'égalité des États membres devant la Constitution ainsi que leur identité nationale, inhérente à leurs structures fondamentales politiques et constitutionnelles, y compris en ce qui concerne l'autonomie locale et régionale. Elle respecte les fonctions essentielles de l'État, notamment celles qui ont pour objet d'assurer son intégrité territoriale, de maintenir l'ordre public et de sauvegarder la sécurité nationale.(1) La Unio respektas la egalecon de membroŝtatoj antaŭ la Konstitucio, ilian nacian identecon, kiu estas nedisigebla parto de iliaj bazaj politikaj kaj konstituciaj strukturoj, inkluzive la regionajn kaj lokajn aŭtonomiojn. Ĝi respektas la bazajn ŝtatajn funkciojn, inter ili la certigon de la teritoria integreco de la ŝtato, la konservadon de publika ordo kaj defendon de la nacia sekureco.
2. En vertu du principe de coopération loyale, l'Union et les États membres se respectent et s'assistent mutuellement dans l'accomplissement des missions découlant de la Constitution.(2) La Unio kaj la membroŝtatoj sekvante la principon de lojala kunlaboro reciproke respektas kaj helpas unu la alian en la efektivigo de la taskoj devenantaj el la Konstitucio.
Les États membres prennent toute mesure générale ou particulière propre à assurer l'exécution des obligations découlant de la Constitution ou résultant des actes des institutions de l'Union.La membroŝtatoj faras konvenajn ĝeneralajn aŭ specialajn disponojn por plenumi siajn devojn devenantajn el la Konstitucio kaj el agoj de la institucioj de la Unio.
Les États membres facilitent l'accomplissement par l'Union de sa mission et s'abstiennent de toute mesure susceptible de mettre en péril la réalisation des objectifs de l'Union.La membroŝtatoj helpas la Union plenumi ĝiajn taskojn kaj evitas ĉiun tian disponon, kiu povas endanĝerigi la efektivigon de la celoj de la Unio.
Article I-6: Le droit de l'UnionI-6-a artikolo: La unia juro
La Constitution et le droit adopté par les institutions de l'Union, dans l'exercice des compétences qui sont attribuées à celle-ci, priment le droit des États membres.La Konstitucio, kaj la juro kreita fare de la institucioj de la Unio dum la praktikado de la agosferoj havigitaj al ili, ĝuas prioritaton antaŭ la propraj juroj de la membroŝtatoj.
Article I-7: Personnalité juridiqueI-7-a artikolo: Jura personeco
L'Union a la personnalité juridique.La Unio estas jura persono.
Article I-8: Les symboles de l'UnionI-8-a artikolo: La simboloj de la Unio
Le drapeau de l'Union représente un cercle de douze étoiles d'or sur fond bleu.La standardo de la Unio konsistas el rondo de dekdu oraj steloj sur blua fono.
L'hymne de l'Union est tiré de l'"Ode à la joie" de la Neuvième symphonie de Ludwig van Beethoven.La himno de la Unio estas fragmento de la Odo al ĝojo de la IX-a simfonio de Ludwig van Beethoven.
La devise de l'Union est: "Unie dans la diversité".La devizo de la Unio estas: "Unuiĝinte en diverseco".
La monnaie de l'Union est l'euro.La mono de la Unio estas la eŭro.
La journée de l'Europe est célébrée le 9 mai dans toute l'Union.Eŭropa tago estas celebrata la 9-an de majo en la tuta Unio.

TITRE II: LES DROITS FONDAMENTAUX ET LA CITOYENNETÉ DE L'UNIONII-a TITOLO: LA FUNDAMENTAJ RAJTOJ KAJ LA UNIA CIVITANECO
Article I-9: Droits fondamentauxI-9-a artikolo: Fundamentaj rajtoj
1. L'Union reconnaît les droits, les libertés et les principes énoncés dans la Charte des droits fondamentaux qui constitue la partie II.(1) La Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj principojn fiksitajn en la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj formanta la II-an parton de ĉi tiu Konstitucio.
2. L'Union adhère à la Convention européenne de sauvegarde des droits de l'Homme et des libertés fondamentales. Cette adhésion ne modifie pas les compétences de l'Union telles qu'elles sont définies dans la Constitution.(2) La Unio aliĝas al la eŭropa konvencio pri la defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Tiu ĉi aliĝo ne tuŝas la agosferojn de la Unio fiksitajn en la Konstitucio.
3. Les droits fondamentaux, tels qu'ils sont garantis par la Convention européenne de sauvegarde des droits de l'Homme et des libertés fondamentales et tels qu'ils résultent des traditions constitutionnelles communes aux États membres, font partie du droit de l'Union en tant que principes généraux.(3) La fundamentaj rajtoj, certigitaj de la eŭropa konvencio pri defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kaj sekvantaj el la komuna konstitucia tradicio de la membroŝtatoj, konsistigas parton de la unia jura ordo, kiel ties ĝeneralaj principoj.
Article I-10: La citoyenneté de l'UnionI-10-a artikolo: La unia civitaneco
1. Toute personne ayant la nationalité d'un État membre possède la citoyenneté de l'Union. La citoyenneté de l'Union s'ajoute à la citoyenneté nationale et ne la remplace pas.(1) Unia civitano estas ĉiu, kiu estas civitano de iu el la membroŝtatoj. La unia civitaneco kompletigas kaj ne anstataŭas la nacian civitanecon.
2. Les citoyens de l'Union jouissent des droits et sont soumis aux devoirs prévus par la Constitution. Ils ont:(2) La uniaj civitanoj ĝuas la rajtojn kaj havas la devojn difinitajn en ĉi tiu Konstitucio. Tiel la uniaj civitanoj:

a) le droit de circuler et de séjourner librement sur le territoire des États membres;

a) rajtas en la teritorio de la membroŝtatoj libere moviĝi kaj restadi;

b) le droit de vote et d'éligibilité aux élections au Parlement européen ainsi qu'aux élections municipales dans l'État membre où ils résident, dans les mêmes conditions que les ressortissants de cet État;

b) ili havas elektorajton, kaj ili estas elekteblaj en la eŭropaj parlamentaj kaj municipaj elektoj de la membroŝtato, kie estas ilia loĝloko, laŭ samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato;

c) le droit de bénéficier, sur le territoire d'un pays tiers où l'État membre dont ils sont ressortissants n'est pas représenté, de la protection des autorités diplomatiques et consulaires de tout État membre dans les mêmes conditions que les ressortissants de cet État;

c) ili rajtas uzi la protekton de la diplomatiaj aŭ konsulaj instancoj de iu ajn membroŝtato en la teritorio de tia tria lando, kie la membroŝtato, kies civitanoj ili estas, ne posedas reprezentejon, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato;

d) le droit d'adresser des pétitions au Parlement européen, de recourir au médiateur européen, ainsi que le droit de s'adresser aux institutions et aux organes consultatifs de l'Union dans l'une des langues de la Constitution et de recevoir une réponse dans la même langue.

d) ili rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento, turni sin al la eŭropa mediaciisto, krome ili rajtas turni sin skribe en iu ajn lingvo de la Konstitucio al iu ajn institucio aŭ konsilanta organo de la Unio, kaj en la sama lingvo ricevi respondon.

Ces droits s'exercent dans les conditions et limites définies par la Constitution et par les mesures adoptées en application de celle-ci.Tiuj ĉi rajtoj estas praktikeblaj laŭ la kondiĉoj kaj limigoj fiksitaj en ĉi tiu Konstitucio kaj en la disponoj akceptitaj por ĝia efektivigo.

>
TITRE III: LES COMPÉTENCES DE L'UNIONIII-a TITOLO: LA AGOSFEROJ DE LA UNIO
Article I-11: Principes fondamentauxI-11-a artikolo: Bazaj principoj
1. Le principe d'attribution régit la délimitation des compétences de l'Union. Les principes de subsidiarité et de proportionnalité régissent l'exercice de ces compétences.(1) La limojn de la uniaj agosferoj difinas la principo de la agosfero-transdono. La praktikadon de la uniaj agosferoj difinas la principoj de subsidiareco kaj proporcieco.
2. En vertu du principe d'attribution, l'Union agit dans les limites des compétences que les États membres lui ont attribuées dans la Constitution pour atteindre les objectifs qu'elle établit. Toute compétence non attribuée à l'Union dans la Constitution appartient aux États membres.(2) Konvene al la principo de agosfero-transdono la Unio agas ene de la limoj de la agosferoj havigitaj al ĝi en la Konstitucio fare de la membroŝtatoj, por efektivigi la tie fiksitajn celojn. Ĉiuj agosferoj, kiujn la Konstitucio ne transdonis al la Unio, restas ĉe la membroŝtatoj.
3. En vertu du principe de subsidiarité, dans les domaines qui ne relèvent pas de sa compétence exclusive, l'Union intervient seulement si, et dans la mesure où, les objectifs de l'action envisagée ne peuvent pas être atteints de manière suffisante par les États membres, tant au niveau central qu'au niveau régional et local, mais peuvent l'être mieux, en raison des dimensions ou des effets de l'action envisagée, au niveau de l'Union.(3) Konforme al la principo de subsidiareco en tiuj kampoj, kiuj ne apartenas al ĝia ekskluziva agosfero, la Unio agas nur tiam kaj tiamezure, kiam kaj kiamezure la celoj de la intencita dispono estas kontentige efektivigeblaj fare de la membroŝtatoj nek je centra, nek je regiona, nek je loka nivelo, sed pro la amplekso aŭ efiko de la planita dispono ili estas pli bone realigeblaj je la nivelo de la Unio.
Les institutions de l'Union appliquent le principe de subsidiarité conformément au protocole sur l'application des principes de subsidiarité et de proportionnalité. Les parlements nationaux veillent au respect de ce principe conformément à la procédure prévue dans ce protocole.La institucioj de la Unio praktikas la principon de subsidiareco laŭ la normoj difinitaj en la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco. La naciaj parlamentoj zorgas pri la respekto de tiu ĉi principo konforme al la proceduro fiksita en la menciita protokolo.
4. En vertu du principe de proportionnalité, le contenu et la forme de l'action de l'Union n'excèdent pas ce qui est nécessaire pour atteindre les objectifs de la Constitution.(4) Konforme al la principo de proporcieco la agoj de la Unio nek laŭ enhavo, nek laŭ formo povas superi tion, kio estas necesa por atingi la celojn de la Konstitucio.
Les institutions de l'Union appliquent le principe de proportionnalité conformément au protocole sur l'application des principes de subsidiarité et de proportionnalité.La institucioj de la Unio aplikas la principon de proporcieco laŭ la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco.
Article I-12: Catégories de compétencesI-12-a artikolo: La tipoj de agosferoj
1. Lorsque la Constitution attribue à l'Union une compétence exclusive dans un domaine déterminé, seule l'Union peut légiférer et adopter des actes juridiquement contraignants, les États membres ne pouvant le faire par eux-mêmes que s'ils sont habilités par l'Union, ou pour mettre en œuvre les actes de l'Union.(1) Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas ekskluzivan agosferon al la Unio, sur tiu ĉi kampo nur la Unio rajtas krei kaj akcepti devigan juran akton, la membroŝtatoj nur en tiu okazo, en kiu la Unio rajtigas ilin ĉi-rilate, aŭ en kiu ĝia celo estas la efektivigo de juraj aktoj alprenitaj fare de la Unio.
2. Lorsque la Constitution attribue à l'Union une compétence partagée avec les États membres dans un domaine déterminé, l'Union et les États membres peuvent légiférer et adopter des actes juridiquement contraignants dans ce domaine. Les États membres exercent leur compétence dans la mesure où l'Union n'a pas exercé la sienne ou a décidé de cesser de l'exercer.(2) Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas al la Unio agosferon dividitan kun la membroŝtatoj, sur tiu ĉi kampo kaj la Unio kaj la membroŝtatoj rajtas krei kaj alpreni devigajn jurajn aktojn. La membroŝtatoj agas en ĉi tiu agosfero nur tiagrade, kiagrade la Unio ne praktikis sian agorajton, aŭ decidis rezigni pri la praktikado de sia agorajto.
3. Les États membres coordonnent leurs politiques économiques et de l'emploi selon les modalités prévues par la partie III, pour la définition desquelles l'Union dispose d'une compétence.(3) La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn kaj dungado-politikojn laŭ reguloj difinitaj en parto III-a, je kies determinado la Unio havas agorajton.
4. L'Union dispose d'une compétence pour définir et mettre en œuvre une politique étrangère et de sécurité commune, y compris la définition progressive d'une politique de défense commune.(4) La Unio havas agosferon por difini kaj efektivigi komunan eksteran kaj sekurecan politikon, inkluzive la laŭgradan elformadon de komuna defenda politiko.
5. Dans certains domaines et dans les conditions prévues par la Constitution, l'Union dispose d'une compétence pour mener des actions pour appuyer, coordonner ou compléter l'action des États membres, sans pour autant remplacer leur compétence dans ces domaines.(5) Sur difinitaj kampoj kaj ĉe kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio la Unio havas agosferon por efektivigi agadojn subtenantajn, kunordigantajn aŭ kompletigantajn la disponojn de la membroŝtatoj, sen tio ke ĝi forprenus la agosferojn de la membroŝtatoj sur tiuj ĉi kampoj.
Les actes juridiquement contraignants de l'Union adoptés sur la base des dispositions de la partie III relatives à ces domaines ne peuvent pas comporter d'harmonisation des dispositions législatives et réglementaires des États membres.La devigaj juraj aktoj de la Unio – alprenitaj surbaze de dispozicioj fiksitaj en la parto III-a kaj koncernantaj tiujn ĉi kampojn – ne povas rezultigi la harmoniigon de leĝaj, dekretaj aŭ administraciaj dispozicioj de la membroŝtatoj.
6. L'étendue et les modalités d'exercice des compétences de l'Union sont déterminées par les dispositions de la partie III relatives à chaque domaine.(6) La amplekso kaj detalaj reguloj de praktikado de la uniaj agosferoj estas fiksitaj en la III-a parto de la Konstitucio, en apartaj dispozicioj koncernantaj difinitajn kampojn.
Article I-13: Les domaines de compétence exclusiveI-13-a artikolo: La kampoj de la ekskluzivaj agosferoj
1. L'Union dispose d'une compétence exclusive dans les domaines suivants:(1) La Unio disponas pri ekskluziva agosfero sur la la sekvantaj kampoj:

a) l'union douanière;

a) doganunio,

b) l'établissement des règles de concurrence nécessaires au fonctionnement du marché intérieur;

b) starigo de konkurencaj reguloj necesaj por funkciigo de la interna merkato,

c) la politique monétaire pour les États membres dont la monnaie est l'euro;

c) mona politiko koncerne la membroŝtatojn, kies mono estas la eŭro,

d) la conservation des ressources biologiques de la mer dans le cadre de la politique commune de la pêche;

d) konservado de maraj riĉaĵoj biologiaj en la kadro de komuna fiŝkaptada politiko,

e) la politique commerciale commune.

e) komuna komerca politiko.

2. L'Union dispose également d'une compétence exclusive pour la conclusion d'un accord international lorsque cette conclusion est prévue dans un acte législatif de l'Union, ou est nécessaire pour lui permettre d'exercer sa compétence interne, ou dans la mesure où elle est susceptible d'affecter des règles communes ou d'en altérer la portée.(2) La Unio disponas ankaŭ pri ekskluziva agosfero por ligi internacian interkonsenton, se ties ligon preskribas unia leĝdona akto, aŭ se tio estas necesa por la interna praktikado de agosferoj de la Unio, aŭ se tio povas tuŝi la komunajn regulojn aŭ ŝanĝi ilian aplikosferon.
Article I-14: Les domaines de compétence partagéeI-14-a artikolo: La kampoj de la dividitaj agosferoj
1. L'Union dispose d'une compétence partagée avec les États membres lorsque la Constitution lui attribue une compétence qui ne relève pas des domaines visés aux articles I-13 et I-17.(1) La Unio disponas pri agosferoj dividitaj kun la membroŝtatoj en la okazoj, kiam la Konstitucio havigas al ĝi tian agosferon, kiu ne apartenas al la kampoj listigitaj en la artikoloj I-13-a kaj I-17-a.
2. Les compétences partagées entre l'Union et les États membres s'appliquent aux principaux domaines suivants:(2) La agosferoj dividitaj inter la Unio kaj la membroŝtatoj rilatas al la sekvantaj ĉefaj kampoj:

a) le marché intérieur;

a) interna merkato,

b) la politique sociale, pour les aspects définis dans la partie III;

b) sociala politiko rilate la aspektojn fiksitajn en la III-a parto,

c) la cohésion économique, sociale et territoriale;

c) ekonomia, socia kaj teritoria kohereco,

d) l'agriculture et la pêche, à l'exclusion de la conservation des ressources biologiques de la mer;

d) agrikulturo kaj fiŝkaptado, escepte de la konservado de maraj riĉaĵoj biologiaj,

e) l'environnement;

e) vivmedio,

f) la protection des consommateurs;

f) protekto de konsumantoj,

g) les transports;

g) trafiko,

h) les réseaux transeuropéens;

h) transeŭropaj retoj,

i) l'énergie;

i) energiaj aferoj,

j) l'espace de liberté, de sécurité et de justice;

j) areo de libereco, sekureco kaj justo,

k) les enjeux communs de sécurité en matière de santé publique, pour les aspects définis dans la partie III.

k) komunaj sekurecaj riskoj sur kampo de la sanitaraj aferoj, priskribitaj en la parto III-a.

3. Dans les domaines de la recherche, du développement technologique et de l'espace, l'Union dispose d'une compétence pour mener des actions, notamment pour définir et mettre en œuvre des programmes, sans que l'exercice de cette compétence ne puisse avoir pour effet d'empêcher les États membres d'exercer la leur.(3) Sur la kampoj de esploro, teknologia evoluigo kaj kosmoesploro la Unio havas agosferojn por gvidi difinitajn agadojn, precipe por ellabori kaj realigi programojn, sed la praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la membroŝtatojn en la praktikado de iliaj propraj agosferoj.
4. Dans les domaines de la coopération au développement et de l'aide humanitaire, l'Union dispose d'une compétence pour mener des actions et une politique commune, sans que l'exercice de cette compétence ne puisse avoir pour effet d'empêcher les États membres d'exercer la leur.(4) Sur la kampoj de evoluiga kunagado kaj humaneca helpo la Unio havas agosferon por entrepreni agadojn kaj realigi komunan politikon; sed la praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la membroŝtatojn en la praktikado de iliaj propraj agosferoj.
Article I-15: La coordination des politiques économiques et de l'emploiI-15-a artikolo: Kunordigo de la ekonomiaj kaj dungado-politikoj
1. Les États membres coordonnent leurs politiques économiques au sein de l'Union. À cette fin, le Conseil des ministres adopte des mesures, notamment les grandes orientations de ces politiques.(1) La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn politikojn interne de la Unio. Tiucele la Konsilio de Ministroj alprenas disponojn, precipe ĝeneralajn gvidliniojn koncerne ĉi tiujn politikojn.
Des dispositions particulières s'appliquent aux États membres dont la monnaie est l'euro.Apartaj dispozicioj koncernas la membroŝtatojn kies mono estas la eŭro.
2. L'Union prend des mesures pour assurer la coordination des politiques de l'emploi des États membres, notamment en définissant les lignes directrices de ces politiques.(2) La Unio faras disponojn por kunordigi la dungado-politikojn de la membroŝtatoj, precipe per difino de gvidlinioj koncerne ĉi tiujn politikojn.
3. L'Union peut prendre des initiatives pour assurer la coordination des politiques sociales des États membres.(3) La Unio povas fari iniciatojn por kunordigi la socialan politikon de la membroŝtatoj.
Article I-16: La politique étrangère et de sécurité communeI-16-a artikolo: Komuna ekstera kaj sekureca politikoj
1. La compétence de l'Union en matière de politique étrangère et de sécurité commune couvre tous les domaines de la politique étrangère ainsi que l'ensemble des questions relatives à la sécurité de l'Union, y compris la définition progressive d'une politique de défense commune qui peut conduire à une défense commune.(1) La agosfero de la Unio koncerne la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn ampleksas ĉiujn kampojn de la ekstera politiko, kaj ĉiujn demandojn koncernantajn la sekurecon de la Unio, inkluzive la laŭgradan elformadon de komuna defenda politiko, kiu povas konduki al komuna defendo.
2. Les États membres appuient activement et sans réserve la politique étrangère et de sécurité commune de l'Union dans un esprit de loyauté et de solidarité mutuelle et respectent l'action de l'Union dans ce domaine. Ils s'abstiennent de toute action contraire aux intérêts de l'Union ou susceptible de nuire à son efficacité.(2) La membroŝtatoj aktive kaj senrezerve subtenas la eksteran kaj sekurecan politikojn de la Unio en la spirito de lojaleco kaj reciproka solidareco, kaj respektas la agadon de la Unio sur tiu ĉi kampo. Ili detenas sin de ajna agado kontraŭa al interesoj de la Unio aŭ povanta malhelpi ĝian efikecon.
Article I-17: Les domaines des actions d'appui, de coordination ou de complémentI-17-a artikolo: La kampoj de subtenantaj, kunordigaj kaj kompletigaj disponoj
L'Union dispose d'une compétence pour mener des actions d'appui, de coordination ou de complément. Les domaines de ces actions sont, dans leur finalité européenne:La Unio havas agosferon fari subtenantajn, kunordigajn kaj kompletigajn disponojn. Tiuj ĉi disponoj sur eŭropa nivelo ampleksas la sekvajn kampojn:

a) la protection et l'amélioration de la santé humaine;

a) protekto kaj plibonigo de la homa sano,

b) l'industrie;

b) industrio,

c) la culture;

c) kulturo,

d) le tourisme;

d) turismo,

e) l'éducation, la jeunesse, le sport et la formation professionnelle;

e) edukado, junularo, sporto kaj profesia trejnado,

f) la protection civile;

f) civila defendo,

g) la coopération administrative.

g) administra kunlaboro.

Article I-18: Clause de flexibilitéI-18-a artikolo: Klaŭzo de fleksebleco
1. Si une action de l'Union paraît nécessaire, dans le cadre des politiques définies à la partie III, pour atteindre l'un des objectifs visés par la Constitution, sans que celle-ci n'ait prévu les pouvoirs d'action requis à cet effet, le Conseil des ministres, statuant à l'unanimité, sur proposition de la Commission européenne et après approbation du Parlement européen, adopte les mesures appropriées.(1) Se en la kadro de la politikoj difinitaj en la III-a parto montriĝas ke necesas ago de la Unio por atingi iun el la celoj fiksitaj en la Konstitucio, kaj ĉi tiu ne certigas la necesan agorajton, la Konsilio de Ministroj, surbaze de propono de la Eŭropa Komisiono kaj post aprobo de la Eŭropa Parlamento, alprenas la konvenajn disponojn per unuanima decido.
2. La Commission européenne, dans le cadre de la procédure de contrôle du principe de subsidiarité visée à l'article I-11, paragraphe 3, attire l'attention des parlements nationaux sur les propositions fondées sur le présent article.(2) En la kadro de proceduro, menciita en alineo (3) de artikolo I-11-a, kiu utilas por kontroli la aplikiĝon de la subsidiareca principo, la Eŭropa Komisiono estas devigata alvoki la atenton de naciaj parlamentoj al proponoj baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo.
3. Les mesures fondées sur le présent article ne peuvent pas comporter d'harmonisation des dispositions législatives et réglementaires des États membres dans les cas où la Constitution exclut une telle harmonisation.(3) La disponoj baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo ne povas rezultigi harmoniigon de leĝaj, dekretaj kaj administraciaj dispozicioj de la membroŝtatoj sur la kampoj, kie la Konstitucio ekskludas tian harmoniigon.

 
TITRE IV: LES INSTITUTIONS ET ORGANES DE L'UNIONIV-a TITOLO: LA INSTITUCIOJ KAJ ORGANOJ DE LA UNIO
Chapitre I: Le cadre institutionnelI-a ĉapitro – Instituciaj kadroj
Article I-19: Les institutions de l'UnionI-19-a artikolo: La institucioj de la Unio
1. L'Union dispose d'un cadre institutionnel visant à:(1) La Unio disponas propran institucian kadron, kies celo estas:

- promouvoir ses valeurs,

– validigo de ĝiaj valoroj,

- poursuivre ses objectifs,

– antaŭenigo de ĝiaj celdifinoj,

- servir ses intérêts, ceux de ses citoyens, et ceux des États membres,

– servo de interesoj de la Unio kaj de ties civitanoj kaj membroŝtatoj,

- assurer la cohérence, l'efficacité et la continuité de ses politiques et de ses actions.

– certigo de kohereco, efikeco kaj kontinueco de ĝiaj politikoj kaj disponoj.

Ce cadre institutionnel comprend:Tiu ĉi institucia kadro konsistas el:

- le Parlement européen,

- la Eŭropa Parlamento,

- le Conseil européen,

- la Eŭropa Konsilio,

- le Conseil des ministres (ci-après dénommé "Conseil"),

- la Konsilio de Ministroj (en la pluaj: la Konsilio),

- la Commission européenne (ci-après dénommée "Commission"),

- la Eŭropa Komisiono (en la pluaj: la Komisiono),

- la Cour de justice de l'Union européenne.

- la Kortumo de la Eŭropa Unio.

2. Chaque institution agit dans les limites des attributions qui lui sont conférées dans la Constitution, conformément aux procédures et conditions prévues par celle-ci. Les institutions pratiquent entre elles une coopération loyale.(2) Ĉiuj institucioj agas en la kadro de la agosferoj havigitaj al ili en la Konstitucio, laŭ la proceduroj kaj kondiĉoj tie difinitaj. La institucioj bonafide kaj reciproke kunlaboras inter si.
Article I-20: Le Parlement européenI-20-a artikolo: La Eŭropa Parlamento
1. Le Parlement européen exerce, conjointement avec le Conseil, les fonctions législative et budgétaire. Il exerce des fonctions de contrôle politique et consultatives conformément aux conditions prévues par la Constitution. Il élit le président de la Commission.(1) La Eŭropa Parlamento, komune kun la Konsilio, praktikas leĝdonajn kaj buĝetajn funkciojn. Ĝi plenumas politikajn, kontrolajn kaj konsultiĝajn taskojn laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio. La Eŭropa Parlamento elektas la prezidanton de la Komisiono.
2. Le Parlement européen est composé de représentants des citoyens de l'Union. Leur nombre ne dépasse pas sept cent cinquante. La représentation des citoyens est assurée de façon dégressivement proportionnelle, avec un seuil minimum de six membres par État membre. Aucun État membre ne se voit attribuer plus de quatre-vingt seize sièges.(2) La Eŭropa Parlamento konsistas el deputitoj de civitanoj de la Unio. Ilia nombro ne povas esti supera al sepcent kvindek. La reprezentado de la civitanoj realiĝas laŭ proporcie malkreskanta maniero, kun fiksita sojlo de minimume ses membroj por ĉiu membroŝtato. Neniu el la membroŝtatoj povas havi pli ol naŭdek ses deputitojn.
Le Conseil européen adopte à l'unanimité, sur initiative du Parlement européen et avec son approbation, une décision européenne fixant la composition du Parlement européen, dans le respect des principes visés au premier alinéa.La Eŭropa Konsilio, laŭ iniciato de la Eŭropa Parlamento kaj kun ties aprobo, respektante la bazajn principojn menciitajn en la unua subalineo, alprenas unuaniman eŭropan decidon por difini la konsiston de la Eŭropa Parlamento.
3. Les membres du Parlement européen sont élus au suffrage universel direct, libre et secret, pour un mandat de cinq ans.(3) La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj surbaze de rekta kaj ĝenerala balotrajto, per libera kaj sekreta voĉdono, por kvinjara mandato.
4. Le Parlement européen élit parmi ses membres son président et son bureau.(4) La Eŭropa Parlamento elektas el inter siaj membroj siajn prezidanton kaj funkciulojn.
Article I-21: Le Conseil européenI-21-a artikolo: La Eŭropa Konsilio
1. Le Conseil européen donne à l'Union les impulsions nécessaires à son développement et en définit les orientations et les priorités politiques générales. Il n'exerce pas de fonction législative.(1) La Eŭropa Konsilio donas al la Unio la necesajn instigojn por ĝia evoluo, kaj difinas ties ĝeneralajn politikajn direktojn kaj prioritatojn. La Eŭropa Konsilio ne havas leĝdonan funkcion.
2. Le Conseil européen est composé des chefs d'État ou de gouvernement des États membres, ainsi que de son président et du président de la Commission. Le ministre des affaires étrangères de l'Union participe à ses travaux.(2) La Eŭropa Konsilio konsistas el la ŝtat- aŭ registarestroj de la membroŝtatoj, el sia prezidanto kaj el la prezidanto de la Komisiono. En ĝia laboro partoprenas la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj.
3. Le Conseil européen se réunit chaque trimestre sur convocation de son président. Lorsque l'ordre du jour l'exige, les membres du Conseil européen peuvent décider d'être assistés chacun par un ministre et, en ce qui concerne le président de la Commission, par un membre de la Commission. Lorsque la situation l'exige, le président convoque une réunion extraordinaire du Conseil européen.(3) La Eŭropa Konsilio, kunvokate de sia prezidanto, kunsidas ĉiun kvaronjaron. Kiam la tagordo tiel postulas, ĝiaj membroj povas decidi, ke unu ministro po ĉiu membro, aŭ kaze de la prezidanto de la Komisiono, iu komisionano helpu ilian laboron. Se la situacio tiel postulas, la prezidanto rajtas kunvoki la Eŭropan Konsilion al eksterordinara kunsido.
4. Le Conseil européen se prononce par consensus, sauf dans les cas où la Constitution en dispose autrement.(4) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Eŭropa Konsilio decidas per komuna konsento.
Article I-22: Le président du Conseil européenI-22-a artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Konsilio
1. Le Conseil européen élit son président à la majorité qualifiée pour une durée de deux ans et demi, renouvelable une fois. En cas d'empêchement ou de faute grave, le Conseil européen peut mettre fin à son mandat selon la même procédure.(1) La Eŭropa Konsilio elektas sian prezidanton per kvalifikita plimulto por tempodaŭro de du jaroj kaj duono; lia mandato estas unufoje renovigebla. Kaze de malhelpateco aŭ de grava neglektado de la oficaj taskoj la Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi la mandaton de la prezidanto laŭ la sama proceduro.
2. Le président du Conseil européen:(2) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio:

a) préside et anime les travaux du Conseil européen;

a) prezidas dum la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio kaj donas impeton al ĝia laboro,

b) assure la préparation et la continuité des travaux du Conseil européen en coopération avec le président de la Commission, et sur la base des travaux du Conseil des affaires générales;

b) kunlaborante kun la prezidanto de la Komisiono kaj surbaze de laboro plenumita en la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la konvenan preparadon kaj kontinuecon de laboro de la Eŭropa Konsilio,

c) œuvre pour faciliter la cohésion et le consensus au sein du Conseil européen;

c) strebas por atingi koherecon kaj konsenton interne de la Eŭropa Konsilio,

d) présente au Parlement européen un rapport à la suite de chacune des réunions du Conseil européen.

d) post ĉiu kunsido de la Eŭropa Konsilio prezentas raporton al la Eŭropa Parlamento.

Le président du Conseil européen assure, à son niveau et en sa qualité, la représentation extérieure de l'Union pour les matières relevant de la politique étrangère et de sécurité commune, sans préjudice des attributions du ministre des affaires étrangères de l'Union.La prezidanto de la Eŭropa Konsilio reprezentas la Union – sur sia nivelo kaj en tiu ĉi funkcio sia, kaj sen damaĝo al la agosfero de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj – en aferoj apartenantaj al la komuna ekstera kaj sekureca politikoj.
3. Le président du Conseil européen ne peut pas exercer de mandat national.(3) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio ne rajtas plenumi nacian oficon.
Article I-23: Le Conseil des ministresI-23-a artikolo: La Konsilio de Ministroj
1. Le Conseil exerce, conjointement avec le Parlement européen, les fonctions législative et budgétaire. Il exerce des fonctions de définition des politiques et de coordination conformément aux conditions prévues par la Constitution.(1) La Konsilio, kunlabore kun la Eŭropa Parlamento, plenumas leĝdonan kaj buĝetan taskojn. Ĝi plenumas la taskojn de determino de la politiko kaj kunordigo, laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio.
2. Le Conseil est composé d'un représentant de chaque État membre au niveau ministériel, habilité à engager le gouvernement de l'État membre qu'il représente et à exercer le droit de vote.(2) La Konsilio konsistas el po unu ministronivela reprezentanto de ĉiu membroŝtato, kiu rajtas akcepti devontigon en la nomo de la registaro de la koncerna membroŝtato kaj voĉdoni.
3. Le Conseil statue à la majorité qualifiée, sauf dans les cas où la Constitution en dispose autrement.(3) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
Article I-24: Les formations du Conseil des ministresI-24-a artikolo: Formacioj de la Konsilio de Ministroj
1. Le Conseil siège en différentes formations.(1) La Konsilio kunsidas en diversaj formacioj.
2. Le Conseil des affaires générales assure la cohérence des travaux des différentes formations du Conseil.(2) La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la koherecon de la laboro plenumata en diversaj formacioj de la Konsilio.
Il prépare les réunions du Conseil européen et en assure le suivi en liaison avec le président du Conseil européen et la Commission.La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj, tenante kontakton kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj kun la Komisiono, prizorgas la preparadon kaj prisekvadon de la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio.
3. Le Conseil des affaires étrangères élabore l'action extérieure de l'Union selon les lignes stratégiques fixées par le Conseil européen et assure la cohérence de l'action de l'Union.(3) La Konsilio pri Eksteraj Aferoj surbaze de strategiaj gvidlinioj difinitaj de la Eŭropa Konsilio, elformas la eksteran agadon de la Unio kaj zorgas pri kohereco de ties agadoj.
4. Le Conseil européen adopte à la majorité qualifiée une décision européenne établissant la liste des autres formations du Conseil.(4) La Eŭropa Konsilio difinas la pluajn formaciojn de la Konsilio en eŭropa decido alprenita per kvalifikita plimulto.
5. Un comité des représentants permanents des gouvernements des États membres est responsable de la préparation des travaux du Conseil.(5) Pri preparo de laboro de la Konsilio respondecas komisiono konsistanta el konstantaj reprezentantoj de registaroj de la membroŝtatoj.
6. Le Conseil siège en public lorsqu'il délibère et vote sur un projet d'acte législatif. À cet effet, chaque session du Conseil est divisée en deux parties, consacrées respectivement aux délibérations sur les actes législatifs de l'Union et aux activités non législatives.(6) La kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam oni diskutas aŭ voĉdonas pri projekto de leĝdona akto. Tiucele la kunsidoj de la Konsilio dividiĝas en du partojn: parto okupiĝanta pri decidkreado koncerne uniajn leĝdonajn aktojn kaj parto okupiĝanta pri ne leĝdona agado.
7. La présidence des formations du Conseil, à l'exception de celle des affaires étrangères, est assurée par les représentants des États membres au Conseil selon un système de rotation égale, conformément aux conditions prévues par une décision européenne du Conseil européen. Le Conseil européen statue à la majorité qualifiée.(7) La prezidadon de diversaj formacioj de la Konsilio, escepte tiun de la Konsilio pri Eksteraj Aferoj, plenumas la membroŝtataj reprezentantoj partoprenantaj en la Konsilio, konforme al la kondiĉoj fiksitaj en eŭropa decido de la Eŭropa Konsilio, laŭ sistemo de egalrajta rotacio. La Eŭropa Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
Article I-25: Définition de la majorité qualifiée au sein du Conseil européen et du ConseilI-25-a artikolo: Difino de kvalifikita plimulto en la Eŭropa Konsilio kaj Konsilio
1. La majorité qualifiée se définit comme étant égale à au moins 55% des membres du Conseil, comprenant au moins quinze d'entre eux et représentant des États membres réunissant au moins 65% de la population de l'Union. (1) Por la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 55 % de membroj de la Konsilio, donitaj almenaŭ de dek kvin membroj, samtempe reprezantantaj membroŝtatojn kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio.
Une minorité de blocage doit inclure au moins quatre membres du Conseil, faute de quoi la majorité qualifiée est réputée acquise.La blokanta minoritato devas konsisti almenaŭ el kvar membroj de la Konsilio; manke de tio la kvalifikita plimulto estas atingita.
2. Par dérogation au paragraphe 1, lorsque le Conseil ne statue pas sur proposition de la Commission ou du ministre des affaires étrangères de l'Union, la majorité qualifiée se définit comme étant égale à au moins 72% des membres du Conseil, représentant des États membres réunissant au moins 65% de la population de l'Union.(2) Se diference de alineo (1) la Konsilio decidas ne laŭ propono de la Komisiono aŭ de ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, al la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 72 % de membroj de la Konsilio, samtempe reprezentantaj membroŝtatojn kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio.
3. Les paragraphes 1 et 2 s'appliquent au Conseil européen lorsqu'il statue à la majorité qualifiée.(3) La alineoj (1) kaj (2) estas aplikendaj ankaŭ tiam, kiam la Eŭropa Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
4. Au sein du Conseil européen, son président et le président de la Commission ne prennent pas part au vote.(4) En la Eŭropa Konsilio la prezidanto kaj la prezidanto de la Komisiono ne rajtas voĉdoni.
Article I-26: La Commission européenneI-26-a artikolo: La Eŭropa Komisiono
1. La Commission promeut l'intérêt général de l'Union et prend les initiatives appropriées à cette fin. Elle veille à l'application de la Constitution ainsi que des mesures adoptées par les institutions en vertu de celle-ci. Elle surveille l'application du droit de l'Union sous le contrôle de la Cour de justice de l'Union européenne. Elle exécute le budget et gère les programmes. Elle exerce des fonctions de coordination, d'exécution et de gestion conformément aux conditions prévues par la Constitution. À l'exception de la politique étrangère et de sécurité commune et des autres cas prévus par la Constitution, elle assure la représentation extérieure de l'Union. Elle prend les initiatives de la programmation annuelle et pluriannuelle de l'Union pour parvenir à des accords interinstitutionnels.(1) La Komisiono antaŭenigas la ĝeneralajn interesojn de la Unio, kaj faras tiucele konvenajn iniciatojn. La Komisiono zorgas pri la aplikado de la Konstitucio, kaj de la disponoj alprenitaj fare de la institucioj surbaze de la Konstitucio. Ĝi inspektas la aplikadon de la unia juro, kontrolate de la Kortumo de la Eŭropa Unio. Ĝi plenumas la buĝeton kaj direktas la programojn. Laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio, ĝi plenumas kunordigajn, efektivigajn kaj administrajn taskojn. Ĝi plenumas la eksteran reprezenton de la Unio, krom la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj escepte de aliaj okazoj fiksitaj en la Konstitucio. Ĝi iniciatas, cele al atingo de interkonsentoj interinstituciaj la unu- kaj plurjarajn programojn de agado de la Unio.
2. Un acte législatif de l'Union ne peut être adopté que sur proposition de la Commission, sauf dans les cas où la Constitution en dispose autrement. Les autres actes sont adoptés sur proposition de la Commission lorsque la Constitution le prévoit.(2) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la leĝdonaj aktoj de la Unio estas alpreneblaj ekskluzive surbaze de propono de la Komisiono. Ceteraj juraj aktoj estas alprenendaj surbaze de propono de la Komisiono nur tiam, se la Konstitucio tiel dispozicias.
3. Le mandat de la Commission est de cinq ans.(3) La ofica tempo de la Komisiono estas kvin jaroj.
4. Les membres de la Commission sont choisis en raison de leur compétence générale et de leur engagement européen et parmi des personnalités offrant toutes garanties d'indépendance.(4) La membroj de la Komisiono estas elektendaj surbaze de ilia ĝenerala kapablo kaj eŭropa engaĝiĝo el inter personoj, kies sendependeco estas ekster ĉia dubo.
5. La première Commission nommée en application de la Constitution est composée d'un ressortissant de chaque État membre, y compris son président et le ministre des affaires étrangères de l'Union, qui en est l'un des vice-présidents.(5) La unua Komisiono, nomumita laŭ la dispozicioj de la Konstitucio, konsistos el po unu civitano de la membroŝtatoj, inkluzive sian prezidanton kaj la ministron pri eksteraj aferoj de la Unio, kiu estas unu el la vicprezidantoj.
6. Dès la fin du mandat de la Commission visée au paragraphe 5, la Commission est composée d'un nombre de membres, y compris son président et le ministre des affaires étrangères de l'Union, correspondant aux deux tiers du nombre d'États membres, à moins que le Conseil européen, statuant à l'unanimité, ne décide de modifier ce nombre.(6) Post fino de ofica tempo de la Komisiono menciita en alineo (5) la Komisiono – inkluzive la prezidanton kaj la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj – konsistos el membroj egalaj al du trionoj de la membroŝtatoj, escepte se la Eŭropa Konsilio decidas unuanime pri modifo de tiu ĉi nombro.
Les membres de la Commission sont sélectionnés parmi les ressortissants des États membres selon un système de rotation égale entre les États membres. Ce système est établi par une décision européenne adoptée à l'unanimité par le Conseil européen et fondée sur les principes suivants:La membroj de la Komisiono estas elektendaj el inter civitanoj de la membroŝtatoj laŭ sistemo de egalrajta rotacio. Tiun ĉi sistemon determinas la Eŭropa Konsilio per unuanime alprenita eŭropa decido, surbaze de la sekvaj principoj:

a) les États membres sont traités sur un strict pied d'égalité pour la détermination de l'ordre de passage et du temps de présence de leurs ressortissants au sein de la Commission; en conséquence, l'écart entre le nombre total des mandats détenus par les ressortissants de deux États membres donnés ne peut jamais être supérieur à un;

a) la membroŝtatoj estas traktendaj strikte egale ĉe la difino de vicordo kaj deĵordaŭro de siaj civitanoj en la Komisiono; sekve, la diferenco inter la sumo de la tempo de ĉiuj mandatoj kiujn havas ŝtatanoj de ajnaj du membroŝtatoj neniam povas esti pli ol unu;

b) sous réserve du point a), chacune des Commissions successives est constituée de manière à refléter d'une manière satisfaisante l'éventail démographique et géographique de l'ensemble des États membres.

b) atente ankaŭ pri la punkto a), oni devas konstitui la sinsekvajn Komisionojn tiel, ke la tuta demografia kaj geografia diverseco de la uniaj membroŝtatoj aperu en ili kontentige.

7. La Commission exerce ses responsabilités en pleine indépendance. Sans préjudice de l'article I-28, paragraphe 2, les membres de la Commission ne sollicitent ni n'acceptent d'instructions d'aucun gouvernement, institution, organe ou organisme. Ils s'abstiennent de tout acte incompatible avec leurs fonctions ou l'exécution de leurs tâches.(7) La Komisiono estas plene sendependa dum plenumo de siaj taskoj. Sen ofendo al la alineo (2) de artikolo I-28-a la membroj de la Komisiono povas nek peti nek akcepti ordonojn de iu ajn registaro, institucio, organo, oficejo, aŭ de alia organizaĵo. Ili detenas sin de agoj neakordigeblaj kun siaj devoj aŭ kun plenumo de siaj taskoj.
8. La Commission, en tant que collège, est responsable devant le Parlement européen. Le Parlement européen peut adopter une motion de censure de la Commission conformément à l'article III-340. Si une telle motion est adoptée, les membres de la Commission doivent démissionner collectivement de leurs fonctions et le ministre des affaires étrangères de l'Union doit démissionner des fonctions qu'il exerce au sein de la Commission.(8) La Komisiono, kiel kolegaro, estas respondeca antaŭ la Eŭropa Parlamento. Konforme al la reguloj difinitaj en la artikolo III-340-a, la Eŭropa Parlamento povas alpreni mocion pri malkonfido kontraŭ la Komisiono. Se tia mocio estas alprenita, la membroj de la Komisiono devas kolektive demisii, kaj la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj devas demisii de la membreco en la Komisiono.
Article I-27: Le président de la Commission européenneI-27-a artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Komisiono
1. En tenant compte des élections au Parlement européen, et après avoir procédé aux consultations appropriées, le Conseil européen, statuant à la majorité qualifiée, propose au Parlement européen un candidat à la fonction de président de la Commission. Ce candidat est élu par le Parlement européen à la majorité des membres qui le composent. Si ce candidat ne recueille pas la majorité, le Conseil européen, statuant à la majorité qualifiée, propose, dans un délai d'un mois, un nouveau candidat, qui est élu par le Parlement européen selon la même procédure.(1) Konsiderinte la rezultojn de la eŭropaj parlamentaj elektoj, kaj post konvenaj konsultiĝoj, la Eŭropa Konsilio, laŭ decido per kvalifikita plimulto, proponas al la Eŭropa Parlamento kandidaton por la ofico de prezidanto de la Komisiono. La Eŭropa Parlamento elektas la kandidaton per la voĉoj de plimulto de siaj membroj. Se la kandidato ne ricevas apogon de la necesa plimulto, la Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto proponas ene de unu monato novan kandidaton, kiun la Eŭropa Parlamento elektas laŭ sama proceduro.
2. Le Conseil, d'un commun accord avec le président élu, adopte la liste des autres personnalités qu'il propose de nommer membres de la Commission. Le choix de celles-ci s'effectue, sur la base des suggestions faites par les États membres, conformément aux critères prévus à l'article I-26, paragraphe 4, et paragraphe 6, second alinéa.(2) La Konsilio post interkonsento kun la elektita prezidanto akceptas liston de pluaj personoj, kiujn ĝi deziras nomumi kiel membrojn de la Komisiono. Tiuj personoj estas selektendaj surbaze de proponoj de la membroŝtatoj laŭ vidpunktoj fiksitaj en la alineo (4) kaj en la dua subalineo de la alineo (6) de la artikolo I-26-a.
Le président, le ministre des affaires étrangères de l'Union et les autres membres de la Commission sont soumis, en tant que collège, à un vote d'approbation du Parlement européen. Sur la base de cette approbation, la Commission est nommée par le Conseil européen, statuant à la majorité qualifiée.La Eŭropa Parlamento voĉdonas pri aprobo de la prezidanto, la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj la aliaj membroj de la Komisiono, kiel kolegaro. Surbaze de tiu ĉi aprobo la Eŭropa Konsilio nomumas la Komisionon per kvalifikita plimulto.
3. Le président de la Commission:(3) La prezidanto de la Komisiono:

a) définit les orientations dans le cadre desquelles la Commission exerce sa mission;

a) difinas la gvidliniojn koncernantajn la funkciadon de la Komisiono,

b) décide de l'organisation interne de la Commission afin d'assurer la cohérence, l'efficacité et la collégialité de son action;

b) difinas la internan organizon de la Komisiono por certigi, ke ĝi agadu kohere, efike kaj en spirito de kolegeco,

c) nomme des vice-présidents, autres que le ministre des affaires étrangères de l'Union, parmi les membres de la Commission.

c) nomumas krom la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj pluajn vicprezidantojn el la membroj de la Komisiono.

Un membre de la Commission présente sa démission si le président le lui demande. Le ministre des affaires étrangères de l'Union présente sa démission, conformément à la procédure prévue à l'article I-28, paragraphe 1, si le président le lui demande.La membro de la Komisiono prezentas sian demision, se la prezidanto petas lin tiel fari. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj prezentas sian demision, se la prezidanto petas lin tiel fari, konforme al alineo (1) de artikolo I-28-a.
Article I-28: Le ministre des affaires étrangères de l'UnionI-28-a artikolo: La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj
1. Le Conseil européen, statuant à la majorité qualifiée, avec l'accord du président de la Commission, nomme le ministre des affaires étrangères de l'Union. Le Conseil européen peut mettre fin à son mandat selon la même procédure.(1) La Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto kaj kun konsento de la prezidanto de la Komisiono nomumas la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj. La Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi lian/ŝian mandaton laŭ la sama proceduro.
2. Le ministre des affaires étrangères de l'Union conduit la politique étrangère et de sécurité commune de l'Union. Il contribue par ses propositions à l'élaboration de cette politique et l'exécute en tant que mandataire du Conseil. Il agit de même pour la politique de sécurité et de défense commune.(2) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj direktas la komunan eksteran kaj sekurecan politikon de la Unio. Li/ŝi kontribuas per siaj proponoj al formado de tiu ĉi politiko, kaj ĝin plenumas laŭ mandato ricevita de la Konsilio. Li/ŝi agas same koncerne la komunan politikon sekurecan kaj defendan.
3. Le ministre des affaires étrangères de l'Union préside le Conseil des affaires étrangères.(3) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas prezidanto de la Konsilio de Eksteraj Aferoj.
4. Le ministre des affaires étrangères de l'Union est l'un des vice-présidents de la Commission. Il veille à la cohérence de l'action extérieure de l'Union. Il est chargé, au sein de la Commission, des responsabilités qui incombent à cette dernière dans le domaine des relations extérieures et de la coordination des autres aspects de l'action extérieure de l'Union. Dans l'exercice de ces responsabilités au sein de la Commission, et pour ces seules responsabilités, le ministre des affaires étrangères de l'Union est soumis aux procédures qui régissent le fonctionnement de la Commission, dans la mesure où cela est compatible avec les paragraphes 2 et 3.(4) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas unu el la vicprezidantoj de la Komisiono. Li/ŝi certigas la akordon de eksteraj agadoj de la Unio. Ene de la Komisiono li/ŝi respondecas pri taskoj de la Komisiono lige al la eksteraj rilatoj, kaj pri kunordigo de aliaj terenoj de la ekstera agado de la Unio. Dum la plenumado de siaj taskoj interne de la Komisiono, kaj ekskluzive nur rilate ĉi tiujn taskojn, – se ĝi estas en akordo kun alineoj (2) kaj (3) – la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj agas laŭ la proceduroj validaj por la funkciado de la Komisiono.
Article I-29: La Cour de justice de l'Union européenneI-29-a artikolo: La Kortumo de la Eŭropa Unio
1. La Cour de justice de l'Union européenne comprend la Cour de justice, le Tribunal et des tribunaux spécialisés. Elle assure le respect du droit dans l'interprétation et l'application de la Constitution.(1) La Kortumo de la Eŭropa Unio konsistas el la Kortumo, el la Tribunalo kaj el la specialiĝintaj tribunaloj. La Kortumo de la Eŭropa Unio certigas respekton de la juro dum interpretado kaj aplikado de la Konstitucio.
Les États membres établissent les voies de recours nécessaires pour assurer une protection juridictionnelle effective dans les domaines couverts par le droit de l'Union.La membroŝtatoj kreas la apelaciajn eblojn necesajn por garantii la efikan juran protektadon en la kampoj reglamentitaj fare de la unia juro.
2. La Cour de justice est composée d'un juge par État membre. Elle est assistée d'avocats généraux. Le Tribunal compte au moins un juge par État membre.(2) La Kortumo konsistas el po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj. Ĝian laboron helpas ĝeneralaj advokatoj. La Tribunalo konsistas el almenaŭ po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj.
Les juges et les avocats généraux de la Cour de justice et les juges du Tribunal sont choisis parmi des personnalités offrant toutes garanties d'indépendance et réunissant les conditions visées aux articles III-355 et III-356. Ils sont nommés d'un commun accord par les gouvernements des États membres pour six ans. Les juges et les avocats généraux sortants peuvent être nommés de nouveau.La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj de la Kortumo, kaj la juĝistoj de la Tribunalo estas elektendaj el inter personoj, kies sendependeco estas nepridubebla, kaj kiuj plenumas la kondiĉojn difinitajn en la artikoloj III-355-a kaj III-356-a. La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj estas nomumataj fare de la registaroj de la membroŝtatoj per komuna interkonsento, por sesjara periodo. Ili estas renomumeblaj.
3. La Cour de justice de l'Union européenne statue conformément à la partie III:(3) La Kortumo de la Eŭropa Unio konforme al la dispozicioj fiksitaj en la III-a parto:

a) sur les recours formés par un État membre, une institution ou des personnes physiques ou morales;

a) faras decidojn pri plendoj prezentitaj al ĝi de iu el la membroŝtatoj, institucioj, aŭ de natura aŭ jura persono;

b) à titre préjudiciel, à la demande des juridictions nationales, sur l'interprétation du droit de l'Union ou sur la validité d'actes adoptés par les institutions;

b) faras antaŭdecidon je petoj de la naciaj tribunaloj pri interpretado de la unia juro aŭ pri demandoj rilate al la valideco de juraj aktoj alprenitaj fare de la institucioj;

c) dans les autres cas prévus par la Constitution.

c) faras decidojn en ceteraj kazoj preskribitaj en la Konstitucio.


Chapitre II: Les autres institutions et les organes consultatifs de l'UnionII-a ĉapitro – Ceteraj institucioj kaj organoj de la Unio
Article I-30: La Banque centrale européenneI-30-a artikolo: La Eŭropa Centra Banko
1. La Banque centrale européenne et les banques centrales nationales constituent le Système européen de banques centrales. La Banque centrale européenne et les banques centrales nationales des États membres dont la monnaie est l'euro, qui constituent l'Eurosystème, conduisent la politique monétaire de l'Union.(1) La Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj konsistigas la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj. La la monan politikon de la Unio direktas la Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj de la membroŝtatoj kies valuto estas la eŭro, kaj kiuj kune konsistigas la eŭro-sistemon.
2. Le Système européen de banques centrales est dirigé par les organes de décision de la Banque centrale européenne. L'objectif principal du Système européen de banques centrales est de maintenir la stabilité des prix. Sans préjudice de cet objectif, il apporte son soutien aux politiques économiques générales dans l'Union pour contribuer à la réalisation des objectifs de celle-ci. Il conduit toute autre mission de banque centrale conformément à la partie III et au statut du Système européen de banques centrales et de la Banque centrale européenne.(2) La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas gvidata de la decidfaraj organoj de la Eŭropa Centra Banko. La ĉefa celo de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas konservi la stabilecon de la prezoj. Sen endanĝerigo de tiu ĉi celo, ĝi subtenas la ĝeneralan ekonomian politikon de la Unio por kontribui al la realigo de la celoj de la Unio. Ĝi plenumas ĉiujn ceterajn taskojn de centra banko konforme al la dispozicioj de parto III-a de la Konstitucio kaj al la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.
3. La Banque centrale européenne est une institution. Elle a la personnalité juridique. Elle est seule habilitée à autoriser l'émission de l'euro. Elle est indépendante dans l'exercice de ses pouvoirs et dans la gestion de ses finances. Les institutions, organes et organismes de l'Union ainsi que les gouvernements des États membres respectent cette indépendance.(3) La Eŭropa Centra Banko estas institucio kun jura personeco. Ĝi havas la ekskluzivan rajton permesi la emisiadon de eŭro. Dum la praktikado de siaj agosferoj kaj koncerne siajn financojn ĝi estas sendependa. La institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio, kaj la registaroj de la membroŝtatoj respektas ĉi tiun sendependecon.
4. La Banque centrale européenne adopte les mesures nécessaires à l'accomplissement de ses missions conformément aux articles III-185 à III-191 et III-196 et aux conditions prévues par le statut du Système européen de banques centrales et de la Banque centrale européenne. Conformément auxdits articles, les États membres dont la monnaie n'est pas l'euro, ainsi que leurs banques centrales, conservent leurs compétences dans le domaine monétaire.(4) La Eŭropa Centra Banko alprenas la aranĝojn necesajn por plenumi siajn taskojn, konforme al la dispozicioj de artikoloj III-185-a – III-191-a kaj III-196-a, kaj al la kondiĉoj fiksitaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko. Konforme al la samaj artikoloj, la membroŝtatoj kaj siaj centraj bankoj, kies valuto ne estas la eŭro, konservas siajn agosferojn pri monaj aferoj.
5. Dans les domaines relevant de ses attributions, la Banque centrale européenne est consultée sur tout projet d'acte de l'Union, ainsi que sur tout projet de réglementation au niveau national, et peut soumettre des avis.(5) Oni devas konsulti la Eŭropan Centran Bankon – kadre de ĝia agosfero – pri ĉiuj proponoj de uniaj juraj aktoj kaj de ĉiuj planataj naciaj juraj normoj, kaj ĝi rajtas prezenti opinion sur kampoj apartenantaj al sia agosfero.
6. Les organes de décision de la Banque centrale européenne, leur composition et leurs modalités de fonctionnement sont définis aux articles III-382 et III-383, ainsi que dans le statut du Système européen de banques centrales et de la Banque centrale européenne.(6) La decidfaraj organoj de la Eŭropa Centra Banko, ilia konsisto kaj ĉiuj detalaj reguloj pri ilia funkciado estas difinitaj en la artikoloj III-382-a kaj III-383-a, kaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.
Article I-31: La Cour des comptesI-31-a artikolo: La Revizora Kortumo
1. La Cour des comptes est une institution. Elle assure le contrôle des comptes de l'Union.(1) La Revizora Kortumo estas institucio kontrolanta la kontojn de la Unio.
2. Elle examine les comptes de la totalité des recettes et des dépenses de l'Union et s'assure de la bonne gestion financière.(2) La Revizora Kortumo ekzamenas la kontojn de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Unio, kaj kontrolas ĉu la financa mastrumado estis efika kaj bonrezulta.
3. Elle est composée d'un ressortissant de chaque État membre. Ses membres exercent leurs fonctions en pleine indépendance, dans l'intérêt général de l'Union.(3) La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. La membroj de la Revizora Kortumo plenumas siajn taskojn plene sendepende, en ĝenerala intereso de la Unio.
Article I-32: Les organes consultatifs de l'UnionI-32-a artikolo: La konsultaj organoj de la Unio
1. Le Parlement européen, le Conseil et la Commission sont assistés d'un Comité des régions et d'un Comité économique et social, qui exercent des fonctions consultatives.(1) La Komitato de la Regionoj kaj la Ekonomia kaj Sociala Komitato helpas en konsulta funkcio la Eŭropan Parlamenton, la Konsilion kaj la Komisionon.
2. Le Comité des régions est composé de représentants des collectivités régionales et locales qui sont soit titulaires d'un mandat électoral au sein d'une collectivité régionale ou locale, soit politiquement responsables devant une assemblée élue.(2) La Komitato de la Regionoj konsistas el reprezentantoj de regionaj kaj lokaj kolektivoj, kiuj okupas elektitan oficon en regiona aŭ loka kolektivo, aŭ havas politikan respondecon antaŭ iu elektita asembleo.
3. Le Comité économique et social est composé de représentants des organisations d'employeurs, de salariés et d'autres acteurs représentatifs de la société civile, en particulier dans les domaines socio-économique, civique, professionnel et culturel.(3) La Ekonomia kaj Sociala Komitato konsistas el reprezentantoj de organizaĵoj de labordonantoj kaj laborprenantoj, el reprezentivaj rolantoj de aliaj sferoj de la civila socio, tiel precipe el la reprezentantoj de la ekonomia kaj socia vivo kaj de la civitana partopreno en la fakaj kaj kulturaj terenoj.
4. Les membres du Comité des régions et du Comité économique et social ne sont liés par aucun mandat impératif. Ils exercent leurs fonctions en pleine indépendance, dans l'intérêt général de l'Union.(4) La membroj de Komitato de la Regionoj kaj de la Ekonomia kaj Sociala Komitato ne estas instrukcieblaj. Dum la plenumo de siaj taskoj ili estas absolute sendependaj, kaj ili agas laŭ la ĝenerala intereso de la Unio.
5. Les règles relatives à la composition de ces Comités, à la désignation de leurs membres, à leurs attributions et à leur fonctionnement sont définies aux articles III-386 à III-392.(5) La artikoloj III-386-a – III-392-a enhavas la regulojn pri la konsisto, pri la nomumo de iliaj membroj, kaj la agosferon kaj funkciadon de tiuj ĉi komitatoj.
Les règles visées aux paragraphes 2 et 3 relatives à la nature de leur composition sont revues à intervalle régulier par le Conseil pour tenir compte de l'évolution économique, sociale et démographique dans l'Union. Le Conseil, sur proposition de la Commission, adopte des décisions européennes à cet effet.La reguloj menciitaj en alineoj (2) kaj (3) pri naturo de konsisto de la komitatoj, estas en regulaj, tempaj intervaloj reviziotaj fare de la Konsilio, konsidere la ekonomian, socian kaj demografian situacion ene de la Unio. Tiucele la Konsilio surbaze de propono de la Komisiono alprenas eŭropajn decidojn.

TITRE V: L'EXERCICE DES COMPÉTENCES DE L'UNIONV-a TITOLO: LA PRAKTIKADO DE AGOSFEROJ DE LA UNIO
Chapitre I: Dispositions communesI-a ĉapitro – Ĝeneralaj dispozicioj
Article I-33: Les actes juridiques de l'UnionI-33-a artikolo: La juraj aktoj de la Unio
1. Les institutions, pour exercer les compétences de l'Union, utilisent comme instruments juridiques, conformément à la partie III, la loi européenne, la loi-cadre européenne, le règlement européen, la décision européenne, les recommandations et les avis.(1) La institucioj aplikas – por praktiki la agosferojn de la Unio, konforme al la dispozicioj fiksitaj en la III-a parto – la sekvantajn jurajn rimedojn: eŭropa leĝo, eŭropa kadroleĝo, eŭropa dekreto, eŭropa decido, rekomendo kaj opinio.
La loi européenne est un acte législatif de portée générale. Elle est obligatoire dans tous ses éléments et directement applicable dans tout État membre.La eŭropa leĝo estas leĝdona akto kun ĝenerala valido. Ĝi estas plenmezure deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj.
La loi-cadre européenne est un acte législatif qui lie tout État membre destinataire quant au résultat à atteindre, tout en laissant aux instances nationales la compétence quant au choix de la forme et des moyens.La eŭropa kadroleĝo estas tia leĝdona akto, kiu estas deviga koncerne la atingotajn celojn por ĉiuj adresitaj membroŝtatoj, sed la elekton de formo kaj rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj.
Le règlement européen est un acte non législatif de portée générale pour la mise en œuvre des actes législatifs et de certaines dispositions de la Constitution. Il peut soit être obligatoire dans tous ses éléments et directement applicable dans tout État membre, soit lier tout État membre destinataire quant au résultat à atteindre, tout en laissant aux instances nationales la compétence quant au choix de la forme et des moyens.La eŭropa dekreto estas ĝenerale valida, sed ne leĝdona akto, kiu servas por efektivigo de la leĝdonaj aktoj kaj de certaj dispozicioj de la Konstitucio. La eŭropa dekreto egale povas esti tia, kiu estas plenmezure deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj, kaj tia, kiu estas deviga koncerne la atingotajn celojn en ĉiuj adresitaj membroŝtatoj, sed la elekton de la formo kaj rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj.
La décision européenne est un acte non législatif obligatoire dans tous ses éléments. Lorsqu'elle désigne des destinataires, elle n'est obligatoire que pour ceux-ci. La eŭropa decido estas plenmezure deviga, ne leĝdona akto. En la okazo, se ĝi aparte notas, kiuj estas la adresitoj, la decido estas deviga ekskluzive por tiuj, kiujn ĝi notis, kiel adresitojn.
Les recommandations et les avis n'ont pas d'effet contraignant.La rekomendoj kaj opinioj ne havas devigan forton.
2. Lorsqu'ils sont saisis d'un projet d'acte législatif, le Parlement européen et le Conseil s'abstiennent d'adopter des actes non prévus par la procédure législative applicable au domaine concerné.(2) Dum konsiderado de proponoj direktiĝantaj al leĝdonaj aktoj la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio detenas sin de alpreno de juraj aktoj, kiuj diferencas de la preskriboj de la leĝdona proceduro aplikenda sur la konkreta tereno.
Article I-34: Les actes législatifsI-34-a artikolo: Leĝdonaj aktoj
1. Les lois et lois-cadres européennes sont adoptées, sur proposition de la Commission, conjointement par le Parlement européen et le Conseil conformément à la procédure législative ordinaire visée à l'article III-396. Si les deux institutions ne parviennent pas à un accord, l'acte en question n'est pas adopté.(1) La eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas komune alprenataj fare de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio surbaze de propono de la Komisiono, konforme al la ordinara leĝdona proceduro difinita en la artikolo III-396-a. Se la du institucioj ne povas konsenti, la traktata jura akto ne estos alprenita.
2. Dans les cas spécifiques prévus par la Constitution, les lois et lois-cadres européennes sont adoptées par le Parlement européen avec la participation du Conseil ou par celui-ci avec la participation du Parlement européen, conformément à des procédures législatives spéciales.(2) En okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la eŭropaj leĝoj kaj kadrolegoj estas alprenataj fare de la Eŭropa Parlamento ĉe kunagado de la Konsilio, aŭ fare de la Konsilio ĉe kunagado de la Eŭropa Parlamento, konforme al la specialaj leĝdonaj proceduroj.
3. Dans les cas spécifiques prévus par la Constitution, les lois et lois-cadres européennes peuvent être adoptées sur initiative d'un groupe d'États membres ou du Parlement européen, sur recommandation de la Banque centrale européenne ou sur demande de la Cour de justice ou de la Banque européenne d'investissement.(3) En okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas alpreneblaj surbaze de iniciato de iu grupo de la membroŝtatoj, aŭ de la Eŭropa Parlamento, kaj ankaŭ surbaze de rekomendo de la Eŭropa Centra Banko, aŭ de peticio de la Kortumo, respektive de la Eŭropa Investa Banko.
Article I-35: Les actes non législatifsI-35-a artikolo: Aktoj ne leĝdonaj
1. Le Conseil européen adopte des décisions européennes dans les cas prévus par la Constitution.(1) La Eŭropa Konsilio alprenas eŭropajn decidojn en kazoj difinitaj en la Konstitucio.
2. Le Conseil et la Commission, notamment dans les cas prévus aux articles I-36 et I-37, ainsi que la Banque centrale européenne dans les cas spécifiques prévus par la Constitution, adoptent des règlements ou décisions européens.(2) La Konsilio kaj la Komisiono, precipe en okazoj menciitaj en la artikoloj I-36-a kaj I-37-a, la Eŭropa Centra Banko en okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, alprenas eŭropajn dekretojn kaj eŭropajn decidojn.
3. Le Conseil adopte des recommandations. Il statue sur proposition de la Commission dans tous les cas où la Constitution prévoit qu'il adopte des actes sur proposition de la Commission. Il statue à l'unanimité dans les domaines pour lesquels l'unanimité est requise pour l'adoption d'un acte de l'Union. La Commission, ainsi que la Banque centrale européenne dans les cas spécifiques prévus par la Constitution, adoptent des recommandations.(3) La Konsilio alprenas rekomendojn. La Konsilio decidas surbaze de propono de la Komisiono en la okazoj, se la Konstitucio preskribas, ke la juraj aktoj devas esti akceptataj konforme al propono de la Komisiono. Ĝi decidas unuanime en tiuj kampoj, en kiuj la unuanimeco estas necesa por alpreno de la juraj aktoj de la Unio. La Komisiono kaj la Eŭropa Centra Banko alprenas rekomendojn en okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio
Article I-36: Les règlements européens déléguésI-36-a artikolo: Dekretoj baziĝantaj sur rajtigo
1. Les lois et lois-cadres européennes peuvent déléguer à la Commission le pouvoir d'adopter des règlements européens délégués qui complètent ou modifient certains éléments non essentiels de la loi ou de la loi-cadre.(1) En eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj oni povas doni rajtigon por la Komisiono al alpreno de tiaj eŭropaj dekretoj baziĝantaj sur rajtigo, kiuj kompletigas aŭ amendas iujn ne bazajn dispoziciojn de la eŭropaj leĝoj aŭ kadroleĝoj.
Les lois et lois-cadres européennes délimitent explicitement les objectifs, le contenu, la portée et la durée de la délégation de pouvoir. Les éléments essentiels d'un domaine sont réservés à la loi ou loi-cadre européenne et ne peuvent donc pas faire l'objet d'une délégation de pouvoir.En la eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj enhavantaj la rajtigon oni devas unusence difini la celon, enhavon, aplikosferon kaj tempodaŭron de la rajtigo. La bazaj elementoj de la koncerna reguligata tereno estas reguligeblaj ekskluzive en eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo, kaj koncerne ilin oni ne povas doni rajtigon.
2. Les lois et lois-cadres européennes fixent explicitement les conditions auxquelles la délégation est soumise, qui peuvent être les suivantes:(2) En la eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo oni devas unusence difini la kondiĉojn de praktikado de la rajtigo, kiuj povas esti la sekvaj:

a) le Parlement européen ou le Conseil peut décider de révoquer la délégation;

a) la Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio povas decidi, ke ili retiras la rajtigon;

b) le règlement européen délégué ne peut entrer en vigueur que si, dans le délai fixé par la loi ou loi-cadre européenne, le Parlement européen ou le Conseil n'exprime pas d'objections.

b) la eŭropa dekreto baziĝanta sur rajtigo povas ekvalidiĝi nur se la Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio ne starigas obĵeton ene de preskribita limdato difinita en eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo.

Aux fins des points a) et b), le Parlement européen statue à la majorité des membres qui le composent et le Conseil statue à la majorité qualifiée.Ĉe apliko de la punktoj a) kaj b) la Eŭropa Parlamento decidas per plimulto de siaj membroj, kaj la Konsilio per kvalifikita plimulto.
Article I-37: Les actes d'exécutionI-37-a artikolo. Plenumaj aktoj
1. Les États membres prennent toutes les mesures de droit interne nécessaires pour la mise en œuvre des actes juridiquement contraignants de l'Union.(1) La membroŝtatoj alprenas en siaj naciaj juroj la disponojn, necesajn por plenumo de la devigaj uniaj juraj aktoj.
2. Lorsque des conditions uniformes d'exécution des actes juridiquement contraignants de l'Union sont nécessaires, ces actes confèrent des compétences d'exécution à la Commission ou, dans des cas spécifiques dûment justifiés et dans les cas prévus à l'article I-40, au Conseil.(2) Se la plenumo de iu deviga unia jura akto devas okazi laŭ unuecaj kondiĉoj, tia jura akto havigas plenumajn agosferojn al la Komisiono, respektive en specialaj kaj sufiĉe motivitaj okazoj kaj en okazoj preskribitaj en la artikolo I-40-a al la Konsilio.
3. Aux fins du paragraphe 2, la loi européenne établit au préalable les règles et principes généraux relatifs aux modalités de contrôle par les États membres de l'exercice des compétences d'exécution par la Commission.(3) Por celoj fiksitaj en la artikolo (2), oni devas anticipe difini en eŭropa leĝo la regulojn kaj ĝeneralajn principojn de la membroŝtataj kontrolaj mekanismoj, koncernantaj la praktikadon de plenuma agosfero de la Komisiono.
4. Les actes d'exécution de l'Union prennent la forme de règlements européens d'exécution ou de décisions européennes d'exécution.(4) La plenumaj aktoj de la Unio povas esti eŭropaj plenumaj dekretoj aŭ eŭropaj plenumaj decidoj.
Article I-38: Principes communs aux actes juridiques de l'UnionI-38-a artikolo: Komunaj reguloj koncernantaj la jurajn aktojn de la Unio
1. Lorsque la Constitution ne prévoit pas le type d'acte à adopter, les institutions le choisissent au cas par cas, dans le respect des procédures applicables et du principe de proportionnalité visé à l'article I-11.(1) Se la Konstitucio ne preskribas, kiatipan juran akton oni devas alpreni, la institucioj mem elektas la tipon de la jura akto, konforme al la aplikendaj proceduroj en la konkretaj okazoj, kaj en akordo kun la principo de proporcieco fiksita en la artikolo I-11-a.
2. Les actes juridiques sont motivés et visent les propositions, initiatives, recommandations, demandes ou avis prévus par la Constitution.(2) La juraj aktoj devas enhavi motivadon, kaj en ĝi oni devas aludi al ĉiu propono, iniciato, rekomendo, peto aŭ opinio, kiujn la Konstitucio preskribas.
Article I-39: Publication et entrée en vigueurI-39-a artikolo: Promulgo kaj validiĝo
1. Les lois et lois-cadres européennes adoptées conformément à la procédure législative ordinaire sont signées par le président du Parlement européen et le président du Conseil.(1) La prezidantoj de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio subskribas la eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn, alprenitajn laŭ ordinara leĝdona proceduro.
Dans les autres cas, elles sont signées par le président de l'institution qui les a adoptées.En ceteraj okazoj tiujn ĉi jurajn aktojn subskribas la prezidanto de la alprenanta institucio.
Les lois et lois-cadres européennes sont publiées au Journal officiel de l'Union européenne et entrent en vigueur à la date qu'elles fixent ou, à défaut, le vingtième jour suivant leur publication.La eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn oni devas promulgi en la Oficiala Bulteno de la Eŭropa Unio kaj ili ekvalidiĝas en la tago difinita en ili, aŭ manke de tio la dudekan tagon post sia promulgo.
2. Les règlements européens et les décisions européennes, lorsqu'elles n'indiquent pas de destinataire, sont signés par le président de l'institution qui les a adoptés.(2) La eŭropajn dekretojn, kaj la eŭropajn decidojn, kiuj ne havas apartan rondon de adresitoj, subskribas la prezidanto de tiu institucio, kiu alprenas ilin.
Les règlements européens et les décisions européennes, lorsqu'elles n'indiquent pas de destinataire, sont publiés au Journal officiel de l'Union européenne et entrent en vigueur à la date qu'ils fixent ou, à défaut, le vingtième jour suivant leur publication.La eŭropajn dekretojn, kaj la eŭropajn decidojn, kiuj ne havas apartan rondon de adresitoj, oni devas promulgi en la Oficiala Bulteno de la Eŭropa Unio; ili ekvalidiĝas en la tago difinita en ili, aŭ manke de tio la dudekan tagon post sia promulgo.
3. Les décisions européennes autres que celles visées au paragraphe 2 sont notifiées à leurs destinataires et prennent effet par cette notification.(3) Pri la eŭropaj decidoj, diferencaj de tiuj menciitaj en la alineo (2) oni devas sciigi iliajn adresitojn kaj ili ekvalidiĝas samtempe kun la sciigo.

Chapitre II: Dispositions particulièresII-a ĉapitro – Specialaj dispozicioj
Article I-40: Dispositions particulières relatives à la politique étrangère et de sécurité communeI-40-a artikolo: Apartaj dispozicioj koncernantaj la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn
1. L'Union européenne conduit une politique étrangère et de sécurité commune fondée sur un développement de la solidarité politique mutuelle des États membres, sur l'identification des questions présentant un intérêt général et sur la réalisation d'un degré toujours croissant de convergence des actions des États membres.(1) La Eŭropa Unio praktikas komunan eksteran kaj sekurecan politikojn, kiuj baziĝas sur pluevoluigo de reciproka politika solidareco inter la membroŝtatoj, sur identigo de aferoj kun ĝenerala intereso, sur realigo de pli kaj pli ampleksiĝanta akordo inter agoj de la membroŝtatoj.
2. Le Conseil européen identifie les intérêts stratégiques de l'Union et fixe les objectifs de sa politique étrangère et de sécurité commune. Le Conseil élabore cette politique dans le cadre des lignes stratégiques établies par le Conseil européen et conformément à la partie III.(2) La Eŭropa Konsilio konstatas la strategiajn interesojn de la Unio kaj difinas la celojn de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj de la Unio. Ĉi tiujn politikojn elformas la Konsilio laŭ la strategiaj gvidlinioj difinitaj fare de la Eŭropa Konsilio, kaj konforme al la reguloj fiksitaj en la parto III-a.
3. Le Conseil européen et le Conseil adoptent les décisions européennes nécessaires.(3) La Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio starigas la necesajn eŭropajn decidojn.
4. La politique étrangère et de sécurité commune est exécutée par le ministre des affaires étrangères de l'Union et par les États membres, en utilisant les moyens nationaux et ceux de l'Union.(4) La komuna ekstera kaj sekureca politiko estas plenumata fare de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj fare de la membroŝtatoj aplikante naciajn kaj uniajn rimedojn.
5. Les États membres se concertent au sein du Conseil européen et du Conseil sur toute question de politique étrangère et de sécurité présentant un intérêt général en vue de définir une approche commune. Avant d'entreprendre toute action sur la scène internationale ou de prendre tout engagement qui pourrait affecter les intérêts de l'Union, chaque État membre consulte les autres au sein du Conseil européen ou du Conseil. Les États membres assurent, par la convergence de leurs actions, que l'Union puisse faire valoir ses intérêts et ses valeurs sur la scène internationale. Les États membres sont solidaires entre eux.(5) La membroŝtatoj inter si akordigas ene de la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio en ĉiuj ĝeneralinteresaj eksteraj kaj sekurecpolitikaj demandoj por elformi komunan alproksimigon rilate al la demando. La membroŝtatoj devas akordiĝi kun la aliaj membroŝtatoj en la Konsilio aŭ en la Eŭropa Konsilio antaŭ plenumo de iu ajn internaci-nivela ago aŭ devontiĝo tuŝanta la interesojn de la Unio. La membroŝtatoj, pere de sia ago montranta en unu direkton, certigas, ke la Unio estu kapabla validigi siajn interesojn kaj valorojn sur internacia nivelo. La membroŝtatoj estas reciproke solidaraj unu kun alia.
6. En matière de politique étrangère et de sécurité commune, le Conseil européen et le Conseil adoptent des décisions européennes à l'unanimité, sauf dans les cas visés à la partie III. Ils se prononcent sur initiative d'un État membre, sur proposition du ministre des affaires étrangères de l'Union ou sur proposition de ce ministre avec le soutien de la Commission. Les lois et lois-cadres européennes sont exclues.(6) Ĉe alpreno de eŭropaj decidoj koncernantaj la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn, la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio decidas unuanime, escepte de la okazoj, konstatitaj en la parto III-a. La Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio decidas je iniciato de iu membroŝtato, aŭ surbaze de propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, respektive laŭ propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, subtenata de la Komisiono. Ili ne rajtas alpreni eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn.
7. Le Conseil européen peut, à l'unanimité, adopter une décision européenne autorisant le Conseil à statuer à la majorité qualifiée dans les cas autres que ceux visés à la partie III.(7) La Eŭropa Konsilio povas unuanime alpreni eŭropan decidon, kiu preskribas, ke la Konsilio rajtas decidi per kvalifikita plimulto ankaŭ en okazoj, diferencaj de tiuj, menciitaj en la parto III-a.
8. Le Parlement européen est consulté régulièrement sur les principaux aspects et les choix fondamentaux de la politique étrangère et de sécurité commune. Il est tenu informé de son évolution.(8) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la ĉefaj rilatoj kaj bazaj elektebloj de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj kontinue informi ĝin pri ties formiĝo.
Article I-41: Dispositions particulières relatives à la politique de sécurité et de défense communeI-41-a artikolo: Apartaj dispozicioj koncernantaj la komunan sekurecan kaj defendan politikojn
1. La politique de sécurité et de défense commune fait partie intégrante de la politique étrangère et de sécurité commune. Elle assure à l'Union une capacité opérationnelle s'appuyant sur des moyens civils et militaires. L'Union peut y avoir recours dans des missions en dehors de l'Union afin d'assurer le maintien de la paix, la prévention des conflits et le renforcement de la sécurité internationale conformément aux principes de la charte des Nations unies. L'exécution de ces tâches repose sur les capacités fournies par les États membres.(1) La komuna sekureca kaj defenda politikoj estas nedisigeblaj partoj de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj. Tiuj ĉi politikoj, apogantaj sin sur civilaj kaj armeaj rimedoj, garantias operaciajn kapablojn por la Unio. La Unio povas uzi tiujn ĉi rimedojn por misioj eksteruniaj, packonservaj, konfliktopreventaj kaj fortigantaj la internacian sekurecon, konforme al principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. La plenumo de ĉi tiuj taskoj baziĝas sur kapabloj disponigitaj fare de la membroŝtatoj.
2. La politique de sécurité et de défense commune inclut la définition progressive d'une politique de défense commune de l'Union. Elle conduira à une défense commune, dès lors que le Conseil européen, statuant à l'unanimité, en aura décidé ainsi. Il recommande, dans ce cas, aux États membres d'adopter une décision dans ce sens conformément à leurs règles constitutionnelles respectives.(2) La komuna sekureca kaj defenda politikoj enhavas laŭgradan elformon de komuna unia defenda politiko. Tio, se la Eŭropa Konsilio decidas tiel unuanime, kondukas al komuna defendo. En tiu ĉi okazo la Eŭropa Konsilio rekomendas al la membroŝtatoj alprenon de tia decido, konforme al iliaj konstituciaj postuloj.
La politique de l'Union au sens du présent article n'affecte pas le caractère spécifique de la politique de sécurité et de défense de certains États membres, elle respecte les obligations découlant du traité de l'Atlantique Nord pour certains États membres qui considèrent que leur défense commune est réalisée dans le cadre de l'Organisation du traité de l'Atlantique Nord et elle est compatible avec la politique commune de sécurité et de défense arrêtée dans ce cadre.La politiko de la Unio laŭ tiu ĉi artikolo ne tuŝas la individuan karakteron de sekureca kaj defenda politikoj de la unuopaj membroŝtatoj, respektas la devontigojn – surbaze de la Nord-Atlantika Traktato – de tiuj membroŝtatoj, kiuj vidas realigita sian komunan defendon en Organizaĵo de Nord-Atlantika Traktato, kaj ĝi estas akordigebla kun la komuna sekureca kaj defenda politikoj difinitaj en ties kadro.
3. Les États membres mettent à la disposition de l'Union, pour la mise en œuvre de la politique de sécurité et de défense commune, des capacités civiles et militaires pour contribuer aux objectifs définis par le Conseil. Les États membres qui constituent entre eux des forces multinationales peuvent aussi les mettre à la disposition de la politique de sécurité et de défense commune.(3) La membroŝtatoj – kiel kontribuon al realigo de celoj difinitaj fare de la Konsilio al efektivigo de la komuna sekureca kaj defenda politikoj – disponigas civilajn kaj armeajn rimedojn al la Unio. Tiuj membroŝtatoj, kiuj komune starigas plurnaciajn fortojn, ankaŭ tiujn fortojn povas disponigi al la komuna sekureca kaj defenda politikoj.
Les États membres s'engagent à améliorer progressivement leurs capacités militaires. Il est institué une Agence dans le domaine du développement des capacités de défense, de la recherche, des acquisitions et de l'armement (l'Agence européenne de défense) pour identifier les besoins opérationnels, promouvoir des mesures pour les satisfaire, contribuer à identifier et, le cas échéant, mettre en œuvre toute mesure utile pour renforcer la base industrielle et technologique du secteur de la défense, participer à la définition d'une politique européenne des capacités et de l'armement, ainsi que pour assister le Conseil dans l'évaluation de l'amélioration des capacités militaires.La membroŝtatoj prenas sur sin, ke ili laŭgrade plibonigos siajn armeajn kapablojn. Realiĝos agentejo okupiĝanta pri defendaj-kapabloevoluigaj, esploraj, akiraj kaj armilaraj aferoj (Eŭropa Defenda Agentejo), kies tasko estas konstato de la operaciaj pretendoj, subteno de disponoj servantaj la kontentigon de tiuj ĉi pretendoj, kaj kiu kontribuas al difino – kaj en konkreta okazo – al plenumo de agoj necesaj por fortigi la industrian kaj teknologian bazojn de la defenda sektoro, ĝi partoprenas en difino de eŭropa armilara kaj kapabloevoluiga politikoj, kaj helpas la Konsilion en taksado de plibonigo de la militaj kapabloj.
4. Les décisions européennes relatives à la politique de sécurité et de défense commune, y compris celles portant sur le lancement d'une mission visée au présent article, sont adoptées par le Conseil statuant à l'unanimité, sur proposition du ministre des affaires étrangères de l'Union ou sur initiative d'un État membre. Le ministre des affaires étrangères de l'Union peut proposer de recourir aux moyens nationaux ainsi qu'aux instruments de l'Union, le cas échéant conjointement avec la Commission.(4) La Konsilio alprenas unuanime la eŭropajn decidojn celantajn al plenumo de komuna sekureca kaj defenda politikoj, inkluzive la eŭropajn decidojn, celantajn al iniciato de misioj, menciitaj en tiu ĉi artikolo, surbaze de propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj aŭ surbaze de iniciato de iu membroŝtato. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, en konkreta okazo komune kun la Komisiono rajtas proponi same la aplikadon de naciaj kaj uniaj rimedoj.
5. Le Conseil peut confier la réalisation d'une mission, dans le cadre de l'Union, à un groupe d'États membres afin de préserver les valeurs de l'Union et de servir ses intérêts. La réalisation d'une telle mission est régie par l'article III-310.(5) La Konsilio por defendi la valorojn kaj validigi la interesojn de la Unio rajtas komisii grupon de la membroŝtatoj je plenumo de certaj misioj en kadro de la Unio. Por plenumo de tiaj misioj oni devas apliki la artikolon III-310-an.
6. Les États membres qui remplissent des critères plus élevés de capacités militaires et qui ont souscrit des engagements plus contraignants en la matière en vue des missions les plus exigeantes, établissent une coopération structurée permanente dans le cadre de l'Union. Cette coopération est régie par l'article III-312. Elle n'affecte pas les dispositions de l'article III-309.(6) Tiuj membroŝtatoj, kiuj havas armeajn kapablojn kontentigantajn pli altajn pretendojn, kaj kiuj – konsidere al misioj starigantaj la plej altajn postulojn – tiuterene akceptis pli severajn devontigojn, elformas konstantan strukturitan kunagadon en kadro de la Unio. Por tia kunagado oni devas apliki la artikolon III-312-an. Ĝi ne tuŝas la dispoziciojn fiksitajn en artikolo III-309-a.
7. Au cas où un État membre serait l'objet d'une agression armée sur son territoire, les autres États membres lui doivent aide et assistance par tous les moyens en leur pouvoir, conformément à l'article 51 de la charte des Nations unies. Cela n'affecte pas le caractère spécifique de la politique de sécurité et de défense de certains États membres.(7) Okaze de armita atako kontraŭ la teritorio de iu el la membroŝtatoj, la ceteraj membroŝtatoj devas – konforme al la artikolo 51-a de Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj – doni ĉiaspecan disponeblan helpon kaj apogon al tiu ĉi ŝtato. Tio ne tuŝas la individuan karakteron de la sekureca kaj defenda politikoj de la unuopaj membro-ŝtatoj.
Les engagements et la coopération dans ce domaine demeurent conformes aux engagements souscrits au sein de l'Organisation du traité de l'Atlantique Nord, qui reste, pour les États qui en sont membres, le fondement de leur défense collective et l'instance de sa mise en œuvre.La devontigoj kaj kunlaboroj surprenitaj sur tiuj ĉi kampoj devas harmonii kun devontigoj alprenitaj en la kadro de la Organizaĵo de la Nord-Atlantika Traktato, kiu ankaŭ plue konsistigas por la partoprenantaj ŝtatoj la bazon de la komuna defendo, kaj restas ties efektiviga forumo.
8. Le Parlement européen est consulté régulièrement sur les principaux aspects et les choix fondamentaux de la politique de sécurité et de défense commune. Il est tenu informé de son évolution.(8) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la pli gravaj aspektoj kaj fundamentaj alternativaj eblecoj de la komuna sekureca kaj defenda politiko, kaj oni devas daŭre informi ĝin pri ties formiĝo.
Article I-42: Dispositions particulières relatives à l'espace de liberté, de sécurité et de justiceI-42-a artikolo: Apartaj dispozicioj rilate al areo de libereco, sekureco kaj justo
1. L'Union constitue un espace de liberté, de sécurité et de justice:(1) La Unio estigas areon baziĝantan sur validiĝo de la libereco, sekureco kaj justo pere de la sekvantaj rimedoj:

a) par l'adoption de lois et lois-cadres européennes visant, si nécessaire, à rapprocher les dispositions législatives et réglementaires des États membres dans les domaines visés à la partie III;

a) en okazo se estas necese, alpreno de eŭropa leĝo kaj kadroleĝo, sur kampoj denombritaj en la III-a parto, por proksimigi la leĝajn, dekretajn kaj administraciajn dispoziciojn de la membroŝtatoj;

b) en favorisant la confiance mutuelle entre les autorités compétentes des États membres, en particulier sur la base de la reconnaissance mutuelle des décisions judiciaires et extrajudiciaires;

b) plifortigo de la reciproka konfido inter la koncernaj instancoj de la membroŝtatoj, precipe surbaze de reciproka agnoskado de tribunalaj kaj ekstertribunalaj decidoj;

c) par une coopération opérationnelle des autorités compétentes des États membres, y compris les services de police, les services des douanes et autres services spécialisés dans le domaine de la prévention et de la détection des infractions pénales.

c) operacia kunagado inter la agosferon havantaj instancoj de la membroŝtatoj, nome inter la membroŝtataj policoj, doganinstancoj kaj ceteraj, fakaj servoj okupiĝantaj pri prevento kaj malkovro de krimagoj.

2. Les parlements nationaux peuvent, dans le cadre de l'espace de liberté, de sécurité et de justice, participer aux mécanismes d'évaluation prévus à l'article III-260. Ils sont associés au contrôle politique d'Europol et à l'évaluation des activités d'Eurojust, conformément aux articles III-276 et III-273.(2) En la kadro de areo de validiĝo de la libereco, sekureco kaj justo, la naciaj parlamentoj rajtas partopreni la takso- procedurojn laŭ la artikolo III-260-a. La naciaj parlamentoj partoprenas – en akordo kun la artikoloj III-276-a aŭ III-273-a – en la politika kontrolo de Europol kaj en la taksado de la agado de Eurojust.
3. Les États membres disposent d'un droit d'initiative dans le domaine de la coopération policière et judiciaire en matière pénale, conformément à l'article III-264.(3) La membroŝtatoj havas rajton de iniciato konforme al la artikolo III-264-a sur kampo de polica kaj justica kunagado konekse kun la punaferoj.
Article I-43: Clause de solidaritéI-43-a artikolo: Solidareca klaŭzo
1. L'Union et ses États membres agissent conjointement dans un esprit de solidarité si un État membre est l'objet d'une attaque terroriste ou la victime d'une catastrophe naturelle ou d'origine humaine. L'Union mobilise tous les instruments à sa disposition, y compris les moyens militaires mis à sa disposition par les États membres, pour:(1) En okazo se iun membroŝtaton trafas terorisma atako, aŭ se ĝi fariĝas viktimo de naturkatastrofo aŭ katastrofo kaŭzita de homo, la Unio kaj siaj membroŝtatoj agas kolektive, en la spirito de solidareco. La Unio mobilizas ĉiujn disponeblajn rimedojn, inkluzive la armeajn energifontojn disponigitajn fare de la membroŝtatoj, por ke ĝi:

a) - prévenir la menace terroriste sur le territoire des États membres;

a) - preventu la terorisman minacon sur la teritorio de la membroŝtatoj;

- protéger les institutions démocratiques et la population civile d'une éventuelle attaque terroriste;

- protektu la demokratajn instituciojn kaj la civilan loĝantaron de eventuala terorisma atako;

- porter assistance à un État membre sur son territoire, à la demande de ses autorités politiques, dans le cas d'une attaque terroriste;

- okaze de terorisma atako, por iu membroŝtato, je peto de ĝia politika gvidado, donu helpon sur ties teritorio;

b) assist a Member State in its territory, at the request of its political authorities, in the event of a natural or man-made disaster.

b) - okaze de katastrofo kaŭzita de naturo aŭ de homo, por iu membroŝtato, je peto de ĝia politika gvidado, donu helpon sur ties teritorio.

2. Les modalités de mise en œuvre du présent article sont prévues à l'article III-329.(2) La artikolo III-329-a enhavas la detalajn regulojn koncernantajn la efektivigon de tiu ĉi artikolo.

Chapitre III: Les coopérations renforcéesIII-a ĉapitro – Firmigita kunagado
Article I-44: Les coopérations renforcéesI-44-a artikolo: Firmigita kunagado
1. Les États membres qui souhaitent instaurer entre eux une coopération renforcée dans le cadre des compétences non exclusives de l'Union peuvent recourir aux institutions de celle-ci et exercer ces compétences en appliquant les dispositions appropriées de la Constitution, dans les limites et selon les modalités prévues au présent article, ainsi qu'aux articles III-416 à III-423.(1) Tiuj membroŝtatoj, kiuj deziras krei unu kun la alia firmigitan kunagadon sur kampoj ne apartenantaj al ekskluziva agosfero de la Unio, rajtas uzi la instituciojn de la Unio ene de la limoj de tiu ĉi artikolo kaj de la artikoloj III-416-a – III-423-a kaj en akordo kun la reguloj tie determinitaj, kaj ili rajtas praktiki tiujn ĉi agosferojn aplikante la konvenajn dispoziciojn de la Konstitucio.
Les coopérations renforcées visent à favoriser la réalisation des objectifs de l'Union, à préserver ses intérêts et à renforcer son processus d'intégration. Elles sont ouvertes à tout moment à tous les États membres, conformément à l'article III-418.La firmigita kunagado direktiĝas al antaŭenigo de plenumado de la celoj kaj al defendo de la interesoj de la Unio, kaj al la firmigo de la integriĝa procezo. Tia kunagado kiam ajn estas malfermita por ĉiuj membroŝtatoj en akordo kun la artikolo III-418-a.
2. La décision européenne autorisant une coopération renforcée est adoptée par le Conseil en dernier ressort, lorsqu'il établit que les objectifs recherchés par cette coopération ne peuvent être atteints dans un délai raisonnable par l'Union dans son ensemble, et à condition qu'au moins un tiers des États membres y participent. Le Conseil statue conformément à la procédure prévue à l'article III-419.(2) La Konsilio povas alpreni eŭropan decidon kun rajtigo al firmigita kunagado en ekstrema okazo, se ĝi konstatis ke la celoj de la kunagado ne povas esti atingotaj fare de tuto de la Unio ene de racia limdato, kaj se almenaŭ unu triono de la membroŝtatoj partoprenas ĝin. La Konsilio decidas laŭ la proceduro determinita en la artikolo III-419-a.
3. Tous les membres du Conseil peuvent participer à ses délibérations, mais seuls les membres du Conseil représentant les États membres participant à une coopération renforcée prennent part au vote.(3) La diskutojn de la Konsilio rajtas partopreni ĉiuj membroŝtatoj, sed la voĉdonadon rajtas partopreni nur tiuj membroj de la Konsilio, kiuj reprezentas la membroŝtatojn de la firmigita kunagado.
L'unanimité est constituée par les voix des seuls représentants des États membres participants.Por atingi la unuanimecon oni devas konsideri nur la voĉojn de la reprezentantoj de la partoprenantaj membroŝtatoj.
La majorité qualifiée se définit comme étant égale à au moins 55% des membres du Conseil représentant les États membres participants, réunissant au moins 65% de la population de ces États.Por atingi la kvalifikitan plimulton estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 55 % de la konsiliaj membroj reprezentantaj la partoprenantajn membroŝtatojn, samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi membroŝtatoj.
Une minorité de blocage doit inclure au moins le nombre minimum de membres du Conseil représentant plus de 35% de la population des États membres participants, plus un membre, faute de quoi la majorité qualifiée est réputée acquise.La blokanta malplimulto devas konsisti almenaŭ el membroj de la Konsilio reprezentantaj pli ol 35 %-n de la loĝantaro de la partoprenantaj ŝtatoj plus unu persono; manke de tio oni devas konsideri la kvalifikitan plimulton, kiel atingitan.
Par dérogation aux troisième et quatrième alinéas, lorsque le Conseil ne statue pas sur proposition de la Commission ou du ministre des affaires étrangères de l'Union, la majorité qualifiée requise se définit comme étant égale à au moins 72% des membres du Conseil représentant les États membres participants, réunissant au moins 65% de la population de ces États.Diference de la tria kaj kvara subalineoj, se la Konsilio decidas ne surbaze de propono de la Komisiono aŭ de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, al la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 72 % de la konsiliaj membroj reprezentantaj la partoprenantajn membro-ŝtatojn, samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi membroŝtatoj.
4. Les actes adoptés dans le cadre d'une coopération renforcée ne lient que les États membres participants. Ils ne sont pas considérés comme un acquis devant être accepté par les États candidats à l'adhésion à l'Union.(4) La juraj aktoj alprenitaj en la kadro de la firmigita kunagado devigas nur la partoprenantajn membroŝtatojn.Tiuj ĉi juraj aktoj ne apartenas al la uniaj atingaĵoj aprobendaj fare de landoj intencantaj aliĝi al la Unio.

TITRE VI: LA VIE DÉMOCRATIQUE DE L'UNIONVI-a TITOLO: LA DEMOKRATA FUNKCIADO DE LA UNIO
Article I-45: Principe d'égalité démocratiqueI-45-a artikolo: Principo de la demokrata egaleco
Dans toutes ses activités, l'Union respecte le principe de l'égalité de ses citoyens, qui bénéficient d'une égale attention de ses institutions, organes et organismes.La Unio dum ĉiuj siaj aktivecoj respektas la principon de egaleco inter la civitanoj; la institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio dediĉas al ĉiuj civitanoj la saman atenton.
Article I-46: Principe de la démocratie représentativeI-46-a artikolo: Principo de la reprezenta demokratio
1. Le fonctionnement de l'Union est fondé sur la démocratie représentative.(1) La funkciado de la Unio baziĝas sur la reprezenta demokratio.
2. Les citoyens sont directement représentés, au niveau de l'Union, au Parlement européen.(2) Sur nivelo de la Unio la rekta reprezentado de civitanoj efektiviĝas en la Eŭropa Parlamento.
Les États membres sont représentés au Conseil européen par leur chef d'État ou de gouvernement et au Conseil par leurs gouvernements, eux-mêmes démocratiquement responsables, soit devant leurs parlements nationaux, soit devant leurs citoyens.En la Eŭropa Konsilio la reprezentadon de la membroŝtatoj plenumas siaj ŝtat- aŭ registarestroj, kaj en la Konsilio siaj registaroj, kiuj mem havas demokratan respondecon antaŭ siaj, naciaj parlamentoj aŭ civitanoj.
3. Tout citoyen a le droit de participer à la vie démocratique de l'Union. Les décisions sont prises aussi ouvertement et aussi près que possible des citoyens.(3) Ĉiu civitano havas rajton partopreni en la demokrata vivo de la Unio. Oni devas fari la decidojn kiel eble plej publike kaj sur nivelo kiel eble plej proksima al la civitanoj.
4. Les partis politiques au niveau européen contribuent à la formation de la conscience politique européenne et à l'expression de la volonté des citoyens de l'Union.(4) La eŭropa-nivelaj politikaj partioj kontribuas al elformigo de la eŭropa politika konscio kaj al deklaro de volo de la uniaj civitanoj.
Article I-47: Principe de la démocratie participativeI-47-a artikolo: Principo de la partoprena demokratio
1. Les institutions donnent, par les voies appropriées, aux citoyens et aux associations représentatives la possibilité de faire connaître et d'échanger publiquement leurs opinions dans tous les domaines d'action de l'Union.(1) La institucioj per konvenaj rimedoj garantias, ke la civitanoj kaj intereso-reprezentaj organizoj povu esprimi opinion pri iu ajn aktiveco de la Unio, kaj povu publike diskuti pri tiuj aktivecoj.
2. Les institutions entretiennent un dialogue ouvert, transparent et régulier avec les associations représentatives et la société civile.(2) La institucioj de la Unio vivtenas malfermitan, travideblan kaj sisteman dialogon kun la intereso-reprezentaj organizoj kaj kun la civila socio.
3. En vue d'assurer la cohérence et la transparence des actions de l'Union, la Commission procède à de larges consultations des parties concernées.(3) La Komisiono tenas vastajn, anticipajn konsultadojn kun la koncernaj partneroj, por garantii la koherecon kaj travideblecon de agoj de la Unio.
4. Des citoyens de l'Union, au nombre d'un million au moins, ressortissants d'un nombre significatif d'États membres, peuvent prendre l'initiative d'inviter la Commission, dans le cadre de ses attributions, à soumettre une proposition appropriée sur des questions pour lesquelles ces citoyens considèrent qu'un acte juridique de l'Union est nécessaire aux fins de l'application de la Constitution. La loi européenne arrête les dispositions relatives aux procédures et conditions requises pour la présentation d'une telle initiative citoyenne, y compris le nombre minimum d'États membres dont les citoyens qui la présentent doivent provenir.(4) Almenaŭ unu miliono da uniaj civitanoj, kiuj samtempe estas ŝtatanoj el signifa nombro de membroŝtatoj, povas iniciati, ke la Komisiono – ene de sia agosfero – prezentu konvenan proponon en tiuj aferoj, en kiuj laŭ la konsidero de la civitanoj al efektivigo de la Konstitucio oni devas alpreni unian juran akton. Oni devas fiksi en eŭropa leĝo la dispoziciojn koncernantajn la procedurojn kaj kondiĉojn aplikendajn okaze de ĉi tiu civitana iniciato, inkluzive ankaŭ tion, ke la iniciato devas deveni de civitanoj de minimume kiom da membroŝtatoj.
Article I-48: Les partenaires sociaux et le dialogue social autonomeI-48-a artikolo: La sociaj partneroj kaj la aŭtonoma socia dialogo
L'Union reconnaît et promeut le rôle des partenaires sociaux à son niveau, en prenant en compte la diversité des systèmes nationaux. Elle facilite le dialogue entre eux, dans le respect de leur autonomie.La Unio konsiderante la diversecon de unuopaj naciaj sistemoj agnoskas kaj subtenas la unia-nivelan taskosurprenon de la sociaj partneroj; kaj respektante ilian sendependecon antaŭenigas la dialogon inter la sociaj partneroj.
Le sommet social tripartite pour la croissance et l'emploi contribue au dialogue social.La trilatera socia pintokunveno pri la kresko kaj dungado kontribuas al daŭrigo de socia dialogo.
Article I-49: Le médiateur européenI-49-a artikolo: La eŭropa mediaciisto
Un médiateur européen, élu par le Parlement européen, reçoit les plaintes relatives à des cas de mauvaise administration dans l'action des institutions, organes ou organismes de l'Union, dans les conditions prévues par la Constitution. Il instruit ces plaintes et fait rapport à leur sujet. Le médiateur européen exerce ses fonctions en toute indépendance.La mediaciisto – elektita fare de la Eŭropa Parlamento ĉe kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio – transprenas la plendojn koncerne la oficajn misuzojn okazantajn dum la aktiveco de la uniaj institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj. Li/ŝi enketas pri la plendoj kaj pretigas raporton pri la rezultoj. Dum plenumo de siaj taskoj la mediaciisto estas absolute sendependa.
Article I-50: Transparence des travaux des institutions, organes et organismes de l'UnionI-50-a artikolo: La travidebleco de laborprocezo de la uniaj institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj
1. Afin de promouvoir une bonne gouvernance, et d'assurer la participation de la société civile, les institutions, organes et organismes de l'Union œuvrent dans le plus grand respect possible du principe d'ouverture.(1) Por antaŭenigi la bonan regadon kaj certigi la partoprenon de la civila socio, la institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio dum siaj laboroj agas respektante la principon de malfermiteco kiel eble plej komplete.
2. Le Parlement européen siège en public, ainsi que le Conseil lorsqu'il délibère et vote sur un projet d'acte législatif.(2) La kunsidoj de la Eŭropa Parlamento estas publikaj; kaj ankaŭ la kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam oni diskutas aŭ voĉdonas pri propono celanta al leĝdona akto.
3. Tout citoyen de l'Union ou toute personne physique ou morale résidant ou ayant son siège statutaire dans un État membre dispose, dans les conditions prévues par la partie III, d'un droit d'accès aux documents des institutions, organes et organismes de l'Union, quel que soit leur support.(3) Konforme al la kondiĉoj difinitaj en la parto III-a, iu ajn unia civitano kaj iu ajn natura aŭ jura persono havanta loĝlokon, aŭ rezidejon laŭ estiga dokumento en iu membroŝtato, rajtas atingi la dokumentojn de institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio, sendepende de ilia apera formo.
La loi européenne fixe les principes généraux et limites qui, pour des raisons d'intérêt public ou privé, régissent l'exercice du droit d'accès à de tels documents.La ĝeneralaj principoj de rajto pri atingo de tiuj ĉi dokumentoj kaj la reguloj determinantaj ties limigojn baziĝantajn sur komunaj aŭ privataj interesoj estas difinitaj en eŭropa leĝo.
4. Chaque institution, organe ou organisme arrête dans son règlement intérieur des dispositions particulières concernant l'accès à ses documents, en conformité avec la loi européenne visée au paragraphe 3.(4) Konforme al la eŭropa leĝo menciita en la alineo (3) ĉiu institucio, organo, oficejo kaj agentejo fiksas en sia statuto la specialajn dispoziciojn koncerne la atingon de siaj dokumentoj.
Article I-51: Protection des données à caractère personnelI-51-a artikolo: La defendo de la personaj donitaĵoj
1. Toute personne a droit à la protection des données à caractère personnel la concernant.(1) Ĉiu havas rajton pri protekto de personaj donitaĵoj lin/ŝin koncernantaj.
2. La loi ou loi-cadre européenne fixe les règles relatives à la protection des personnes physiques s'agissant du traitement des données à caractère personnel par les institutions, organes et organismes de l'Union, ainsi que par les États membres dans l'exercice d'activités qui relèvent du champ d'application du droit de l'Union, et à la libre circulation de ces données. Le respect de ces règles est soumis au contrôle d'autorités indépendantes.(2) Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo fiksas la regulojn koncerne la protekton de la naturaj personoj dum la datummanipulado de la personaj donitaĵoj fare de la uniaj institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj, kaj fare de la membroŝtatoj dum siaj agadoj apartenantaj al aplikokampo de la unia juro, tiel same la regulojn rilate al libera fluo de ĉi tiuj donitaĵoj. Sendependaj instancoj kontrolas la respekton de tiuj ĉi reguloj.
Article I-52: Statut des églises et des organisations non confessionnellesI-52-a artikolo: La jura statuso de la eklezioj kaj filozofiaj, nereligiaj organizoj
1. L'Union respecte et ne préjuge pas du statut dont bénéficient, en vertu du droit national, les églises et les associations ou communautés religieuses dans les États membres.(1) La Unio respektas kaj ne ofendas la juran statuson de la eklezioj kaj religiaj organizoj aŭ kolektivoj, kiun ili havas laŭ la nacia juro en la membroŝtatoj.
2. L'Union respecte également le statut dont bénéficient, en vertu du droit national, les organisations philosophiques et non confessionnelles.(2) La Unio tiel same respektas la juran statuson de la filozofiaj, nereligiaj organizoj, laŭ la nacia juro.
3. Reconnaissant leur identité et leur contribution spécifique, l'Union maintient un dialogue ouvert, transparent et régulier avec ces églises et organisations.(3) Rekonante iliajn identecon kaj specialan kontribuon, la Unio vivtenas rektan, travideblan kaj sisteman dialogon kun tiuj ĉi eklezioj kaj organizoj.

TITRE VII: LES FINANCES DE L'UNIONVII-a TITOLO: LA FINANCOJ DE LA UNIO
Article I-53: Les principes budgétaires et financiersI-53-a artikolo: Buĝetaj kaj financaj principoj
1. Toutes les recettes et les dépenses de l'Union doivent faire l'objet de prévisions pour chaque exercice budgétaire et être inscrites au budget de l'Union, conformément à la partie III.(1) Konforme al la dispozicioj fiksitaj en la parto III-a oni devas antaŭplani kaj indiki en la unia buĝeto ĉiujn enspezajn kaj elspezajn artikolojn de la Unio, rilate al apartaj financaj jaroj.
2. Le budget doit être équilibré en recettes et en dépenses.(2) La enspezoj kaj elspezoj de la buĝeto devas ekvilibri.
3. Les dépenses inscrites au budget sont autorisées pour la durée de l'exercice budgétaire annuel en conformité avec la loi européenne visée à l'article III-412.(3) Oni devas aprobi la elspezojn indikitajn en la buĝeto por unu financa jaro, konforme al la eŭropa leĝo menciita en la artikolo III-412-a.
4. L'exécution de dépenses inscrites au budget requiert l'adoption préalable d'un acte juridiquement contraignant de l'Union qui donne un fondement juridique à son action et à l'exécution de la dépense correspondante en conformité avec la loi européenne visée à l'article III-412, sauf exceptions prévues par celle-ci.(4) La antaŭkondiĉo de efektivigo de la elspezoj indikitaj en la buĝeto estas la alpreno de unia jura akto kun deviga forto, konforme al la eŭropa leĝo menciita en la artikolo III-412-a, kiu certigas juran bazon por la ago de la Unio kaj al plenumo de la elspezoj interrilataj, escepte de la kazoj difinitaj en la menciita eŭropa leĝo.
5. En vue d'assurer la discipline budgétaire, l'Union n'adopte pas d'actes susceptibles d'avoir des incidences notables sur le budget sans donner l'assurance que les dépenses découlant de ces actes peuvent être financées dans la limite des ressources propres de l'Union et dans le respect du cadre financier pluriannuel visé à l'article I-55.(5) Por certigi la buĝetan disciplinon, se iu jura akto povas havi signifan efikon al la buĝeto, la Unio ne rajtas ĝin alpreni, ĝis kiam oni certigas, ke la elspezoj devenantaj el tiu ĉi jura akto estas financeblaj ene de la limoj de propraj fontoj de la Unio, kaj ĉe respekto de la plurjara financa kadro menciita en la artikolo I-55-a.
6. Le budget est exécuté conformément au principe de la bonne gestion financière. Les États membres et l'Union coopèrent pour que les crédits inscrits au budget soient utilisés conformément à ce principe.(6) Oni devas efektivigi la buĝeton respektante la principojn de la efika kaj rezulta financa mastrumado. La membro-ŝtatoj kaj la Unio kunlaboras por certigi la utiligon de la buĝetaj antaŭplanoj konforme al tiu ĉi baza principo.
7. L'Union et les États membres, conformément à l'article III-415, combattent la fraude et toute autre activité illégale portant atteinte aux intérêts financiers de l'Union.(7) La Unio kaj la membroŝtatoj konforme al dispozicioj de la artikolo III-415-a batalas kontraŭ la fraŭdo kaj ĉiuj aliaj kontraŭjuraj agadoj ofendantaj la financajn interesojn de la Unio.
Article I-54: Les ressources propres de l'UnionI-54-a artikolo: La propraj fontoj de la Unio
1. L'Union se dote des moyens nécessaires pour atteindre ses objectifs et pour mener à bien ses politiques.(1) La Unio prizorgas la necesajn rimedojn por atingi siajn celojn kaj efektivigi siajn politikojn.
2. Le budget de l'Union est intégralement financé par des ressources propres, sans préjudice des autres recettes.(2) Ne tuŝante la ceterajn enspezojn, oni devas financi la buĝeton de la Unio plenmezure el propraj fontoj.
3. Une loi européenne du Conseil fixe les dispositions applicables au système de ressources propres de l'Union. Il est possible, dans ce cadre, d'établir de nouvelles catégories de ressources propres ou d'abroger une catégorie existante. Le Conseil statue à l'unanimité, après consultation du Parlement européen. Cette loi n'entre en vigueur qu'après son approbation par les États membres conformément à leurs règles constitutionnelles respectives.(3) Eŭropa leĝo alprenita fare de la Konsilio determinas la dispoziciojn koncerne la sistemon de la propraj fontoj de la Unio. Ĉi-rilate la eŭropa leĝo povas krei novajn aŭ povas nuligi certajn, ekzistantajn fontotipojn. Konsultinte la Eŭropan Parlamenton la Konsilio decidas unuanime. Tiu ĉi eŭropa leĝo ekvalidiĝas nur post la aprobo fare de la membroŝtatoj, konforme al siaj propraj, laŭkonstituciaj postuloj.
4. Une loi européenne du Conseil fixe les mesures d'exécution du système de ressources propres de l'Union dans la mesure où la loi européenne adoptée sur la base du paragraphe 3 le prévoit. Le Conseil statue après approbation du Parlement européen.(4) Eŭropa leĝo alprenita fare de la Konsilio determinas la plenumajn disponojn koncerne la sistemon de propraj fontoj de la Unio, se la eŭropa leĝo alprenita surbaze de la alineo (3) dispozicias tiel. La Konsilio decidas post konsento de la Eŭropa Parlamento.
Article I-55: Le cadre financier pluriannuelI-55-a artikolo: La plurjara financa kadro
1. Le cadre financier pluriannuel vise à assurer l'évolution ordonnée des dépenses de l'Union dans la limite de ses ressources propres. Il fixe les montants des plafonds annuels des crédits pour engagements par catégorie de dépenses conformément à l'article III-402.(1) La plurjara financa kadro certigas, ke la elspezoj de la Unio formiĝu ordigite, inter la limoj de la propraj fontoj. La plurjara financa kadro difinas – konforme al la artikolo III-402-a – laŭ elspezaj kategorioj la supran limon de jaraj sindevontigaj antaŭplanoj.
2. Une loi européenne du Conseil fixe le cadre financier pluriannuel. Il statue à l'unanimité, après approbation du Parlement européen, qui se prononce à la majorité des membres qui le composent.(2) Eŭropa leĝo unuanime alprenita fare de la Konsilio determinas la plurjaran financan kadron. La Konsilio decidas unuanime, post interkonsento de la Eŭropa Parlamento aprobita fare de plimulto de siaj membroj.
3. Le budget annuel de l'Union respecte le cadre financier pluriannuel.(3) La jara buĝeto de la Unio devas esti en akordo kun la plurjara financa kadro.
4. Le Conseil européen peut, à l'unanimité, adopter une décision européenne autorisant le Conseil à statuer à la majorité qualifiée lors de l'adoption de la loi européenne du Conseil visée au paragraphe 2.(4) La Eŭropa Konsilio povas rajtigi la Konsilion per unuanime alprenita, eŭropa decido, ke ĝi decidu per kvalifikita plimulto da voĉoj pri la alpreno de la eŭropa leĝo menciita en alineo (2).
Article I-56: Le budget de l'UnionI-56-a artikolo: La buĝeto de la Unio
La loi européenne établit le budget annuel de l'Union conformément à l'article III-404.La jaran buĝeton de la Unio determinas eŭropa leĝo alprenita konforme al la reguloj fiksitaj en artikolo III-404-a.

TITRE VIII: L'UNION ET SON ENVIRONNEMENT PROCHEVIII-a TITOLO: LA UNIO KAJ ĜIAJ NAJBARAJ LANDOJ
Article I-57: L'Union et son environnement procheI-57-a artikolo: La Unio kaj ĝiaj najbaraj landoj
1. L'Union développe avec les pays de son voisinage des relations privilégiées, en vue d'établir un espace de prospérité et de bon voisinage, fondé sur les valeurs de l'Union et caractérisé par des relations étroites et pacifiques reposant sur la coopération.(1) La Unio estigas specialajn rilatojn kun siaj najbaraj landoj por krei tian areon de prospero kaj bona najbareco, kiu baziĝas sur valoroj de la Unio, kaj kiun karakterizas striktaj kaj pacaj interrilatoj de kunagado.
2. Aux fins du paragraphe 1, l'Union peut conclure des accords spécifiques avec les pays concernés. Ces accords peuvent comporter des droits et obligations réciproques ainsi que la possibilité de conduire des actions en commun. Leur mise en œuvre fait l'objet d'une concertation périodique.(2) Por la celoj menciitaj en alineo (1) la Unio povas krei apartajn interkonsentojn kun la koncernaj landoj. Tiuj ĉi interkonsentoj povas difini reciprokajn rajtojn kaj devontigojn, kaj povas dispozicii pri ebleco de komunaj agoj. Oni devas sisteme akordigi la plenumon de ĉi tiuj interkonsentoj.

TITRE IX: L'APPARTENANCE À L'UNIONIX-a TITOLO: LA UNIA MEMBRECO
Article I-58: Critères d'éligibilité et procédure d'adhésion à l'UnionI-58-a artikolo: La kondiĉoj de aliĝo al la Unio kaj ties proceduro
1. L'Union est ouverte à tous les États européens qui respectent les valeurs visées à l'article I-2 et s'engagent à les promouvoir en commun.(1) La Unio estas malfermita antaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a kaj estas engaĝiĝintaj al ilia komuna validigo.
2. Tout État européen qui souhaite devenir membre de l'Union adresse sa demande au Conseil. Le Parlement européen et les parlements nationaux sont informés de cette demande. Le Conseil statue à l'unanimité après avoir consulté la Commission et après approbation du Parlement européen, qui se prononce à la majorité des membres qui le composent. Les conditions et les modalités de l'admission font l'objet d'un accord entre les États membres et l'État candidat. Cet accord est soumis par tous les États contractants à ratification, conformément à leurs règles constitutionnelles respectives.(2) Iu ajn eŭropa ŝtato, kiu intencas fariĝi membro de la Unio, povas sin turni per ĉi-koncerna petskribo al la Konsilio. Pri la petskribo devas esti informitaj la Eŭropa Parlamento kaj la naciaj parlamentoj. La Konsilio – konsultinte la Komisionon kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento alprenita fare de plimulto de siaj membroj – unuanime decidas. La kondiĉojn kaj detalajn regulojn de la membriĝo ordigas la pakto inter la membroŝtatoj kaj la kandidatŝtato. Tiu ĉi pakto devas esti ratifita de ĉiuj traktantaj ŝtatoj, laŭ siaj konstituciaj postuloj.
Article I-59: La suspension de certains droits résultant de l'appartenance à l'UnionI-59-a artikolo: La suspendo de certaj uniaj membrecaj rajtoj
1. Le Conseil, sur initiative motivée d'un tiers des États membres, sur initiative motivée du Parlement européen ou sur proposition de la Commission, peut adopter une décision européenne constatant qu'il existe un risque clair de violation grave par un État membre des valeurs visées à l'article I-2. Le Conseil statue à la majorité des quatre cinquièmes de ses membres après approbation du Parlement européen.(1) Surbaze de konvene motivita propono de unu triono de la membroŝtatoj aŭ de konvene motivita iniciato de la Eŭropa Parlamento aŭ de propono de la Komisiono, la Konsilio povas konstati en eŭropa decido, ke ekzistas unusenca danĝero, ke iu membroŝtato grave ofendas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a. La Konsilio decidas – post konsento de la Eŭropa Parlamento – per kvar kvinona plimulto de siaj membroj.
Avant de procéder à cette constatation, le Conseil entend l'État membre en cause et peut lui adresser des recommandations, en statuant selon la même procédure.Antaŭ ol konstati tion, la Konsilio aŭskultas la koncernan membroŝtaton, kaj por ĝi – konforme al la sama proceduro – rajtas fari proponojn.
Le Conseil vérifie régulièrement si les motifs qui ont conduit à une telle constatation restent valables.La Konsilio sisteme kontrolas, ĉu tiuj kialoj plu ekzistas, surbaze de kiuj estis farita tia konstato.
2. Le Conseil européen, sur initiative d'un tiers des États membres ou sur proposition de la Commission, peut adopter une décision européenne constatant l'existence d'une violation grave et persistante par un État membre des valeurs énoncées à l'article I-2, après avoir invité cet État à présenter ses observations en la matière. Le Conseil européen statue à l'unanimité, après approbation du Parlement européen.(2) La Eŭropa Konsilio petinte la koncernan ŝtaton prezenti siajn rimarkojn – surbaze de iniciato de unu triono de la membroŝtatoj aŭ de propono de la Komisiono – povas konstati en eŭropa decido, ke la membroŝtato grave kaj daŭre ofendas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a. La Eŭropa Konsilio post konsento de la Eŭropa Parlamento decidas unuanime.
3. Lorsque la constatation visée au paragraphe 2 a été faite, le Conseil, statuant à la majorité qualifiée, peut adopter une décision européenne qui suspend certains des droits découlant de l'application de la Constitution à l'État membre en cause, y compris les droits de vote du membre du Conseil représentant cet État. Le Conseil tient compte des conséquences éventuelles d'une telle suspension sur les droits et obligations des personnes physiques et morales.(3) Okaze de la konstato laŭ la alineo (2) la Konsilio en eŭropa decido alprenita per kvalifikita plimulto povas suspendi certajn rajtojn de la koncerna membroŝtato devenantajn el apliko de la Konstitucio, inter ili la voĉdonrajton de la reprezentanto de tiu ĉi membroŝtato en la Konsilio. Ĉi-kaze la Konsilio konsideras la eblajn konsekvencojn de tia suspendo tuŝantajn la rajtojn kaj devojn de la naturaj kaj juraj personoj.
En tout état de cause, cet État reste lié par les obligations qui lui incombent au titre de la Constitution.La konstituciaj devontigoj de la koncerna ŝtato en ĉiu okazo ankaŭ plu devigas tiun ĉi ŝtaton.
4. Le Conseil, statuant à la majorité qualifiée, peut adopter une décision européenne modifiant ou abrogeant les mesures qu'il a adoptées au titre du paragraphe 3, pour répondre à des changements de la situation qui l'a conduit à imposer ces mesures.(4) La Konsilio povas krei per kvalifikita plimulto eŭropan decidon pri ŝanĝo aŭ retiro de la disponoj alprenitaj surbaze de la alineo (3), se ŝanĝiĝis la cirkonstancoj kondukantaj al ilia preskribo.
5. Aux fins du présent article, le membre du Conseil européen ou du Conseil représentant l'État membre en cause ne prend pas part au vote et l'État membre en cause n'est pas pris en compte dans le calcul du tiers ou des quatre cinquièmes des États membres prévu aux paragraphes 1 et 2. L'abstention de membres présents ou représentés ne fait pas obstacle à l'adoption des décisions européennes visées au paragraphe 2.(5) Aplikante tiun ĉi artikolon la membro de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio reprezentanta la koncernan membroŝtaton ne partoprenas la voĉdonon, oni ne povas konsideri la koncernan membroŝtaton ĉe kalkulo de triono, aŭ de kvar kvinonoj de la membroŝtatoj laŭ alineoj (1) aŭ (2). La sindeteno de la persone ĉeestantaj aŭ reprezentitaj membroj ne estas obstaklo de alpreno de eŭropaj decidoj menciitaj en la alineo (2).
Pour l'adoption des décisions européennes visées aux paragraphes 3 et 4, la majorité qualifiée se définit comme étant égale à au moins 72% des membres du Conseil représentant les États membres participants, réunissant au moins 65% de la population de ces États.Ĉe alpreno de eŭropaj decidoj menciitaj en alineoj (3) kaj (4) por la kvalifikita plimulto estas bezonataj 72 % de voĉoj de konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi ŝtatoj.
Lorsque, à la suite d'une décision de suspension des droits de vote adoptée conformément au paragraphe 3, le Conseil statue, à la majorité qualifiée, sur la base d'une des dispositions de la Constitution, cette majorité qualifiée se définit de la même manière qu'au deuxième alinéa ou, si le Conseil agit sur proposition de la Commission ou du ministre des affaires étrangères de l'Union, comme étant égale à au moins 55% des membres du Conseil représentant les États membres participants, réunissant au moins 65% de la population de ces États. Dans ce dernier cas, une minorité de blocage doit inclure au moins le nombre minimum de membres du Conseil représentant plus de 35% de la population des États membres participants, plus un membre, faute de quoi la majorité qualifiée est réputée acquise.Se sekve de alpreno de la decido pri suspendo de voĉdonrajto laŭ alineo (3) la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto surbaze de iu dispozicio de la Konstitucio, la difino de la kvalifikita plimulto egalas al tio fiksita en la dua subalineo, aŭ se la Konsilio decidas laŭ propono de la Komisiono aŭ de ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, por la kvalifikita plimulto estas bezonataj almenaŭ 55 % de la voĉoj de la konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi ŝtatoj. En la lasta okazo la blokanta malplimulto devas konsisti el membroj de la Konsilio reprezentantaj pli ol 35 %-n de loĝantaro de la membroŝtatoj partoprenantaj la voĉdonon plus unu membro; manke de tio oni devas konstati kvalifikitan plimulton.
6. Aux fins du présent article, le Parlement européen statue à la majorité des deux tiers des suffrages exprimés, représentant la majorité des membres qui le composent.(6) Ĉe apliko de tiu ĉi artikolo la Eŭropa Parlamento decidas per du triona plimulto de la donitaj voĉoj samtempe reprezentantaj la plimulton de siaj membroj.
Article I-60: Le retrait volontaire de l'UnionI-60-a artikolo: Memvola eksiĝo el la Unio
1. Tout État membre peut décider, conformément à ses règles constitutionnelles, de se retirer de l'Union.(1) Konforme al siaj konstituciaj postuloj iu ajn membroŝtato rajtas decidi, ke ĝi eksiĝas el la Eŭropa Unio.
2. L'État membre qui décide de se retirer notifie son intention au Conseil européen. À la lumière des orientations du Conseil européen, l'Union négocie et conclut avec cet État un accord fixant les modalités de son retrait, en tenant compte du cadre de ses relations futures avec l'Union. Cet accord est négocié conformément à l'article III-325, paragraphe 3. Il est conclu au nom de l'Union par le Conseil, statuant à la majorité qualifiée, après approbation du Parlement européen.(2) La membroŝtato decidanta eksiĝi deklaras sian intencon al la Eŭropa Konsilio. Surbaze de la gvidlinioj donitaj de la Eŭropa Konsilio, kun tiu ĉi ŝtato la Unio daŭrigas traktadojn kaj faras interkonsenton, en kiu ili determinas la detalajn regulojn de la eksiĝo de la koncerna ŝtato konsidere ĝiajn estontajn rilatojn al la Unio. Ĉi tiun interkonsenton oni devas pritrakti konvene al la alineo (3) de la artikolo III-325-a. La interkonsenton ligas la Konsilio nome de la Unio, procedurante per kvalifikita plimulto kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento.
3. La Constitution cesse d'être applicable à l'État concerné à partir de la date d'entrée en vigueur de l'accord de retrait ou, à défaut, deux ans après la notification visée au paragraphe 2, sauf si le Conseil européen, en accord avec l'État membre concerné, décide à l'unanimité de proroger ce délai.(3) Ekde la validiĝo de la interkonsento pri la eksiĝo, aŭ manke de tio du jarojn post la deklaro menciita en la alineo (2) tiu ĉi Konstitucio ne estas plu aplikebla al la koncerna ŝtato, escepte se la Eŭropa Konsilio interkonsente kun la koncerna membroŝtato unuanime decidas pri la plilongigo de tiu ĉi limdato.
4. Aux fins des paragraphes 2 et 3, le membre du Conseil européen et du Conseil représentant l'État membre qui se retire ne participe ni aux délibérations ni aux décisions européennes du Conseil européen et du Conseil qui le concernent.(4) En apliko de alineoj (2) kaj (3) la membro de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio reprezentanta la eksiĝantan membroŝtaton ne partoprenas la diskutojn de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio kaj la kreadon de la eŭropaj decidoj koncernantaj tiun ĉi ŝtaton.
La majorité qualifiée se définit comme étant égale à au moins 72% des membres du Conseil représentant les États membres participants, réunissant au moins 65% de la population de ces États.Por la kvalifikita plimulto estas bezonataj almenaŭ 72 % de voĉoj de konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi ŝtatoj.
5. Si l'État qui s'est retiré de l'Union demande à adhérer à nouveau, sa demande est soumise à la procédure visée à l'article I-58.(5) Se tiu ŝtato, kiu pli frue eksiĝis el la Unio, poste denove petas sian membriĝon, al la petskribo oni devas apliki la proceduron difinitan en la artikolo I-58-a.

PARTIE II:
LA CHARTE DES DROITS FONDAMENTAUX DE L'UNION

II-a PARTO:
ĈARTO DE FUNDAMENTAJ RAJTOJ DE LA UNIO

PRÉAMBULE

PREAMBLO

Les peuples d'Europe, en établissant entre eux une union sans cesse plus étroite, ont décidé de partager un avenir pacifique fondé sur des valeurs communes.La popoloj de Eŭropo, kreante ĉiam pli proksiman unuiĝon inter si, decidis interdividi pacan estontecon surbaze de komunaj valoroj.
Consciente de son patrimoine spirituel et moral, l'Union se fonde sur les valeurs indivisibles et universelles de dignité humaine, de liberté, d'égalité et de solidarité; elle repose sur le principe de la démocratie et le principe de l'État de droit. Elle place la personne au cœur de son action en instituant la citoyenneté de l'Union et en créant un espace de liberté, de sécurité et de justice.Konscie pri sia spirita kaj morala heredaĵo, la Unio baziĝas sur la nedisigeblaj, universalaj valoroj de la homa digno, libereco, egaleco kaj solidareco, ĝi apogas sin sur la principoj de la demokratio kaj konstitucia ŝtateco. Ĝi starigas la individuon en la centron de siaj agadoj, estigante la unian civitanecon kaj kreante areon de la libereco, sekureco kaj justo.
L'Union contribue à la préservation et au développement de ces valeurs communes dans le respect de la diversité des cultures et des traditions des peuples d'Europe, ainsi que de l'identité nationale des États membres et de l'organisation de leurs pouvoirs publics aux niveaux national, régional et local; elle cherche à promouvoir un développement équilibré et durable et assure la libre circulation des personnes, des services, des marchandises et des capitaux, ainsi que la liberté d'établissement.La Unio kontribuas al la konservado kaj pluevoluigo de ĉi tiuj komunaj valoroj samtempe respektante la diversecon de kulturoj kaj tradicioj de la eŭropaj popoloj, la naciajn identecojn de la membroŝtatoj kaj la organizon de iliaj publikaj aŭtoritatoj je naciaj, regionaj kaj lokaj niveloj; ĝi celas antaŭenigi ekvilibrigitan kaj daŭrigeblan disvolvon kaj ebligas la liberan moviĝon de personoj, varoj, servoj kaj kapitalo, kaj la liberecon de ekloĝo.
À cette fin, il est nécessaire, en les rendant plus visibles dans une Charte, de renforcer la protection des droits fondamentaux à la lumière de l'évolution de la société, du progrès social et des développements scientifiques et technologiques.Tiucele estas necese plifortigi kaj deklari en Ĉarto la fundamentajn rajtojn en la lumo de la sociaj ŝanĝoj, socia progreso kaj de la scienca kaj teknologia evoluo.
La présente Charte réaffirme, dans le respect des compétences et des tâches de l'Union, ainsi que du principe de subsidiarité, les droits qui résultent notamment des traditions constitutionnelles et des obligations internationales communes aux États membres, de la Convention européenne de sauvegarde des droits de l'Homme et des libertés fondamentales, des Chartes sociales adoptées par l'Union et par le Conseil de l'Europe, ainsi que de la jurisprudence de la Cour de justice de l'Union européenne et de la Cour européenne des droits de l'Homme. Dans ce contexte, la Charte sera interprétée par les juridictions de l'Union et des États membres en prenant dûment en considération les explications établies sous l'autorité du praesidium de la Convention qui a élaboré la Charte et mises à jour sous la responsabilité du praesidium de la Convention européenne.Ĉi tiu Ĉarto konfirmas, kun konvena atento al agosferoj kaj taskoj de la Unio kaj al la principo de la subsidiareco tiujn rajtojn, kiuj sekvas precipe el la komunaj konstituciaj tradicioj kaj internaciaj devontigoj de la membroŝtatoj, el la eŭropa konvencio pri la defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, el la socialaj ĉartoj alprenitaj fare de la Unio kaj la Konsilio de Eŭropo, krome el la kazojuro de Kortumo de la Unio kaj de la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj. Konekse kun tio dum interpretado de la Ĉarto, la tribunaloj de la Unio kaj de la membroŝtatoj konvene konsideras la klarigojn faritajn sub direktado de la Prezidio de la Konvencio formulinta la Ĉarton kaj aktualigitajn ĉe respondeco de Prezidio de la Eŭropa Konvencio.
La jouissance de ces droits entraîne des responsabilités et des devoirs tant à l'égard d'autrui qu'à l'égard de la communauté humaine et des générations futures.La praktikado de ĉi tiuj rajtoj implicas la respondecon kaj devojn koncerne la aliajn personojn, la homan komunumon kaj la estontajn generaciojn.
En conséquence, l'Union reconnaît les droits, les libertés et les principes énoncés ci-après.Pro tio la Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj principojn deklaritajn ĉi sube.

TITRE I: DIGNITÉI-a TITOLO: DIGNO
Article II-61: Dignité humaineII-61-a artikolo: Homa digno
La dignité humaine est inviolable. Elle doit être respectée et protégée.La homa digno estas netuŝebla. Ĝi estas respektenda kaj protektenda.
Article II-62: Droit à la vieII-62-a artikolo: Rajto pri la vivo
1. Toute personne a droit à la vie.(1) Ĉiu homo havas rajton pri la vivo.
2. Nul ne peut être condamné à la peine de mort, ni exécuté.(2) Neniu povas esti kondamnita al morto aŭ ekzekutita.
Article II-63: Droit à l'intégrité de la personneII-63-a artikolo: Rajto pri la persona nedifektebleco
1. Toute personne a droit à son intégrité physique et mentale.(1) Ĉiu havas rajton pri la korpa kaj spirita nedifektebleco.
2. Dans le cadre de la médecine et de la biologie, doivent notamment être respectés:(2) En la kampoj de medicino kaj biologio precipe la sekvaj estas respektendaj:

a) le consentement libre et éclairé de la personne concernée, selon les modalités définies par la loi;

a) la netrudita kaj informita konsento de la koncerna persono, laŭ la procedoj preskribitaj en la leĝo,

b) l'interdiction des pratiques eugéniques, notamment celles qui ont pour but la sélection des personnes;

b) la malpermeso de eŭgenikaj praktikoj, precipe tiuj celantaj la selekton de personoj,

c) l'interdiction de faire du corps humain et de ses parties, en tant que tels, une source de profit;

c) la malpermeso de profitcela aplikado de la homa korpo kaj ĝiaj partoj,

d) l'interdiction du clonage reproductif des êtres humains.

d) la malpermeso de la reprodukta klonado de homaj estaĵoj.

Article II-64: Interdiction de la torture et des peines ou traitements inhumains ou dégradantsII-64-a artikolo: Malpermeso de torturo kaj malhumana aŭ humiliga traktado kaj puno
Nul ne peut être soumis à la torture, ni à des peines ou traitements inhumains ou dégradants.Neniu suferu torturon, malhumanan aŭ humiligan traktadon aŭ punon.
Article II-65: Interdiction de l'esclavage et du travail forcéII-65-a artikolo: Malpermeso de la sklaveco kaj punlaboro
1. Nul ne peut être tenu en esclavage ni en servitude.(1) Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servisteco.
2. Nul ne peut être astreint à accomplir un travail forcé ou obligatoire.(2) Neniu devu fari punlaboron aŭ devigan laboron.
3. La traite des êtres humains est interdite.(3) Komercado per homaj estaĵoj estas malpermesata.

TITRE II: LIBERTÉSII-a TITOLO: LIBERECOJ
Article II-66: Droit à la liberté et à la sûretéII-66-a artikolo: Rajto pri libereco kaj sekureco
Toute personne a droit à la liberté et à la sûreté.Ĉiu havas rajton pri libereco kaj persona sekureco.
Article II-67: Respect de la vie privée et familialeII-67-a artikolo: Respekto de la privata kaj familia vivo
Toute personne a droit au respect de sa vie privée et familiale, de son domicile et de ses communications.Ĉiu havas rajton pri respekto de sia privata kaj familia vivo, hejmo kaj interkomunikado.
Article II-68: Protection des données à caractère personnelII-68-a artikolo: Protekto de la personaj donitaĵoj
1. Toute personne a droit à la protection des données à caractère personnel la concernant.(1) Ĉiu havas rajton pri la protekto de siaj personaj donitaĵoj.
2. Ces données doivent être traitées loyalement, à des fins déterminées et sur la base du consentement de la personne concernée ou en vertu d'un autre fondement légitime prévu par la loi. Toute personne a le droit d'accéder aux données collectées la concernant et d'en obtenir la rectification.(2) Oni licas administri tiajn donitaĵojn nur honeste kaj bonafide, por difinitaj celoj, surbaze de konsento de la koncerna homo, aŭ pro iu alia, rajta, laŭleĝa kaŭzo. Ĉiu havas rajton ekkoni kaj korektigi la donitaĵojn kolektitajn pri si.
3. Le respect de ces règles est soumis au contrôle d'une autorité indépendante.(3) Sendependa aŭtoritato devas kontroli la respekton de ĉi tiuj reguloj.
Article II-69: Droit de se marier et droit de fonder une familleII-69-a artikolo: Rajto pri geedziĝo kaj fondo de familio
Le droit de se marier et le droit de fonder une famille sont garantis selon les lois nationales qui en régissent l'exercice.Oni devas garantii la rajton pri geedziĝo kaj fondo de familio laŭ la naciaj leĝoj reglamentantaj la praktikadon de ĉi tiuj rajtoj.
Article II-70: Liberté de pensée, de conscience et de religionII-70-a artikolo: Libereco de penso, konscienco kaj religia kulto
1. Toute personne a droit à la liberté de pensée, de conscience et de religion. Ce droit implique la liberté de changer de religion ou de conviction, ainsi que la liberté de manifester sa religion ou sa conviction individuellement ou collectivement, en public ou en privé, par le culte, l'enseignement, les pratiques et l'accomplissement des rites.(1) Ĉiu havas rajton pri libereco de penso, konscienco kaj religia kulto. Ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon al ŝanĝo de religio aŭ konvinko, kaj la esprimon de la religio aŭ konvinko kaj individue, kaj kolektive, kaj antaŭ publiko, kaj en la privata vivo, dum diservo, edukado kaj ceremonio.
2. Le droit à l'objection de conscience est reconnu selon les lois nationales qui en régissent l'exercice.(2) Oni devas rekoni la rajton pri rifuzo de la militservo pro konsciencaj kaŭzoj, laŭ la naciaj leĝoj reglamentantaj la praktikadon de tiu ĉi rajto.
Article II-71: Liberté d'expression et d'informationII-71-a artikolo: Libereco de opiniesprimo kaj informiĝo
1. Toute personne a droit à la liberté d'expression. Ce droit comprend la liberté d'opinion et la liberté de recevoir ou de communiquer des informations ou des idées sans qu'il puisse y avoir ingérence d'autorités publiques et sans considération de frontières.(1) Ĉiu havas rajton pri libereco de opiniesprimo. Tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon de opinikreado kaj la liberecon de ekkono kaj publikigo de informoj kaj ideoj senkonsidere al landlimoj kaj sen tio, ke iu oficiala organizo povus enmiksiĝi.
2. La liberté des médias et leur pluralisme sont respectés.(2) Oni devas respekti la liberecon kaj diversecon de la amaskomunikado.
Article II-72: Liberté de réunion et d'associationII-72-a artikolo: Libereco de kunvenado kaj asociiĝo
1. Toute personne a droit à la liberté de réunion pacifique et à la liberté d'association à tous les niveaux, notamment dans les domaines politique, syndical et civique, ce qui implique le droit de toute personne de fonder avec d'autres des syndicats et de s'y affilier pour la défense de ses intérêts.(1) Ĉiu havas rajton pri libereco de paca kunvenado kaj pri asociiĝo kun aliaj personoj sur iu ajn nivelo kaj precipe en politikaj, sindikataj kaj civitanaj aferoj, inkluzive ĉies rajton pri fondo de kaj aliĝo al sindikato por protekti siajn interesojn.
2. Les partis politiques au niveau de l'Union contribuent à l'expression de la volonté politique des citoyens de l'Union.(2) La politikaj partioj je unia nivelo kontribuas al esprimo de politika volo de la uniaj civitanoj.
Article II-73: Liberté des arts et des sciencesII-73-a artikolo: Libereco de arta kaj scienca vivo
Les arts et la recherche scientifique sont libres. La liberté académique est respectée.La arto kaj la scienca esploro estas liberaj. La libereco de la scienca vivo devas esti respektata.
Article II-74: Droit à l'éducationII-74-a artikolo: Rajto pri edukado
1. Toute personne a droit à l'éducation, ainsi qu'à l'accès à la formation professionnelle et continue.(1) Ĉiu havas rajton pri edukado kaj partopreno en profesia trejnado kaj pluperfektigo.
2. Ce droit comporte la faculté de suivre gratuitement l'enseignement obligatoire.(2) Ĉi tiu rajto inkluzivas la eblecon de senpaga partopreno en la deviga edukado.
3. La liberté de créer des établissements d'enseignement dans le respect des principes démocratiques, ainsi que le droit des parents d'assurer l'éducation et l'enseignement de leurs enfants conformément à leurs convictions religieuses, philosophiques et pédagogiques, sont respectés selon les lois nationales qui en régissent l'exercice.(3) Konforme al la naciaj juraj normoj reglamentantaj la praktikadon de ĉi tiuj rajtoj kaj liberecoj, oni devas respekti la liberecon de fondo de edukaj institucioj konsiderante la demokratajn principojn, krome la rajton de la gepatroj certigi por siaj infanoj konvenan edukadon laŭ siaj religiaj, mondkonceptaj aŭ pedagogiaj konvinkoj.
Article II-75: Liberté professionnelle et droit de travaillerII-75-a artikolo: Libereco de elekto de la okupiĝo kaj rajto pri laborprenado
1. Toute personne a le droit de travailler et d'exercer une profession librement choisie ou acceptée.(1) Ĉiu havas rajton pri laborprenado kaj praktikado de libere elektita aŭ akceptita okupiĝo.
2. Tout citoyen de l'Union a la liberté de chercher un emploi, de travailler, de s'établir ou de fournir des services dans tout État membre.(2) La uniaj civitanoj havas rajton pri libera serĉado de posteno, laborprenado, ekloĝo kaj servodonado en iu ajn membroŝtato de la Unio.
3. Les ressortissants des pays tiers qui sont autorisés à travailler sur le territoire des États membres ont droit à des conditions de travail équivalentes à celles dont bénéficient les citoyens de l'Union.(3) Ŝtatanoj de triaj landoj, kiuj disponas pri permeso de laborprenado sur teritorio de la membroŝtatoj, havas rajton pri la samaj laborkondiĉoj, kiujn havas la uniaj civitanoj.
Article II-76: Liberté d'entrepriseII-76-a artikolo: Libereco de la entreprenado
La liberté d'entreprise est reconnue conformément au droit de l'Union et aux législations et pratiques nationales.Oni devas rekoni la liberecon de la entreprenado konforme al la unia juro kaj al la naciaj juraj normoj kaj praktikoj.
Article II-77: Droit de propriétéII-77-a artikolo: Rajto pri proprietaĵo
1. Toute personne a le droit de jouir de la propriété des biens qu'elle a acquis légalement, de les utiliser, d'en disposer et de les léguer. Nul ne peut être privé de sa propriété, si ce n'est pour cause d'utilité publique, dans des cas et conditions prévus par une loi et moyennant en temps utile une juste indemnité pour sa perte. L'usage des biens peut être réglementé par la loi dans la mesure nécessaire à l'intérêt général.(1) Ĉiu havas rajton posedi, uzi, disponi kaj herede postlasi sian laŭleĝe akiritan proprietaĵon. Neniu povas esti senigita de sia proprietaĵo, escepte se tio okazas pro la publika intereso, en okazo kaj kun kondiĉoj preskribitaj en leĝo, kaj pro la suferita perdo ĉe kompenso pagita en deca tempo kaj per laŭmerita monsumo. Oni povas reguligi la uzon de la proprietaĵo per leĝo, en mezuro necesigita fare de la ĝenerala intereso.
2. La propriété intellectuelle est protégée.(2) La intelekta proprietaĵo ĝuas protekton.
Article II-78: Droit d'asileII-78-a artikolo: Azilrajto
Le droit d'asile est garanti dans le respect des règles de la convention de Genève du 28 juillet 1951 et du protocole du 31 janvier 1967 relatifs au statut des réfugiés et conformément à la Constitution.Oni devas garantii la azilrajton en akordo kun dispozicioj de la Ĝeneva Konvencio (28-a de julio, 1951) kaj de la Protokolo pri la jura statuso de rifuĝintoj (31-a de januaro 1967), kaj en akordo kun la Konstitucio.
Article II-79: Protection en cas d'éloignement, d'expulsion et d'extraditionII-79-a artikolo: Protekto kontraŭ la translimigo, elpelo (relegacio) kaj ekstradicio
1. Les expulsions collectives sont interdites.(1) La kolektiva elpelo (relegacio) estas malpermesata.
2. Nul ne peut être éloigné, expulsé ou extradé vers un État où il existe un risque sérieux qu'il soit soumis à la peine de mort, à la torture ou à d'autres peines ou traitements inhumains ou dégradants.(2) Neniu povas esti translimigita, elpelita (relegaciita) aŭ ekstradiciita en tian ŝtaton, kie lin/ŝin grave minacas la danĝero esti kondamnita al morto, turmentita aŭ submetita al alia, malhumana traktado aŭ puno.

TITRE III: ÉGALITÉIII-a TITOLO: EGALECO
Article II-80: Égalité en droitII-80-a artikolo: Egaleco antaŭ la leĝo
Toutes les personnes sont égales en droit.Ĉiu estas egala antaŭ la leĝo.
Article II-81: Non-discriminationII-81-a artikolo: Malpermeso de la diskriminacio
1. Est interdite toute discrimination fondée notamment sur le sexe, la race, la couleur, les origines ethniques ou sociales, les caractéristiques génétiques, la langue, la religion ou les convictions, les opinions politiques ou toute autre opinion, l'appartenance à une minorité nationale, la fortune, la naissance, un handicap, l'âge ou l'orientation sexuelle.(1) Ĉiu diskriminacio, tiel precipe la diskriminacio surbaze de sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetika eco, lingvo, religio aŭ konvinko, politika aŭ alia opinio, aparteno al nacia malplimulto, proprietaĵo, naskiĝo, handikapiteco, aĝo aŭ seksa orientiĝo estas malpermesita.
2. Dans le domaine d'application de la Constitution et sans préjudice de ses dispositions particulières, toute discrimination exercée en raison de la nationalité est interdite.(2) En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la specialaj dispozicioj fiksitaj en ĝi, ĉiu diskriminacio surbaze de ŝtataneco estas malpermesita.
Article II-82: Diversité culturelle, religieuse et linguistiqueII-82-a artikolo: Kultura, religia kaj lingva diverseco
L'Union respecte la diversité culturelle, religieuse et linguistique.La Unio respektas la kulturan, religian kaj lingvan diversecon.
Article II-83: Égalité entre femmes et hommesII-83-a artikolo: Egaleco inter viroj kaj virinoj
L'égalité entre les femmes et les hommes doit être assurée dans tous les domaines, y compris en matière d'emploi, de travail et de rémunération.Oni devas garantii la egalecon inter viroj kaj virinoj sur ĉiu kampo, tiel ankaŭ sur la kampoj de la dungado, laborplenumo kaj salajro.
Le principe de l'égalité n'empêche pas le maintien ou l'adoption de mesures prévoyant des avantages spécifiques en faveur du sexe sous-représenté.La principo de la egaleco ne obstaklas la kreadon kaj konservadon de dispozicioj garantiantaj specialajn avantaĝojn por la sekso reprezentita en pli malalta proporcio.
Article II-84: Droits de l'enfantII-84-a artikolo: Rajtoj de infanoj
1. Les enfants ont droit à la protection et aux soins nécessaires à leur bien-être. Ils peuvent exprimer leur opinion librement. Celle-ci est prise en considération pour les sujets qui les concernent, en fonction de leur âge et de leur maturité.(1) La infanoj havas rajton pri la protekto kaj prizorgado, bezonataj al ilia bonstato. La infanoj rajtas libere esprimi sian opinion. Ilia opinio devas esti konsiderata en aferoj ilin koncernantaj, konvene al ilia aĝo kaj matureco.
2. Dans tous les actes relatifs aux enfants, qu'ils soient accomplis par des autorités publiques ou des institutions privées, l'intérêt supérieur de l'enfant doit être une considération primordiale.(2) En la agado de instancoj kaj privataj institucioj konekse kun infanoj la primara vidpunkto devas esti la intereso de la infanoj, super ĉio alia.
3. Tout enfant a le droit d'entretenir régulièrement des relations personnelles et des contacts directs avec ses deux parents, sauf si cela est contraire à son intérêt.(3) Ĉiu infano havas rajton daŭrigi regulan, personan kaj rektan rilaton kun ambaŭ siaj gepatroj, escepte se ĝi kontraŭas liajn/ŝiajn interesojn.
Article II-85: Droits des personnes âgéesII-85-a artikolo: Rajtoj de maljunuloj
L'Union reconnaît et respecte le droit des personnes âgées à mener une vie digne et indépendante et à participer à la vie sociale et culturelle.La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la maljunuloj pri digna kaj memstara vivo, kaj pri partopreno en la socia kaj kultura vivoj.
Article II-86: Intégration des personnes handicapéesII-86-a artikolo: Integriĝo de la handikapuloj
L'Union reconnaît et respecte le droit des personnes handicapées à bénéficier de mesures visant à assurer leur autonomie, leur intégration sociale et professionnelle et leur participation à la vie de la communauté.La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la handikapuloj, ke oni kreu por ili tiajn disponojn, kies celo estas la garantio de ilia memstareco, socia kaj okupa integriĝo kaj partopreno en la komunuma vivo.

TITRE IV: SOLIDARITÉIV-a TITOLO: SOLIDARECO
Article II-87: Droit à l'information et à la consultation des travailleurs au sein de l'entrepriseII-87-a artikolo: Rajto de laborprenantoj pri la informado kaj konsultado ĉe la entrepreno
Les travailleurs ou leurs représentants doivent se voir garantir, aux niveaux appropriés, une information et une consultation en temps utile, dans les cas et conditions prévus par le droit de l'Union et les législations et pratiques nationales.Por laborprenantoj aŭ siaj reprezentantoj oni devas garantii la informadon kaj konsultadon sur konvena nivelo kaj en deca tempo, en la kazoj kaj kun kondiĉoj difinitaj en la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj.
Article II-88: Droit de négociation et d'actions collectivesII-88-a artikolo: Rajto pri kolektiva traktado kaj ago
Les travailleurs et les employeurs, ou leurs organisations respectives, ont, conformément au droit de l'Union et aux législations et pratiques nationales, le droit de négocier et de conclure des conventions collectives aux niveaux appropriés et de recourir, en cas de conflits d'intérêts, à des actions collectives pour la défense de leurs intérêts, y compris la grève.Konforme al la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj, la laborprenantoj, labordonantoj, respektive iliaj organizoj havas rajton daŭrigi kolektivajn traktadojn sur konvena nivelo kaj ligi kolektivajn kontraktojn, krome okaze de interpuŝiĝo de interesoj por defendi siajn interesojn agi komune, inkluzive ankaŭ la strikon.
Article II-89: Droit d'accès aux services de placementII-89-a artikolo: Rajto pri uzado de dungoficejaj servoj
Toute personne a le droit d'accéder à un service gratuit de placement.Ĉiu havas rajton pri uzado de senpagaj servoj de laborpera agentejo.
Article II-90: Protection en cas de licenciement injustifiéII-90-a artikolo: Protekto kontraŭ senmotiva maldungo
Tout travailleur a droit à une protection contre tout licenciement injustifié, conformément au droit de l'Union et aux législations et pratiques nationales.En akordo kun la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj ĉiu laborprenanto havas rajton pri la protekto kontraŭ senmotiva maldungo.
Article II-91: Conditions de travail justes et équitablesII-91-a artikolo: Honestaj kaj justaj laborkondiĉoj
1. Tout travailleur a droit à des conditions de travail qui respectent sa santé, sa sécurité et sa dignité.(1) Ĉiu laborprenanto havas rajton pri laborkondiĉoj respektantaj sian sanon, sekurecon kaj dignon.
2. Tout travailleur a droit à une limitation de la durée maximale du travail et à des périodes de repos journalier et hebdomadaire, ainsi qu'à une période annuelle de congés payés.(2) Ĉiu laborprenanto havas rajton pri la restrikto de la supra limo de labortempo, pri la ĉiutaga kaj ĉiusemajna ripoztempo, kaj pri la ĉiujara pagata ferio.
Article II-92: Interdiction du travail des enfants et protection des jeunes au travailII-92-a artikolo: Malpermeso de la infanlaboro kaj la laboreja protekto de la gejunuloj
Le travail des enfants est interdit. L'âge minimal d'admission au travail ne peut être inférieur à l'âge auquel cesse la période de scolarité obligatoire, sans préjudice des règles plus favorables aux jeunes et sauf dérogations limitées.La dungado de infanoj estas malpermesata. La malsupra aĝlimo de la dungado – sen ofendo de reguloj pli favoraj por la gejunuloj kaj kun limigitaj esceptoj – ne povas esti pli malalta ol la supra limo de la lernejana aĝo.
Les jeunes admis au travail doivent bénéficier de conditions de travail adaptées à leur âge et être protégés contre l'exploitation économique ou contre tout travail susceptible de nuire à leur sécurité, à leur santé, à leur développement physique, mental, moral ou social ou de compromettre leur éducation.Oni devas garantii por la junaj laborprenantoj laborkondiĉojn konvenajn al ilia aĝo, protekti ilin kontraŭ la ekonomia ekspluatado kaj de ĉiu laboro, kiu povas ofendi ilian sekurecon, sanon, fizikan, spiritan, moralan, socialan evoluon, aŭ povas konflikti kun ilia edukado, instruado.
Article II-93: Vie familiale et vie professionnelleII-93-a artikolo: Familio kaj laboro
1. La protection de la famille est assurée sur le plan juridique, économique et social.(1) La familio ĝuas juran, ekonomian kaj socialan protektojn.
2. Afin de pouvoir concilier vie familiale et vie professionnelle, toute personne a le droit d'être protégée contre tout licenciement pour un motif lié à la maternité, ainsi que le droit à un congé de maternité payé et à un congé parental à la suite de la naissance ou de l'adoption d'un enfant.(2) Por konformigi la familion kaj la profesian laboron ĉiu havas rajton pri protekto kontraŭ maldungo lige al patrineco, kaj ĉiu rajtas pri pagata akuŝa kaj gepatra ferio post nasko aŭ adoptado de infano.
Article II-94: Sécurité sociale et aide socialeII-94-a artikolo: Sociala sekureco kaj sociala helpo
1. L'Union reconnaît et respecte le droit d'accès aux prestations de sécurité sociale et aux services sociaux assurant une protection dans des cas tels que la maternité, la maladie, les accidents du travail, la dépendance ou la vieillesse, ainsi qu'en cas de perte d'emploi, selon les règles établies par le droit de l'Union et les législations et pratiques nationales.(1) Konforme al la reguloj determinitaj fare de la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj, la Unio agnoskas kaj respektas la rajtigitecon pri la socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj priservadoj, kiuj donas ŝirmon okaze de patrineco, malsano, laborloka akcidento, bezono al prizorgado aŭ maljuna aĝo, krome okaze de perdo de laborloko.
2. Toute personne qui réside et se déplace légalement à l'intérieur de l'Union a droit aux prestations de sécurité sociale et aux avantages sociaux, conformément au droit de l'Union et aux législations et pratiques nationales.(2) Konforme al la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj praktikoj, ĉiu persono laŭleĝe havanta loĝlokon ene de la Eŭropa Unio, kaj laŭleĝe ŝanĝanta sian restadlokon, rajtas pri socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj favoraĵoj.
3. Afin de lutter contre l'exclusion sociale et la pauvreté, l'Union reconnaît et respecte le droit à une aide sociale et à une aide au logement destinées à assurer une existence digne à tous ceux qui ne disposent pas de ressources suffisantes, selon les règles établies par le droit de l'Union et les législations et pratiques nationales.(3) En akordo kun la reguloj de la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj praktikoj, por forigi la socialan ekskludon kaj malriĉecon, la Unio agnoskas kaj respektas la rajton pri sociala kaj loĝeja subtenoj celantaj la honestan ekzistadon okaze de ĉiuj, kiuj ne havas kontentigajn financajn rimedojn por ties realigo.
Article II-95: Protection de la santéII-95-a artikolo: Sanprotektado
Toute personne a le droit d'accéder à la prévention en matière de santé et de bénéficier de soins médicaux dans les conditions établies par les législations et pratiques nationales. Un niveau élevé de protection de la santé humaine est assuré dans la définition et la mise en œuvre de toutes les politiques et actions de l'Union.Ĉiu havas rajton pri uzado de preventa sanitara prizorgado, kaj pri kuracado, laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la naciaj juraj normoj kaj praktikoj. Dum la determinado kaj plenumo de ĉiuj uniaj politikoj kaj agoj oni devas garantii la altan nivelon de la homa sanprotektado.
Article II-96: Accès aux services d'intérêt économique généralII-96-a artikolo: Aliro al priservadoj de ĝenerala ekonomia intereso
L'Union reconnaît et respecte l'accès aux services d'intérêt économique général tel qu'il est prévu par les législations et pratiques nationales, conformément à la Constitution, afin de promouvoir la cohésion sociale et territoriale de l'Union.La Unio agnoskas kaj respektas la aliron al priservadoj de ĝenerala ekonomia intereso por antaŭenigo de la sociala kaj teritoria kohereco de la Unio laŭ la naciaj juraj normoj kaj praktikoj kaj en akordo kun la Konstitucio.
Article II-97 Protection de l'environnementII-97-a artikolo: Medioprotektado
Un niveau élevé de protection de l'environnement et l'amélioration de sa qualité doivent être intégrés dans les politiques de l'Union et assurés conformément au principe du développement durable.Oni devas integri la altnivelan medioprotektadon kaj la plibonigon de kvalito de la medio en la uniajn politikojn, kaj oni devas garantii ilian realiĝon en akordo kun la principo de la daŭrigebla disvolvo.
Article II-98: Protection des consommateursII-98-a artikolo: Protekto de konsumantoj
Un niveau élevé de protection des consommateurs est assuré dans les politiques de l'Union.Oni devas garantii en la politikoj de la Unio la altan nivelon de la protekto de konsumantoj.

TITRE V: CITOYENNETÉV-a TITOLO: CIVITANAJ RAJTOJ
Article II-99: Droit de vote et d'éligibilité aux élections au Parlement européenII-99-a artikolo: Aktiva kaj pasiva elektorajto en la eŭropaj parlamentaj elektadoj
1. Tout citoyen de l'Union a le droit de vote et d'éligibilité aux élections au Parlement européen dans l'État membre où il réside, dans les mêmes conditions que les ressortissants de cet État.(1) Ĉiu unia civitano havas elektorajton kaj estas elektebla en la eŭropaj parlamentaj elektoj de la membroŝtato, kie sia loĝloko estas, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.
2. Les membres du Parlement européen sont élus au suffrage universel direct, libre et secret.(2) La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj surbaze de rekta kaj ĝenerala elektorajto, en liberaj kaj sekretaj elektadoj.
Article II-100: Droit de vote et d'éligibilité aux élections municipalesII-100-a artikolo: Aktiva kaj pasiva elektorajto en la komunumaj elektadoj
Tout citoyen de l'Union a le droit de vote et d'éligibilité aux élections municipales dans l'État membre où il réside, dans les mêmes conditions que les ressortissants de cet État.Ĉiu unia civitano havas elektorajton kaj estas elektebla en la komunumaj elektadoj de la membroŝtato, kie sia loĝloko estas, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.
Article II-101: Droit à une bonne administrationII-101-a artikolo: Rajto pri konvena aferaranĝado
1. Toute personne a le droit de voir ses affaires traitées impartialement, équitablement et dans un délai raisonnable par les institutions, organes et organismes de l'Union.(1) Ĉiu havas rajton pri aranĝado de siaj aferoj fare de la institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio, sen influiteco, honeste kaj ene de racia tempodaŭro.
2. Ce droit comporte notamment:(2) Tiu ĉi rajto inkluzivas:

a) le droit de toute personne d'être entendue avant qu'une mesure individuelle qui l'affecterait défavorablement ne soit prise à son encontre;

a) ĉies rajton pri tio, ke li/ŝi estu aŭskultata antaŭ la eldiro de individuaj disponoj lin/ŝin tuŝantaj malavantaĝe,

b) le droit d'accès de toute personne au dossier qui la concerne, dans le respect des intérêts légitimes de la confidentialité et du secret professionnel et des affaires;

b) ĉies rajton pri enrigardo en la dosieron lin/ŝin koncernantan, ĉe respekto de laŭleĝaj interesoj al konfidenceco kaj al la fakaj kaj negocaj sekretoj,

c) l'obligation pour l'administration de motiver ses décisions.

c) tiujn devontigojn de la administraj organoj, ke ili prezentu la motivojn de siaj decidoj.

3. Toute personne a droit à la réparation par l'Union des dommages causés par les institutions, ou par ses agents dans l'exercice de leurs fonctions, conformément aux principes généraux communs aux droits des États membres.(3) Ĉiu havas rajton pri tio, ke la Unio kompensu por li/ŝi la damaĝojn kaŭzitajn fare de siaj institucioj kaj dungitoj dum plenumo de ilia tasko, surbaze de la komunaj, ĝeneralaj principoj fiksitaj en la juro de la membroŝtatoj.
4. Toute personne peut s'adresser aux institutions de l'Union dans une des langues de la Constitution et doit recevoir une réponse dans la même langue.(4) Ĉiu havas eblecon sin turni skribe en iu ajn lingvo de la Konstitucio al la institucioj de la Unio, kaj en la sama lingvo ricevi respondon.
Article II-102: Droit d'accès aux documentsII-102-a artikolo: Rajto pri aliro al la dokumentoj
Tout citoyen de l'Union ainsi que toute personne physique ou morale résidant ou ayant son siège statutaire dans un État membre a un droit d'accès aux documents des institutions, organes et organismes de l'Union, quel que soit leur support.Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas aliri al la dokumentoj de la institucioj, organoj, oficejoj kaj agentejoj de la Unio, sendepende de ilia aperformo.
Article II-103: Médiateur européenII-103-a artikolo: La eŭropa mediaciisto
Tout citoyen de l'Union ainsi que toute personne physique ou morale résidant ou ayant son siège statutaire dans un État membre a le droit de saisir le médiateur européen de cas de mauvaise administration dans l'action des institutions, organes ou organismes de l'Union, à l'exclusion de la Cour de justice de l'Union européenne dans l'exercice de ses fonctions juridictionnelles.Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas sin turni al la eŭropa mediaciisto okaze de oficaj misuzoj prezentiĝantaj dum la aktiveco de la institucioj, organoj, oficejoj aŭ agentejoj de la Unio, – escepte de la Kortumo de la Eŭropa Unio aganta en sia jurisdikcia agosfero.
Article II-104: Droit de pétitionII-104-a artikolo: La rajto pri peticio
Tout citoyen de l'Union ainsi que toute personne physique ou morale résidant ou ayant son siège statutaire dans un État membre a le droit de pétition devant le Parlement européen.Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento.
Article II-105: Liberté de circulation et de séjourII-105-a artikolo: Libera moviĝo kaj restado
1. Tout citoyen de l'Union a le droit de circuler et de séjourner librement sur le territoire des États membres.(1) Ĉiu unia civitano rajtas libere moviĝi kaj restadi en la teritorio de la membroŝtatoj.
2. La liberté de circulation et de séjour peut être accordée, conformément à la Constitution, aux ressortissants de pays tiers résidant légalement sur le territoire d'un État membre.(2) En akordo kun la Konstitucio la libereco de moviĝo kaj restado estas garantiebla ankaŭ por tiuj civitanoj de tria lando, kiuj legitime restadas sur la teritorio de la membroŝtatoj.
Article II-106: Protection diplomatique et consulaireII-106-a artikolo: Diplomatia kaj konsula protekto
Tout citoyen de l'Union bénéficie, sur le territoire d'un pays tiers où l'État membre dont il est ressortissant n'est pas représenté, de la protection des autorités diplomatiques et consulaires de tout État membre dans les mêmes conditions que les ressortissants de cet État.Kiu ajn civitano de la Unio rajtas uzi la protekton de la diplomatiaj aŭ konsulaj instancoj de iu ajn membroŝtato sur la teritorio de tia tria lando, kie la membroŝtato laŭ lia/ŝia ŝtataneco ne havas reprezentejon, laŭ la samaj kondiĉoj kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.

TITRE VI: JUSTICEVI-a TITOLO: JURISDIKCIO
Article II-107: Droit à un recours effectif et à accéder à un tribunal impartialII-107-a artikolo: La rajto pri efika jura revizio kaj honesta tribunala debato
Toute personne dont les droits et libertés garantis par le droit de l'Union ont été violés a droit à un recours effectif devant un tribunal dans le respect des conditions prévues au présent article.Ĉiu, kies rajtoj kaj liberecoj (garantiitaj fare de la juro de la Unio) estis ofenditaj, okaze de la kondiĉoj difinitaj en tiu ĉi artikolo, antaŭ la tribunalo havas rajton pri efika jura revizio.
Toute personne a droit à ce que sa cause soit entendue équitablement, publiquement et dans un délai raisonnable par un tribunal indépendant et impartial, établi préalablement par la loi. Toute personne a la possibilité de se faire conseiller, défendre et représenter.Ĉiu havas rajton pri tio, ke sian aferon la pli frue, fare de la leĝo estigita, sendependa kaj neŭtrala tribunalo pritraktu honeste, publike kaj ene de racia tempodaŭro. Oni devas garantii por ĉiuj la eblecon por uzi konsultiĝon, defendon kaj reprezentadon.
Une aide juridictionnelle est accordée à ceux qui ne disposent pas de ressources suffisantes, dans la mesure où cette aide serait nécessaire pour assurer l'effectivité de l'accès à la justice.Por tiuj, kiuj ne havas sufiĉajn, monajn rimedojn, oni devas garantii senpagan juran helpon, se tiu ĉi helpo estas bezonata al la efika uzo de la jurisdikcio.
Article II-108: Présomption d'innocence et droits de la défenseII-108-a artikolo: La hipotezo de senkulpeco kaj la rajto pri defendo
1. Tout accusé est présumé innocent jusqu'à ce que sa culpabilité ait été légalement établie.(1) Oni devas supozi senkulpa ĉiujn suspektatajn personojn, ĝis kiam ilia kulpeco ne estos konstatita konvene al la leĝo.
2. Le respect des droits de la défense est garanti à tout accusé.(2) Oni devas garantii por ĉiu suspektato la respekton de lia/ŝia rajto pri la defendo.
Article II-109: Principes de légalité et de proportionnalité des délits et des peinesII-109-a artikolo: La principoj de la leĝeco kaj proporcieco de la krimagoj kaj punoj
1. Nul ne peut être condamné pour une action ou une omission qui, au moment où elle a été commise, ne constituait pas une infraction d'après le droit national ou le droit international. De même, il n'est infligé aucune peine plus forte que celle qui était applicable au moment où l'infraction a été commise. Si, postérieurement à cette infraction, la loi prévoit une peine plus légère, celle-ci doit être appliquée.(1) Neniu estu kondamnita pro tia krimago aŭ neglektado, kiu dum la krimfaro surbaze de la hejmlanda aŭ internacia juro ne estis krimago. Tiel same oni ne rajtas surmeti pli severan punon, ol kiu estis aplikebla en la tempo de la krimfaro. Se post la efektivigo de iu krimago la leĝo ordonas surmeti pli mildan punon, oni devas apliki la pli mildan punon.
2. Le présent article ne porte pas atteinte au jugement et à la punition d'une personne coupable d'une action ou d'une omission qui, au moment où elle a été commise, était criminelle d'après les principes généraux reconnus par l'ensemble des nations.(2) Tiu ĉi artikolo ne ekskludas la alkondukon antaŭ la tribunalon kaj la punadon de iu persono pro tia krimago aŭ neglektado, kiu en la tempo de la efektivigo estis krimago laŭ la ĝeneralaj principoj rekonitaj fare de la komunumo de la nacioj.
3. L'intensité des peines ne doit pas être disproportionnée par rapport à l'infraction. (3) La severeco de la punoj ne povas esti senproporcia, kompare al la krimago.
Article II-110: Droit à ne pas être jugé ou puni pénalement deux fois pour une même infractionII-110-a artikolo: Malpermeso de la duobla procedurigo kaj duobla puno
Nul ne peut être poursuivi ou puni pénalement en raison d'une infraction pour laquelle il a déjà été acquitté ou condamné dans l'Union par un jugement pénal définitif conformément à la loi.Neniu estu procedurigita aŭ punita pro tia krimago, pro kiu li/ŝi en la Unio konforme al la leĝo jam estis valide absolvita aŭ kondamnita.

TITRE VII: DISPOSITIONS GÉNÉRALES RÉGISSANT L'INTERPRÉTATION ET L'APPLICATION DE LA CHARTEVII-a TITOLO: ĜENERALAJ DISPOZICIOJ KONCERNE LA INTERPRETADON KAJ APLIKON DE LA ĈARTO
Article II-111: Champ d'applicationII-111-a artikolo: Aplikokampo
1. Les dispositions de la présente Charte s'adressent aux institutions, organes et organismes de l'Union dans le respect du principe de subsidiarité, ainsi qu'aux États membres uniquement lorsqu'ils mettent en œuvre le droit de l'Union. En conséquence, ils respectent les droits, observent les principes et en promeuvent l'application, conformément à leurs compétences respectives et dans le respect des limites des compétences de l'Union telles qu'elles lui sont conférées dans les autres parties de la Constitution.(1) La adresitoj de la dispozicioj de tiu ĉi Ĉarto – ĉe konvena konsidero de principo de la subsidiareco – estas la institucioj, organoj oficejoj kaj agentejoj de la Unio, kaj la membroŝtatoj tiagrade, kiagrade ili plenumas la juron de la Unio. Konforme al tio ili – en sia agosfero kaj ene de la limoj de agorajtoj havigitaj al la Unio en la ceteraj partoj de la Konstitucio – respektas la rajtojn kaj principojn inkluditajn en tiu ĉi Ĉarto, kaj ili antaŭenigas la aplikadon de tiuj.
2. La présente Charte n'étend pas le champ d'application du droit de l'Union au-delà des compétences de l'Union, ni ne crée aucune compétence ni aucune tâche nouvelles pour l'Union et ne modifie pas les compétences et tâches définies dans les autres parties de la Constitution.(2) Tiu ĉi Ĉarto ne ampleksigas la aplikokampon de la unia juro trans la agorajtojn de la Unio, krome ne kreas novajn agorajtojn aŭ taskojn por la Unio, kaj ne modifas la agorajtojn kaj taskojn difinitajn en la ceteraj partoj de la Konstitucio.
Article II-112: Portée et interprétation des droits et des principesII-112-a artikolo: La valido kaj interpretado de la rajtoj kaj principoj
1. Toute limitation de l'exercice des droits et libertés reconnus par la présente Charte doit être prévue par la loi et respecter le contenu essentiel desdits droits et libertés. Dans le respect du principe de proportionnalité, des limitations ne peuvent être apportées que si elles sont nécessaires et répondent effectivement à des objectifs d'intérêt général reconnus par l'Union ou au besoin de protection des droits et libertés d'autrui.(1) La praktikado de la rajtoj kaj liberecoj rekonitaj en tiu ĉi Ĉarto restrikteblas nur en leĝo kaj ĉe respekto de la esenca enhavo de tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj. Atente pri la principo de la proporcieco ilia restrikto eblas nur en tiu okazo, se ĝi estas neforlasebla kaj efektive servas la ĝeneralinteresajn celdifinojn rekonitajn de la Unio, aŭ la defendon de rajtoj kaj liberecoj de aliuloj.
2. Les droits reconnus par la présente Charte qui font l'objet de dispositions dans d'autres parties de la Constitution s'exercent dans les conditions et limites y définies.(2) La rajtoj rekonitaj en la Ĉarto kaj reglamentitaj en la ceteraj partoj de la Konstitucio estas praktikeblaj nur ĉe kondiĉoj kaj limigoj tie difinitaj.
3. Dans la mesure où la présente Charte contient des droits correspondant à des droits garantis par la Convention européenne de sauvegarde des droits de l'Homme et des libertés fondamentales, leur sens et leur portée sont les mêmes que ceux que leur confère ladite convention. Cette disposition ne fait pas obstacle à ce que le droit de l'Union accorde une protection plus étendue.(3) Se tiu ĉi Ĉarto enhavas tiujn rajtojn, kiuj konvenas al la rajtoj garantiitaj en la eŭropa interkonsento pri defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, tiam la enhavon kaj amplekson de tiuj ĉi rajtoj oni devas konsideri identaj kun tiuj, kiuj troviĝas en la menciita interkonsento. Tiu ĉi dispozicio ne malhelpas, ke la juro de la Unio donu pli ampleksan defendon.
4. Dans la mesure où la présente Charte reconnaît des droits fondamentaux tels qu'ils résultent des traditions constitutionnelles communes aux États membres, ces droits doivent être interprétés en harmonie avec lesdites traditions.(4) Se ĉi tiu Ĉarto rekonas fundamentajn rajtojn devenantajn el la komunaj, konstituciaj tradicioj de la membroŝtatoj, tiam oni devas interpreti tiujn ĉi rajtojn en akordo kun tiuj tradicioj.
5. Les dispositions de la présente Charte qui contiennent des principes peuvent être mises en œuvre par des actes législatifs et exécutifs pris par les institutions, organes et organismes de l'Union, et par des actes des États membres lorsqu'ils mettent en œuvre le droit de l'Union, dans l'exercice de leurs compétences respectives. Leur invocation devant le juge n'est admise que pour l'interprétation et le contrôle de la légalité de tels actes.(5) La dispozicioj de ĉi tiu Ĉarto inkludantaj bazajn principojn estas efektivigeblaj pere de leĝdonaj kaj plenumaj aktoj alprenitaj fare de la institucioj, organoj oficejoj, kaj agentejoj de la Unio dum praktikado de siaj agorajtoj, kaj pere de juraj aktoj alprenitaj fare de la membroŝtatoj por plenumi la unian juron. Oni povas invoki ĉi tiujn dispoziciojn antaŭ la tribunalo nur okaze de interpretado aŭ prijuĝo de la legitimeco de ĉi tiuj juraj aktoj.
6. Les législations et pratiques nationales doivent être pleinement prises en compte comme précisé dans la présente Charte.(6) Oni devas plene konsideri la naciajn jurajn normojn kaj praktikojn laŭ la difinoj en ĉi tiu Ĉarto.
7. Les explications élaborées en vue de guider l'interprétation de la Charte des droits fondamentaux sont dûment prises en considération par les juridictions de l'Union et des États membres.(7) La Kortumo de la Unio kaj la tribunaloj de la membroŝtatoj devas konvene konsideri la klarigojn pretiĝintajn kiel gvidlinioj por interpretado de la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj.
Article II-113: Niveau de protectionII-113-a artikolo: La nivelo de la protekto
Aucune disposition de la présente Charte ne doit être interprétée comme limitant ou portant atteinte aux droits de l'homme et libertés fondamentales reconnus, dans leur champ d'application respectif, par le droit de l'Union, le droit international et les conventions internationales auxquelles sont parties l'Union, ou tous les États membres, et notamment la Convention européenne de sauvegarde des droits de l'Homme et des libertés fondamentales, ainsi que par les constitutions des États membres.Neniu el la dispozicioj de ĉi tiu ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi restriktas aŭ tuŝas malavantaĝe tiujn homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn, kiujn – en siaj aplikokampoj – rekonas la juro de la Unio, la internacia juro, la konstitucioj de la membroŝtatoj, krome la internaciaj interkonsentoj ligitaj ĉe partopreno de la Unio kaj ĉiuj membroŝtatoj, tiel precipe la eŭropa konvencio pri la protekto de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.
Article II-114: Interdiction de l'abus de droitII-114-a artikolo: La malpermeso de la misuzo per la rajto
Aucune des dispositions de la présente Charte ne doit être interprétée comme impliquant un droit quelconque de se livrer à une activité ou d'accomplir un acte visant à la destruction des droits ou libertés reconnus dans la présente Charte ou à des limitations plus amples des droits et libertés que celles qui sont prévues par la présente Charte.Neniu el la dispozicioj de ĉi tiu Ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi donus iun ajn rajton por daŭrigi aŭ efektivigi tian agadon, kiu celas al ofendo de rajtoj kaj liberecoj agnoskitaj en ĉi tiu Ĉarto, aŭ al ilia pli grandmezura limigo ol la ĉi tie difinita.