ANTAŬPAROLO de K. KALOCSAY


NIA RÉGULO METIS LA REGULON, ke poemlibro ne povas esti sen antaŭparolo pli-malpli rekomenda. El tiu regulo komencas evolui vera antaŭparolarto, eĉ diskutarto inter la antaŭparolistoj. Ĉiu povas eldiri en tiuj antaŭparoloj siajn opiniojn, dezirojn kaj antaŭsentojn; kelkfoje okazas eĉ, ke oni preskaŭ forgesas paroli pri la aktuala poemlibro kaj ties aŭtoro. Por ne fari tiamaniere, antaŭ ĉio kaj tuj mi prezentos, laŭ miaj ebloj, la aŭtoron antaŭparolatan.

Lajos Tárkony naskiĝis estiel Ludoviko Totsche en 1902 kaj debutis en Esperantujo antaŭ 40 jaroj sur la paĝoj de «Literatura Mondo» per recenzo de Al eterna paco de Kant (tr. Christaller). Post tiu recenzo, en kiu li vere ĝisfunde sekcis la verkon kaj ne timis diskuti kun ties aŭtoro, ni vidis en li la esperantiston-eseiston de la futuro. Fakte, li poste komencis labori tiafake per recenzoj kaj observartikoloj priliteraturaj, sed jam tiutempe montriĝis lia forta altiriĝo al la poezio: li povis ĝui belan poemon kun volupto kvazaŭ korpa. Ankaŭ nun mi vidas lin en imago, magran, blondan, ekzaltiĝeman, reciti kun plezurkonfuzaj okuloj kaj per voĉo fandiĝanta de emocio la Orflavan Kanton de Visnapuu en la traduko de Hilda Dresen:

Orflava estas park', orflava estas koro,
Dupaŝoj en pereo ora,
Orflava estas voj', orflava estas koro,
Jen paro en pereo ora.

Li estis senĉese enamiĝinta al iu kaj/aŭ al io: romano, poemo, muzikpeco, pejzaĝo. Ĝuste pro tiu multaflanka belsoifo kaj vivsopiro de siaj 22 jaroj, li ne estis tro diligenta tiam: venis, entuziasmis kaj malaperis porlonge kun ia miraĝa malkonstanteco. Li retiriĝis al sia loĝejo en la Lógodi-strato inter siajn librojn. Tiu strato estas sub la Budaburgo, kaj ĝin disfamigis tiutempe la poeto-novelisto Béla Balázs per sia Rakonto pri la Lógodi-strato, pri la vivo kaj pri la lontano. Ofte ŝajnis al mi, kiam nia Ludoviko aperis, ke li venas rekte el la paĝoj de tiu nostalgia novelo.

Tamen, li ne venis el novelo, sed el inter ciferoj. Estas granda grimaco de la sorto, ke tiu beladoranto de mimoza animo estas de post siaj gimnaziaj jaroj ligita al la seka metio de kalkulisto. «Mi eĉ sur pizoj havos belajn sonĝojn» — diras Platono en la Tragedio de Madách.

En 1926 «Literatura Mondo» ĉesis kaj nia Ludoviko daŭrigis siajn spiritajn aventurojn ekster Esperantujo, sed tamen ne malfideliĝinte, ĉar, kiam en 1931 komenciĝis la dua periodo de la revuo, li reaperis lingve pliperfektiĝinta, pli matura, pli serioza. Tiutempe mi rondelis pri li, ke li «verŝus sangon por poemo» kaj ke li devas krei sian poezion. Fakte, li baldaŭ alportas kvar poemojn, el kiuj du eniros la Auld-an Antologion. Sed ankaŭ krome li diligentas: li multe recenzas (pri Engholm li verkas aŭtorportreton de definitiva valideco), komencas serion de eseoj (kolektotaj en la libro De paĝo al paĝo), per kiuj li rikoltas por si kaj rekonojn kaj rankorojn de la genus irritabile vatum. Krome li verkas belajn Observojn (pri Hesse, Larbaud ktp); tradukas romaneton de Karinthy (Vojaĝo en Faremidon), poemojn de Baudelaire, Nerval, Platen, Shakespeare, gvidartikolas en la «Bibliografia Gazeto». Sed en 1934 li subite nevidebliĝas, retiriĝinte al sia Lógodi-strata fortikaĵo. Ŝajne al la itala lingvo li enamiĝis kaj kun ĉi tiu li pasigis plurajn mielmonatojn. En 1936 li revenas kvazaŭ reŝargita per poeta inspiro, alportas poemojn kaj poemtradukojn el la hungara, germana; angla, franca, itala (Dante, Petrarca, Michelangelo, Graf ktp). Ankaŭ kiel recenzisto li reprenas sian antaŭan aktivecon. Lia nomo tiam estas Lali Blond.

«Literatura Mondo» estis sufokita de la antaŭmilita obsedo. Poste la milito balais tra Eŭropo kaj tra la Lógodi-strato. Nia Ludoviko, tiutempe jam Lajos Tárkony, kun sia delikata sentemo, devus frakasiĝi anime, sed li reagis jene:

Kaj se bruligis mian bibliotekon bombo,
ĉu en mi ne pluvivos miaj libroj amataj?
Kantante mi foriras de ilia tombo.

Tiu bombo fakte detruis lian tutan fortikaĵon da libroj kaj ĉion lian krom lia surkorpa vesto. Sed, surprize, li montriĝis vera bohemo, laŭ la senco indikita en la Parnasa Gvidlibro: «fantazie vivanta en gaje portata mizero». Kelktempe li kampis tiam ankaŭ en mia loĝejo, kie, en la postsieĝa situacio, ni vidis lin entuziasmi pri paprika supo de kaperitaj terpomoj. Pri haŭtŝanĝo li parolas en iu sia poemo, kaj fakte, tia ŝanĝo okazis al li tiam kaj por ĝisnuna daŭro. Perdinte sian fortikaĵon, li fariĝis vera nomado, ŝanĝanta ofte siajn loĝlokojn, re- kaj rekolektanta kaj re- kaj revendanta sian bibliotekon. Kantante li venis al la reviviĝinta «Literatura Mondo» kaj dum ties tria periodo li verŝis el si poemojn, tradukojn, recenzojn.

Dum la Granda Silento liaj vivcirkonstancoj estis iom taŭzitaj: li eĉ devis serĉi laborlokon en la provinco, for de sia amata Budapest. Sed lia alligiĝo al la Poezio kaj al Esperanto ne estis disŝireblaj eĉ en tiuj peripetiaj jaroj. Senigita je la eblo de publikigo, li amuzis sin tiel, ke siajn poemojn verkitajn Esperante li reverkis hungare, poste itale, poste denove Esperante. Jen ekz-e itala specimeno, el la plej mallongaj:

Chiarore giallo nella notte bruna,
sul firmamento ascende piena luna.
Segreti segni sulla sua faccia:
forse frammenti di un'antica runa.

Tiel cizeliĝis kaj maturiĝis liaj sonetoj kaj pantumoj kaj eble dum tiu lingv-al-lingva polurado ili ricevis sian perlamotan brilon.

Kiam forpasis la periodo, kiun Emba nomis la Granda Fasto, Lajos Tárkony ree aperas, ĉi-foje sur la ferdeko de la ŝipo «Hungara Vivo». Tiu ŝipo klinis honore sian flagon antaŭ li, okaze de lia — ĉu kredeble? — sesdeka naskotag-reveno. Nu, tempo defie kaj aĝospite li scias ankoraŭ grimpi mastojn sur tiu ŝipo.

Jen, mi prezentis al vi la poeton. Mi rekonas, ke mi ne rakontis ekscitajn okazaĵojn, atentostreĉajn eventojn, sed kion fari? Ĉe nia poeto ĉio aŭ preskaŭ ĉio okazis interne, kaj tion ĉion li diras ja mem en siaj poemoj. Eble mi tamen perfidos ankoraŭ ion, iomete malice. La ampoetnoj montras sian aŭtoron kiel modelon de amkonstanteco, kiun en lia tuta vivo konsumis kaj beatigis sole du, maksimume tri amoj. Nu, tiu ŝajno estas dankebla nur al la ruze lerta grupigo de la poemoj. Mi notas tion por orienti la venontajn literaturhistoriistojn, speciale la tárkonyistojn.

Efektive, Tárkony estis jam ĝis nun plurfoje aprecata. Se ne paroli pri la deklaro de Auld en sia Antologio: «lia poemaro estas unu el la ĉefaj libroj, kiuj ankoraŭ mankas al ni», ni mencias la pritrakton de Brendon Clark pri la sonharmonio de la poemo Nordo, kaj la plurajn alineojn, kiujn Edwin de Kock dediĉis panegire al la esprimo «kape vaganta pensĉifono». Per citaĵoj mi karakterizas la eseiston Tárkony. W. B. Johnson skribis pri li: «Verŝajne lia inspiro al kritika laboro venis el lia funde lirika naturo..., ĉar liaj studoj estas mem literaturaj pecoj, kiuj memorigas pri la diro de Anatole France, ke la bona kritikisto estas tiu, kiu rakontas la aventurojn de sia animo inter la majstroverkoj». Waringhien laŭdas lin jene: «La teksto estas nenie abstrakteca aŭ filozofaĉa, sed oni ĝuas senpene la fluantan, elegantan stilon, en kiu ne mankas delikataj esprimoj... liaj sentencoj pruvas akravidan, larĝidean spiriton, kies influo en nia literaturo estos certe grava».

Kiel tradukisto-stilartisto li montris profundan lingvokulturon en siaj tradukoj kontribuitaj al la Hungara Antologio; precipe li eminentis en la interpreto de la Babits-novelo Mitologio, kiu estas ne transportita sed transrevita en Esperanton.

Se nun paroli pri liaj poemoj kolektitaj en ĉi tiu volumo, mi kompreneble ne volas ĉi tie skribi ian specon de recenzo; tion la aŭtoro atendas de la gazetrecenzisto). Nur tute skize mi dezirus paroli pri tio, kien lin meti. Ĉu nomi lin polurita romantisto? Pli facile diri, kiel ne nomi lin. Certe li estas tro ŝveba por esti realisma kaj tro tera por esti idealisma. Li estas li mem; oni povus eĉ diri, ke li estas troe li mem: almenaŭ tiel forte li projekcias sian solecon sur la aĵojn, kiel forte la aĵoj en li speguliĝas. Ankaŭ el la okuloj de liaj amataj estaĵoj elrigardas li mem aŭ lia revo pri li mem: tiuj personoj teksitaj el juna freŝo, fea bluo, miela blondo kaj miraĝa ŝvebo estas lia memsopiro kaj memidealo neatingeblaj.

Lian poezion oni povus dividi en kvar periodojn. La unua entenas la poemojn aperintajn en Dekdu poetoj. Pri ili mi jam parolis en la enkonduko de tiu volumeto kaj mi ne ripetos tion ĉi tie.

La dua periodo entenas la poemojn de la ciklo Nek verso nek prozo. Ili naskiĝis en tempoj konfuzaj, en la inkuba atmosfero de la antaŭ- kaj dummilitaj tempoj. La poemoj mem nenion diras pri tio, eble nur la malstreĉiĝo de la formo signas la langvoron, la penevitan lacon. Tamen tiuj versoj atestas pri rifuĝo: la poeto rifuĝas al la vespera soleco, al la memoro de panjo kaj avinjo, al la naturo, al la amo, al la dormo, al la sopiro de milda morto. Alviciĝas la poemoj In memoriam, rakontantaj pri amo ekbrulinta en la Varsovia Kongreso kaj murde estingita de la milito.

La tria periodo komenciĝas per 1945. La sento de liberiĝo montriĝas precipe per tio, ke la poeto ŝajnas liberiĝi de sia soleco kaj turnas sian atenton al la ĉirkaŭa mondo, kantante grandajn odojn al la kvar mondregionoj, al la Unua de Majo, al Esperanto, pinĉante per satiro, banante sin en siringodoro kaj en Mozart-muziko. Li revenas, refreŝiĝinte, al la fiksformaj poemoj, enamiĝas al la rubajoj, kaj en ĉi tiuj «tririmoj» li volas prikanti la tutan mondon: la naturon, sian vivon, la artojn kaj artistojn, la historion, la kosmon. Kompreneble, tia entrepreno devis resti fragmenta, ĉar tia cerbostreĉo de penskoncentrigo, kiun ĝi postulas, ne estas daŭre eltenebla. Tamen, la leganto trovos inter tiuj tririmoj multe da tiaj, kiuj povas aperigi abundon per konsterna koncizo. Ŝajne specialan plezuron trovis nia poeto en tio, ke li rerakontu al ni tririme grekajn mitojn. Ankaŭ ĉi tie oni trovos grandan koncizon, krome ian agrable amuzan strabadon: la unu okulo de la poeto rigardas kun kvazaŭhelena admiro, la alia kun la komplic-intima ruzeto de moderna homo.

En la kvara periodo, kiel jam la nomo de la ciklo montras, la poeto inventaras siajn memorojn, la riĉojn, revojn, entuziasmojn kaj senreviĝojn de la vivo. La formo fariĝas eĉ pli strikte fiksa; aperas ankaŭ nova formo, la malajdevena pantumo. Estas interese, kiel similas ĉi tiu ciklo al la unua: ĝi estas pli matura, pli arte-cizelita, pli virtuoza, sed ĝi estas ludata sur preskaŭ tiu sama kordo. La lasta poemo, Noktiĝo, kvazaŭ estas eĥo de la Triopa trista gard'. Nu, sed la poeto ja diras mem, ke lia koro restis tute tia sama.

Mi intencis multe paroli pri diversaj aferoj pretekste de ĉi tiu antaŭparolo, pri la sorto de la poezio, pri la hermetismo, pri la poeziaj formoj, libera verso kaj senversa verso, pri la liberaj asociacioj, sed tro multe mi okupiĝis pri mia poeto antaŭparolata. Mi do rapide finas ĉi tiun enkondukon per la naiva apreco, per kiu la mezepoka skribisto subskribis la kopiitan manuskripton: «Legu, ĝi estas bela».

K. Kalocsay