Post fino de la Granda Milito (kiel siatempe oni nomis la unuan mondmiliton) en 1923 grafo R. Coudenhove-Kalergi iniciatis movadon por ŝirmi la rompiĝeman pacon kaj eviti la sekvan mondmiliton. La solvon li vidis en unuigo de Eŭropo sub nomo Paneŭropa Unio.

KION VOLAS PANEŬROPA UNIO?

"Ĉiu granda historia okazaĵo komenciĝis kiel utopio kaj finiĝis kiel realaĵo."

1. Kio estas la Paneŭropa Unio?

Paneŭropa Unio estas la organizacio de la Paneŭropa movado.

2. Kion celas la Paneŭropa movado?

La Paneŭropa movado celas la fondon de Unuiĝintaj ŝtatoj de Eŭropo, kiel eŭropa ŝtatligo kaj dogan-unuiĝo.

3. Pro kio ni bezonas Paneŭropon?

Pro garantio de la eŭropa paco, de l' eŭropa libereco de l' eŭropa ekonomio.

4. Ĉu la eŭropa paco estas minacata?

Jes, ĉar la nuntempa politiko de Eŭropo instigas al nova milito per nacia malamo, nacia rivaleco kaj nacia subpremo.
Nur radikala ŝanĝo de la eŭropa politiko en senco de Paneŭropo povas forigi ĉi tiun daŭran militdanĝeron.

5. Kion signifas nova eŭropa milito?

La ruinon de Eŭropo! Ĉar la militcelo ne plu estus la frakaso de l' malamika fronto, sed la ekstermo de l' malamika civitanaro per gas- kaj aermilito. Post tia milito estus venkitoj kaj venkintoj elliverataj al mizero kaj anarĥio.

6. Ĉu la eŭropa libereco estas minacata?

Ne hodiaŭ, sed morgaŭ. Ĉar dispecigita Eŭropo estas senforta kontraŭ la kreskantaj ekstereŭropaj mondpotencoj. Ĉi tiu senforteco minacas gvidi al ekonomia kaj politika dependeco kaj al dispartigo de Eŭropo laŭ fremdaj interesosferoj.
Sed unueca Eŭropo estus sufiĉe forta defendi sian liberecon, sendependecon kaj memdecidon kontraŭe al la cetera mondo.

7. Ĉu Paneŭropo danĝerigas la mondpacon?

Ne! Ĉar dispecigita Eŭropo minacas la mondpacon — dum unueca Eŭropo estas la plej forta pilastro de la mondpaco.
La partiĝo de la mondo laŭ mondpotencoj: Brita Imperio, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, Unio de Sovetaj Respublikoj, Japanujo — okazas sendepende de la evoluo de Paneŭropo. Inter ĉi tiuj mondpotencoj estus unueca Eŭropo la plej forta porpaca faktoro, ĉar pro ĝia nacia diverseco ĝi ne estus kapabla al atakema politiko kaj tial ĝi estus la natura gardanto de la problemo de Ligo de Nacioj — dum disŝirita Eŭropo restas konstanta fonto de internaciaj konfliktoj.

8. Kial bezonas Eŭropo la ekonomian unuiĝon?

Ĉar dispecigita per artifikaj doganbariloj Eŭropo devas daŭre resti konkurencmalkapabla kontraŭe al ekonomiaj grandteritorioj sur la tero, antaŭ ĉio kontraŭe al Nordameriko.
Nur aĉetkapabla interna merkato de 300 milionoj da eŭropanoj garantias la estontecon de l' eŭropa industrio kaj agrikulturo, sendepende de la ekonomia politiko de aliaj kontinentoj.

9. Kion povas atendi la eŭropa laboristo de Paneŭropo?

Altiĝon de salajroj kaj malaltiĝon de prezoj! Ĉar la nuna eŭropa doganpolitiko signifas gravan maldirektan imposton por ĉiuj konsumantoj, favore al unuopaj produktantoj.
La ĝenerala bonstato en la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko estas parte konsekvenco de l' granda interna merkato, estante la bazo de amasproduktado, kaj farinta la aŭtomobilon el luksa objekto al bezonaĵo.

10. Kial postulas Paneŭropo la eŭropan doganunuiĝon anstataŭ la tutmonda libera merkato?

Ĉar salajroj kaj vivkondiĉoj en Eŭropo kaj Azio estas ankoraŭ tiel diversaj, ke interkontinenta libera merkato subpremus la eŭropajn salajrojn sur la rangon de l' ĥinujaj.
Kontraŭe al Ameriko estos libera merkato ebla nur, se ĝi rezignos sian protekt-doganan politikon.
Ankaŭ la eŭropa agrikulturo, necesa pro konservado de la raso, estus sen eŭropa protektdogano ekzistmalkapabla kontraŭe al la grandaj grenlandoj.
Tial do estas Paneŭropo necesa etapo de la evoluo de libera merkato.

11. Kial ne povas realiĝi la eŭropa doganunuiĝo sen politika interkompreniĝo de Eŭropo?

Ĉar la naciaj protektdoganemuloj pravigas sian ekonomian politikon per la argumento de nacia sekureco. Por tion garantii okaze de milito, ili postulas jam en paco la organizon de nacia industrio, malantaŭ doganmuroj. Nur paneŭropa pacgarantio, eksiganta militon inter eŭropaj ŝtatoj, faras superflua la nacian protekt-doganon. Tial estas ekonomia Paneŭropo nur ebla kune kun politika Paneŭropo.

12. Kiuj vojoj kondukas al Paneŭropo?

La unua paŝo al politika unuiĝo de Eŭropo estus paneŭropa regiona kontrakto en kadro de la Ligo de Nacioj, deviganta ĉiujn eŭropajn ŝtatojn, neniukaze militi unu kontraŭ la alia kaj deteni solidare la rompon de ĉi tiu devo. Nur tia paneŭropa garantia pakto ebligas ampleksan malarmiĝon.
Ekonomie kondukas la vojo al eŭropa doganunuiĝo pere de kreskanta interplektiĝo de intereŭropaj industri-branĉoj. Ĉi tia formo de eŭropa racionalizo ebligas la vojon al iom post ioma horizontala kaj vertikala likvido de eŭropaj interŝtataj doganoj.

13. Kiujn ŝtatojn ampleksu Paneŭropo?

Ĉiujn eŭropajn ŝtatojn, kiuj volas kaj povas aliĝi al ĉi tiu ligo de ŝtatoj. Ĉi tiuj estas unuavice la kontinentaj ŝtatoj okcidente de la Sovetunio kaj Turkujo.
La demando, ĉu ambaŭ duoneŭropaj ŝtatoj: Granda Britujo kaj Sovetunio, apartenos al la ligo de ŝtatoj, ĉu ne, dependas de ilia propra volo kaj de ilia propra evoluo.

14. Kiel rilatas la paneŭropa movado al Anglujo?

La paneŭropa movado vidas en la amika kunlaboro inter la kontinento kaj Anglujo pilastron de l'eŭropa estonteco, ekonomio kaj kulturo, sen konsidere, ĉu Anglujo aliĝas al la eŭropa ligo de ŝtatoj, aŭ ĉu ĝi, respektante siajn interrilatojn al la ekstereŭropaj dominioj, ne povas efektivigi ĉi tiun aliĝon kaj devas restringiĝi al politika-ekonomia estonto kun Paneŭropo.

15. Kiel rilatas la paneŭropa movado al Ruslando?

Ĝis kiam Ruslando, pro sia azia politiko kaj pro gravaj kulturaj, socialaj, politikaj kaj ekonomiaj antagonismoj kontraŭe al Eŭropo, rifuzas pli intiman ligiĝon al ĉi tiu kontinento, devas la sekuro de rusa eŭropa paco, reciproka ne enmiksiĝo en la internan politikon kaj la plivastigo de ekonomiaj kaj kulturaj asimiliĝoj, esti la fundamento de l' rusa eŭropa interrilato.

16. Kiel rilatas la paneŭropa movado al Ameriko?

La fundamento de l' eŭropa-amerika interrilatoj estas la eŭropa aprobo de l'amerika kaj la amerika aprobo de l'eŭropa Monroe-doktrino.
Sur ĉi tiu fundamento alcelas la paneŭropa movado kiel eble, plej intiman kunlaboron kun ĉiuj ŝtatoj de l' amerika kontinento.
Pro sekuro de daŭra amikeco inter Paneŭropo kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko estis fondita en 1926 en New York la ,,American Cooperative Committee of the Paneuropean Union" (Amerika kooperativa komitato de Paneŭropa Unio), kiu kunlaboras kun la Paneŭropa Unio.

17. Kiel rilatas la paneŭropa movado al Azio?

La paneŭropa movado deziras daŭran konservadon de paco kaj la organizon de ekonomiaj kaj kulturaj rilatoj inter Eŭropo kaj Azio.
Okaze de eventuala azia milito estas la konservo de eŭropa neŭtraleco unu el la celoj de la paneŭropa movado.

18. Kiel rilatas la paneŭropa movado al Ligo de Nacioj?

La paneŭropa movado akcelas la pacifismajn celadojn de Ligo de Nacioj kaj vidas en ili vojon al efektiviĝo de Paneŭropo.
Ĝi ekkonas en paragrafo XXI*) de la Naciliga pakto la praktikan eblecon al kreo de eŭropa regiona pakto. Ĝi rekonas la necesecon de Ligo de Nacioj ankaŭ post kreo de Paneŭropo pro efektivigo de l'interkontinenta kunlaboro kaj pro sekuro de l'interkontinenta paco.
*) Artikolo XXI de la pakto de Ligo de Nacioj: "Internaciaj arbitraciaj kontraktoj kaj interkonsentoj pri certaj aferoj, k. e. la Monroe-doktrino, garantiantaj la pacon, ne malakordiĝas kun iu el la paragrafoj de l'nuna statuto.

19. Kiel rilatas la paneŭropa movado al la eŭropaj limoj?

La paneŭropa movado vidas la solvon de eŭropaj limkonfliktoj en forigo de eŭropaj interlimoj: politike per la eŭropa garantipakto, eksiganta militojn; ekonomie per la eŭropa doganunuiĝo, foriganta la doganlimojn; laŭ nacia vidpunkto per eŭropa ŝirmo de malplimultoj, foriganta la nacian subpremon.
La paneŭropa movado rifuzas ĉiun provon pro perforta ŝanĝo de eŭropaj limoj. Sed ĉi tiu rifuzo ne rilatas al limkorektigoj, servantaj laŭ reciproka interkonsento al plibonigo de interrilatoj inter eŭropaj najbaraj popoloj.

20. Kiel rilatas la paneŭropa movado al eŭropaj koloniaj problemoj?

Ĝis kiam eŭropaj ŝtatoj posedas ekstereŭropajn koloniojn, postulas la paneŭropa movado, ke povu ilin komune fruktuzi ĉiuj eŭropaj popoloj sur bazo de ekonomia egalrajto kaj ilin evoluigi al paneŭropa bazo de krudmalerialoj.

21. Kiel rilatas la paneŭropa movado al la nacia problemo?

La paneŭropa movado rifuzas ĉiun provon al trivialigo de naciaj kulturoj de Eŭropo al unueca mikskulturo.
En tiu senco ĝi aprobas la nacian ideon kaj vidas la kulturan estontecon de Eŭropo en kunlaboro de liberaj nacioj.

22. Kiel rilatas la paneŭropa movado al la problemo de hegemonio?

Paneŭropo estas ebla nur sur fundamento de nacia egalrajto. Neniu eŭropa nacio estus sufiĉe forta regi la aliajn, kiuj kuniĝus kontraŭ ĝia hegemonio.
Ĉi tiu nacia egalrajto kondiĉas la absolutan egalrangon de naciaj kaj religiaj malplimultoj en Eŭropo kun la grupoj de l' plimulto. Ĉar ĉiu formo de subpremo devas venenigi la eŭropan atmosferon kaj disigi la eŭropan solidarecon.

23. Kiel rilatas la paneŭropa movado al la problemoj de l' interna politiko?

Paneŭropo ne estas projektata kiel unu ŝtato laŭ modelo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, sed kiel ligo de ŝtatoj, garantianta la internpolitikan memstarecon de siaj membroj.
Ankaŭ la paneŭropa movado kondutas severe superpartie; ĝi organizas siajn anojn sen konsidero de ilia partianeco kaj mondpercepto, kaj ĝi estas preta kunlabori kun ĉiuj partioj, kies eksterpolitika pozicio estas paneŭropa.

24. Ĉu Paneŭropo estas ebla?

Nenia ne venkebla malhelpaĵo malebligas Paneŭropon.
La naciaj unuiĝtendencoj en Francujo, Germanujo, Italujo, Polujo, Rumanujo kaj Jugoslavio devis venki ne kompareble pli grandajn malfacilaĵojn, ol la eŭropa unuiĝtendenco, kies efektiviĝo dependas sole de la volo de l' eŭropaj popoloj kaj gvidantoj, ĝis kiam Eŭropo konsistos el liberaj ŝtatoj.
La historio de tiuj unuiĝtendencoj instruas nin, ke Paneŭropo estas ebla, se la unuiĝvolo de l' paneŭropanoj estas pli forta, ol la malfacilaĵoj kontraŭstarantaj ĝin.

25. Ĉu la multlingveco ne estas nevenkebla malhelpo por Paneŭropo?

Svisujo donas la plej vivan pruvon, ke anoj de tri plej grandaj nacioj de l' eŭropa kontinento povas kune vivi pace, libere kaj egalrajte kiel potitika-ekonomia komuneco, ke do la multlingveco ne estas nevenkebla malhelpo por Paneŭropo.

26. Ĉu la historiaj antagonismoj ne estas nevenkebla malhelpo por Paneŭropo?

Same ne, kiel la historiaj antagonismoj inter germanaj kaj italaj gentoj ne malhelpis ilian unuiĝon.
Ankaŭ la historio de Eŭropo evidentigas sammultajn komunecojn, kiel antagonismojn.
En la antikva tempo estis Eŭropo unuigita sub la romaj imperiestroj, en la mezepoko sub la romaj papoj. La imperioj de Karlo la Granda kaj Napoleono la Unua estis paneŭropaj regnoj. La grandaj movadoj de la reformacio kaj kontraŭreformacio, de l' emancipacio, de liberalismo kaj socialismo estas eŭropaj movadoj.

27. Ĉu nacia malamo ne estas nevenkebla malhelpo por Paneŭropo ?

La reciprokaj sentoj de l' popoloj estas ŝanĝemaj. Granda parto de l' eŭropa nacia malamo estas artifika kaj malaperos, se ĝi ne plu estos instigata. Se la konscio pri sortokomuneco estos pli forta, ol la sentoj de l' malamo kaj venĝemo.
La paca kunevivado de posteluoj de ĉiuj eŭropaj nacioj en Ameriko pruvas, ke la nacia malamo inter eŭropanoj estas artifika kaj ne povas malhelpi la unuiĝon de Eŭropo.

28. Kiam realiĝos Paneŭropo?

Paneŭropo estas la tasko de nia generacio.
Paneŭropo devas baldaŭ realiĝi, por ĝustatempe malebligi la eŭropan estontan militon, la ekonomian kaj socialan ruinon kaj la perdon de l' eŭropa memstareco.
La rapideco de la movado kaj ĝia sukceso dependas de la nombro, energio kaj oferemo de paneŭropanoj.

29. Kiamaniere volas la Paneŭropa movado atingi sian celon?

Per kreo de nova publika opinio. Per konvinkigo kaj entuziasmigo de l' eŭropaj gvidantoj kaj popoloj por la eŭropa ideo; per paneŭropa amasmovado, kiu kreskante instigos la partiojn, organizojn kaj registarojn en senco de eŭropa unuiĝo.

30. Kiam ekestiĝis Paneŭropa Unio?

Paneŭropa Unio estis fondita en 1923 de R. N. Coudenhove-Kalergi.
En 1926 estis en Wien la unua paneŭropa kongreso. La honoraj prezidantoj de tiu Kongreso, en kiu estis reprezentataj 24 nacioj, estis: Edvardo Beneš, Josefo Caillaux, Paulo Loebe, Nikolao Politis, Ignacio Seipel, Karlo Sforza.

31. Kiel Paneŭropa Unio estas organizita?

Paneŭropa Unio membriĝas laŭ ŝtataj sekcioj. Ilin estras po unu prezidanto kaj nacia komitato, elektita el gvidantaj paneŭropanoj de la koncernaj ŝtatoj.
La tutan Union prezidas centra konsilantaro, al kiu apartenas la prezidantoj de ĉiuj sekcioj.
La centra oficejo de Paneŭropo estas en Hofburg (iama imperiestra kastelo) en Wien. En ĉi tiu centra oficejo troviĝas la propaganda centro de Paneŭropo, kiu funkciigas sub gvido de Coudenhove-Kalergi la internacian propagandon.

32. Kiel oni povas informiĝi pri la paneŭropa movado?

Per la oficiala organo de la Unio, la monata revuo ,,Paneŭropo" redaktata de Coudenhove-Kalergi, eldonita en germana kaj franca lingvoj de Paneŭropa-Verlag (Wien I. Hofburg) kaj per, en la sama eldonejo aperintaj, libroj de Coudenhove-Kalergi: "Paneŭropa", "Kampf um Paneuropa", ,,Held oder Heiliger".

33. Kiel oni aliĝas al Paneŭropa Unio?

Per skriba anonco ĉe centra sekretariejo, Wien, Hofburg aŭ ĉe la samlandaj ĝeneralaj sekretariejoj kun aldono de nomo, profesio kaj adreso.
Aliĝi povas ĉiuj eŭropanoj, kiel ankaŭ unuiĝoj kaj organizoj.

34. Kiajn devojn prenas sur sin la anoj de Paneŭropa Unio?

Krom pago de kolizo (je intereso de la amasmovado malalta) estas devo de ĉiu paneŭropano varbi por la ideo novajn adeptojn kaj por la Unio novajn anojn.
Ni rekomendas al la anoj, legi la organon de la Unio kaj porti la insignon de Paneŭropo.
Paneŭropanoj publike parolantaj kaj skribantaj, devas propagandi Paneŭropon per vorto kaj skribo, riĉaj paneŭropanoj devas akceli la propagandon per subvencioj.

35. Kiuj eminentuloj estras nuntempe la Paneŭropan Union?

Kiel honora prezidanto: Aristide Briand, franca ministro por eksteraj aferoj;
Kiel prezidanto: R. N. Coudenhove-Kalergi.
Kiel anoj de la centra konsilantaro:
por Belgio: A. van Vyvere, eksministro;
Germanujo: Paul Loebe, prez. de "Reichstag";
Estonio: Gharles R. Pusta, ambasadoro, eksministro;
Francujo: Louis Loucheur, ministro;
Grekujo: Nicola Politis, ambasadoro;
Latvio: J. Pauluks, eksministro;
Aŭstrio: Ignaz Seipel, kanceliero;
Polujo: Aleksander Lednicki, eksministro;
Ĉeĥoslovakio: Vaclav Schuster, eksministro;
Hungarujo: Georg de Lukács, eksministro.

36. Kiuj aliaj gvidantaj politikuloj aprobis Paneŭropon?

Paneŭropon aprobis kun aŭ sen rezervo en la lastaj jaroj tiom da gvidantaj politikuloj, ke ilia kompleta citado ne estas ebla. Inter tiuj eminentuloj estu nomataj:
Conrad Adenauer, Leopold Charles Amery, C. Argetoianu, Joseph Barthelemy, Edvard Beneš, Georg Bernhard, Johann Heinrich Graf Bernstorff, Leon Blum, Senator William Edgar Borah, Emile Borel, Nicholas Murray Butler, Joseph Caillaux, van Cauwelaert, Lord Robert Cecil, Jules Destre, Franz Dinghofer, Eduard Fimmen, Hipolit Gliwie von Guerard, Rudolf Hilferding, Edouard Herriot, Otto Hoetzsch, Herbert Hoover, Zaul Emil Janson, Henri de Jouvenel, Nicolaus Jorga, Bruno Kafka, Siegfried v. Kardoff, Erich Koch-Weser, Joseph Koeth, Ante Korošec, Wilhelm Külz, Graf Hugo Lerchenfeld, Wilhelm Marx, Tomáš G. Masaryk, Andreas Michalakopulos, Anatole de Monzie, Francesco Nilti, A. Niedzialkowski, Paul Painleve, Paul-Boncour, Dr. Karl Petersen, I. Posner, Hjalmar Procopé, Stephan Radiš, Peter Reinhold, Karl Renner, Primo de Rivera, Hjalmar Schacht, Carlo Sforza, Walter Simons, Alexander Skrzynski, Nathanael Soederblom, Dr. Wilhelm Solf, Dr. Franz Spina, Th. Stauning, Wickham Steed, N. Streit, Gustav Stresemann, Antonin Švehla, Albert Thomas, Sianislaw Thugutt, Emile Vandervelde, Josef Wirth.

37. Kiu estas la oficiala programo de Paneŭropo?

La oficiala programo de Paneŭropo estas:
  1. La paneŭropa movado estas superpartia amasmovado pro unuiĝo de Eŭropo.
    Paneŭropa Unio estas la protagonisto de la paneŭropa movado.
  2. Celo de la paneŭropa movado estas la unuiĝo de ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, kiuj tion volas kaj povas, al politika-ekonomia ligo de ŝtatoj, fondita sur egalrajto kaj paco.
  3. La mondpolitika programo de la paneŭropa movado estas: amika kunlaboro kun la aliaj politikaj kontinentoj en la kadro de Ligo de Nacioj.
  4. Paneŭropa Unio detenas sin de ĉiu ajn enmiksiĝo en internpolitikajn problemojn.
  5. Paneŭropa Unio membriĝas laŭ ŝtatoj; ĉiu ŝtato havas sian memstaran komitaton, kiu prizorgas aŭtonome siajn financojn.
    La centra oficejo de Paneŭropa Unio, prizorganta la kontakton inter ĉiuj unuopaj ŝtataj unioj, estas en Wien.
  6. La insigno de Paneŭropa Unio estas ruĝa kruco sur ora suno.