Al la sinka suno

Per rufa lum' inundas la ĉambron suno sinka,
invadas en la solon, kie mi svage revas,
min ĝiaj ondoj kvazaŭ sur sian dorson levas,
dom', urbo fuĝas, kiel miraĝo sinestinga.

Diamantbrile portas min ondo lule svinga,
boato sub mi dancas, ondŝaŭmo sub ĝi krevas,
kaj kontraŭ miaj larmoj mi pene lukti devas
en la dezerta vasto de muto ĉirkaŭringa.

Dum la okuloj pezaj rifuĝon ie serĉas,
la leviĝantan lunon reflektas ond' arĝente,
kaj el krepuska foro viola bord' emerĝas.

Sur ĝi figuro staras, radia, lumvuala,
kaj kvazaŭ min atendas invite, braketende;
al ĉi brakum' mi flugas sub nokt' vertiĝe fala.