Nepo de Virino

vogulaj popolfabeloj
tradukita de Rafaelo Bartal

Malproksime supre sur Nordo, tie, kie la grandega monto Uralo kunligas Eŭropon kun Azio, en la regiono de la okcidentaj flankriveroj de Ob vivas malgranda popolo: la plej proksimaj parencoj de la hungaroj. La ĉirkaŭvivantaj najbaraj popoloj — kaj laŭ ili ankaŭ la ceteraj popoloj de la mondo — nomas ilin vogulo, kaj ili mem nomas sin mem manjŝi-o, aŭ mansi-o.

Ilia lingvo, kune kun la same parenca ostjaka (hanti-a) kaj hungara (madjara) lingvoj konsistigas la orientan, ugran (ugoran) branĉon de la finno-ugra lingvofamilio.

La scienca esplorado, kiel rezulton de multjardeka fortostreĉo, malkovris pere de lingva parenceco, kaj pere de kelkaj historiaj, arkeologiaj ktp. indikoj, ke la prauloj de la voguloj kaj de la hungaroj ĉirkaŭ antaŭ 1500—2500 jaroj ie en la regiono ĉe la rivero Kama, ĉe la meza parto de la montaro Uralo, kaj en la regiono de la rivero Tobol vivis kune, konsistigis unu komunumon. La postsignojn de tiu ĉi kunvivado antaŭ mil jaroj ne nur la indikoj taksitaj kaj registritaj en malvastaj sciencaj rondoj konservis, sed konservis la sama pensmaniero de la du popoloj, ilia lingvo kaj ankaŭ ilia sentomondo.

La fabelaro estas legebla aŭ elŝutebla en pdf-formato.