Adiaŭo

Tagmez'. Somera ard'. Soleca benko
ĉe pinarbara rando. Post du horoj
ekiros mia vagonar'. Silento.
Langvore revas en la varm' la floroj.
Inter ni ŝvebas ia festa sento
pri adiaŭ', disigaj vojoj, foroj.

Kaj nun, lasthore, la unuan fojon
por kis' amika lipojn vi proponas,
kaj tutan mian solon kaj malĝojon
en ununuran kison mi ordonas.
Unua, lasta via kis': sur vojon
kiel donacon dolĉan vi ĝin donas.

Kaj post la kiso, jen rigardo hasta
al la kolormagi' de via juno.
Ho, ĉi rigardo lasta, trista, ĉasta,
ho, kurta hor' de ĉi pasema kuno:
en koron tranĉas kun impeto drasta
l' efemerec' de ĉia homa nuno.

L' arbar' postenas post ni kaj ĝin mute
la sun' surŝutas per radiogarboj.
Mi tenas vian manon, lante tute
enretas nin la bunte brilaj farboj,
kaj, kiuj foje en ĉerkformo glute
nin manĝos, ie staras jam la arboj.