ΑΝΔΡΑ ΕΝΝΕΠΩ ΠΟΛΥΤΡΟΠΟΝ

PROLOGO

Mi kantas viron de tre multa vago,
tre multaj spertoj, tre sagaca ago,
venintati hejmen sola: ja forpreniĝis
de la kunuloj la revena tago.

EKVETURO

La bruna ŝipo bela, kurbaprua
veturas gaje sur la maro blua.
La hejmo vokas. Ve; sed baros dio:
bluhara Poseidono Teroskua.

LA LOTUSMANĜANTOJ

«La homoj en la treno de febra fluso
pelegas sin por iom da hav-pluso.
En varma valo de revad' langvora
nin lante lulas lakto de lotuso».

POLYPHEMOS

La homkamvora kamkolos-insulano
la ŝafojn palpis nur ĉe la dorsa lano.
La blindan povon superhoman venkis
homruza cerbo kaj homlerta mano.

KIRKE

Malica diin': post manĝ' en ŝia nesto
ŝanĝiĝas ĉiu kunul' je grunta besto.
Per sorĉo de virino povas viro
fariĝi pork' aŭ dio, sklavo aŭ estro.

AĤILLEUS EN LA SUBMONDO

«Ho luma Odiseo — sonis vorto
Ahilla — nur ne laŭdon pri la morto.
Prefere de malriĉulo fosi kampon,
ol princi super mortintar' sen forto».

LA SIRENOJ

En la fragila ŝipo li navigas,
lin ŝnuroj al la masto ŝirme ligas,
dum kant' absorbe sorĉa sonorante
sopiras kaj eterne sopirigas.

KALYPSO

Diin' belbukla flegis kaj karesis
kaj nutris lin kaj amis kaj promesis
en ŝia sin' senmorton eterne junan.
Sopiro je l' homvivo superpezis.

NAŬSIKAA

Freŝmova, longremila ŝipo fajaka
ekportas lin al lia hejmo Ithaka.
Virgino staras borde kaj la manon
al brusto premas pro doloro ataka.

PENELOPE

Sur alta seĝo sidas la Fidela,
maldormas nokte por maltekso ŝtela
kaj super ronka grego de svatiĝantoj
rigardas al la malproksimo stela.

ARGOS

Sur sterko kuŝas en angulo korta
la olda hundo pedika kaj senforta.
Post jardudeko la mastron ĝi ekvidas,
de l' peno svingi la voston falas morta.

LA VENKO

En mort' la uzurpaj svatiĝantoj dronis,
brakume Penelope lin rekonis,
Athena donis inter venĝorevenĝo
la pacon. Ĉu feliĉon al li ŝi donis?

LA LASTA VOJAĜO

La hejmtrankvilo estis tro malvasta.
Kun haroj grizaj sed kun forto elasta
ekvojis Odiseo por navigi
ĝis bordo ĉasta aŭ rompiĝo masta.