Al Hilda Dresen

Ho amikino pli-ol-kvaroncentjara, Hilda,
svarmegon da memoroj vekis via letero,
vibrigis emocion en ĉiu mia ero,
ke alradiis via vizaĝo klarabilda.

La vortoj min karesis per tuŝo silke milda,
ĝislarme mi moliĝis de via kortenero,
via nelacigebla fervoro pri l' Afero,
kiun vi ame gardas per via ŝirmo ŝilda.

Kiom da jaroj pasis, ke vian skribon laste
mi vidis! Peza mano de l' temp' min signis draste.
«Magra blondul'!» Jam kie la blondo kaj la magro?

Sed dolĉasone flutas muziko de l' iamo.
Ja ofte la trinkaĵo de l' viv' estis vinagro,
sed ora vin' albrilas: amika nia amo.