Aŭgustfina flagro

Surprizis nin la amo en tiu hor' beata,
kiam ni kune sidis sur benko apud lago.
Ne kredis mi, ke mia funebra kor' tegata
de memorkrustoj povas pikiĝi per amsago.

Atente vi aŭskultis, kun kapo flankenfleksa,
kion mi al vi klaĉis parade, sci-ostente,
sed poiome, kara, vi faris min perpleksa
per la proksimo sorĉa, altira tiel tente.

Subite ekdoloris en mia korprofundo
tiu amare dolĉa, magie aromata,
delonge ne sentata doloro de amvundo,
kiun sanige vindas nur brakoj de l' amata.

Mi sentis, ke vi same vundiĝis, adorinda,
el okulnebuleto, voĉvibro mi eksentis,
kaj des pli brulis tiu doloro dolorinda.
Magneto anĝelkarna! Mi amis kaj silentis.

Vertiĝe mi sopiris je la humida varmo
de via buŝ' kaj lango. Premiĝis mia gorĝo.
Per fea reto tiris min al si via ĉarmo.
Mi amis kaj silentis, rezistis al la sorĉo.

Ĉar tra l' aer' aŭgusta blovis aŭtunherolde
venteto freŝospira kaj flustris al mi friske:
Trankvilon he, stultulo! Ĉu frenezumi olde?
En fajron salti estus ja por vi ambaŭ riske.

Ho kara! Tra l' obskuro sunis viaj okuloj,
sed al somer' kaduka embuskas la aŭtuno,
domaĝe pri la tarde flamiĝaj korobruloj,
adiaŭ, primavera feaĵ' de via juno!

Kaj tamen reatakis sopir' de febra bolo
prirabi viajn lipojn en kiso tristogusta,
por ĝin resenti ĉiam je lasta vivkonsolo...
Ve, kiel tordas koron friskventa fin' aŭgusta!