Strategia plano
por antaŭenigi la lernejan instruadon
de Esperanto

La Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto (ALIE)
fondiĝis kun celo antaŭenigi la lernejan instruadon de Esperanto,
unue en Eŭropo, sed poste ankaŭ en la tuta mondo.

Por tiu ĉi celo kunlaboras instruistoj kaj instruantoj de Esperanto kun aliaj fakuloj.
Nia Laborgrupo havas nek prezidantaron, nek membro-kotizojn, nek pagatajn dungitojn.
Por plenumi specialajn taskojn elformiĝas
apartaj subgrupoj kunordigataj fare de spertuloj...