Knabfantazion mian Verne-romanoj regis, riĉaj je aventuroj sur tero kaj sur maro, min bakis forn' de pampoj, logis polus-koŝmaro, dum en la lit' la libron ĝis noktomez' mi legis. En miaj junul-jaroj kun nigra flam' brulegis la fajraj aventuroj de l' arda amĝangalo, poste al neĝa supro, al mildsilenta valo, al aventuroj blankaj de l' Bel' mi min rilegis. Kun kapo griziĝanta, sur trista voj' pilgrima de rememor' mi vagas, kaj sur la fund' anima renkontas mi krakantajn aventuro-skeletojn, dum staras embuskante en kaŝa angul' de l' korpo kaj jam por ĵet' preparas siajn tenebrajn retojn, al aventuro lasta kuntreni min, la Morto. |