Al Henri Vatré

La Belo nin ekzaltis, la bunta, milnuanca,
tempe de l' karmemora Literatura Mondo.
Niajn printempajn korojn al lirla versofonto
de majstra voĉ' kondukis fortuno favorŝanca.

Kun kia ard' aŭdaca, entuziasmo tranca
ni jetis nin por tranĉi tra la vortica ondo
de l' ocean' Bodlera, tabua al la sondo,
kapti por Esperanto la perlojn de la franca.

Kiam do estis tio? Ho, pasis jardudeko!
Min trafis viaj vortoj kiel orvoĉa eĥo
el la fabelpaseo. Amiko! Jam aŭtuno

sur nia sojlo estas lantpaŝe aperanta,
sed nian korĝardenon en nevelkema juno
parfumu la rozujo de l' verso Esperanta!