Projekto(*):
Interkultura kaj multlingva dialogo per neŭtrala lingvo,
inter la eŭropaj lernejoj

La celo de la projekto estas la kreado de partneraj rilatoj inter la lernejoj de malsamaj eŭropaj landoj en kiuj estas instruata la neŭtrala lingvo esperanto. Ĝin oni uzas por la malĉeesta komunikado kaj dum la programitaj eŭropaj renkontiĝoj (du po jaro en du landoj), ĉar ĝi estas neŭtrala pontolingvo kaj garantias al ĉiuj partoprenantoj egalajn ŝancojn de komunikado kaj respekton kaj konservadon de multlingveco en Eŭropo kaj en la mondo. La lernejoj jam interesitaj en tiu ĉi projekto estas nun el la sekvaj nacioj: Portugalio, Pollando, Francio, Hungario, Litovio, Bulgario, Germanio, Hispanio, Italio kaj Britio (certe la projekto estas malfermata al ĉiuj lernejoj kiuj deziras aldoniĝi). Ili ekpaŝos al reciproka kono kaj kultura interŝanĝo kiuj, respektante la historiajn kaj kulturajn heredaĵojn kaj tradiciojn de la diversaj, partoprenantaj eŭropaj landoj, stimulos la reciprokan konon kaj la lernadon de la naciaj lingvoj de tiuj ĉi landoj uzante kiel ponto la neŭtralan lingvon esperanto. Multaj iniciatoj estos realigataj kuntrenante geinstruistojn kaj gelernantojn kiuj partoprenos kune kun aliaj organizoj kaj antaŭenpuŝos komunajn temojn kaj ideojn. La kunlaborado baziĝos sur la interŝanĝo de informoj pri la historiaj kaj kulturaj heredaĵoj de la diferencaj regionoj kaj landoj pere de la spertoj en la kampo de la informteknologioj kaj de la instruado de fremdaj lingvoj kaj pristudante la ideon pri la estonteco kaj pri la nuntempo de la eŭropa civitaneco de la novaj generacioj.

La realigo de tiu ĉi projekto, pere de la kono de la kulturo kaj de la tradicioj de aliaj eŭropaj landoj kaj de kreado de ligoj de amikeco kun gestudentoj kaj geinstruistoj loĝantaj tie, kontribuos al detruo de la komunikaj baroj inter komunumoj de diversaj lingvoj metante antaŭ ilin la samajn defiojn. Por la realigo de la projekto ni uzadas la internacian lingvon esperanto – jam multe konata, tamen ankoraŭ ne oficiala lingvo de EU.

La uzo de iu sama lingvo, ne gepatra por ĉiu ajn de la partoprenantaj landoj, tamen instruata en la lernejoj de tiuj landoj, kreos senton de egaleco kaj egalrajteco, ekde la plej baza: la rajto je parolo kaj komunikado de la propraj ideoj, kaj en la gepatra lingvo kaj en tiu neŭtrala, kaj kuraĝigos la junajn eŭropanojn ekkonscii, ke la komunika streĉo de iu por iri renkonte al la alia estas jam signo de akcepto kaj de respekto de la diverseco, do, simbolo de toleremo.

Celoj de la projekto

a) Antaŭenigi la interkulturon kaj informi la partoprenantojn pri la lingvaj malsamecoj, ankaŭ pere de lernado de frazoj uzataj ĉiutage en la lingvoj de la landoj partoprenantaj en la projekto.
b)Interŝanĝi kulturajn, tradiciajn, lingvajn, geografiajn kaj historiajn spertojn.
c)Kritikema pensado pri la «ismoj» (naciismo, koloniismo, rasismo…) de la gestudentoj pere de realigo de lokaj kaj transnaciaj debatoj, pri la homaj rajtoj, pere de esploroj, ekspozicioj kaj retaj forumoj kaj kontaktoj kun ĉeestantaj samaĝuloj de aliaj lernejoj de la partneraj landoj.
d)Superi la komunikajn barojn en Eŭropa Unio pere de komuna neŭtrala lingvo.
e)Kontribui al formado de spirito de eŭropa civitano.
f)Evoluigo de la personaj ecoj en la lernantoj kiel kapablo labori teame kaj deziro je kunlaborado, kompetento en la solvoj de la komunikadproblemoj.
g)Plibonigi la asimilon kaj la praktikan uzon de la novaj teknologioj de komunikado (retpoŝto kaj videokonferenco) por atingi pli bonan interkomprenon inter la partneroj.
h)Motivigo de la gestudentoj por pli bona engaĝiĝo en la agadoj de la lernejo dank'al akurata publikigo de la finaj rezultoj.

Entenoj kaj Agadoj

La projekton kunordigas
Profesorino Mariana Genĉeva
maries972@yahoo.com
Ul. Targovska 101,
BG-5180 Polski Trambesh
Bulgario
La koloran titolpaĝon kreis
Ermanno Tarracchini
ermanno.tarracchini@tiscali.it
Via Pascal, 46
IT-41100 Modena
Italujo

(*) prilaborita plano laŭ la originala ideo de "AKEL" projekto de Luis Ladeira.