Aŭtuna sunradio

Mi reve hejmeniris el la laboro teda.
Ĉagrenoj bagatelaj, malagrablaĵoj nanaj
survoje al mi estis kunuloj akompanaj,
de morna mishumoro la kor' estis graveda.

Eĉ la ĉielo cedis al la malgaj' obseda:
el nuboj monotonaj faladis lantaj, lamaj
pluvgutoj stumble dancaj kaj plumbaj kaj malsanaj,
nebul' kaj vento luktis super la urbo preda.

Kaj dum mi treniĝadis sur kota strat' aŭtuna,
kaj en la cerbo blinde vibris la penso laca
kaj mia koro pezis sub la ĉielo basa,

pri viaj silkaj haroj memoro ora, luma
rebrilis en l' animo, sed jam fuĝanta, pasa,
kiel flugilrompita trema radio suna.