Mallumo. Nur la lampo de l' radio ardetas kiel fajra punkto. Voĉas la muzikanta kesto, dum la ĉambro plena de libroj — amikar' fidela — tenere ĉirkaŭbrakas min per sia ŝirmanta fermitec' kaj saĝa solo. Post taglabor' elĉerpa, tede stulta, tiel pasigi mi kutimas miajn vesperajn horojn, ve, de tristo riĉajn, ek ke mi restis sola sur la tero. Alterne pelas sin la melodioj, ĉar se ekmutas ie la muziko, mi serĉas tuj alian avidmane, muzikon, nur muzikon, eĉ ne kanton, nur harmonion puran, tute puran de ĉio homa. La fatalajn vortojn de l' mond' ekstera mi elfermi volas, droni mi volas en sonoraj ondoj kaj forgesiĝi pri la raŭkaj krioj de l' gazetar' bulvarda, kiu tiel voluptas pri l' sufera homa karno. Sed jen, dum la serĉad' eksonas firma virvoĉo kaj pri l' taga nov' informas. Kiel se iun sorĉe ekkatenas rigard' serpenta, kaj sen pov', rigide la glitan mortportanton li atendas, tia torpor' malhelpas min, ke mi forturnu la serĉilon. Mi aŭskultas ĝisfine la raporton sanghaladzan. La aparaton mi elŝaltas, iras al la fenestro. Lante falas pluvo, sub ĝia peze fala plumbvualo apenaŭ spiras kelkaj teraj lumoj. Mi gapas alekstere. Ĉi aŭtuno kruela, sangavida, sufokanta premas la gorĝon. Sed ankoraŭ fruas via triumfo, ho vi fruktomurda, flortreta aŭtuno! Ja ne ĉiun fajron kapablas vi estingi, multaj viroj ribelrigardas al vi en l' okulojn, jes, monstrO; vi ne rampos senobstakle! Jen en rigard' ilia: spark' de spito, en kor' ilia: suno de printempo kaj varmo en la konstruanta pugno! 1936 |