Al Brian-Price Heywood

Amik' nerenkontita pro la destin' avara,
la sentojn kaj la pensojn ni plektis nur letere,
pri kuna somerumo fumiĝis for ĥimere
la dorlotata plano. Nur kelka verso rara

traŝvebas la memoron kiel restaĵo kara.
Kelkfoje, en silento de mia sol', vespere,
ĉi versoj al mi voĉas junarde kaj fiere,
poste mutiĝe dronas en la neni' amara.

Amiko! Vian korpon dissolvas salaj ondoj,
atingi ĝin ne povas miraklofaraj sondoj,
do, ke el viaj vortoj vin mem mi rekolektu,

mi strebas nun, hantate de morna marspegulo.
Sed vin reteni povas nenia «Resurektu!»,
mi vane al vi kaptas tra l' densiĝa nebulo.