Prefazione

Antaŭparolo

Questa pubblicazione presenta, nella versione italiana e nella traduzione in esperanto, il testo definitivo del TRATTATO CHE ADOTTA UNA COSTITUZIONE PER L'EUROPA, firmato a Roma il 29 ottobre 2004.La kara leganto tenas en siaj manoj la anglan-esperantan tradukon de la definitiva teksto de la TRAKTATO PRI ESTIGO DE EŬROPA KONSTITUCIO subskribita en Romo, la 29-an de oktobro 2004.
Al momento di scrivere queste righe l'Unione Europea ha ventuno (21) lingue ufficiali, ma in concreto la Commissione Europea usa solamente tre lingue di lavoro: l'inglese, il francese e il tedesco. Sempre piů l'inglese sta diventando la sola lingua di lavoro. Ciň significa che ogni altra lingua dell'Unione (in contraddizione con i principi base del Trattato Costituzionale) passa man mano a un ruolo di lingua secondaria.Kiam oni verkas ĉi tiujn liniojn, la Eŭropa Unio havas dudek unu (21) oficialajn lingvojn, sed praktike la Eŭropa Komisiono uzas nur tri laborajn lingvojn: la anglan, francan kaj germanan. Pli kaj pli klare la lingvo angla fariĝas la sola laborlingvo. Tio signifas, ke ĉiu alia lingvo de la Unio (kontraste al la bazaj principoj de la Konstitucia Traktato) laŭgrade ricevas rolon duaklasan.
Il ruolo privilegiato dell'inglese mostra chiaramente che attualmente l'Unione non ha una lingua ponte accettabile per tutte le nazioni, che possa garantire la paritŕ di diritti per tutte le lingue, che possa essere appresa facilmente, in breve tempo ed economicamente da ogni cittadino europeo e che in questo modo possa salvaguardare la sopravvivenza anche delle lingue minori. Le lingue nazionali potranno essere salvaguardate nel tempo solamente grazie all'uso generalizzato di una tale lingua ponte che non abbia alle sue spalle un potere militare, economico e politico. L'espansione dell'Impero Romano quasi distrusse un'importante parte delle originarie lingue europee. La lingua latina (dalla quale nei secoli si formarono le lingue neolatine) nel Medioevo garantě provvisoriamente una certa paritŕ linguistica nei campi della religione, della cultura e della scienza.La privilegiita rolo de la angla lingvo klare montras, ke aktuale la Eŭropa Unio ne havas tian, por ĉiuj nacioj akcepteblan pontolingvon, kiu ebligus la lingvan egalrajtecon, kiu estus por ĉiuj uniaj civitanoj facile, dum mallonga tempo kaj ekonomie ellernebla, kaj kiu ĉi-maniere certigus, ke ankaŭ la pli malgrandaj lingvoj povas gardi sian signifon. La naciaj lingvoj povas daŭre konserviĝi nur per ĝenerala aplikado de tia pontolingvo, malantaŭ kiu ne staras armea, ekonomia kaj politika potencoj. La ekspansio de la Romia Imperio kvazaŭ neniigis signifan parton de la originaj eŭropaj lingvoj. La latina lingvo (el kiu dum jarcentoj elformiĝis la novlatinaj lingvoj) en la mezepoko provizore garantiis certan, lingvan egalrajtecon en la religia, kultura kaj scienca vivoj.
Al nostro tempo l'UNESCO raccomanda l'uso di tre lingue per ciascuna persona. Queste lingue sono la lingua madre (che puň anche essere la lingua di qualsiasi piccola minoranza nazionale), la lingua di comunicazione locale (in genere la lingua nazionale) e la lingua internazionale. Noi siamo convinti che la lingua ponte ottimale per il ruolo di lingua interetnica sia la lingua pianificata internazionale esperanto.En nia tempo UNESKO rekomendas la uzadon de tri lingvoj por ĉiu homo. Tiuj ĉi lingvoj estas la gepatra lingvo (kiu povas esti la lingvo de iu ajn malgranda nacia minoritato), la loka kontaktlingvo (ĝenerale la nacia lingvo) kaj la internacia lingvo. Laŭ nia konvinko por la rolo de interetna lingvo la optimuma pontolingvo estas la internacia planlingvo Esperanto.
"L'uso di una qualsiasi lingua nazionale č ingiusto, č causa di sofferenze umane e di costi economici per chi deve apprenderla e, a lungo termine, č causa della perdita di lingue e di culture" (Renato Corsetti)."La uzo de kiu ajn nacia lingvo estas maljusta, kaŭzas homajn suferojn kaj kaŭzas perdon de mono flanke de la lernantaj socioj kaj en la longa daŭro perdon de lingvoj kaj de kulturoj." (Renato Corsetti)
La paritŕ di diritti e la tutela delle lingue potrebbero essere garantite solamente se l'Europa accettasse una lingua ponte neutrale, relativamente facile da imparare, introducibile gradualmente, come lingua intermediaria fra i suoi popoli.La egalrajtecon kaj konserviĝon de la lingvoj povus garantii nur, se la Eŭropa Unio akceptus neŭtralan, facile ellerneblan, laŭgrade enkondukeblan pontolingvon, kiel peran lingvon inter siaj popoloj.
La lingua esperanto, che possiede una ricca letteratura e una storia di 120 anni, puň essere appresa in un decimo del tempo necessario per imparare una delle piů diffuse grandi lingue nazionali e cosě anche i costi dell'apprendimento delle lingue sono ridotti in proporzione. Imparando l'esperanto i ragazzi contemporaneamente apprendono una maniera di imparare una lingua. Il soddisfacente risultato ottenuto dŕ loro fiducia e cosě possono impadronirsi di altre lingue molto piů facilmente. Il denaro e il tempo cosě risparmiati si possono utilizzare per lo sviluppo di altre capacitŕ. La competitivitŕ dei popoli dell'Unione Europea potrebbe rafforzarsi.La lingvo Esperanto, posedanta riĉan literaturon kaj 120-jaran pasintecon, estas alproprigebla dum dekono da tempo bezonata por la ellernado de la disvastiĝintaj grandaj naciaj lingvoj, kaj tiel ankaŭ la kostoj de lingvolernado estas redukteblaj samproporcie. Lernante Esperanton, la infanoj samtempe lernas manieron lerni lingvon; ili spertas sukcestravivaĵon, tiel ili multe pli facile povas alproprigi pluajn lingvojn. La ŝparitaj mono kaj tempo estas uzeblaj por evoluigo de aliaj kapabloj. La konkurenckapablo de popoloj de la Eŭropa Unio povus plifortiĝi.
La lingua ponte comune potrebbe contribuire alla formazione di una coscienza europea (in accordo con le identitŕ nazionale e regionale) e di un'effettiva comunitŕ europea.La komuna pontolingvo povus kontribui al elformiĝo de eŭropa konscio (en akordo kun la nacia kaj regiona identecoj) kaj de reala eŭropa komunumo.
Noi proponiamo che l'Unione EuropeaNi proponas, ke la Eŭropa Unio
– adotti l'esperanto (con uno speciale status internazionale) come una delle sue lingue ufficiali;– alprenu Esperanton (en speciala, internacia statuso), kiel unu el siaj oficialaj lingvoj;
– suggerisca ai propri Stati-membri l'introduzione dell'insegnamento dell'esperanto come prima lingua straniera nella scuola di base, per sviluppare la capacitŕ di apprendimento delle lingue.– sugestu al siaj membroŝtatoj enkondukon de la instruado de Esperanto, kiel unua fremda lingvo en la bazgradaj lernejoj, por evoluigi la kapablon al lingvolernado.
In tal modo l'Unione Europea compirebbe un passo d'importanza storica, poiché nel giro di una generazione tutti i suoi cittadini potrebbero parlarsi l'un l'altro senza interpreti, conservando allo stesso tempo le loro lingue.Tiamaniere la Eŭropa Unio realigus historian agon, kaj ene de la tempo de unu generacio ĉiuj ĝiaj civitanoj povus paroli unu kun la alia, sen interpretisto, konservante samtempe siajn lingvojn.
Con la traduzione in esperanto del Trattato Costituzionale noi vorremmo informare i cittadini esperantofoni europei e di tutto il mondo circa i valori, gli scopi e il funzionamento dell'Unione Europea, ora in fase d'allargamento, e inoltre presentare a chi ha il potere di decidere nell'Unione Europea e nel nostro Paese i vantaggi e le possibilitŕ che sarebbero offerti dall'uso della lingua esperanto. Per la esperantlingva traduko de la Konstitucia Traktato ni volus informi la Esperanto-parolantajn civitanojn de Eŭropo kaj de la tuta mondo pri la valoroj, celoj kaj funkciado de la nun ampleksiĝanta Eŭropa Unio, krome prezenti al la decidofarantoj de la Eŭropa Unio kaj al tiuj de nia propra nacia parlamento la avantaĝojn kaj eblecojn de aplikado de la lingvo Esperanto.
Il lessico della lingua ponte internazionale consente che anche coloro che non si sono mai occupati d'esperanto possano comprendere a prima vista una significativa parte del testo. I testi in italiano e in esperanto sono visibili affiancati capoverso per capoverso. Il testo ufficiale in italiano č preso da Internet.La vorttrezoro de la internacia pontolingvo ebligas, ke ankaŭ tiuj, kiuj neniam okupiĝis pri Esperanto, je unua rigardo povas kompreni signifan parton de la teksto. La itala kaj la esperanta tekstoj estas de alineo al alineo paralele videblaj. La oficiala, itala teksto estis transprenita desur la Interreto.
Alla realizzazione e alla revisione della traduzione esperanto hanno preso parte: dr. Renato Corsetti, Pálma Csiszár, dr. Endre Dudich, István Ertl, d.ssa Julianna Farkas, Dafydd ap Fergus, dr. Ottó Haszpra, Imre Hegedűs, Sándor Horváth, István Mészáros, dr. Lajos Molnár, László Molnár, dr. Seán Ó Riain, Thierry Salomon, János Sárközi, Péter Tihanyi e dr. Balázs Wacha.En la efektivigo kaj reviziado de la esperanta traduko partoprenis D-ro Renato Corsetti, Pálma Csiszár, D-ro Endre Dudich, István Ertl, D-rino Julianna Farkas, Dafydd ap Fergus, D-ro Ottó Haszpra, Imre Hegedűs, Sándor Horváth, István Mészáros, D-ro Lajos Molnár, László Molnár, D-ro Seán Ó Riain, Thierry Salomon, János Sárközi, Péter Tihanyi kaj D-ro Balázs Wacha.
Nel realizzare la traduzione abbiamo confrontato la versione esperanto anche con i testi inglese, francese, tedesco, italiano e spagnolo. In tal modo vogliamo dare un aiuto alla realizzazione di altre edizioni parallele esperanto-lingua nazionale.Tradukante ni komparis la esperantlingvan version ankaŭ kun la angla, franca, germana, itala kaj hispana tekstoj. Tiel ni volus doni helpon al realigo de ceteraj, paralelaj, nacilingvaj kaj esperantaj eldonoj.
Meritano un sentito ringraziamento i collaboratori, la Casa Editrice e la Tipografia Saluton e specialmente il dr. Endre Dudich per la traduzione inglese dei capitoli "Prefazione", "Raccomandazione", "L'esperanto in breve" e "Dichiarazione dell'Istituto di Linguistica dell'Accademia Ungherese delle Scienze sull'esperanto come lingua viva"; Umberto Broccatelli ed Enrico Brustolin che dopo aver inserito alcuni chiarimenti sull'Esperanto hanno elaborato l'aspetto informatico della versione italiana e Stefano Mészáros, che ha coordinato al computer ogni cosa.Pro siaj malegoismaj laboroj meritas dankon la kunlaborintoj, la Eldonejo kaj Presejo Saluton kaj precipe D-ro Endre Dudich por la angla traduko de la Antaŭparolo, Rekomendo, Koncize pri Esperanto kaj Deklaro de la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio pri Esperanto, kiel vivanta lingvo; Umberto Broccatelli kaj Enrico Brustolin, kiuj prilaboris la italan version de la supre menciitaj informaj partoj kune kun la klarigoj pri la gramatiko de Esperanto, kaj Stefano Mészáros, kiu perkomputile kunordigis ĉiujn italajn kaj esperantajn tekstojn.
Preghiamo il cortese lettore di accettare benevolmente questo lavoro e di sfogliarlo con utilitŕ per il suo lavoro.Ni petas la karan leganton, akceptu bonvole kaj foliumu utile nian laboron.
Budapest, 15 ottobre 2005Budapeŝto, la 15-an de oktobro, 2005
Dr. Lajos Molnár
redattore
D-ro Ludoviko Molnár
redaktanto